Home

eo bandiera

Esperanto estas artefarita idiomo utiligata en pli ol 100 landoj de tiu eklektika komunumo difinebla transnacia, kiu konsistas el la ensemblo de la mondaj esperantistoj: la esperantistaro.

La vorto “esperanto”, ni esperantistoj jam tion scias, signifas “tiu, kiu esperas” kaj “esperantisto” estas simple “tiu, kiu uzas ĉi tiun lingvon”, diverscele, sendepende de siaj intencoj, de politikaj-religiaj-sciencaj aŭ kulturaj kredoj, kaj sendepende de sia nacieco. Tia vivanta lingvo, universala kaj neŭtrala, elprovita tutmonde dum jarcento ekde1887, kaj supervivinta du mondajn militojn, facile lernebla fare de personoj kun plej diversaj lingvaj kutimoj, esprimas per si mem du gravajn moralajn internajn valorojn, kiujn mi emas tuje akcenti:

1.         La egalrajton (de ĉiu homo por interkomuniki rekte, sen perantoj)

2.         La pacon inter la popoloj (kiuj, kunparolante la saman lingvon, plej facile kaj efike povas interkompreniĝi kaj kunlabori).

Ĉi tiu lingvo celas al respekto de ĉiuj aliaj ekzistantaj etnaj lingvoj, ankaŭ de tiuj minoritataj, kaj eĉ de dialektoj, kaj tute ne emas elimini la koncernajn kulturojn. Pli ĝuste, la plurnombreco de kulturoj estas komuna bono kaj riĉeco, kiun oni devus ĉiam protekti, ĉar ĝi estas okazo de homa progreso. Gardante la etnajn idiomojn, oni povas oportune kontraŭstari la insidojn de ĝenerala senpersonigo: kultura, lingva kaj intelekta ĉar, fakte, venko de lingvo kontraŭ alia kaj forigo de lingvo aŭ ties mortigo kunportas ĉiam, neeviteble, superregadon de kulturo kontraŭ alia,. Etna(j) lingvo(j) ne estas nur komunikilo sed ankaŭ kultura vehiklo de la historio, de la ideoj, de la projektoj de tiu etna komunumo. Esperanto pruviĝis efika komunikilo dum la internacia vivmomento, ĝi ne entrudiĝemas, ĝi savas – ene de ĉiu lando kaj nacio – la ĉiutagan parolmanieron, denaskan, laŭkutiman, sen alveni al infektado de idiomo per fremdaj ne tradukitaj vortoj.

La lingva vojo (lingvovojo) do estas unu el la nunaj ĉeestantaj eblecoj por alproksimigi homojn sen diskriminacioj, almenaŭ lingve: unua ŝtupo por atingi la egalrajton. Esperanto praktike estas helpa lingvo, akcesora, demokrata lingvovojo kiu fakte kuraĝigas la komunikadon kaj povus faciligi la pacigon inter la nacioj.

Mia celo, ĉi tie, estas kontribueti al pliprofundigo kaj konigo de ĉi tiu homara trezoro.

Ĉu la esperantistoj estas idealistoj aŭ simple konsciaj Homar-membroj? [ vidu fundartikole: “reflektilo” ]

La nuna tutmondiĝo, kiu ne signifas necese konformemo, kondukas neeviteble al komuna lingvouzo kaj se tiu komuna elektita lingvo estas malprevarikanta la aliajn (lingvojn), tio povas nur favori la homan progreson kaj repaciĝon. Devigi etnan lingvon, iun ajn etnan lingvon, neniam povos kontentigi la ceterajn parolantojn, kiuj tiamaniere  sentus sin flanken metitaj per perforto kaj maljuste.

Por vere solvi la lingvan problemon, ekzistanta ekde la nokto de la iamo, necesigas starti el neŭtrala grundo, havi komunan saĝon, reciprokan respektemon por ke la interkomunikado estu fruktodona por la evoluo de scienco, de arto, de vivo kaj ne  transformiĝu al obstaklo kaj limigo.

D-ro Ludwik Lejzar Zamenhof intuiciis ĉion ĉi tion  jam antaŭ 125-jaroj kaj inteligente li elpensadis por doni al homaro tute taŭgan kaj facilan solvon, lingvan elprenante la plejbonon el ĉiuj lingvoj, kaj utiligante la plej internaciajn tutmondajn vortradikojn.

Fama iama esperantisto Edmond Privat, svisa ĵurnalisto kaj verkisto skribis en 1960 pri la afero kaj pri Zamenhof: “Li profunde sentis la fundamentan unuecon de la homaro sub la diversaj apartiĝoj kaj akcentis tiun senton en siaj poeziaj verkoj, ĉar li havis poetan kaj profetan spiriton. […] Tion konstatis la Ligo de Nacioj en la raporto voĉdonita de sia ĝenerala kunveno en 1922 kaj U.N.E.S.C.O  en sia rezolucio de 1954, deklaranta ke la rezultatoj atingitaj per Esperanto korespondas al la celoj de U.N.E.S.C.O. mem por akceli tuthomaran konscion. Ĝuste tion deziris Zamenhof.” (el MEMORLIBRO PRI LA ZAMENHOF-JARO, paĝo 27, okaze de la 100-jara datreveno de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof.)

reflektilo

rekte el la eŭropa parlamento / aktualaĵoj: KIEL PROTEKTI LA LINGVOJN EN DANĜERO ?

http://www.europarl.europa.eu/news/it/headlines/content/20130322STO06743/html/Come-proteggere-le-lingue-in-pericolo

——————————————————————————————————————————————————–

it_IT BANDIERA

L’esperanto è un idioma studiato a tavolino e utilizzato in oltre 100 Paesi del mondo da quella eclettica comunità definibile transnazionale composta dall’insieme di tutti gli esperantisti (in esperanto: la esperantistaro).

“Esperanto” significa semplicemente “colui che spera” ed esperantista è considerato semplicemente “colui che fa uso di questa lingua” nelle più diverse forme, indipendentemente dagli scopi, dal credo politico, religioso, scientifico o culturale e dalla nazionalità. Questa lingua viva, universale e neutrale, collaudata ormai dal 1887, di facile apprendimento per persone con le più diverse abitudini linguistiche, implicitamente esprime due valori morali importantissimi che desidero da subito evidenziare:

1.      Il diritto di uguaglianza di ciascuno al fine di poter comunicare in modo diretto, da uomo a uomo, senza bisogno di alcun intermediario

2.      La pace tra i popoli che, potendo parlare la medesima lingua, possono più facilmente capirsi e collaborare.

Questa lingua, e chi già la conosce lo sa bene, ha la caratteristica fortemente motivante di rispettare tutte le altre lingue etniche esistenti nel mondo, anche quelle minoritarie e persino i dialetti, non togliendo nulla alle rispettive culture. La pluralità di culture, anzi, è un bene e una ricchezza da salvaguardare ed è una reale occasione di progresso umano. Essa evita a ciascuno di incorrere nelle insidie di una generale spersononalizzazione: culturale, linguistica ed intellettiva poiché, difatti, la vittoria di una lingua contro un’altra e l’eliminazione di una lingua o la sua soppressione portano sempre, inevitabilmente, all”egemonia di una cultura sull’altra. Le lingue etniche non sono soltanto uno strumento comunicativo ma anche veicolo culturale della storia, delle idee, dei progetti di quella data comunità. L’esperanto si è dimostrato un efficace strumento di comunicazione durante il momento di vita internazionale, esso non interferisce, salva – all’interno di ciacun Paese e Nazione – il quotidiano modo di parlare sin dalla nascita, secondo la propria consuetudine, senza giungere ad infettare un altro idioma tramite delle parole “straniere” non tradotte. L’esperanto dunque è una lingua ausiliare, aggiuntiva, una “via linguistica” democratica che di fatto incoraggia la comunicazione e che potrebbe facilitare la ripacificazione tra le nazioni (dopo Babele).

Scopo di questo diario in rete (blog-o): dare il mio piccolo contributo per fare conoscere meglio questo vero tesoro dell’umanità.

Gli esperantisti sono idealisti o semplicemente membri dell’Umanità consapevoli?[ vedere a fondo articolo: “riflettore” ]

L’attuale globalizzazione, che non significa necessariamente conformismo, conduce inevitabilmente all’uso di una lingua comune e se una tale lingua scelta non prevarica le altre (lingue), ciò non può che favorire il progresso umano e la pacificazione. Rendere obbligatoria una lingua etnica, una qualsiasi lingua etnica, mai potrà accontentare tutti coloro che parlano altre lingue, i quali si sentirebbero in tal modo messi da parte con prepotenza ed in modo ingiusto.
Per risolvere veramente il problema linguistico, esistente dalla notte dei tempi, si rende necessario partire da un terreno neutrale, possedere saggezza comune, rispetto reciproco affinché la comunicazione internazionale sia fruttuosa per l’evoluzione della scienza, delle arti, della vita e non sia un ostacolo o causa di limitazioni.

Questa “nuova lingua” che proprio nuova non è, in realtà è nota sin dal lontano 1887 quando è stata pubblicata la prima grammatica, inizialmente in russo ed immediatamente dopo tradotta in polacco, francese, tedesco ed inglese. Un semplice libretto di 40 pagine (dal titolo La Unua Libro che significa  Il primo libro), con istruzioni per l’uso, che racchiudeva le sole 16 regole grammaticali, un vocabolario formato da un ristretto numero di radicali scelti e selezionati sapientemente secondo il principio di internazionalità  – sufficienti a formare un nutrito numero di termini grazie anche all’uso di prefissi e suffissi (aventi ciascuno un proprio significato indipendente). L’utilizzo di prefissi e suffissi consente una regolare costruzione delle parole e rende assai flessibile il discorso, permettendo l’espressione anche delle più piccole sfumature del pensiero umano.

Il valore dell’esperanto è stato ampiamente riconosciuto prima dalla Lega delle Nazioni nella risoluzione del 1922, e successivamente dall’ U.N.E.S.C.O (risoluzione del 1954) che ha ufficialmente dichiarato che “I risultati ottenuti dall’Esperanto corrispondono agli scopi dell’U.N.E.S.C.O. stessa  per accelerare la consapevolezza dell’Umanità.” (Edmond Privat, 1960, in occasione del Centenario dalla Nascita di Zamenhof).

riflettore

direttamente dal parlamento europeo / attualità: COME PROTEGGERE LE LINGUE IN PERICOLO ?

http://www.europarl.europa.eu/news/it/headlines/content/20130322STO06743/html/Come-proteggere-le-lingue-in-pericolo

e-o a colpo d occhio0001

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s