Home

PRA-HISTORIO 50a datreveno0001

PRA-HISTORIO

LA LINGVA KOMITATO (1907)

Tio ĉi estas kvazaŭ la “prahistorio”, por tiel diri, de la parlamenta regado de Esperantujo. Laŭ la propono de D-ro Zamenhof mem, estis elektita “Rajtigita Delegitaro”. Tiu ĉi Delegitaro devis doni al la decidoj de la kongreso pli da morala forto. La delegitoj estis elektitaj de la grupoj kaj rajtigitaj de ili. Unuafoje tiu ĉi Rajtigita Delegitaro sin prezentis en Antverpeno dum la Sepa kongreso (1911, kaj poste en 1928). Tio ĉi estis do la naskiĝo de la Esperantista Parlamento. La rajtigitaj Delegitoj devis laŭ la ideo de D-ro Zamenhof doni realan apogon al decidoj, kiujn prenis la kongresoj. Por kompreni tion, oni devas scii, ke la Kongresoj decidis kaj esprimis dezirojn. Pri la plenumo de deziroj esprimitaj kaj de faritaj decidoj estis alia afero. Ĉar precize tie ĉi komencas la dilemo: La Kongreso, kiu decidas ke oni ion faru, devus logike do ankaŭ zorgi pri la mono. Kaj je tio celis pli malpli la kreo de la sistemo de Rajtigitaj Delegitoj. Tiam oni fiksis, ke por ĉiu membro de grupo, elektinta rajtigitan delegiton, la Naciaj Societoj pagu po dek centimojn. La rezulto estis, ke en Antverpeno estis reprezentitaj per delegitoj 26.000 Esperantistoj.

Malfacile estas formi al si ideon precizan pri la tiama situacio organiza. Svarmis ideoj, naskiĝis projektoj, disputadis la samideanoj. Por fine alveni je solvo kontentiga, estis starigita Organiza komisiono kun la celo studi la tutan demandon kaj submeti la konkludojn al la kongreso.

Ni resumu: ekzistis tiam kiel oficialaj organizaĵoj de la movado :

1. La lingva Komitato kun la Akademio

2. La tiamaj Naciaj Societoj sen firma interligo

3. La Konstanta Kongresa Komitato

4. La centra Oficejo Esperantista (kiel aldono, la Societo de l’ Amikoj de Esperantofondita en 1905 kaj ĉesita en 1923)

La lingvaj institucioj, estante pure sciencaj, restas ekster ĉio. Interesas nin tie ĉi do la kunordiga centro, la Esperantista Centra Oficejo en Parizo (en la rue Clichy 51), por kies laboroj necesis trovi la monon. Nu, tiu ĉi Ocifejo bezonis en jaro 1910 inter 28.000 ĝis 30.000 oraj frankoj. Laŭ la sistemo montrita supre, – po membro dek centimoj – oni estus ĝuste trovinta 1/10 de la elspezoj. Aŭ inverse: necesi 250.000 – 300.000 pagantoj. La ideo, prezentita de D-ro Zamenhof, estis infano de l’ tempo.

Necesas apliki nur la parlamentan sistemon al nia movado, elekti laŭ difinita maniero la Delegitojn, jen ĉio. Sed, kiam temas pri “financoj”, tiam ŝanĝiĝas la aspekto. Kaj precize la financa problemo kaŭzis, ke la rajtigita delegitaro ne reprezentis la esperantistan popolon.

La ŝtat-ideo ludas ankaŭ en tio sian rolon. La fundamenta diferenco estas tamen tio, ke ŝtato posedas siajn organojn por respektigi la decidojn de la leĝdonantoj. Ne estas videbla, kiel oni efektivigu ekzemple decidon pri ia kotizo, pagota de ĉiu grupano al ia organismo centra, kiu ne rekte interesas la Esperantiston kaj pri kies agado li havas nur nebulan ideon.

Konklude: la parlamenta regado de la movado malsukcesis. Mankis ankaŭ la sperto pri alia formo organiza, plie la eroj de la farota organizo estis malsimilaj, la proponita formo de organizo ne popularigebla.

Demokratio! Jen vorto, kies vera signifo estis tiom falsigita kaj turnita ofte en la malon, ke oni devus eviti la uzon – almenaŭ de la vorto – kaj anstataŭ tiu ĉi diri pli klare, “regado per la popolo” aŭ “popolregado”. Jes, regado per la popolo kaj por la popolo.

[…] ni opinias, ke por “societa vivo”, do ne “ŝtata”, la popolrega formo estas, se ne la plej bona, minimume la plej koresponda al la praktika ebleco. Dependas “nur”, kiel oni perceptas la regadon perpopolan, kaj kiel praktikas ĝin. Eĉ diktaturaj regadformoj serĉas moralan apogon per ia korpo, kiu laŭaspekte ne multe diferencas de l’ demokratio, tiom elokvente kondamnita.

Popola regado kun bona efiko estas frukto de longtempa sperto el provoj kun sukcesoj kaj malsukcesoj. Ankaŭ tiu ĉi formo povas tedi, se kondukantaj personoj ne komprenas fluon de l’ tempo kaj ne serĉas enigi freŝan sangon en kalkiĝanta enhavo. Ĉio fluas kaj formoj, fiksitaj antaŭ iom da tempo, perdas sencon. Tiel okazas ankaŭ en movadoj kaj ne laste ankaŭ en la nia.

Dum la Dua kongreso de Esperanto en Genève oni prezentis al la kongresanoj proponon, elekti en ĉiu urbo iel grava por ni “konsulon”. La proponon prezentis Alphonse Carles el franca urbo Béziers. Sekvis al tio vigla diskuto, el kio rezultis … eleganta forŝovo de tiu ĉi propono … al la grupoj!

Nu, du jarojn poste, la fondintoj de UEA, ni diru precize Hector Hodler kaj Thèophile Rousseau, efektivigis la proponon, instigante la elekton de “Delegitoj” kun difinita tasko.

Fondiĝis en 1908 la Universala Esperanto-Asocio kun la speciala celo plifaciligi rilatojn inter samideanoj, krei fortikan ligilon inter ili kaj ĉefe enkonduki praktikajn servojn.

Ni rimarku: “Rilatigi” la homojn, “kunligi” ilin kaj “servi” al ili. La Statuto, tiutempe tre simpla dokumento, tre klare prezentis la “celon” de la Asocio kaj la “manieron”. Oni povus diri, ke UEA estas speco de kooperativo (kunlabora organismo), baziĝanta sur la reciproka servado. La karakterizaj trajtoj organizaj estas la jenaj:

– rekta membreco

– Loka Delegito

– Internacia Komitato.

UEA do prezentis sin en nete demokrata vesto. Kaj konscie la tiamaj gvidantoj atentis, ke la konstitucio estu respektata.

Alia trajto karakteriza de UEA ja estis, ke  ĝi ne postulis tro multe de la anoj. La kondukantoj, konsciaj pri konstituciaj kondiĉoj, ne tedis la membraron ĉiudusemajne per voĉdono pri afero sen granda signifo. Sed se oni organizis tian, ĉu por akcepti proponon, ĉu por elekti komitaton, “tiam” ĝi  okazis severe laŭ la reguloj fiksitaj.

“Konklude”: UEA – Asocio de liberaj esperantistoj, kiuj sur popolrega bazo serĉis efektivigi la ideon de D-ro Zamenhof.

Verkis:  Hans Jakob    en 1937, kun la permeso de UEA (*), okaze de la 50° datreveno de la lingvo esperanto

(Hans Jakob: germana esperantisto naturalizita kiel sviso)

_________

P.S. – La verkinto de tiu ĉi artikolo dum jaroj kolektis sisteme ĉiujn dokumentojn riceveblajn, kiuj rilatas al la internacia organizo esperantista.

Noto (*) – UEA estas aktuale la plej granda esperanta Organizaĵo    http://www.uea.org/

__________________________________________

it_IT BANDIERA

STORIA DEGLI INIZI

IL COMITATO LINGUISTICO (1907)

Questa è quasi la preistoria, per così dire, del governo parlamentare della comuntà degli esperantisti. Secondo la proposta del medico Zamenhof, fu eletta una “Delegazione Autorizzata”. Questa Delegazione doveva dare alle decisioni del congresso una maggiore forza morale. I delegati erano eletti dai gruppi (esperantisti) e da essi autorizzati. Per la prima volta questa Delegazione Autorizzata si presentò ad Antverpen durante il 7° congresso mondiale (1911, e dopo nel 1928). Questa è stata dunque la nascita del Parlamento degli Esperantisti. I Delegati Autorizzati dovevano secondo l’idea di Zamenhof dare un reale appopggio alle decisioni che venivano prese nei congressi. Per comprendere bene, si deve sapere che i Congressi decidevano e formulavano desideri. Riguardo all’attuazione dei desideri espressi e delle decisioni stabilite c’è un altro aspetto. Poiché proprio da questo comincia il dilemma: il Congresso, che decide di fare qualcosa, dovrebbe logicamente anche preoccuparsi del denaro. E a quello più o meno ambiva la creazione del sistema di Delegati Autorizzati. Allora si stabilì che per ciascun (proprio) membro di gruppo, che aveva eletto un delegato autorizzato, le Associazioni Nazionali dovevano pagare dieci centesimi. L’esito è stato che ad Antverpen erano rappresentati da delegati 26.000 Esperantisti.

E’ difficile formarsi un’idea precisa della situazione organizzativa di allora. Si accavallavano idee, nascevano progetti, discutevano i samideani . Per arrivare alla fine ad una soluzione soddisfacente, fu instaurata una commissione organizzativa con lo scopo di studiare tutta l’interrrogazione e sottoporre le conclusioni al congresso.

Riassumiamo: a quel tempo esistevano come ufficiali organizzazioni del movimento:

1. Il Comitato linguistico con l’Accademia

2. Le Associazioni Nazionali di allora senza un’alleanza sottoscritta

3. Il Costante Comitato Congressuale

4. L’Ufficio Centrale Esperantista (con aggiunta della Associazione degli Amici dell’Esperantofondata nel 1905 e cessata nel 1923).

Le istituzioni linguistiche, essendo anche scientifiche, restano fuori da tutto ciò. Ci interessa qui dunque il centro coordinatore, l’Ufficio Centrale degli Esperantisti a Parigi (in via Clichy 51), per i cui lavori serviva trovare del denaro. Orbene, questo Ufficio aveva bisogno nell’anno 1910 tra i 28.000 e i 30.000 franchi d’oro. Secondo il sistema mostrato sopra, – per ciascun membro dieci centesimi – si sarebbe riusciti a trovare 1/10 delle spese. Oppure, viceversa: ci volevano 250.000 – 300.000 pagatori. L’idea, presentata da Zamenhof, era figlia del tempo.

Bisogna applicare solo il sistema parlamentare al nostro movimento, eleggere i Delegati secondo un modo definito, ecco tutto. Ma quando si tratta di “finanze” allora la faccenda cambia. E proprio il problema finanziario aveva determinato che l’insieme dei Delegati Autorizzati non rappresentava il popolo degli esperantisti.

L’idea di Stato gioca in quello anche il suo ruolo. La differenza fondamentale è tuttavia che uno Stato possiede i suoi organi per fare rispettare le decisioni dei legislatori. Non si vede come si possa far applicare ad esempio una decisione riguardo a qualsiasi quota (associativa), che dovrà essere pagata da ciascuno membro ad un qualsiasi organismo centrale che non interessa direttamente l’Esperantista e sulla cui attività egli ha soltanto una nebulosa idea.

In conclusione: il governo parlamentare ed il movimento non ebbero successo. Mancava anche l’esperienza di una qualsiasi forma organizzativa, in più le parti dell’organizzazione da costruire erano diverse, la forma di organizzazione proposta non popolarmente acettabile.

Democrazia! Ecco una parola il cui vero significato è stato tanto sfalsato e spesso in direzione opposta, tanto che si sarebbe dovuto evitare di usarlo – almeno il vocabolo – ed in sua vece dire più chiaramente. “governo per mezzo del popolo” o “governo popolare”. Sì, un governo tramite il popolo e per il popolo.

[…] siamo dell’opinione che per una “vita sociale”, dunque non “statale”, la forma di un governo popolare è, se non la migliore, perlomeno la più corrispondente alla possibilità pratica. Dipende “soltanto” da come viene percepito il governo tramite il popolo, e come metterlo in pratica. Persino le forme di governo dittatoriale ricercano un appoggio morale tramite un qualche organo di categoria tanto eloquentemente condannato, che all’apparenza non si differenzia molto dalla democrazia,.

Un governo popolare con buon effetto è frutto di una lunga esperienza di prove con successi ed insuccessi. Anche questa forma può infastidire, se le persone guida non comprendono lo scorrere del tempo e non cercano di far entrare vita nuova (letteralmente: sangue nuovo) nella condotta che si sta costruendo. Tutto scorre e forme (di governo) che sono state fissate tanto tempo prima perdono di significato. Così accade anche nei movimenti e, non ultimo, anche nel nostro.

Durante il Secondo Congresso di Esperanto a Ginevra fu presentata ai congressisti una proposta, di eleggere un “console” in ogni citta di una qualche importanza per noi. La proposta fu presentata de Alphonse Carles della città francese Béziers. Seguì una vivace discussione, dalla quale risultò … un elegante spostamento di questa proposta … ai gruppi (locali)!

Ebbene, due anni dopo, i fondatori della UEA (*), diciamo per la precisione Hector Hodler e Théophile Rousseau, procedettero con la proposta, esortando la scelta dei “Delegati” con un compito definito.

Fu fondata nel 1908 la Universala Esperanto-Asocio  = UEA (Associaizone Universale di Esperanto) con il principale scopo di agevolare le relazioni tra i samideani, di creare tra essi un robusto collegamentro e soprattutto introdurre dei servizi pratici.

Lo evidenziamo: mettere in relazione le persone, collegarle e servirle. Lo Statuto, a quel tempo un semplicissimo documento, in modo molto chiaro presentò lo “scopo” dell’Associazione e “il modo”. Si potrebbe dire che l’UEA è una specie di cooperativa (un organismo di collaborazione), che si basa su un reciproco servizio. I tratti caratteristici organizzativi sono i seguenti:

– una adesione associativa diretta

– un Delegato Locale

– un Comitato Internazionale.

L’ UEA dunque si presentò in veste nettamente democratica. E consapevolmente le guide di allora vigilavano affinché la Costituzione fosse rispettata.

Un altro caratteristico connotato dell’ UEA è stato certamente che essa non pretendeva troppo dagli iscritti. I gestori, consapevoli delle condizioni costituzionali, non seccavano gli associati ogni due settimane con una votazione su cose senza grande valenza. Ma se una votazione veniva organizzata, o per accettare una proposta o per eleggere un comitato, “allora” essa aveva luogo seriamente secondo le regole fissate.

Per concludere: l’ UEA – Associazione di liberi esperantisti che hanno cercato (e cercano tuttora) sulla base di un governo popolare di realizzare l’idea del dottor Zamenhof.

Scritto da:  Hans Jakob   –   (esperantista tedesco naturalizzato svizzero)

Scritto nel 1937, con il permesso dell’UEA, in occasione del 50° anniversario della lingua esperanto.

_________

P.S. – L’autore di questo articolo raccolse sistematicamente durante gli anni tutti i documenti che si potevano ricevere e che riguardavano l’ organizzazione internazionale di esperantisti.

Nota: (*) l’ UEA è attualmente la maggiore organizzazione mondiale di Esperanto,  http://www.uea.org/

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s