Home

Image

mapo de la eŭropaj etnioj, el desegno de  François Fontan, konceptita laŭ objektivaj lingvaj kriterioj, sen intenco kompromiti iamaniere la volon de la loĝantaroj.

PERDITAJ LINGVAĴOJ

verkis P. E. Cleator

esperantigis la blogisto

La esterigo aktiva de lingvaĵo estas esprimita per la vorto; sur vorto baziĝas la skribado kiu, laŭ ĉiu vidpunkto, estas konsiderita kiel flanka komunikilo. La erudiciuloj, verdire, daŭre – prave aŭ malprave – subtenas ke kutima ĉiutaga kaj hejma lingvo estas konsiderenda malsupera ol tiu skribita, kaj same ke la unua estas bastardigita kaj banaligita rilate al la dua. Sendube oni ne povas negi ke skribita lingvo estas multe pli konservema ol tiu parolita, kaj eĉ ke ĝi ege havas influon kaj moderigas kaj bremsas novigojn. Tamen, ekde ne memorinda epoko, homanaro certe posedas la kapablon sin esprimi per vortoj kvankam dum la nunaj tempoj de progreso kaj lumo ĉirkaŭ triono de la monda loĝantaro estas ankoraŭ analfabeta.

Idiomo estas do la ĉefa komunikilo, sed kompreneble ekzistas ankaŭ aliaj manieroj per kiuj la vivaj estaĵoj povas reciproke konigi sentojn kaj intencojn, ekzemple la vibraj antenoj de formikoj, la nuptaj dancoj de kelkaj birdoj, la voĉaj eligoj de antropoidoj. Tamen, ankaŭ la plej evoluintaj specoj de ĉi-lastaj, pro la fakto ke mankas al ili propra vortosistemo, estas konsiderendaj kiel malprovizitaj je vortopovo. Cetere ankaŭ la papagoj, kiuj sukcesas reprodukti sonojn kiuj ne estas siaj propraj kiel la homan voĉon, tute certe ne perceptas la signifon de kio ili sukcesas ripeti, eĉ se hazarde ili krias la averton “fajras!” ĝuste kiam ili vidas brulŝtipon foriri el kameneto. Mallonge, nur homa estaĵo povas sin konsideri parolanta animalo kaj nur li povas aserti ke li estas en kondiĉo elteni “konversacion” al siaj afinuloj.

Ke la unuaj vortoj de la unua homa vortaro estis en rilato kun bestokrioj kaj ĝeneralaj mimikaĵoj estas sufiĉe versimile, samkiel ideo ke lingvo estiĝis nur kiam la homoj ekkomencis vivi komunume kaj, pro tio, ili ekkomprenis la neceson “interŝanĝi ideojn”. Sed ĉu tiu estis evoluo kiu havis ununuran originon (unugenetikan) aŭ ĉu multoblecan originon (plurgenetikan)? Kiel asertas Alfredo Trombetti, se ni subtenas la teorion pri komuna origino, kiel do ni klarigas la grandan diversecon inter la mondaj lingvoj?

Ĝis la komenco de la XIXa jarcento neniu serioze prikonsideris tiajn problemojn ĉar neniu sciis ke la legendo de Babelturo naskiĝis en Mezopotamio: preskaŭ unuvoĉe oni kredis ke ĉiuj lingvoj devenis el antikva hebrea lingvo.

La hodiaŭa, senfundamenta, certecon koni la lingvo-originon estas anstataŭita per agnosko de malcerteco. Estas preskaŭ universala konvinkiĝo ke oni neniam havos difinitivan konadon pri sinsekvo de situacioj kiuj okazis eble antaŭ pli ol miliono da jaroj. Finfine oni rezignis pensi ke, mankante iu ajn spuro pri la naskiĝo de lingvaĵoj, la esplorado pri la postaj eventoj nepre devas limiĝi al la lasta, inter tiaj eventoj, irvojo kiu apartenas al la historia epoko. Kiam oni ekesploris la lingvan historion entenita en tiaj tempomarĝenoj, oni malkovris grandegan nombron da lingvoj; la fakuloj tute ne akordiĝis pri la kvanto (la kalkulado diversiĝas ankoraŭ nun kaj iras de dumilkvincent ĝis sepmil) pro la malsamaj kriterioj utiligitaj por distingi realan “lingvon” el “dialekta vario”.

Malgraŭ evidenta malsimpleco de la situacio, oni klopodis klasifiki la lingvojn diversmaniere. Unu estas la tiel nomata morfologia klasifiko: aliaj taksis rekoni tri ĉefajn lingvogrupojn, aliaj indiki almenaŭ kvar aŭ pli ol kvar:

–  fleksia tipo – kiel ekzemple la latina lingvo aŭ la greka, specifaj fleksiaj lingvoj, en kiuj la vorto estas modifita ŝanĝante la formon de la nomo per deklinacio kaj la formon de la verbo per konjunkcio plus unu aŭ pli da literoj. La fleksiaj lingvoj ankaŭ utiligas unusilabajn kaj aglutinajn terminojn.

–  aglutina tipo – kiel ekzemple la turka lingvo kaj la japana, en kiuj la funkcio de la vortradikoj estas modifita per prefiksoj, sufiksoj kaj finaĵoj, kaj enfiksoj (eroj ene de la vortoj).

–  izoliga tipo – t.e. lingvo kiu plutenas senŝanĝe la vortojn, en kiu necese la frazoj estas konstruitaj laŭ fiksita sinsekvo de la memaj, kaj en kiu ĉiu ŝanĝiĝo en la sekvenco kuntrenas ŝanĝon de signifo.

–  unusilaba tipo – kiel ekzemple la ĉina lingvo, en kiu la preciza signifo de vorto dependas de ĝia lokiĝo en la frazo kaj, se temas pri la voĉa parolado, dependas de subtila tono- kaj  tembro-gamo. La ĉina lingvo, kiun oni konsideras nun kiel unusilaba kaj pasinte estis konsiderita primitiva, hodiaŭ estas korekte taksata: ĝi estas esence izol(ig)a lingvo, sed origine ĝi estis je fleksia tipo!

La fakto ke lingvoj spertas daŭran ŝanĝiĝon (britulo kiu bone komprenas tutan artikolon de gazeto povus ne kompreni Chauer aŭ Shakesperare) estas kialo pro kiu oni emas klasifiki genetike lingvojn: fakte oni klopodis skizi prilingvan genealogian arbon.

Teorie oni diras ke du lingvoj estas parencaj kiam ekzistas komuna praavo, kiu povas esti konata aŭ ne. Ekzemple, la franca kaj la itala, kune kun la hispana kaj la portugala, devenas laŭ rekta linio de la latina (lingvo) kiu, malgraŭ mortis, estas ankoraŭ bone konata; la hebrea kaj aliaj diversaj lingvoj estas konsiderataj derivadoj de nekonata lingvo kiu, provizore, estas taksata proto-semida.

Progreson atingis Trombetti kiam en 1929 li anoncis sian klasifikon reduktita je naŭ lingvaj grupoj:

  1. kaŭkaza
  2. amerikindiana
  3. aŭstralio-dravida
  4. mundpolinezia
  5. hindo-ĉina
  6. ĥamidsemida
  7. bantuo-sudana
  8. uralo-altaja
  9. hindeŭropa.

Kiel ajn ĝi estu, la unuaj skribaĵoj estis desegnoj: ili signis la objektojn per kopio, nome okulo signifis “okulo”, hundo signifis “hundo”, cirklo signifis “suno”. Facile oni intuicias ties esprimajn limojn.

Iompostiome ĉi tiuj desegnaĵoj transformiĝis en “ideografikaĵojn” (en signifoplenajn signojn) kiuj utilis por indiki ideon konektita kun la objekto: okulo signifis “vidi”, hundo “ĉasi”, cirklo “varmo” aŭ “tago”. La metodo postulis multan imagecon, kaj estis risko je miskomprenoj.

En pentrografiaĵo mankas ĉiu interligo inter desegnaĵo kaj la responda vortsono.

La aŭtentika skribado, tiu fonetika, naskiĝis kiam oni decidis akiri tian rilaton. Ekzemplo de tia procedmaniero estas la rebuso (cerbumaĵo): tie la figuro de la objektoj simbolas ne la objektojn, sed la sonojn estantajn en la vortoj de ili elvokitaj. Tiamaniere eblas estigi distingajn nomojn por esprimi abstraktajn ideojn.

En la hieroglifa egipta skribado estis  karakteriza  kombino de ideografikaĵoj (esprimantaj  koncepton) kaj de fonogramoj (signoj esprimantaj konvencie simplajn sonojn. Krome kelkaj fonogramoj estis plurfonaj, ĉar prezentis pli ol unu sono, male aliaj kiuj estis samsonecaj havis fonetikan aspekton senŝanĝan, sed koncernis neegalajn objektojn; tio ebligis akiri grandan esprimgamon).

Sekva elpaŝo por anstataŭigi signifajn signojn aŭ ideografikaĵojn per fonetikaj signoj aŭ  alfabetaj ne estis tamen plenumita fare de la Egiptoj.

Skribsistemo kie simbolo estis prezentita per ia silabo, kiel za, me, pag, mar,  vidiĝis ĉiukaze je certa momento en Mezopotamio. De ĉi tiu silaba skribmaniero devenis alfabeta  sistemo, kiu konsistis el malmultaj unuopaj signoj.

Longtempe oni opiniis ke ĉi tiu revolucia progreso estis farita de la Semidoj, pri kies sistemo (plimalpli nomita alfabeta) jam ekzistis kvar ĉefaj tipoj ĉirkaŭ la jaro 1000-a antaŭ Kristo :  etiopia,  aramea,  kanaana kaj  palestina.

La semida kutimo (poste forlasita) flankelasi en skribo la vokalojn estis kvazaŭ sendube kopiita el la antikva egipta lingvo, kiu enhavis dudek-kvar signojn konsonantajn.

En konsidero de plenumitaj studoj (fare de Ignace J. Gelb, 1952) ĉio kredigas ke Grekoj estigis la unuan kaj veran alfabeton: alfa, beta, gama, delta, ktp. kaj ili mem agnoskis sian sistemon kiel “fenica” sed alportante plurajn novaĵojn.

Semida skribado funkciis de dekstro al maldekstro, kaj unue ankaŭ la grekaj skribaĵoj tenis saman aranĝon (tia irado estis komforta por la ŝtonmartelisto, en epigrafoj). Poste estis eksperimento-periodo. La kutimo skribi de maldekstro al dekstro estas kompreneble pli komforta por kiu skribas per plumo kaj inko, kaj vidiĝas nur je la komenco de la VII-a jarcento antaŭ Kristo.

Dum la sama periodo la alfabeta skribo alvenis al Romo (tre probable tra la Etruskoj) kaj poste la Romianoj diskonigos ĝin en Eŭropon kaj en la tutan Imperion.

La adopto de la fonetika skribo rimarkigis ke la utiligitaj sonoj por paroli estis dividindaj laŭ du kategorioj: vokaloj kaj konsonantoj.

Lingvistoj nomas “fonemoj” la konstituajn sonojn de lingvaĵo.

La konata latina alfabeto estas proksimuma rimedo (taŭga por la plurspecaj necesoj de multaj malsamaj lingvoj) kiu nur duone povas helpi la faktajn bezonojn.

En lingvo kiel la angla, riĉega je nuancoj, dudek-ses literoj estas utiligeblaj por ne malpli ol kvardek-sep fonemoj: oni klopodis plej bone trovi rimedon sin helpante artifike per specialaj litergrupoj destinitaj al ununura sono (ch, sh, th) kaj atribuante pli ol unu sono al la mema litero.

En la itala la situacio estas pli bona, ĉar la prononco trovas konformecon kvazaŭ ekzakte al skribo (malgraŭ estas malsamecoj kiel en la literoj “e” kaj “o”, kiuj povas havi malfermitan aŭ fermitan sonon, ekzemple en la vortoj “èrba, régno” aŭ “ròccia, rógo“; aŭ ankoraŭ estas malsamecoj inter la prononco de “s” kaj “z” (rosa kaj sedia, zenzero kaj sezione) ktp.

Lingvo estas viva afero. Ĝi naskiĝas, evoluas, pereas. Dum la epokoj la vortoj ŝanĝas sian singifon, forfalas, estas anstataŭitaj per novaj vortoj aŭ estigitaj novajn per jam ekzistanta materialo, aŭ kelkfoje ili estas prunteprenitaj el aliaj lingvoj. La lingvoj ŝanĝiĝas sed ankaŭ la parolantoj. La  generacioj sekvas unu la alian senfine, kaj tra ĉiu transiĝo de la lingva heredaĵo de generacio al alia okazas neeviteblaj modifoj en la prononco (kaj ne nur en ĝi). Ankaŭ en la skribsistemo povas efektiviĝi ŝanĝoj kiuj postiras la prononcon.

___________

Ĉe la lumo de ĉi tiu klare sinteza kaj ne plenkompleta lingvo-historio, oni povas nur imagi kiom da malfacilaĵoj Zamenhof renkontis dum la prilaborado de tute nova internacia lingvo, kaj kiom da eksperimentoj li devis elprovi por superi la diverspecajn demandojn pri la alfabeto-, la grafiko-, la sinetio- kaj la gramatiko-duboj. Lia intuicio protekti la enan unuecon de la elpensita lingvo esperanto, la ideo gardi ĝin  per la netuŝeblaj 16 reguloj de la FUNDAMENTO, unika devigo de la lernanto de esperanto, estis sukcesaj elpensaĵoj.

Zamenhof lasis al la esperantistoj abundan liberecon en la uzado de la lingvo, kiu do povas evolui kiel iu ajn etna lingvo. Post cent-dudek-kvin jaroj la lingvo bone fartas, evoluis kaj brile sin adaptas al tempoj kaj vekas en ni admiron kaj dankemon pro la tre granda dumviva sindediĉo de la aŭtoro, kiu ne postulis ian ajn rajton pri sia invento.

(la blogisto)

____________________________________

Nell’immagine, carta delle etnie dell’Europa, da un disegno di François Fontan, senza intenzione di pregiudicare la volontà dei popoli.

it_IT BANDIERA

LINGUAGGI PERDUTI

L’estrinsecarsi attivo del linguaggio è rappresentato dalla parola; sulla parola si fonda la scrittura che è sotto ogni aspetto un mezzo secondario di comunicazione. Gli eruditi in realtà hanno sostenuto a lungo e a torto che la lingua d’uso quotidiano e familiare debba considerarsi inferiore rispetto a quella scritta, e ancora, che l’una costituisca una forma corrotta e volgare dell’altra. Indubbiamente non si può negare che la lingua scritta sia molto più conservatrice della lingua parlata, e che anzi su di questa tenda a esercitare un’azione e un influsso notevoli nel senso di moderare e frenare le innovazioni. Resta però sempre il fatto che l’umanità possiede fin da tempo immemorabile la facoltà di esprimersi con parole, mentre, pur in questi tempi di progresso e di grandi lumi, circa due terzi della popolazione mondiale sono ancora analfabeti.

Il linguaggio è dunque il mezzo principale di comunicazione, ma esistono naturalmente anche altri modi con i quali gli esseri viventi possono far conoscere gli uni agli altri sentimenti e intenzioni, dalle vibrazione delle antenne delle formiche alle tipiche danze nuziali di certi uccelli, alle emissioni vocali degli antropoidi. Però anche i tipi più evoluti di questi ultimi, mancando di un sistema costituito di vocaboli, si devono considerare privi del dono della parola. E del resto pure i pappagalli, benché capaci di riprodurre suoni che non sono loro propri, compreso quello della voce umana, non hanno certo alcuna percezione di ciò che arrivano a ripetere, anche se riescono a gridare un avvertimento come “al fuoco!” nel momento in cui vedono cadere un tizzone dal caminetto. In breve, solamente l’uomo può considerarsi un animale parlante ed egli solo può affermare d’essere in grado di sostenere una “conversazione” con i suoi simili.

Che le prime parole del primo vocabolario umano avessero qualche rapporto con versi degli animali e con fatti mimici in generale, è abbastanza verosimile, così come l’idea che il linguaggio non dovette formarsi se non quando l’uomo cominciò a vivere in forma comunitaria e quindi si rese conto della necessità dello “scambio di idee”.  Ma fu uno sviluppo che ha avuto un’origine unica (di tipo monogenetico) o una molteplicità di origini (poligenetico)? E se, come afferma Alfredo Trombetti, sosteniamo la teoria dell’origine comune, come spieghiamo allora la grande differenza esistente  fra le lingue del mondo?

Fino al principio dell’ XIX secolo nessuno aveva preso in seria considerazione questi problemi poiché ancora non si sapeva che la leggenda della Torre di Babele era nata in Mesopotamia: la credenza quasi unanime era che tutte le lingue venissero dall’antico ebraico.

Oggi la sicurezza, infondata, di conoscere l’origine delle lingue è stata sostituita da un’ammissione di incertezza. E’ convinzione quasi universale che non si avrà mai la nozione definitiva di un seguito di fatti che risalgono forse a più di un milione di ani fa. Ci siamo rassegnati, insomma, all’idea che, mancando ogni vestigia dei tempi in cui il linguaggio nacque, l’indagine sulle vicende ulteriori deve per forza restare limitata a quell’ultimo tratto di tali vicende che rientra nell’età storica. Quando si cominciò a indagare sulla vicenda linguistica ridotta entro tali limiti, ci si trovò di fronte a un numero imponente di lingue; gli studiosi non riuscirono a mettersi d’accordo sul loro numero (i calcoli variano tuttora da duemilacinquecento a settemila) a causa dei criteri diversi con cui essi distinguevano una “lingua” vera e propria da una “varietà dialettale”.

Nonostante l’evidente complessità della situazione si sono tentate diverse classificazioni delle lingue. Una è la cosiddetta classificazione morfologica; qualcuno ha ritenuto di riconoscere tre principali gruppi linguistici, altri di poterne indicare quattro o più di quattro:

  tipo flessivo (ad esempio il latino ed il greco, tipiche lingue flessive, dove la parola viene modificata variando la forma del nome con la declinazione e del verbo con la congiunzione con l’aggiunta di una o più lettere. Le lingue flessive presentano anche termini monosillabici e agglutinanti)

–  tipo agglutinante (come il turco e il giapponese, in cui il valore delle radici viene modificato dai prefissi, dai suffissi e desinenze, e dagli infissi

  tipo isolante (una lingua che conserva immutate le parole, in cui necessariamente le frasi vengono costruite secondo una successione fissa delle medesime, e in cui ogni mutamento dell’ordine di sequenza comporta un mutamento di significato)

–  tipo monosillabico (come il cinese, dove il valore preciso di una parola è determinato dal suo posto nella frase, nonché – nel discorso parlato – da una gamma sottile di toni e timbri. Il cinese, considerato lingua monosillabica e, si pensava primitiva, oggi è stato messo nella sua giusta luce: è essenzialmente una lingua isolante, anticamente era del tipo flessivo!

Il fatto che le lingue subiscano un continuo mutamento (un inglese che capisce dalla prima parola all’ultima un articolo del suo giornale può non capire Chauer o Shakesperare) è alla base delle classificazioni genetiche delle lingue: ossia si è cercato di tracciare di esse l’albero genealogico.

In teoria si dice che due lingue sono parenti quando risulta un antenato comune, il quale può essere noto o ignoto. Il francese e l’italiano, con lo spagnolo e il portoghese, per esempio discendono in linea retta dal latino che, pur essendo una lingua morta, è ben conosciuto; l’ebraico e diverse altre lingue vengono ritenute derivazioni di una lingua sconosciuta, che provvisoriamente viene chiamata proto-semitico.

Un passo avanti lo compì Trombetti annunciando nel 1929 di aver ridotto tutti i gruppi linguistici a nove:

  1. caucasico
  2. amerindo
  3. australo-dravidico
  4. munda-polinesiano
  5. indocinese
  6. camito-semitico
  7. bantù-sudanese
  8. uralo-altaico
  9. indoeuropeo.

Comunque sia, le prime scritture furono dei disegni: indicavano gli oggetti imitandoli, cioè un occhio voleva dire “occhio”, un cane voleva dire “cane”, un cerchio voleva dire “sole”. I limiti espressivi si possono intuire.

Progressivamente questi disegni si trasformarono in “ideogrammi” (segni significativi), che servivano ad indicare l’idea connessa con l’oggetto: un occhio significò “vedere”, un cane “cacciare”, un cerchio “calore” oppure “giorno”. Il sistema richiedeva molta immaginazione, con il pericolo di fraintendimenti.

Nella pittografia manca ogni nesso fra il disegno e il suono della parola che vi corrisponde.

La scrittura vera e propria, la scrittura fonetica, nacque il giorno in cui si volle ottenere un simile rapporto. Un esempio di questo modo di procedere è ad esempio il rebus: in questi le immagini degli oggetti stanno a rappresentare non gli oggetti, ma i suoni presenti nelle parole che esse evocano. In questo modo è possibile formare nomi propri ed esprimere idee astratte.

Nella scrittura geroglifica egiziana c’era una combinazione caratteristica di ideogrammi (esprimenti ciascuno un concetto) e di fonogrammi (segni rappresentanti convenzionalmente dei semplici suoni. Inoltre alcuni fonogrammi erano polifonici, esprimevano cioè più di un suono, altri invece omofoni avevano un valore fonetico costante, ma valevano per oggetti differenti; e ciò permetteva di ottenere una vasta gamma espressiva).

Il passo successivo verso la sostituzione dei segni significativi o ideogrammi con i segni fonetici o alfabetici non fu compiuto tuttavia dagli egiziani.

Un sistema di scrittura dove un simbolo stava per una data sillaba, come za, me, pag, mar, comparve comunque a un certo momento in Mesopotamia. Da questa scrittura sillabica derivò un sistema alfabetico composto di pochi segni singoli.

Si è creduto a lungo che questo progresso rivoluzionario fosse stato compiuto dai Semiti, del cui sistema più o meno chiamato alfabetico esistevano già intorno al 1000 a. C. quattro varietà principali: l’etiopica, l’aramaica, la cananea e la palestinese.

L’uso semitico  (in seguito abbandonato) di tralasciare le vocali nella scrittura era stato copiato quasi certamente dall’antico egiziano, che comprendeva ventiquattro segni consonantici.

Ma dagli studi effettuati (Ignace J. Gelb ad esempio, 1952) tutto porta a credere che siano stati i Greci a creare il primo vero e proprio alfabeto: alfa, beta, gamma, delta, ecc. e gli stessi Greci lo ammettevano chiamando “fenicio” il loro sistema, a cui portarono diverse innovazioni.

Se la scrittura semitica andava da destra a sinistra, dapprima anche le iscrizioni greche mostravano la stessa disposizione (l’andamento era comodo per lo scalpellino, nelle epigrafi). Poi vi fu un periodo di esperimenti. L’uso di scrivere da sinistra a destra è ovviamente più comodo per chi scrive con la penna e l’inchiostro, compare solo all’inizio del VII secolo a. C.

Nella stessa epoca la scrittura alfabetica giunse a Roma (molto probabilmente attraverso gli Etruschi) ed i Romani in seguito lo dovevano propagare in Europa e nel resto dell’Impero.

L’adozione della scrittura fonetica attirò l’attenzione sul fatto che i suoni impiegati per parlare si lasciavano dividere in due categorie: vocali e consonanti.

I linguisti chiamano fonemi i suoni costitutivi del linguaggio.

Il comune alfabeto latino è un mezzo approssimativo, adatto alle varie necessità di molte lingue diverse, che viene incontro solo per metà ai loro reali bisogni.

In una lingua come l’inglese, ricchissima di sfumature, ventisei lettere sono impiegate per non meno di quarantasette fonemi: si è cercato di ovviarvi alla meglio ricorrendo all’espediente di particolari gruppi di lettere incaricati di esprimere un suono solo (ch, sh, th) e assegnando più di un suono alla stessa lettera.

In italiano la situazione è migliore, perché la pronuncia trova una corrispondenza quasi esatta nella grafia (malgrado ci siano delle diversità come nelle lettere “e” ed “o”, che possono essere di suono aperto o chiuso, ad esempio nelle parole  “èrba, régno” oppure “ròccia, rógo”; o ancora diversità tra la pronuncia di “s” e “z” (rosa e sedia, zenzero e sezione) ecc.

La lingua è una cosa viva: nasce, si sviluppa, perisce. Col tempo le parole cambiano di significato, decadono, vengono sostituite da parole nuove o formate da materiale già esistente, o talora prese a prestito da altre lingue. Cambiano le lingue e cambiano le persone che la parlano. Le generazioni si susseguono in una catena senza fine, e a ogni trasmissione del patrimonio linguistico da una generazione all’altra alterazioni inevitabili avvengono nella pronuncia (e non solo nella pronuncia). Anche nel sistema di scrittura possono compiersi alterazioni che tengono dietro a quelle della pronuncia.

__________

Alla luce di questa storia di lingue, chiaramente sintetica ed incompleta, si possono soltanto immaginare quante difficoltà Zamenhof abbia incontrato  durante l’elaborazione di una lingua internazionale del tutto nuova, e quante prove egli abbia dovuto fare per superare domande di diversa natura sui dubbi riguardanti l’alfabeto, la grafica, la sintattica e la grammatica. La sua intuizione di proteggere l’unità interna della lingua ideata, di salvaguardarla tramite le intoccabili 16 regole del FUNDAMENTO, unico dovere dell’apprendista esperanto, ha avuto successo.

Zamenhof ha lasciato agli esperantisti una grande libertà di uso della lingua che dunque può evolversi come qualsiasi altra lingua etnica. Dopo centoventicinque anni la lingua è in salute, si è ampliata e brillantemente adattata ai tempi e suscita in noi ammirazione e riconoscenza per la grande dedizione dell’autore durante tutta la sua vita. Egli non ha preteso alcun diritto sulla sua invenzione.

__________

etruska skribo sur ŝtono, en itala urbo Peruĝo (Perugia) – iscrizione etrusca del Cippus di Perugia

http://it.wikipedia.org/wiki/Cippo_di_Perugia

scrittura etrusca0001

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s