Home

LA INTERNACIA ESPERANTOMUZEO

26297-wien-palais-mollard-clary

http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/

La internacia Esperantomuzeo, kiu troviĝas en Vieno, fariĝis la plej granda biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko kaj funkcias ankaŭ kiel dokumentejo kaj arkivo, krome iom post iom ĝi disponigas ankau skanitajn dokumentojn, revuojn kaj librojn por la internacia utiligantaro en la interreto.

En sia pli ol 80-jara ekzisto (ekde 1927) la biblioteko de la Esperantomuzeo daŭre ampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolekto de planlingvoj kaj interlingvistiko. Ĝi posedas dokumentojn en 500 planlingvoj, inter kiuj Esperanto estas kompreneble la plej grava.

Gravas la atentigo, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo estas du diversaj institutoj kun diversaj horoj de deĵoro kaj funkcioj. Bv. konsulti la respektivajn hejmpaĝojn:

pri la Planlingvoj  –  NOVA RETADRESO ek de septembro 2016:

http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/

pri la Esperantomuzeo NOVA RETADRESO ek de septembro 2016:

http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/

Troviĝas en la kolekto ankaŭ gravaj post- kaj antaŭlasaĵoj, kiel tiu de Eugen Wüster, la fondinto de la internacia terminologia laboro aŭ tiu de la originala romanisto Manuel de Seabra, kiu jam dum sia vivo donacis valorajn dokumentojn al la kolekto.

Kvanto de la unuopaj dokumentoj: 35.000 volumoj, 2.500 titoloj de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 2.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 23.000 fotoj, 1.100 afiŝoj kaj 40.000 flugfolioj.

La Esperantomuzeon fondis la kortega konsilisto Hugo Steiner en 1927 en formo de asocio, sed jam en 1928 ĝi fariĝis laŭ oficiala kontrakto parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La solena inaŭguro okazis en 1929 en la pompa salono de la tiel nomata Hofburg. Post kiam la nazioj invadis Aŭstrion (1938), la Gestapo fermis la muzeon kaj oni planis sendi la librojn al Berlino por kreota biblioteko de libroj malpermesitaj fare de nazioj. Sed la argumento, ke la havaĵoj de la Esperantomuzeo apartenas al la Aŭstria Nacia Biblioteko, efike malebligis tiun transporton. La remalfermo okazis en 1947. En 1990 fondiĝis per ministeria decido la Kolekto por Planlingvoj kaj tiel strukture disiĝis la funkcioj de muzeo kaj biblioteko.

Ekde 2005 la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por la Planlingvoj lokiĝas en la tre bela baroka palaco Mollard-Clary.

Skanitaj revuoj de la unua epoko (inter 1889 kaj 1950) vi povos trovi por legi ĉi tie [nova ek de 2016] :  http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj/

kaj skanitaj libroj, t.e. fruaj Esperanto-presaĵoj   (inter 1887 kaj 1903) ĉi tie [nova ek de 2016]:   http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/

___________________

it_IT BANDIERA

IL MUSEO INTERNAZIONALE DI ESPERANTO

http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/

Il museo internazionale di Esperanto, che si trova a Vienna, è diventato la più grande biblioteca per l’Esperanto e per l’interlinguistica e funziona anche come luogo di documentazione ed archivio, inoltre gradualmente mette sempre più a disposizione anche documenti, riviste e libri scannerizzati per gli utilizzatori internazionali in rete.

Nei suoi 80 anni di esistenza (dal 1927) la biblioteca del Museo esperantista (Esperantomuzeo) si è costantemente ampliato ed oggi rappresenta la più grande raccolta di lingue artificiali e di interlinguistica. Esso possiede documenti in 500 lingue pianificate, tra le quali l’Esperanto è naturalmente la più importante.

Preme evidenziare che la Raccolta per le lingue artificiali ed il Museo di Espernato sono due diversi organismi con orari di servizi e funzioni diversi. Si prega di consultare le rispettive pagine principali in rete:

per le lingue pianificate –NUOVO INDIRIZZO DI RETE dal settembre 2016:

http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/

per il museo di Esperanto  –  NUOVO INDIRIZZO DI RETE dal settembre 2016:

http://www.onb.ac.at/eo/museen/esperantomuzeo/

Nella Raccolta si trovano anche lasciti e donazioni, come quella di Eugen Wüster, istitutore del lavoro di terminologia internazionale o quello del romanziere originale Manuel de Seabra che, già in vita, aveva regalato pregiati documenti alla collezione.

Quantità dei singoli documenti: 35.000 volumi, 2.500 testate giornalistiche, 3.000 oggetti, 2.000 autografi e manoscriti, 23.000 fotografie, 1.100 manifesti e 40.000 volantini.

Il Museo di Esperanto è stato fondato dal pubblico ufficiale Hugo Steiner nel 1927 in forma di associazione, ma già nel 1928 si è trasformato, per contratto ufficiale, in parte della Biblioteca Nazionale Austriaca. La solenne inaugurazione è avvenuta nel 1929 nel fastoso salone della cosiddettata residenza imperiale (Hofburg). Dopo che i nazisti invasero l’Austria (1938), la Gestapo chiuse il museo e si pensò di inviare i libri a Berlino per la costituenda biblioteca di libri proibiti dai nazisti. Ma l’argomento che il patrimonio del Museo di Esperanto appartiene alla Biblioteca Nazionale Austriaca ha validamente impedito quel trasferimento. La riapertura ha avuto luogo nel 1947. Nel 1990 per decisione ministeriale è stata istituita la Raccolta per le lingue Pianificate e così, strutturalmente, sono state separate le funzioni del museo e della biblioteca.

Dal 2005, il Museo dell’Esperanto e la Raccolta delle lingue artificiali hanno la loro sede nel bellissimo palazzo barocco Mollard-Clary.

Riviste scannerizzate del primo periodo (tra il 1889 e il  1950) da leggere le trovate qui :  http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj/

e libri scannerizzati, stampati agli inizi  (tra il 1887 e il 1914) qui :  http://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/

 

Image

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s