Home

foto Ouyang Wendao

Ouyang Wendao (la dua de dekstre) interparolas kun sciencaj kaj teknikaj laborantoj partoprenantaj en la Ĉina Esperanta Labor-kunveno (1980)

Lingva problemo en sciencoj kaj rolo de Esperanto

(unua parto)

En la nuna mondo iras tre vastaj sciencaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter diversaj landoj. Pro la mirinda kresko de la kvanto de la scienca literaturo oni komencis atenti la lingvan problemon en sciencoj.

Laŭ takso de iuj specialistoj, 60% de la scienca literaturo de la mondo en iuj fakoj estis publikigitaj en la angla lingvo kaj 40% en la rusa, germana, franca, japana kaj aliaj lingvoj. Se ĝenerale estas tiel, kaj sciencaj kaj teknikaj laborantoj posedas nur unu lingvon, tiam tre granda kvanto da scienca literaturo en aliaj lingvoj ne povas esti ĝustatempe utiligata, kio ja estas perdo por la disvolviĝo de niaj sciencoj. Por solvi tiun problemon, multaj landoj devis fondi necesajn instituciojn por traduki kaj aperigi informojn kaj periodaĵojn. Ĉiujare multaj homaj kaj materiaj fortoj konsumiĝis en tiu laboro, tial ĝi jam fariĝis granda ŝarĝo por la tuta mondo. Malgraŭ tio, ĝi ankoraŭ ne povas konformigi sin al la progresado de sciencoj kaj kontentigi la bezonon de scienca interŝanĝo inter diversaj landoj, nek solvi la lingvajn malfacilojn antaŭ diverslandaj sciencaj laborantoj.

Krome, ĉiujare en la mondo okazas centoj da sciencaj konferencoj kaj fakaj simpozioj kaj kunsidoj, kiuj donas bonajn ŝancojn por ĝustatempe koni plej novajn sciencajn atingojn kaj interŝanĝi sciencajn vidpunktojn. Tamen la lingva baro multe reduktis la efektivajn rezultojn rikoltendajn de tiuj konferencoj.

La lingva problemo en sciencoj estas des pli urĝe solvenda por la ĉinaj sciencaj kaj teknikaj laborantoj. Nun Ĉinio entreprenas konstruadon de la kvar modernigoj kaj por tio niaj sciencaj kaj teknikaj laborantoj devas multe lerni avangardajn sciencojn kaj sperton de aliaj landoj kaj disvolvi sciencajn kaj kulturajn interŝanĝojn kun ili.

Pro la urĝa bezono por efektivigi la kvar modernigojn, niaj sciencaj laborantoj nun aktive lernas la anglan, francan, japanan, germanan, rusan kaj aliajn fremdajn lingvojn. Ĉar la ĉina lingvo multe diferencas de la eŭropaj, estas imagebla la malfacileco en ilia lernado de tiuj lingvoj. La ĉinaj sciencaj kaj teknikaj laborantoj devas elspezi sufiĉe multe da tempo por lerni fremdajn lingvojn dum la tuta vivo. Ordinare ili lernas unu fremdan lingvon 5-6 jarojn en mezlernejo kaj poste 1-2 jarojn en universitato. Kaj multaj el ili daŭrigas tian lernadon en laboraj kaj postlaboraj horoj. Tamen nur tre malmultaj el ili povas facile legi sciencan literaturon en 1-2 fremdaj lingvoj kaj des pli malmultaj povas traduki kaj verki per ili, aŭ libere interparoli kun fremdlandanoj. Tio multe malhelpas nian landon en la vasta scienca interŝanĝo kun aliaj landoj.

Ĝuste kiel la Dua Internacia Konferenco pri Lingvaj Problemoj en Scienco montris, la lingva baro malhelpas internacian sciencan interŝanĝon. Serĉi efikan metodon por forigi tiun lingvan baron en sciencoj jam fariĝis urĝa bezono por diverslandaj sciencaj laborantoj.

Ideala solvo de tiu problemo povas esti neŭtrala internacia lingvo, kiu devas aparteni al neniu lando aŭ nacio kaj esti akceptebla por plej multaj landoj kaj popoloj. Ĝi devas esti facile komprenebla kaj lernebla, havi rigoran sciencecon, logikecon kaj elastecon kaj povas plene esprimi komunajn pensojn de la homaro kaj esti uzata por la sciencaj kaj kulturaj interŝanĝoj. Krome ĝi povas esti uzata kiel modela lingvoinstrua instrumento kaj ponto por lerni naciajn lingvojn. Dank’ al ĝi lernado de naciaj lingvoj fariĝos multe pli facila, kio ebligos al ĝi ĉerpi utilan parton el naciaj lingvoj kaj akcelos la naciajn lingvojn unuiĝi en komunan lingvon.

Kiu lingvo povas servi kiel tia internacia lingvo? Laŭ mia opinio, Esperanto estas la plej taŭga por tio.

Ekde kiam Zamenhof kreis Esperanton, ĝi travivis pli ol 90 (nun jam 125) jarojn da provado kaj praktika uzado kaj estis rekonata de la tuta mondo kiel vivoplena internacia lingvo. Ĉar ĝi estas neŭtrala, ĝi kaŭzas al neniu nacio lingvan diskriminacion. Ĝi estas facile komprenebla kaj havas altan sciencecon kaj riĉajn esprimojn. Ĝia vasta populareco montriĝas en tio, ke diverslandaj popoloj povas libere disvolvi ĝin en ĝia uzado, kaj troviĝas organizoj internaciaj kaj diverslandaj speciale por disvastigi ĝin. Ĉiuj, kiuj ne havas antaŭjuĝon kontraŭ Esperanto kaj ne persistas en la establita intereso de grandnaciaj lingvoj, povas vidi, ke disvastigo de Esperanto en la tuta mondo, precipe en sciencoj, alportos grandan utilon al la homaro.

Efektive nun parto de sciencaj laborantoj kaj specialistoj jam publikigis siajn esplorajn atingojn en Esperanto aŭ faris sciencajn kaj teknikajn interŝanĝojn per ĝi kaj akiris certan sukceson.

Tio pruvis, ke Esperanto vere povas ludi rolon de internacia lingvo.    (daŭrigota)

De Ouyang Wendao (*) –  el Ĉinio

_____________

(*)  La aŭtoro estas laboranto en la Aŭtomatiga Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj

 

 it_IT BANDIERA

Il problema linguistico nelle scienze ed il ruolo dell’Esperanto

(prima parte)

Nel mondo attuale ci sono diffusi scambi scientifici e culturali tra Paesi diversi. Per la fenomenale crescita della quantità di letteratura scientifica si è cominciato a porre l’attenzione sul problema linguistico nelle scienze.

Secondo la valutazione di alcuni specialisti, il 60% della letteratura scientifica del mondo in talune materie sono stati pubblicati in inglese e il 40% in russo, tedesco, francese, giapponese ed altre lingue. Se genericamente è così, e gli addetti ai lavori, scienziati e tecnici, possiedono una sola lingua, allora una grande quantità di letteratura scientifica in lingue diverse non può essere tempestivamente utilizzata, la qual cosa è certamente una perdita per l’evoluzione delle nostre scienze. Per risolvere questo problema, molti Paesi hanno dovuto costituire delle istituzioni necessarie per tradurre e pubblicare informazioni e periodici. Ogni anno molte forze umane e materiali vengono consumate in questo lavoro, perciò esso è diventato già un grande onere per il mondo intero. Malgrado questo, esso non riesce ancora ad adeguarsi al progresso delle scienze e a soddisfare il bisogno di uno scambio scientifico tra i diversi Paesi, né a risolvere le difficoltà linguistiche per gli operatori scientifici internazionali.

Inoltre, ogni anno nel mondo hanno luogo centinaia di conferenze scientifiche e simposi di settore, e riunioni, che sono delle buone occasioni per conoscere per tempo nuovi raggiungimenti scientifici e scambiare reciprocamente punti di vista scientifici. Tuttavia l’ostacolo linguistico riduce di molto gli effettivi risultati che si potrebbero ottenere da quelle conferenze.

Il problema linguistico nelle scienze è tanto più urgente da risolvere per gli operatori scientifici e tecnici cinesi. Ora la Cina sta intraprendendo la costruzione di quattro modernizzazioni e per questo i nostri scienziati e tecnici devono molto imparare dalle scienze di punta e dall’esperienza di altri Paesi e sviluppare con essi interscambi scientifici e culturali.

A causa dell’urgente bisogno di realizzare le quattro modernizzazioni, i nostri lavoratori scientifici ora imparano attivamente l’inglese, il francese, il giapponese, il tedesco, il russo ed altre lingue straniere. Poiché la lingua cinese si differenzia molto da quelle europee, si può immaginare la difficoltà nel loro apprendimento di quelle lingue. Gli operatori tecnico-scientifici cinesi devono impegnare una certa quantità di tempo in tutta la loro vita per imparare lingue straniere. Di solito studiano una lingua straniera per 5-6 anni nella scuola media-superiore e poi 1-2 anni all’università. E molti di loro proseguono tale apprendimento nelle ore lavorative e dopo il lavoro. Tuttavia solo pochi di essi riescono a leggere facilmente la letteratura scientifica in 1-2 lingue straniere e molti di meno riescono a tradurre e scrivere tramite esse, o liberamente dialogare con stranieri. Questo ostacola molto il nostro Paese nel vasto scambio scientifico con altri Paesi.

Proprio come la Seconda Conferenza Internazionale sui Problemi Linguistici nelle Scienze ha dimostrato, la barriera linguistica ostacola uno scambio scientifico internazionale. Cercare un modo efficace per scacciare quell’ostacolo linguistico nelle scienze è diventato un bisogno urgente per gli operatori scientifici di diversi Paesi.

Una soluzione ideale di questo problema può essere una lingua internazionale neutrale, che non appartenga ad alcun Paese o Nazione e sia accettabile per la maggioranza dei Paesi e dei Popoli. Deve essere facilmente comprensibile e apprendibile, avere una rigorosa scientificità, logica e flessibilità e poter pienamente esprimere pensieri comuni dell’umanità e poter essere usata per gli interscambi scientifici e culturali. Inoltre deve poter essere usata come un esemplare strumento glotto-didattico e ponte per imparare le lingue nazionali. Grazie ad essa l’apprendimento di lingue nazionali diventerebbe molto più facile, la qual cosa la costringerebbe ad attingere una parte utile dalle lingue nazionali e sveltirebbe le lingue nazionali ad unirsi in una lingua comune.

Quale lingua può adoperarsi come tale lingua internazionale? A mio avviso, l’Esperanto è la più adatta per questo.

Da quando Zamenhof ha inventato l’Esperanto, questo ha vissuto più di 90 (oggi siamo a 125) anni di prova e di uso pratico ed è stato riconosciuto da tutto il mondo come una lingua internazionale piena di vita. Poiché è neutrale, non induce discriminazione verso nessuna lingua nazionale. Esso è di facile apprendimento ed ha una  elevata scientificità e ricche espressioni . La sua ampia popolarità è dovuta a questo, che popoli di diversi Paesi possono liberamente svilupparlo nel suo uso, e si trovano delle organizzazioni internazionali e di diversi Paesi che particolare lo diffondono. Tutti coloro che non hanno pregiudizi contro l’Esperanto e non si ostinano nell’interesse stabilito dalle lingue della grandi nazioni, possono vedere che l’evoluzione dell’Esperanto in tutto il mondo, soprattutto nelle scienze, apporterà una grande utilità all’umanità.

Effettivamente fino ad oggi una parte degli scienziati e degli specialisti ha già pubblicato i risultati delle proprie ricerche in Esperanto o avuto degli scambi tecnico-scientifici e tramite questa lingua ottenuto un certo successo.

Questo prova che l’Esperanto può realmente avere un ruolo di lingua internazionale.    (continua)

di Ouyang Wendao (*) –  dalla Cina

_____________

(*)  L’autore lavora (ha lavorato) nell’Istituto dell’Automatizzazione della  Accademia Cinese delle Scienze. Nell’immagine in alto è il secondo da destra, mentre conversa con tecnici e scienziati che hanno partecipato al Convegno di lavoro esperantista cinese nel 1980.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s