Home

Nia aero

Ĉiam estas malfacile konscii, ke la aero ĉirkaŭ ni estas materia, kiel la tero kaj la akvo. Oni emas senti, ke ĝi estas ia spirito, ia eteraĵo. Tamen jam antaŭ du mil jaroj la latina sciencisto Lucretius klarigis ĝian efektivan naturon: ke ĝi estas speco de fluido, same kiel la akvo, sed diferencas de la akvo pro tio, ke ĝiaj molekuloj estas pli malproksimaj unu de la alia kaj povas pli libere moviĝi.

Ĉirkaŭ 1660, Mayow kaj Boyle esploris la fizikajn ecojn de la gaso, sed eĉ ili ne suspektis, ke la aero estas miksaĵo de kelkaj gasoj. Nur post cent jaroj la eksperimentoj de Cavendish kaj Priestley montris la kredeblecon de ĉi tio. Sheele unua pruvis, ke aero estas miksaĵo de almenaŭ du gasoj, oksigeno kaj nitrogeno, sed ĉar li estis svedo, kaj verkis en lingvo ne multe legata de sciencistoj, li ne sukcesis diskonigi siajn eltrovojn, kaj la franco Lavoisier ordinare ricevas la honoron pro eltrovo de la konsisto de la atmostero. Eĉ tiam la bezono per internacia lingvo evidentiĝis.

La oksigeno estas tiu parto de la aero, kiu subtenas nian vivadon, kaj ĝi ankaŭ estas la subtenanto de ordinara brulado. Kiam substancoj brulas, ili preskaŭ ĉiam kombiniĝas kun la oksigeno, formante oksidojn, kaj la nitrogeno restas neŝanĝita. La nomo oksigeno signifas acidproduktanto kaj memorigas pri malnova, malĝusta teorio, ke ĉiu acido enhavas oksigenon.

La nitrogeno servas nur por dilui la oksigenon. Ĝi ne povas subteni la vivon, kaj pro tio oni iam nomis ĝin azoto (greke, ne-vivaĵo), sed tiu nomo estas apenaŭ karakteriza, ĉar oksigeno estas la sola gaso, kiu povas subteni la vivon; tial en la plimulto de landoj oni nun preferas uzi la nomon nitrogeno (nitro-produktanto), ĉar en ĝi troviĝas nitro (salpetro).

Kvankam nitrogeno ne bone permesas bruladon, tamen kelkaj tre brulemaj substancoj brulas en ĝi, formante nitridojn. Kiam oni bruligas ekz. magnezion, en atmosfera nitrogeno, aŭ en aero mem, oni trovas, ke iomete da gaso restas, kiu ne kombiniĝas eĉ kun magnezio. Ĉi tiu gaso ricevis la nomon argono (malagema) kaj estis trovita de nia mortinta samideano Sir W. Ramsay, laborante kun Lord Rayleigh en la jaro 1894. Ili trovis miksitaj kun la argono kvar aliajn gasojn tre similajn al argono. Ili asignis al tiuj gasoj la jenajn nomojn, el grekaj vortoj kies signifon mi donas inter krampoj: heliumoheliono (suna), neono (nova), kriptono (kaŝita) kaj  ksenono (fremda, nekonita). Oni jam estis eltrovinta helionon en la suno per spektra analizo: ĝi estas tre maldensa, kaj povas esti uzata anstataŭ hidrogeno por plenigi aerŝipojn, ĉar ĝi ne estas ekbrulema. Oni Uzas neonon kaj argonon por plenigi elektrajn lampojn.

Kiam oni funkciigas elektran arkon en la aero, la nitrogeno kombiniĝas kun la oksigeno por formi nitrogenajn oksidojn. Ĉi tiuj solviĝas en akvo, formante nitratan acidon. Ĉi tiu procedo estas multe uzata industrie. La argono restas kiel flanka produktaĵo.

[D. R. DUNCAN, B. Sc. International Language, 1930, p. 256]

the_sun_by_the_atmospheric_imaging_assembly_of_nasas_solar_dynamics_observatory_-_20100819

 (per informazione: nel Sole l’idrogeno non si combina con nessun atomo ma il suo nucleo si trasforma in un nucleo di elio. In conclusione, il Sole è troppo caldo per bruciare. Il Sole arde ma non brucia.)

(Por kono: en la Suno la hidrogeno ne kombiniĝas kun iu ajn atomo sed ĝia nukleo transformiĝas al nukleo de heliumo. La Suno varmegas por esti brula. La Suno ardas sed ne brulas.)

La nostra aria

 

E’ sempre difficile essere consapevoli che l’aria intorno a noi è materia, come la terra e l’acqua. Si è inclini a percepire che essa sia qualcosa di spiriturale, qualcosa di incorporeo. Tuttavia già duemila anni fa lo scienziato latino Lucretius aveva chiarito la sua effettiva natura: che essa è una specie di fluido, così come l’acqua, ma si differenzia dall’acqua per il fatto che le sue molecole sono più distanti l’una dall’altra e possono muoversi più liberamente.

Intorno al 1660, Mayow e Boyle esplorarono le proprietà fisiche del gas, ma nemmeno loro sospettavano che l’aria fosse una miscela di alcuni gas. Solo dopo cento anni gli esperimenti di Cavendish e Priestley hanno mostrato la credibilità di ciò. Sheele per primo ha dimostrato che l’aria è una miscela di almeno due gas, ossigeno e azoto, ma poiché egli era svedese, e scriveva in una lingua non molto letta dagli scienziati, non è riuscito a fare conoscere le sue scoperte mentre il francese Lavoisier solitamente riceve l’onore della scoperta della composizione dell’atmosfera. Già allora si evidenziava la necessità di una lingua internazionale.

L’ossigeno è quella parte dell’aria che favorisce il nostro vivere ed esso è anche fautore di una normale combustione. Quando delle sostanze bruciano, quasi sempre esse si combinano con l’ossigeno, formando degli ossidi, e l’azoto restas inalterato. Il nome ossigeno significa produttore di acido e fa ricordare una vecchia, errata teoria, secondo cui tutti gli acidi contengono ossigeno.

L’azoto serve solo per diluire l’ossigeno. Esso non può favorire la vita, e per questo lo si è chiamato con questo nome (azoto, in greco significa cosa non viva), ma quel nome è scarsamente caratterizzante, poiché l’ossigeno è il solo gas che può favorire la vita; perciò nella maggior parte dei Paesi oggi si preferisce usare il nome “nitrogeno” (produttore nitrico), dato che in esso si trova del nitro (salnitro).

Nonostante il nitrogeno non consenta una buona combustione, tuttavia alcune sostanze molto infiammabili ardono in esso, formando dei nitruri. Quando ad esempio si brucia del magnesio, nell’azoto atmosferico, o nell’aria stessa, si trova che rimane un po’ di gas che non si combina nemmeno con il magnesio. Questo gas ha preso il nome di argo (accidioso) ed è stato scovato dal nostro samideano (esperantista) Sir W. Ramsay, lavorando con Lord Rayleigh nell’anno 1894. Essi hanno rinvenuto miscelati con l’argo quattro altri gas ad esso molto simili. A quei gas hanno attribuito i seguenti nomi, da parole greche il cui significato lo indico tra le parentesi: èlio (del Sole), nèon (nuovo), cripto (celato) e  xèno (estraneo, sconosciuto). Già si è trovato dell’elio nel sole per mezzo di una spettro-analisi: è molto rarefatto e può essere usato al posto dell’idrogeno per riempire i dirigibili, dato che esso non tende a bruciare. Si usa il neon e l’argo per riempire le lanterne elettriche.

Quando si fa funzionare un arco elettrico in aria (*), il nitrogeno si combina con l’ossigeno per formare degli ossidi di azoto. Questi si sciolgono nell’acqua formando dell’acido nitrico. Questo procedimento viene molto usato industrialmente. L’argo resta come un prodotto secondario.

[D. R. DUNCAN, B. Sc. International Language, 1930, p. 256]

______________________

(*) L’arco elettrico e un fenomeno che si veri fica durante le operazioni di apertura e di chiusura di un circuito elettrico.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s