Home

logica

bildo elprenita el: eladolescentedehoy.blogspot.com

Fiziologio de l’ progreso

Ĉu filozofio aŭ ĉu psikologio?

La memoro estas la esenca kondiĉo por ke ekzistu konscio. Sed la cerba memoro, tion oni devas tuj rimarkigi, kolektas kaj kontrolkomparas nur abstraktojn. Ĝi ne tenas la konkretan realaĵon. Tiu ĉi lasta foriĝas. Ni perceptas, ni tenas nur kvalitojn, abstraktajn proprecojn de konkretaj objektoj, objektoj pri kiuj ni ne kaptas, tiel, la tutan realaĵon kaj kiujn ni konas, per donita nomo, nur kiel sumojn da abstraktoj, pli malpli vastaj sed ĉiam ne kompletaj, ĉiam ne adekvataj al la tuta realaĵo.

Tiel, ekzemple, ĉu tio, kion ni nomas sulfuro, estas ĉiam idente kaj absolute la sama korpo? Nenio pruvas tion, kaj multe da ĥemiistoj (=kemiistoj) eldiris sian dubon pri tio. Ĉu ni, efektive, povas aserti alion ol la interkonformon de tiuj aŭ aliaj proprecoj, pli malpli multnombraj, sed abstraktaj, kiujn solaj ni konas?

Kiomfoje, aliparte, okazas, ke ni eraras pri la idento de similuloj, kaj eĉ pli ofte samigas du animalojn el la sama speco? Kial? Tial ke nia kono kaj nia cerba memoro rilatas nur al abstraktaj karakteroj kaj ke povas okazi, ke ĝuste tiuj abstraktoj interkonformiĝas.

La cerba memoro, kiel la kono, rilatas do al la abstrakto. Ĝi sin nutras per abstraktaĵoj. Ĝi ekstraktas, el konkretaj objektoj, elementojn, kiujn ĝi kunordigas kaj aranĝas, kaj per tio la konscio, kiun ĝi kondiĉas, liberiĝas el la tiraneco de l’ materiaj objektoj, el la absolutismo de l’ ekstera mondo, kaj el la fatalo.

Ne temas ĉi tie, tion ni notu bone, pri metafizikaj abstraktoj. Temas pri realaj perceptoj. Temas pri impresoj el ekstere, pri impresoj kun objektiva, konkreta deveno, sed trakribritaj de nia organismo, subjektive perceptitaj, laŭ nia psika organismo kaj nia propra naturo, de ni interpretitaj laŭ nia intima normo, laŭ nia natura aŭtonomio. Kaj, sen ia problemo al la pura subjektivismo de la posteuloj de Kant, oni povas diri, kun Elio Reklu, ke la jarcentoj ne elĉerpis la profundon de ĉi tiu parolo de l’ greka filozofo: La homo estas la mezurilo pri ĉio.

Tiel la konscio, memstara, grade kreas la liberon.

Eksperimente, iom post iom, ĝi akumulas la abstraktojn, la donitaĵojn, la verojn, pli kaj pli sintezaj, pli kaj pli ĝeneralaj, por fine sin levi, en la homaro, ĝis la universalaj veroj, kiuj donas al la homo la klarigilon pri la fenomenoj kaj la sciencan kapablon.

Estas per la vojo de l’ eksperimento, per la eksperimenta metodo, konfesita aŭ ne, vola aŭ ne, ke nerifuzeble efektiviĝas, dum la zoologia kaj homa historio, tiu progreso, tiu elvolviĝo de l’ liberiga konscio. Sed tro ofte en nia epoko – kaj tie kuŝas eraro – oni konfuzis eksperimentan metodon kaj objektivan metodon. Oni ne ĝuste taksis la parton, kiu apartenas al la iniciatemo de l’ spirito. Oni ne konfesis la iniciatan agadon de ĉio, kio konsistigas la genion. Genio ankoraŭ malklara, embria sed kreskanta, de la animala serio, genio pli kaj pli triumfanta de l’ homo, estas ĝi, kiu donas la intuiciojn, kiujn la eksperimento provas kaj kontrolas. La imago, tiom senfamigita de la “objektivistoj”, la krea imago estas ĉe la unua loko. Ĝi ludas, inter la faktoroj de l’ scienco kaj de l’ progreso de l’ konscio, la rolon de esenca elemento, de centra elemento, de mova elemento. Ĝi kreas hipotezojn, la necesajn kaj rezulto-donajn hipotezojn. La eksperimento, verdire, estas nur elimina provo. Ĝi komparas, ĝi forigas la superfluaĵojn. Ĝi alĝustigas, per la observado, la ideojn al la ekstera realaĵo. Sed, antaŭ ĉio, estas per la logiko de la intima sentumo, ke formiĝas tiuj ideoj, tiuj intuicioj, kiujn la objektiva kontrolo eliminas aŭ plifortigas.

La logiko, efektive, jen estas la eterna kaj universala fundo de la aferoj. Jen la esenco de l’ universo, la lasta kialo de l’ fenomenoj. Ne la pura, absoluta, metafizika logiko de iu Hegel; sed la multforma logiko de l’ naturo, la logiko esence propra al la universala fiziko kaj kies naturaj leĝoj estas nur ties aparta esprimo.

Kiel fundamento de l’ racio, same de la intima sentumo, la logiko estas la fundamento de l’ libero. Estas ĝi, kiu, en iu grandioza crescendo (*) ekiranta de la intuicio al la scienco laŭ la eksperimenta elvolviĝo de l’ racio, naskas, en la sino de l’ homaro, novan forton. Estante la plej altgrade logika organo, la parolkapablo, en la daŭro de l’ jarcentoj, tra la historio kaj la prahistorio, kreas, organizas iom post iom, unue per la sona vorto, poste per la skribo, fine per la presarto, la saĝon kaj la liberon. Sen ĝi ne ekzistus homa progreso.

Aŭtoro de la teksto estas Paul Gille (profesoro en 1934 ĉe la Belgia Instituto por Altaj Studoj)

El la franca lingvo tradukis Eugenio LANTI – franca esperantisto (**) – El esperanto al itala tradukis simple “mi”, la blogisto.

___________

(*) crescendo = io senĉese pliiĝanta

(**) E. LANTI: kunfondinto de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)

__________________

it_IT BANDIERA

Fisiologia del progresso

Filosofia o psicologia?

La memoria è la condizione essenziale affinché esista la coscienza. Ma la memoria cerebrale, lo si deve subito evidenziare, raccoglie e riscontra soltanto delle astrazioni. Essa non contiene la realtà concreta. Quest’ultima svanisce. Noi percepiamo, manteniamo solo delle qualità, delle proprietà astratte degli oggetti concreti, oggetti sui quali non afferriamo, precisamente, l’intera realtà e (oggetti) che noi conosciamo, per denominazione data, solo come somme di astrazioni, più o meno ampie ma sempre non complete, perennemente non rispondenti all’intera realtà.

Così, ad esempio, quello che noi chiamiamo zolfo è forse sempre identicamente e assolutamente la stessa cosa? Niente lo comprova e molti chimici hanno esposto il proprio dubbio su ciò. Forse che noi, effettivamente, possiamo asserire altra cosa oltre a quella concordante con quelle o altre proprietà, più o meno molteplici, ma astratte che solo noi conosciamo?

Quante volte, d’altronde, accade che noi sbagliamo sulla identificazione di individui simili, e persino sovente equipariamo due animali della stessa specie? Per quale motivo? Per questo, che la nostra conoscenza e la nostra memoria cerebrale si riferiscono solo ai caratteri astratti e può succedere proprio che quelle astrazioni si allineino tra di loro.

La memoria del cervello, come la conoscenza, ha relazione dunque con l’astratto. Essa si nutre di cose astratte. Essa ricava dagli oggetti concreti degli elementi che coordina e assesta, e per questo la coscienza, che essa condiziona, si libera dalla tirannia degli oggetti materiali, dall’assolutismo del mondo esterno e dal destino.

Non si tratta qui, annotiamocelo bene, di astrazioni metafisiche. Si tratta di  reali percezioni. Si tratta di impressioni dall’esterno, di impressioni con una provenienza oggettiva e concreta, ma filtrate dal nostro organismo, soggettivamente percepite, secondo il nostro organismo psichico e la nostra propria natura, da noi interpretate secondo il nostro codice interno, secondo la nostra naturale autonomia. E, senza alcun problema verso il puro soggettivismo dei successori di Kant, si può dire, con Elio Reklu, che i secoli non hanno indebolito la profondità di questo detto del filosofo greco: L’essere umano è il metro di misura di ogni cosa.

In questo modo la coscienza, indipendente, gradatamente crea la libertà.

Sperimentalmente, un po’ alla volta, essa accumula le astrazioni, le informazioni, le verità, sempre più sintetiche, sempre più generali, per alla fine elevarsi, nell’umanità, fino alle verità universali, che danno all’essere umano lo strumento chiarificatore dei fenomeni e della capacità scientifica.

E’ tramite la via della prova pratica, del metodo sperimentale, professato o meno, voluto o no, che innegabilmente si produce, durante la storia della zoologia e dell’essere umano, quello sviluppo della coscienza liberatrice. Ma troppo spesso nella nostra epoca (*) – e lì risiede l’errore – si è confuso il metodo sperimentale con il metodo oggettivo. Non si è valutato correttamente l’aspetto che appartiene all’iniziativa dello spirito. Non si è parlato dell’azione promotrice di tutto quello che costituisce il genio. Un genio ancora oscuro, in embrione ma in continua crescita, della serie animale, un genio sempre più trionfante dell’essere umano, è esso che fornisce le intuizioni, che l’esperimento saggia e controlla. L’immaginazione, assai poco accreditata dagli “oggettivisti” (cultori dell’oggettività), l’immaginazione creativa è in primo piano. Essa gioca, tra i fattori della scienza e del progresso della coscienza, il ruolo di elemento essenziale, di elemento centrale, di elemento motore. Essa crea delle ipotesi, le ipotesi necessarie per dare un risultato. L’esperimento, a dire il vero, è soltanto un tentativo eliminatorio. Esso confronta, rimuove le cose superficiali. Esso rettifica, tramite l’osservazione, le idee riguardanti la realtà esteriore. Ma, prima di tutto, è tramite la logica del sentire intimo che si generano quelle idee, quelle intuizioni che il controllo oggettivo elimina o rinvigorisce.

La logica, effettivamente, ecco è il profondo eterno ed universale delle cose. Ecco, l’essenza dell’universo, la causa ultima (suprema) dei fenomeni. Non la logica pura, assoluta, metafisica di un certo Hegel; ma la logica multiforme della natura, la logica essenzialmente peculiare alla fisica universale  e le cui leggi naturali sono di quella una espressione particolare.

Come fondamento della razionalità, e altrettanto del sentire intimo, la logica è il fondamento della libertà. E’ essa che, in un formidabile crescendo, attingendo dall’intuizione per arrivare alla scienza secondo l’evoluzione sperimentale della ragione, genera, dentro l’umanità, una forza nuova. Essendo la capacità di parola lo strumento logico al più alto grado, durante il trascorrere dei secoli, attraverso la storia e la preistoria, essa ha creato, organizzato poco alla volta, dapprima con la parola fonetica, poi con la scrittura, alla fine con la stampa, la saggezza e la libertà. Senza essa (riferito alla logica) non ci sarebbe progresso umano.

Autore del testo è Paul Gille (professore, nel 1934, presso L’istituto Belga per gli Studi Superiori)

Dal francese ha tradotto in esperanto Eugenio Lanti –   esperantista francese

___________

(*) Si tratta dei primi decenni del secolo scorso!

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s