Home

Image

Bildo pri la Katedralo de Milano, Italio – el:    http://sightsofmilan.tumblr.com/

La aliaj du bildoj, blankaj/nigraj, apartenas al la kvartala publika Biblioteko Lorenteggio

La tekstoj kaj la du fotoj devenas el la volumo: L’antico Comune di Lorenteggio” , de Gabriele Pagani, New Press Edizioni, 2011 [libere reproduktebla sed kun la devigo citi la fonton]

Forgesitaj realaĵoj

Lorenteggio nuntempe estas Milana urboparto, “kvartalo” kiel ni dirus hodiaŭ per moderna terminologio, konata eĉ dum la antikvaj tempoj, kun vasta teritorio, lokita longe de la irvojo al urboj Corsico, Abbiategrasso kaj, transpasante riveron Ticino-n, al urboj Vigevano, Mortara kaj la regiono Piemonte.
Lorenteggio, fojon, estis ĉirkaŭita de fascina kamparo, strukturita ne nur per farmobienoj, sed ankaŭ per fosaĵoj, per aperfontoj – kiuj vere favoris al tre eveluinta agrikulturo – kaj subakvaj herbejoj, kaj per terenoj diverskultivitaj.
Petrarca mem skribis: “… kamparo estas ĉie ajn sekciita pro riveretoj, malgrandaj kaj kristalaj, kaj plaĉe interplektitaj kaj moviĝantaj, estas apenaŭ eble kompreni de kie ili fontas aŭ kien ili fluas. Jen ili konverĝas, jen ili disiĝas, kaj denove ili revenas de multaj flankaj branĉoj por rekuniĝi al sama fluejo. Oni dirus, ke inter ĉi tiuj sinuaj serpentumoj elakviĝas nimfo-ĥoroj aŭ dancoj de knabinoj“. (1)
La rilatiĝo de Milano al “siaj” farmobienoj estas formo de historia repudio. Ju pli la farmobienoj riĉigis la urbon je la forpasintaj tempoj, nobliginte ĝin ankaŭ per tre rafinita arkitektura eleganteco, des pli urbo Milano ignoris kaj forrifuzis ilin. Eĉ, ĝi detruis ilin!
Unu el tiuj farmobienoj komplete detruitaj estas “La Cassinnetta”  (“La Farmobieneto”), nomata ankaŭ La domo de serpentetoj, kiu lokiĝis en la tereno de la aktuala placo Frattini. Apude troviĝis trinkejo, konata kiel  Osteria della Pulice, kaj estis Celpafadejo kaj Lavoŝtonejo (ejo por lavi tolaĵojn – vidu la suban foton).

Lavatoio de LA CASSINNETTA

La Cassinnetta – supre, sur la facado, distingeblas freskoj, eĉ se ili malboniĝas.
Sulla facciata in alto sono distinguibili, anche se degradati, degli affreschi.

Tiam Lorenteggio estis reala kaj konkreta sendependa Komunumo. El tiu vilaĝo restas nur unu aristokrata konstruaĵo, konata kiel  “La Kasteleto” (kiu estis starigita dum la XVa jarcento kaj restaŭrita en 1952 fare de tiamaj posedantoj, je la stratnumero 251 en strato Lorenteggio).
La sekvan poeziaĵon en la milana dialekto, dediĉitan al “La Farmobieneto”, verkis loka loĝantino Elena Brivio, kaj ĝi estas kolekt-ero de ŝiaj poemetoj kaj rakontoj, kiujn oni konservas ĉe la kvartala Biblioteko. Elena Brivio, kiu kelkfoje subskribas kiel “Avino Pia” (“Pia”estas virina nomo), naskiĝis la plej fruajn jarojn de la pasinta jarcento. En ŝiaj dialektaj verkoj ŝi esprimas sian propran amon al la kamparaj lokoj, al ties farmobienoj, al trinkejoj kaj kanaletoj, kiuj ŝin vidis kiel infanino, poste kiel  plenkreskulino; ili estas lokoj, kiuj tre rapide estis anstataŭitaj de alia realaĵo, tre malsama. Do ili ne plu ekzistas.

Ŝian individuan manieron skribi dialekte estas grafike kaj manskribe respektata, eĉ se “puristoj” havas eblajn hezitojn pri tio, pro dialekto varianta laŭ la apartenkvartalo, kiel ja scias la tiamaj milananoj.

___________

(1) Francesco Petrarca (1304-1374), itala verkisto kaj poeto. La citaĵo devenas el: Petrarca en Milano – Vivo, lokoj kaj verkoj.  2007

POEZIAĴO (trilingva: milana dialekto / itala / esperanta)

LA CASSINNETTA   (La Cascinetta – detta la Casa delle bisce)

A la domenica sü la bassura andavum al Tirasegn, / Lì gh’era una cassina ciamada la Cà di Biss / un’usteria sensa pretès / cun del bun vin ch’el faseva drizzà i barbìs.

Se mangiava pan e salamm / o un piatt de fritùra de péss e peverùn. / Per nün bagaj gh’era la gazùsa de la ballétta, / per i grand sül tavul un buttigliun.

Gh’era semper un quejdün / che cantava stori antigh de Milan, / che sunava la ghitara / per fa ballà i tusann.

Gh’era un puntesell sü una runsgia d’acqua ciara, / lì ogni donna la lavava, / senza grì in testa / alegra la cantava.

S’erum tra el Trenta e ‘l Sessanta, /alura el Lorentegg l’era già pü una fraziun. /  Lì l’era Milan, ghera vegnüü sü ‘me i fung / tanti abitaziun.

Tütt i cassinn hann demolii, anca la Cà di Biss / che el sò ver nomm l’era “Cassinnetta”, / adess ghe un mücc de cà / e al so post un praa cun l’erbetta.

LA CASSINETTA (La Casa delle bisce)

Alla domenica nel tardo pomeriggio andavamo al Tirasegno, / dove c’era una cascina chiamata Casa delle bisce / e un’osteria senza pretese / con del buon vino che faceva rizzare i baffi.
Si mangiava pane e salame / o un piatto di frittura di pesce e di peperoni. / Per noi ragazzi c’era la gazzosa della balletta, / per i grandi sul tavolo un bottiglione.
C’era un ponticello su una roggia d’acqua chiara, / dove ogni donna si assideva per lavare (i panni), / senza grilli per la testa / cantava allegra.
Eravamo tra il Trenta e il Sessanta [del secolo scorso], / allora il Lorenteggio non era già più una frazione. / Lì era Milano, erano sorte come funghi / tante abitazioni.
Tutte le cascine hanno demolito, anche la Casa delle bisce / il suo vero nome era  “Cassinetta”, / ora c’è una quantità di case / e al suo posto un prato con l’erbetta.

 

LA FARMOBIENETO (La Domo de serpentetoj)

Dimanĉe, malfrue posttagmeze ni iris al Celpafadejo, / kie estis farmobieno nomita La Domo de serpentetoj / kaj trinkejo senpretenda / kun bona vino kiu lipharojn hirtigis.
Oni manĝis panon kaj salamon / aŭ pladon je fiŝa fritaĵo kun kapsikoj. / Por ni geknaboj estis gastrinkaĵo de la dancado, / por la plenkreskuloj sur la tablo estis  botelego [plena da vino].
Estis paŝponteto super rojo de klara akvo, / kie ĉiu virino sidigis sin por lavi la tolaĵojn, / sen “ia muŝo zumanta en sia kapo” / kaj bonhumore ili kantadis.
Jaroj estis inter la Tridekaj kaj la Sesdekaj [de la pasinta jarcento ], / tiam Lorenteggio jam ne plu estas vilaĝo. / Tie estis Milano, naskiĝis kiel fungoj / tiom da loĝdomoj.
Ĉiujn la farmobienojn oni disfaligis, eĉ la Domon de serpentetoj / ĝia vera nomo estis “La Farmobieneto”, / nun estas amaso da loĝejoj / kaj en ties loko tereno kun herbeto.

____________________________________________

it_IT BANDIERA

Realtà dimenticate

Lorenteggio è attualmente un rione, un “quartiere” (come diremmo oggi, con terminologia moderna) di Milano, noto fin dall’antichità, con un ampio territorio, situato sull’asse viario che conduce a Corsico, Abbiategrasso e, varcato il Ticino, Vigevano, Mortara e il Piemonte.
Il Lorenteggio era un tempo immerso in una campagna avvolgente, costituita oltre che dalle cascine anche dalle rogge, da fontanili – autentici motori di una agricoltura sviluppatissima – e marcite, da campi variamente coltivati.
Lo stesso Petrarca aveva scritto: “...la campagna è ovunque intersecata da ruscelli, piccoli e cristallini e tra di loro soavemente intricati e vaganti, è appena possibile comprendere da dove scorrono o verso dove fluiscano. Ora convergono, ora divergono, e di nuovo ritornano a ricongiungersi da molte diramazioni in uno stesso letto. Diresti che tra questi meandri sinuosi emergono cori di ninfe o danze di fanciulle“. (1)
Il rapporto tra Milano e le “sue” cascine costituisce una sorta di abiura storica. Tanto le cascine hanno fatto ricca la città dei tempi andati, ingentilendola, inoltre, con una eleganza architettonica raffinatissima, tanto Milano le ha ignorate e rinnegate. Distrutte!
Una di queste cascine andate distrutte era La Cassinnetta, nota anche col nome “La Casa delle bisce”, situata nell’area dell’attuale piazza Frattini. Si trovavano nei pressi un’osteria, nota come Osteria della Pulice, un tiro a segno e un lavatoio.
Il Lorenteggio un tempo era un vero e proprio Comune. Di tutto il grande complesso insediativo è rimasto solo un edificio patrizio, noto come il “Palazzotto” (costruito nel XV° secolo e restaurato nel 1952 dai proprietari, al civico n. 251 della via Lorenteggio).

La poesia dedicata a La Cassinnetta è stata scritta da una abitante del luogo, e fa parte di una raccolta di sue poesie e racconti conservati nella Biblioteca rionale. Elena Brivio, che a volte si firma come Nonna Pia, è nata nei primissimi anni del ‘900. Nelle sue opere dialettali esprime tutto il suo amore per i luoghi campestri, per le sue cascine, le osterie e i fossi che l’hanno vista bimba, poi adulta, luoghi che molto velocemente sono stati sostituiti da una realtà molto diversa.
Il suo modo di scrivere in dialetto è stato rispettato graficamente, pur con possibili riserve dei puristi di “come si scrive il dialetto”, variabile, addirittura, da rione a rione, come ben noto ai vecchi milanesi.

_________________

(1) Petrarca a Milano – La vita, i luoghi, le opere. 2007

N.B. I testi e le due foto in bianco e nero provengono dal volume “L’antico Comune di Lorenteggio”, Gabriele Pagani, New Press Edzioni, 2011 [riproducibili senza autorizzazione, citandone unicamente la fonte]

Festa di periferia - Milano

“Festo de periferio” – ĉe la Granda Navigkanalo, dum la Dudek-jaroj de la pasinta jarcento. Bone vidiĝas la preĝejo de Sankta Kristoforo. Ĉirkaŭ ĉi-loko gravitis la stratoj de la Milana urbanizita kamparo, kune kun la antaŭa Giambellino (alia kvartalo-vilaĝo) kaj la naskiĝonta kvartalo Lorenteggio kiu, ĝuste de ĉi tiu lokiĝo plilarĝiĝos direkte al kamparo kiu antaŭeniras ĝis la urbeto Corsico.

“Festa di periferia”  – sul Naviglio Grande, negli anni Venti del secolo scorso. Si vede bene la chiesa di S. Cristoforo.  Qui gravitavano le contrade della campagna urbanizzata di Milano, con il vecchio Giambellino e il nascente rione di Lorenteggio che proprio da questo punto si allargava in direzione della campagna che arrivava a Corsico.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s