Home

parlamento-europeo-bruxelles

Ĉi tiu artikolo (al kiu kontribuis U. Broccatelli – A. Conti – S. Manzi – S. Zaccagnini kaj aperis en la informilo “Translimen!” jam la 90-ajn jarojn de la pasinta jarcento) finiĝas ankoraŭ foje, hodiaŭ samkiel hieraŭ, per sinsekvo de demandoj, ĉiam la samaj, ĉiam tre klarigaj pri la politikaj timoj de konservemaj gvidantoj, malkonsciaj aŭ arogantaj pri la fruktodonaj implikiĝoj de kio signifas paroli la lingvon esperanton. Do, al vi formuladon de respondoj al tiuj demandoj …

Kiu timas Esperanton, hodiaŭ ?

Internaciisma kaj demokrata. Neŭtrala. Sendependa de ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj sistemoj.

Kiu timis, kiu timas tiun ĉi lingvon? Pasintece la carismaj aŭtoritatoj, poste la faŝismaj kaj naziaj kaj la Sovetuniaj en la jaroj 30-aj timis la disvastiĝon de Esperanto. La esperantistojn oni persekutis kaj malliberigis, ĉar ilia lingvo ebligis facilajn kontaktojn kun la “aliulo”, kun la femdulo. Kaj tio malbone agordis kun la naciismaj kaj kontraŭdemokratiaj reĝimoj.

Hodiaŭ, en la socio de la amaskomunikado, oni batalas per aliaj metodoj: al tio, kio ne plaĉas, kio ĝenas, oni neas ĉian spacon de informado, de konebleco, de pripenso. Kvazaŭ ĝi ne ekzistus.

Sed la demando pri la rajto je la internacia lingvo, pri la komunikado trans ĉiu kultura kaj politika landlimo, ĉeestas, estas reala kaj urĝe postulas solvon. Kiel povas komuniki ĉiu unuopulo kun la alia, en la respekto al la kultura identeco de ambaŭ?

La ununura ebleco, jam ekde hodiaŭ praktikebla, por provizi sin per internacia lingvo, estas Esperanto. Lingvo gramatike elprovita de longa sperto (de antaŭ pli ol unu jarcento ĝi estas uzata en diversaj kuntekstoj), kun vortaro kapabla esprimi ĉian nuancon aŭ koncepton, kulture demokrata, politike senŝtata.

Estas ja kompreneble, ke naciismaj reĝimoj vidis en Esperanto malamikon batalendan kaj nuligendan, sed malpli klarigebla estas la antaŭjuĝo de tiu, kiu vidas en tiu ĉi lingvo provon de kultura homogenigo. Ĉu ne pli malriĉas socio, kiu spektas la morton de dialektoj kaj lingvoj, kiu plimalriĉigas siajn esprimkapablojn pasive akceptante unu solan alian etnan lingvon?

Neniu proponas anstataŭigon de la itala aŭ de la franca lingvo per Esperanto: tio estus frenezeca. Oni proponas komunikilon inter homoj de diversaj lingvoj, kulturoj, religioj, ideologioj, en la plena respektado al tiuj diversecoj; akceptebla de la plej obstina naciisto kiel ankaŭ de la plej konvinkita eŭropeisto aŭ universalisto. Kiu alia lingvo kapablas kunigi, koincidigi du tiel malproksimajn ekstremojn? Kiu lingvo donas egalan dignecon al la angle-parolanto kaj al la albane-parolanto? Kiu alia solvo, celanta garantii pli realan demokratecon, kapablos esti same demokrata? Kiu timas Esperanton, hodiaŭ?

_________

it_IT BANDIERA

Questo articolo (a cui hanno contribuito U. Broccatelli – A. Conti – S. Manzi – S. Zaccagnini e che è apparso sul notiziario Translimen! [significa oltreconfine] già negli anni ’90 del secolo scorso) termina ancora una volta con una sfilza di domande, sempre le stesse, oggi come allora, sempre chiarificatrici riguardo ai timori politici di guide conservatrici, non consapevoli o arroganti sulle fruttuose implicazioni di ciò che significa parlare la lingua esperanto. Dunque, a voi una formulazione delle risposte a quelle domande.

Chi ha paura dell’esperanto, oggi?

Internazionalista e democratica. Neutrale. Indipendente da sistemi economici, politici e culturali.

Chi ha avuto, chi ha paura di questa lingua? In passato le autorità zariste, poi quelle fascite e naziste, e ancora in Unione Sovietica negli anni ’30, temettero la diffusione dell’esperanto. Gli esperantisti furono perseguitati e arrestati perché la loro lingua pernetteva facilmente contatti con l’ altro, con lo straniero. E questo mal si conciliava con i regimi nazionalisti e antidemocratici.

Oggi, nella società della comunicazione di massa, si combatte con altri metodi: a ciò che non piace, che disturba, si nega ogni spazio di informazione, di conoscenza e di riflessione. Come se non esistesse.

Ma il problema del diritto alla lingua internazionale, della comunicazione al di là di ogni confine culturale e politico, è presente, reale e chiede rapidamente una soluzione. Come può comunicare ogni individuo con l’altro, nel rispetto dell’identità culturale di entrambi?

L’unica possibilità, praticabile sin da oggi, per dotarsi di una lingua internazionale, è l’esperanto. LIngua grammaticalmente sperimentata (da oltre un secolo è usata in vari contesti), con un lessico capace di esprimere qualsiasi sfumatura o concetto, culturalmente democratica, politicamente apolide.

Se è comprensibile che dei regimi nazionalisti abbiano visto nell’esperanto un nemico da combattere e annullare, meno spiegabile è il preconcetto di chi vede in questa lingua un tentativo di omologazione culturale. Non è forse più povera una società che vede morire dialetti e lingue, che impoverisce le proprie capacità espressive accogliendo passivamente una sola altra lingua etnica?

Nessuno propone la sostituzione della lingua italiana o francese con l’esperanto: sarebbe folle. Si propone un mezzo di comunicazione tra persone di lingue, di culture, di religioni, di ideologie diverse nel pieno rispetto di esse stesse; accettabile dal nazionalista più ostinato come dall’europeista o universalista più convinto. Quale altra lingua è capace di mettere insieme, di far coincidere due estremi così distanti? Quale altra lingua dà pari dignità all’anglofono o al parlante albanese? Quale altra soluzione che dovrà garantire una più reale democrazia saprà essere altrettanto democratica? Chi ha paura dell’esperanto, oggi?

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s