Home

1901 De Beaufront[ alklaku dufoje por plejeble bone vidi la bildon ]

Tiu ĉi estas skanado de kvalita fotokopio de alia fotokopio kiu, supozeble, estis farita dum la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento el originalo. Ke la skribaĵo kiun mi analizis ne estis originala mi deduktis el kelkaj karakterizoj:

1) la papero estis flaviĝinta naturmaniere nur dorse, sed la maldorso ŝajnis verdire aliel malnoviĝinta kaj donis la impreson esti bildo

2) la inko-makulo en la vorto “lin” (meze de la skribaĵo) tute ne trapikis la paperon dorsen (do, temis nur pri bildo stampita maldorse)

3) la horizontala “strio” kunmetita el multaj eroj disŝutitaj (kiujn mi atente observis per pligrandiga lenso) supozigis neperfektan distribuon de kseroprintilo (toner) aŭ alia substanco fotokondukanta el la reproduktilo

4) la dokumento tute ne estis kompleta; la flankoj estis eltonditaj (per la skanado oni tion ne povas ekvidi), oni povis rimarki forviŝojn, kiel kiam oni forigas ion krajone notite

5) je la fino, la grajneco notinda ĉe la inkaj strekaĵoj, nevidebla nudokule, kaj de mi kontrolita per pligrandiga lenso, ekzistis same ankaŭ en la presita skribaĵo (tipografia) de la urbo [Epernay (Marne)]: tio estas specifaĵo de la elektro-fotostatikaj procedoj. Do, ĝi ne povis esti originalo.

Kalkulante ĉiujn ĉi tiujn entrudiĝintajn faktorojn, kaj opiniante, ke kelkaj grafikaj kaj grafologiaj informoj perdiĝis aŭ estis modifigitaj, mi opinias ĉiukaze ke la skribo-strukturo, kaj parte ankaŭ tiu de la strekoj, gardis la diversecojn, permesante evidentigi kelkajn trajtojn de la karaktero kaj de la temperamento de la skribanto.

La skribaĵo, probable, estis plenumita per inka plumbeko; tion mi deduktas pro la blokaĵo en la korektoj kaj en kelkaj mallarĝecaj literoj (kiuj aperas kiel  inko-makulo), kaj ankaŭ pro la fakto ke la diverseco de dikeco (pro  malsama mano-premado) inter la supren-iraj strekoj kaj la malsupren-iraj stangoj estas ĉiam bone distingeblaj.

Karaktero-skizo de la personeco de Louis de Beaufront

(1855-1935)

En la jaro 1901 Louis de Beaufront (la unua franca esperantisto) estis 46-jara. Rilate al lia personeco estas mistera haloo ĉar lia origino ne bone klaris: li asertis esti markizo sed post lia morto oni malkovris ke li tion ne estis; ankaŭ lia familia nomo fakte estis alia, t.e. Louis Chevreux.

Ĉiukaze, grafologio iras trans la biografiaj informoj kaj povas detaligi kiel li estis psike kaj temperamente.

Lia skribmaniero esprimas tre varman, multkoloran kaj pasian spiriton (la tuta kunteksto) sed  ankaŭ falojn de energio (neregula premado de la mano) kaj emociajn malordojn (markita 2a-maniere), kiuj malhelpas lian intelektan funkcion kaj ĝenas lian perceptokapablon (mallarĝa inter la vortoj) influante lian ritmon, kio ne koncernas nur la “grafikan movon” sed ankaŭ la “biologian ritmon”, t.e. lian dinamismon, ne ĉiam konstanta. Li vivis penigajn emociajn interferojn (markita 2a-maniere, ŝtopita gesto, signoj de artriteco, signoj de konfuziĝo, neregula premado).

Impresiĝema, li pliampleksigemis sian sentemecon per tre riĉaj, abundaj mensaj bildo-kreoj (mallarĝa inter la vortoj, aŭdaca, signoj de subjektivismo kaj malegala en la kalibro de la literoj). Ĉu la ricevita impresaĵo estis agrabla? tuj produktiĝis en li ĝojo, fervoro, laŭdego. Ĉu la impreso estis malplaĉa? tuje li sentis sin timigata, malespera, incitita aŭ tre malĝoja. Ne kredu ke li estis freneza, tute ne; nur li estis sklava je propraj sensacoj kaj ekscitiĝoj ( markita 2a-maniere  kaj mallarĝa inter la vortoj).

Tio dependis ne nur de malbona uzado de propra energio sed probable ankaŭ de fizikaj kondiĉoj (neregula premado), de certa malbona farto. Hodiaŭ ni dirus, ke temas pri superstreĉo kaj sekva hipertensio.

Afero estas certa: L. de Beaufront tute ne estis “indiferenta estulo”, nek rilate al pozitivaj nek al neaj situacioj kaj travivaĵoj (malegala kun metodo kaj sufiĉe klara, kliniĝinta dekstren, ĝenerala vigleco).

Por socie akceptigi siajn emfazajn reagojn, de streĉita nerva kaj impulsiĝema sistemo, li sublimigis proprajn impulsojn deturnante ilin al plej akcepteblaj direktoj aŭ kredoj ol tiuj, kiujn li ene sentis, atingante certan eksteran morrigidecon (rigidaj stangoj al subo + inversigita energio  ankaŭ en la zono de la malgrandaj literoj, anguloj C). Li ŝatis sin montri.

L. de Beaufront estis persono kiu emis al homaj kontaktoj (kliniĝinta dekstren) ĉar li estis sociema, kortuŝebla kaj utiligis ĉiujn proprajn vitalajn energiojn prefere en socia kampo (kliniĝinta dekstren, kalibro al grando, literoj A-O malfermitaj supre).

Li serĉadis amikojn, simpatiantojn, samopiniantojn (A-O): praktike li serĉadis medion en kiu plej bone li estus povinta sin esprimi kaj verŝajne li trovis tion ĝuste en esperantujo, kiu estas taŭga medio por satigi profundan bezonon de komunikado (kalibro al grando kaj kliniĝinta dekstren).

Mi plurfoje rimarkis, ke ankaŭ aliaj esperantistoj de la unua horo, “lingvaj pioniroj”, havis tiun saman intereson por sociaĵoj kaj egan aspiron al homaraneco (inkluzive de Zamenhof mem) kaj tio ĉi estas grafologie rimarkebla ĉefe en skriboj kliniĝantaj dekstren.

Ĝenerale, kie estas bezono, tie facile troviĝas ankaŭ nesufiĉo. Povus esti ke dum lia juneco L. de Beaufront ne ricevis adekvatan gratifikon; pro tio li sentis fortan puŝon kaj intereson al homoj (inkluzivante en tio virojn, virinojn kaj geinfanojn), en daŭra serĉado de atento kaj de konsidero por plenigi la spertitan vakuon.

L. de Beaufront (potenciala psikiatro pli ol psikologo) (stangoj etenditaj multe pli al subo ol al supro) emis elpreni argumentojn el siaj profundegoj, el sia “nekonscio”. Tre instinkta, li havis intuician percepton kaj sciadon de siaj virtoj/malvirtoj (mallarĝa inter la vortoj  kaj metoda malegaleco, stangoj etenditaj al subo). Li havis kulton por sia originaleco kaj subjektiveco, vidigendaj al aliuloj (signoj de aŭdaco kun subjektivisma signo vortfine en pluraj vortoj, anguloj C).

Allogis lin materiaj komfortoj, konkretaĵoj, ekonomiaj interesoj… prefereble li ŝatis havi ol esti, agi ol teorigi: fakte, li havis bonajn organizajn kapablojn, kiuj (kelkfoje) postulas audacon kaj tion li ankaŭ posedis (arditeco, kaj vidu la streketon de la litero “t” tre etenditan). En tia organiza aktiveco kaj en la iniciatemo li havis veran sensivecon. Li povis lerte profiti de favoraj okazaĵoj por atingi sukcese la celon kaj estis en lia naturo deziri multon fari kaj realigi (skribo angulomildigita , kliniĝinta dekstren, konservita baza linio, la stangoj pli etenditaj al subo, literoj bone kunligitaj), helpita de siaj plej efikaj vervo kaj entuziasmo.

En la jaro 1901a, tiu de la skribaĵo, li estis vivanta malbonan epokon ĉar post entuziasmigaj momentoj sekvis ofte tujaj malfeliĉaj sentoj, en daŭra alternado de perdo kaj reakiro de fortoj, kun risko uzadi siajn energiojn en maniero ne tro ekvilibra, kaŭzante malavantaĵojn por la sano.

Liaj interpersonaj rilatoj ne estis tute facilaj pro lia reagemeco kaj maltrankviliĝo (markita 2a, literoj kiuj emas al grandeco, stangoj etenditaj suben). Lia komunikado estis tre esprimiva (markita 2a ankoraŭ, kaj mallarĝa inter la vortoj) kaj malmulte filtrita per rezonado,  ĉar li volonte kaj spontanee elmontremis siajn sentojn kaj pensojn.

Komplikaj rezonadoj ne estis ĉe li (mallarĝa inter la vortoj): oni povas lin difini “realiganto” (kalibro – literoj bone interligitaj – baza linio plutenita – angulforma skribado ne tro pintigita – fleksiĝema).

La emocioj havis grandan povon sur li kaj li ne ĉiam estis objektiva en la taksado de proponoj kaj starigoj. Malantaŭ lia agresemo kaj trudemo (aŭdaca, markitaj en la 1a kaj 2a maniero), kaŝiĝis tre arda, vigla kaj multpova agemulo… Bedaŭrinde ke li ne estis fidela al Zamenhof kaj al esperanto, lia  protagonistemo havis superregon sur li kaj li inventis novan lingvon, Ido-n, kiu multon kopiis el esperanto kaj ne havis la saman sukceson.

_______________

it_IT BANDIERA

Questa è la scansione di una buona fotocopia di un’altra fotocopia che, presumibilmente, è stata fatta negli anni ’60 dall’originale. Che lo scritto da me analizzato non sia stato un originale l’ho dedotto da alcune caratteristiche:

1)      la carta della fotocopia da me analizzata era ingiallita sul retro in modo naturale, questo dava l’impressione che potesse essere un originale, ma non era così perché l’ingiallimento della parte anteriore invece dava la sensazione che si trattasse di una immagine

2)      la macchia di inchiostro nella parola “lin” (a metà scritto) non traspariva in alcun modo sul retro del foglio (quindi l’immagine era impressa)

3)      la striscia orizzontale composta da tanti granelli sparsi (che ho osservato con la lente di ingrandimento) facevano presupporre una erogazione difettosa di toner o di altra sostanza fotoconduttrice dalla macchina riproduttrice (fotocopiatrice)

4)      il documento non era del tutto integro: i bordi erano ritagliati (dalla scansione non si vede), si potevano osservare delle cancellature, come se su quella “fotocopia” fosse stato scritto qualcosa a matita e poi cancellato.

5)      alla fine, la granulosità ai bordi dei tratti inchiostrati, che ho riscontrato con la lente di ingrandimento pure nella scritta stampata della città [Epernay (Marne)] è tipica dei procedimenti elettrofotostatici

Tenendo conto di tutti questi aspetti “interferenti”, e presumendo che qualche informazione grafico/grafologica sia andata persa o sia stata un po’ alterata, devo dire però che in ogni caso la struttura della grafia e parzialmente anche del tratto conservano delle diversificazioni che permettono di rilevare alcuni aspetti del carattere e del temperamento dello scrivente.

Lo scritto, presumibilmente, è stato redatto con pennino ad inchiostro; questo è deducibile dall’impastoiamento nelle correzioni  e in alcune strettezze di lettere, oltre che dal fatto che la pressione del filetto ascendente è ancora ben distinguibile dalla pressione delle aste discendenti.

Grafoanalisi sullo scritto di  Louis de Beaufront

(1855-1935)

Nel 1901 Louis de Beaufront (il primo esperantista francese) aveva 46 anni. Intorno alla sua figura esiste un alone di mistero perché le sue origini non erano ben chiare: asseriva di essere un marchese ma dopo la sua morte si scoprì che non lo era; anche il cognome era in realtà un altro, cioè Louis Chevreux.

In ogni caso, la grafologia va al di là dei dati biografici e può descrivere come egli era dal punto di vista della psiche e del temperamento.

Il suo modo di scrivere esprime uno spirito passionale, caldo e multicolore (tutto il contesto) ma anche delle cadute di energia (pressione disomogenea e lievemente spadiforme) e dei disordini emotivi (Intozzata 2° modo), che ostacolano la sua funzione intellettiva e disturbano la sua capacità di percezione (stretta tra parole), influenzando il suo ritmo, cosa che non riguarda soltanto il “movimento grafico” ma anche il “ritmo biologico”, cioè il suo dinamismo, non sempre costante. Egli soffriva di penose interferenze emotive (Intozzata 2° modo e congestioni nel gesto, cenni di artritica, cenni di confusa, pressione irregolare).

Impressionabile, amplificava il suo sentire con ricche e abbondanti fantasie (stretta tra parole, ardita, riccio soggettivismo e disuguaglianze nel calibro). Una impressione ricevuta gli appare gradevole? subito produce in lui gioia, fervore, elogio. L’impressione è stata sgradevole? immediatamente si sente spaventato, disperato, irritato o molto triste. Non crediate che egli fosse un pazzo, del tutto no; solo che era schiavo delle proprie sensazioni ed eccitazioni (pressione intozzata 2° modo, ricci sia marcati che appena accennati, oltre alla scarsa riflessione dovuta allo stretto tra parole).

Quello dipendeva non solo da un cattivo uso della propria energia ma probabilmente anche da condizioni fisiche (energia irregolare), da un cattivo stato di salute. Oggi diremmo che si tratta di ipertensione.

Una cosa è certa: L. de Beaufront non era un individuo del tutto “indifferente”, né riguardo alle situazioni nè alle vicissitudini sia positive che negative (disuguale metodico, pendente, ricci che indicano vivacità). Per fare accettare le sue enfatiche reazioni, di un sistema nervoso stressato e impulsivo, egli sublimizzava i suoi propri impulsi volgendoli verso direzioni o scopi più accettabili  di quelli che sentiva interiormente, pervenendo ad una certa rigidezza morale ma del tutto esteriore (aste rette negli allunghi inf. + energia spostata anche nella zona delle lettere minori, angoli C). Amava apparire.

L. de Beaufront era una persona a cui piaceva stare a contatto con le persone (pendente) perché era socievole, si commuoveva ed utilizzata tutte le proprie energie vitali preferibilmente nel campo sociale (pendente, calibro grande, apertura A-O).

Ricercava amici, simpatizzanti, persone con le stesse idee (A-O): praticamente cercava un ambiente in cui egli potesse meglio esprimersi e forse lo ha trovato proprio in ambiente esperantista, l’ ambiente adatto per soddisfare un profondo bisogno di comunicazione (grandezza delle singole lettere tendente al grande e pendente).

Più volte ho notato che anche altri esperantisti della prima ora, “pionieri linguistici”, possedevano quello stesso interesse per le faccende sociali ed una grande aspirazione per le qualità umanitarie (incluso lo stesso Zamenhof) e questo grafologicamente è rilevabile soprattutto nelle scritture inclinate verso destra.

Di solito, dove c’è un bisogno, lì facilmente si trova anche una carenza. Potrebbe essere che durante la sua giovinezza L. de Beaufront non avesse ricevuto adeguata gratificazione; per questo sentiva una forte spinta e interesse verso gli esseri umani (comprendendo in questo uomini, donne e bambini/e), in una costante ricerca di attenzione e considerazione per riempire il vuoto che ha provato.

L. de Beaufront (potenziale psichiatra più che psicologo) tendeva ad attingere argomenti dalla sue profondità, dal suo “inconscio”. Molto istintivo, aveva una percezione e una conoscenza intuitiva dei propri pregi e difetti (stretta tra parole e dis. metodico, allunghi inferiori più pronunciati). Aveva il culto della propria originalità e  soggettività da mostrare agli altri (cenni di arditezza con riccio soggettivismo, angoli C).

Era attirato dalle comodità materiali, dalle cose concrete, dagli interessi economici … apprezzava di più avere che essere, agire che teorizzare: infatti aveva delle buone capacità organizzative che (talvolta) richiedevano audacia e pure quella possedeva (ardita, vedi taglio delle t molto esteso e aggressivo). In tali attività di organizzazione e di audaci iniziative era un vero sensitivo. Poteva abilmente approfittare delle occasioni favorevoli per raggiungere con successo lo scopo ed era nella sua natura desiderare di fare molto e realizzare (angolosa, pendente, rigo mantenuto, allunghi inf. pronunciati, attaccata,) aiutato dal suo migliore entusiasmo ed esuberanza.

Nel 1901, quello dello scritto, stava vivendo un periodo non buono perché ai momenti entusiastici seguivano spesso immediati sentimenti di infelicità, in una continua alternanza di perdita e di riacquisto delle forze, col rischio di usare le proprie energie in modo non troppo equilibrato, provocando svantaggi per la salute.

Le sue relazioni interpersonali non erano del tutto facili per la sua reattività e inquietudine (int. 2°, calibro tendente al grande, allunghi inf. più pronunciati). La sua comunicativa era molto espressiva (int.2 e stretta tra parole per la spontaneità) e poco filtrata dal ragionamento, perché volentieri e con spontaneità  faceva sfoggio dei propri sentimenti e pensieri.

I ragionamenti difficili non gli appartenevano (stretta tra parole): lo si può definire un “realizzatore” (calibro medio – attaccata – mantiene rigo – angolosa smussata – flessuosa). Le emozioni avevano un grande potere su di lui e non sempre era obiettivo nella valutazione delle proposte e delle impostazioni. Dietro la sua aggressività e imposizione (scrittura ardita, intozzata 1° modo e 2° modo) si nascondeva un attivista forte, vicace e ardente … Purtroppo non è stato fedele a Zamenhof e all’esperanto, il suo protagonismo ha avuto il sopravvento su di lui così inventò una nuova lingua, denominata Ido, che molto ha copiato dall’esperanto e che non ha avuto lo stesso successo.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s