Home

poeziaĵo de Salvatore Quasimodo / una poesia di Salvatore Quasimodo

Poetoj tenas tute apartan percepton kaj intuicion pri la ĉirkaŭanta mondo. La objekto de ilia observado ofte ligiĝas al persona sperto, interna kaj ekstera, aŭ socia. Jen al vi poeziaĵon densan kaj konsternitan, riĉa je resonoj kiuj fariĝas universalaj kaj ĉiutempaj.

En ĉi tiu poeziaĵo HOMO DE MIA EPOKO li sin adresas al la nova generacio, al tiu sekvanta la duan mondmiliton, por ke oni ne refaru la samajn tragikajn erarojn de la (pra)patroj.

La 68-jaroj (de la pasinta jarcento), kiam li forpasis, jam estis alportantaj gravajn sociajn kaj kulturajn ŝanĝojn en la tuta mondo. Sed, sincere, ĉu povas hodiaŭ ni aserti, ke la homaro vere ŝanĝiĝis?

Salvatore  Quasimodo, itala poeto, naskiĝis en 1901 kaj mortis en 1968. Li startis el hermetismo (tiu filozofi-religia pensadmaniero pro kiu la artisto sin sugestiigis per vortoj elpensitaj laŭ esenseco kaj sonaspekto, por idealo de pura poezio) sed poste li alvenis al pli klara kaj riĉa kaj personeca lirikaĵo. Ankaŭ en ĉi tiu poemeto li same faras, ekkomence hermetika, multe pli klara je la fino.

HOMO DE MIA EPOKO

Vi estas la sama kiel dum la ŝtona kaj ŝtonĵetil-aĝo,

homo de mia epoko. Vi estis en nacelo,

kun la diablaj aloj, la mortigaj meridianoj,

mi vin vidis – interne de la fajroveturilo, ĉe pendingoj,

je la rondaj torturiloj. Mi vin vidis: estis ĝuste vi,

helpita de la ekzaktaj sciencoj persvaditaj al amasbuĉado (1),

sen amo, sen Kristo. Vi denove murdigis,

kiel ĉiame, kiel faris la (pra)patroj, kiel mortigis

la bestoj, kiuj vin vidis la unuan fojon.

Kaj tiu ĉi sango samodoras kiel dum tiu tago

kiam frato diris al sia alia frato:

“Ni iru al kamparo”. (2) Kaj tiu malvarmiga, persista reeĥo

atingis vin, en vian nunan tagon.

Forgesu, gefiloj, la plensangajn nubojn,

supreniru de la grundo, forgesu viajn patrojn:

iliaj tomboj encindriĝas,

kaj la nigraj birdoj, la vento, forfuĝas ilian koron.

_______

(1) rilate al bomboj

(2) temas pri Kaino

________________________

I poeti possiedono una percezione ed un’intuizione tutta particolare riguardo al mondo circostante. L’oggetto della loro osservazione si lega spesso all’esperienza personale, sia interiore che esteriore o sociale. Vi presento una poesia densa e dolente, ricca di risonanze che diventano universali e di ogni tempo.

In questa poesia UOMO DEL MIO TEMPO egli si rivolge alla nuova generazione, quella successiva alla seconda guerra mondiale, affinché non si ripetano gli stessi tragici errori dei padri.

Il ’68, quando egli morì, era già portatore di importanti cambiamenti sociali e culturali in tutto il mondo. Sinceramente, però, possiamo noi oggi affermare che l’umanità è veramente cambiata?

Salvatore Quasimodo, poeta italiano, è nato nel 1901 e morto nel 1968. Egli è partito dall’ermetismo (quel modo di pensare filosofico-religioso per cui l’artista si lasciava suggestionare dalle parole considerate secondo l’essenzialità e l’aspetto fonico, verso un ideale di poesia pura) ma dopo è arrivato ad una lirica più chiara, ricca e personale. Anche in questa breve poesia egli fa così, all’inizio ermetica, molto più chiara verso la fine.

UOMO DEL MIO TEMPO

Sei ancora quello della pietra e della fionda,

uomo del mio tempo. Eri nella carlinga,

con le ali maligne, le meridiane di morte,

– t’ho visto – dentro il carro di fuoco, alle forche,

alle ruote di tortura. T’ho visto: eri tu,

con la scienza esatta persuasa allo sterminio,

senza amore, senza Cristo. Hai ucciso ancora,

come sempre, come uccisero i padri, come uccisero

gli animali che ti videro per la prima volta.

E questo sangue odora come nel giorno

quando il fratello disse all’altro fratello:

“Andiamo ai campi”. E quell’eco fredda, tenace,

è giunta fino a te, dentro la tua giornata.

Dimenticate, o figli, le nuvole di sangue

Salite dalla terra, dimenticate i padri:

Le loro tombe affondano nella cenere,

e gli uccelli neri, il vento, coprono il loro cuore.

Salvatore Quasimodo

Salvatore Quasimodo

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s