Home

rakonto originale verkita de    Carlos Hernández    el Meksiko

 

Tra la spegulo

BILDO por TRA LA SPEGULO tumblr_m6e03fwXcv1rz8ud7o1_500

La pluvo faladis kaj mi ne povis ekdormi, do la fulmotondroj forprenis mian dormemon. Pro la forta vento la fenestro malfermiĝis, mi estis en la lito kaj ne volis iri tra tiu mallumo, sed mi komencis senti malvarmon, do, mi ekkuraĝis kaj iris ĉe la fenestro. Forta vento kaj gutetoj aperis tie, antaŭ mi, ĉe la fenestro. Hazarde, mi vidis maldekstren, al mia granda spegulo, kaj povis vidi tie grandan kaj profundan umbron, apud mi, en la mallumo. Mi tre timis kaj fermegis la okulojn, kiam mi remalfermis ilin, la umbro estis ĉe la spegulo, sed nur de tiu flanko, en sia propra dimensio. Estis virino, kun pala haŭto kaj nigra vestaĵo, mi memoras ŝin. Mi rapide kuris ĝis mia pordo kaj iris for de mia ĉambro, tiam for, mi ekrimarkis ke en ĉiu muro, en ĉiu ĉambro, en la tuta damna domo, estis speguloj, grandaj, malgrandaj, enmarkaj, solecaj, puraj kaj malpuraj, kaj kiam mi rimarkis tion, ekaperis la umbro de tiu sinjorino en ĉiu spegulo, ŝi vidis min kaj mi kuris. Mi rapide malsupreniris la ŝtupojn kaj iris for de la hejmo. Damne! Ŝi estis en ĉiu loko! For de mia hejmo, la pluvo falis kaj en eta flako aperis ŝi! Mi ne sciis kion fari, do, mi kuris tra la urbo, vidante ŝin en ĉiu spegulo.

Dum la sekva mateno, kiam la lumo donis al mi ioman forton, mi revenis hejmen. Mi rompis ĉiun spegulon kaj la spegulerojn metis mi en rubujojn. Dum la sekvaj noktoj mi ne povis dormi, mi atendis vidi ŝin starantan en la loko kie iam estis grandega spegulo. Damne, mi devis forgesi ŝin.

Iom da tempo post, mi preskaŭ forgesis la aferon, kaj dum iu pluva nokto, mi rehavis maldormon. Mi vidis la fenestron kaj observis la akvon faladi. Ju pli mi vidis eksteren, des pli la vitroj de la fenestro iĝis pli kaj pli humedaj, mi ne rimarkis tion ĝis kiam oni komencis skribi en ili “Mi ŝatis vidi vin dormi…remetu la spegulojn”.

Do, ĉi tio estas tute kredebla

Vi eble ne kredos min, sed ja, vi devas fidi je mi. Mi venas el estonteco.

Ne, ĉi tio ne estas ŝerco, mi venas el estonteco kaj mi parolas al vi en Esperanto ĉar…mi konas vin. Pli precize, mi ne konas vin, mi scias kiu vi estas, kaj mi scias kie vi estas nun, tio ja montras ke mi venas el estonteco.

Devas mi diri ke ĉi tio estas kontraŭleĝa, en ĉi tiu dimensio oni ne permesas nin ŝanĝi ion ajn de la pasinta tempo, tamen mi devis fari ĉi tion por savi vian vivon, kaj mian, ankaŭ, do, fakte, mi estas vi.

Rigardi estas permesate, sed ne kominikiĝi. Fek’, mi estos punita, tamen, mia puno estos eĉ pli malgranda kiam vi ricevu ĉi tiun mesaĝon.

Malantaŭen mi devas iri, oni preskaŭ atingas min! Nun, mi petas, vi legu la unuan vorton de ĉiu paragrafo!

_____________________

it_IT BANDIERA

Racconto originale scritto da    Carlos Hernández    – dal Messico

Attraverso lo specchio

BILDO por TRA LA SPEGULO tumblr_m6e03fwXcv1rz8ud7o1_500

La pioggia cadeva da tempo ed io non potevo prendere sonno, dunque i fulmini mi tolsero dal sonno. A causa del forte vento la finestra si aprì, io ero nel letto e non volevo andare in mezzo a quel buio, ma cominciai a sentire del freddo, dunque, presi coraggio e andai presso la finestra. Un forte vento e delle piccole gocce appervero là, davanti a me, vicino alla finestra. Casualmente guardai a sinistra, verso il mio grande specchio, e ho potuto vedervi una grande e profonda ombra, vicino a me, nel buio.  Mi spaventai e chiusi gli occhi, quando li riaprii l’ombra era presso lo specchio, ma solo da quel lato, nella sua propria dimensione. Si trattava di una donna, con la pelle pallida ed un abito nero, io la ricordo. Rapidamente sono corso fino alla porta ed uscito dalla mia stanza, allora fuori mi sono accorto che in ciascun muro, in ciascuna camera, in tutta la dannata casa, c’erano degli specchi, grandi, piccoli, contraddistinti, isolati, puliti e sporchi, e quano notavo questo, spuntava l’ombra di quella signorina in ciasun specchio, ella mi vide ed io corsi. Con rapidità scesi gli scalini ed uscii dalla casa. Accidenti! Era in ogni luogo! Fuori dalla casa la pioggia cadeva e in una piccola pozzanghera apparve lei! Non sapevo cosa fare, dunque, corsi per la città, vedendola in ogni specchio.

Durante la mattinata seguente, quando la luce mi dava un po di forza, ritornai a casa. Ruppi ogni specchio e ne misi i frantumi in cassonetti delle immondizie. Durante le notti successive non potevo dormire, mi aspettavo di vedere lei in piedi nel posto in cui c’era il grandissimo specchio. Maledizione, dovevo dimenticarla. Un po’ di tempo dopo, quasi avevo dimenticato la faccenda, e durante una certa notte piovosa, nuovamente avevo l’insonnia. Guardavo la finestra e osservavo l’acqua che cadeva. Tanto più guardavo al di fuori, tanto più i vetri della finestra diventavano sempre più umidi, io non l’avevo notato fino a quando non apparve in essi la scritta  “Mi piaceva vederti dormire … ricolloca gli specchi”.

Orbene, questo è del tutto credibile

Tu forse non mi crederai, ma sì, devi avere fiducia in me. Io vengo dal futuro.

Non è uno scherzo questo, io vengo dal futuro e ti parlo in Esperanto dato che … io ti conosco. Più precisamente, io non conosco te ma so chi tu sei e so dove ti trovi ora, ciò dimostra che io vengo dal futuro.

Devi credere, e questo io lo affermo, che è tutto contro la legge, in questa dimensione non ci viene permesso di cambiare nulla del tempo passato, tuttavia lo dovevo fare per salvare la tua vita, e la mia, anche, dunque, di fatto io sono te.

Guardare è permesso, ma non interferire. Mer.., io sarò punita, tuttavia la mia punizione sarà ancora più piccola quando tu riceverai questo messaggio.

Indietro io devo andare, mi stanno quasi per raggiungere! Ora, ti prego, leggi la prima parola di ciascun paragrafo!

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s