Home

gramatiko en e-o   ESPERANTO en 15 lecionoj

Post mia traktado, en ĉi tiu blogo, pri la lingvo esperanto laŭ malsamaj vidpunktoj, por la interesotaj, kaj iompostiome, mi donos al vi gramatikan  pliprofundiĝon pri ĉi tiu lingvo.

Kompreneble, por la neinteresatoj, la mesaĝo estas: trankvile transiru al alia temo. Neniu tion postulas, karaj geamikoj.

UNUA LECIONO

Vorto kaj parolo – la alfabeto –  la akcento

LA PAROLO

La vorto, skriba kaj sona, alprenas diversajn formojn, laŭ la okazoj en kiuj ni uzas tiajn formojn.

Nenio estas pli malfacile ol difini la esencan elementon de ĉiu ajn frazo: la vorton.

La vortoj en si mem, laŭ sia speco, sendepende de ilia funkcio en la frazo, estas nomitaj “parolelementoj” aŭ “partoj de la parolo”.

La morfologio kaj la sinetio (logika) de la lingvo okupiĝas pri tiuj “parolelementoj”, kiuj estas difineblaj vortospecoj.

Diverse, la vortojn rigardatajn laŭ ilia funkcio en la frazo oni nomas “frazelementoj” (difineblaj “vortofunkcioj”), kaj ili apartenas al sintakso.

Klasado pri la “parolelementoj (pri la sintakso eventuale venonte mi traktos):

  • la substantivo – ĝi esprimas ideon, nomon konkretan aŭ abstraktan
  • la pronomo – ĝi  anstataŭas substantivon, esprimas ideojn malpli precizajn pri afero aŭ persono
  • la adjektivo – ĝi esprimas ideon pri kvalito
  • la numeralo – ĝi esprimas kvanton aŭ kvantan rilaton
  • la verbo – ĝi esprimas ideon pri ago aŭ stato (statmaniero)
  • la adverbo – ĝi esprimas ideon pri kvalito de ago aŭ de alia kvalito
  • la prepozicio – ĝi estas parto de la frazo, ĝin oni antaŭmetas al alia (frazoparto) kaj al tiu interligiĝas, kiel ekz-e: da, di, per … en la itala, /  el, de, por … en la esperanta)
  • la konjunkcio – kiu kunligas du vortojn inter si aŭ du frazojn, kiuj havas saman naturon kaj funkcion: e, o, né … en la itala, / kaj, aŭ, nek … en esperanto
  • la subjunktivo – simila al konjunkcio, kiu aldoniĝas, kiu aliĝas, kiel ekz-e: che, quando, se … en la itala /  ke, kiam, se … en esperanto (vidu noton)
  • la interjekcio – kiu estas senŝanĝa en la parolado kaj esprimas per si mem statanimon, alvokon de sento; klasifikita aparte, ĉar ĝi estas tia sendepende de la ĉirkaŭaj vortoj:  Oh! Dèh! Tòh! Sciò! … en la itala, / ho! fi! pum! huŝ! … en esperanto.

Noto  –  kutime oni uzas la saman terminon (vorton) rilate al “konjunkcio” kaj al “subjunkcio” – prefere diri subjunktivo-n (malgraŭ ili havas malsaman taskon) ĉar rutine ili havas la saman funkcion en la frazo, tio estas “kunligi”, “konekti”, sed “konjunkcio” kunligas indiferente vortojn kaj frazojn, dum “subjunktivo” kunligas nur du frazojn submetante unu la alian. Do, gramatike, esperanto havas plej distingan karakterizon, kiu helpas klarecon.

LA ALFABETO

Aa, Bb, CC, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, li, Jj, Ĵĵ, Kk, LI, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.

BONE ATENTU

A, e, i, o, u     estas  vokaloj, kiuj havas la saman prononcon kiel en la itala (e, o devas esti nek tro malfermaj, nek tro fermaj).

La aliaj estas konsonantoj, kaj nur la sekvaj diferenciĝas de la itala:

Cc     oni prononcas kiel  z     en la vorto “marzo” (ekz-e:  cent, decidi)

Ĉĉ        “          “               c     en “celeste” o ci   en  “ciambella”   (ekz-e: ĉevalo, feliĉa)

Gg        “          “               g     en “gallo” o gh en “ghiro”    (ekz-e:  giganto, geografio)

Ĝĝ        “          “               g     en “gelo” o gi en “giostra”   (ekz-e:  ĝemi, manĝi)

Hh        “          “               h     malforte  aspiraciita, kiel h germana en vorto “haben” (ekz-e:  homo, hotelo)

Ĥĥ        “          “               h     forte aspiraciita, kiel ch germana en la vorto “doch” (ekz-e:  ĥimero, eĥo)

Ĵĵ        “          “                         kiel   j   franca en  la vorto “journale”, t.e.  proksimume  sg(i)   (ekz-e:  ĵurnalo, ĵuri)

Kk        “          “                       c   en itala vorto “caldo” au ch en “chilo”   (ekz-e:  kalendaro, konkurso)

Ss        “          “                       s   en “orso”   (ekz-e:  sinjoro, klaso)

Ŝŝ        “          “                       sc   en “asceta”  aŭ  sci  en  “sciame”   (ekz-e:  ŝarado, freŝa)

Zz          “          “                     s   en “rosa”  aŭ  z  en la franca vorto “zéro”  (ekz-e: zuavo, rozo)

kaj estas ankaŭ :

_______________________________________________________

  Jj    prononciĝas kiel                 itala en  vortoj “baia” (baja), “mai”  (màj)

  Ŭŭ   prononciĝas kiel             u     en “uomo”, “aura”

           Ili (la literoj   J  kaj  Ŭ ) estas konsiderataj kiel konsonantoj, vidu:

   majo,     domoj,    ankaŭ,    Eŭropo

(prononco :     màjo – dòmoj – ànkaŭ – Eŭròpo).

_______________________________________________________

Ĝeneralaj principoj:

1) ĉiu litero havas sian fonetikan sonon, ĉiu esperanta sono havas sian solan alfabetan literon

2) en la esperanta lingvo NENIAM estas duoblaj konsonantoj:  kiam vi trovas du apudajn konsonantojn vi devas ilin legi tute aparte: ekz-e littuko, lipharoj  vi devas legi lip-tuko, lip-haroj. Ili ofte estas kunmetitaj vortoj, ĉiukaze oni devas ilin legi tute dividite (ekz-e: “oscedi” oni devas legi  “os-cedi” = kiu signifas sbadigliare en la itala)

LA AKCENTO

Ĝenerala principo:

en esperanto, en vortoj plursilabaj, la akcento ĉiam falas sur la antaŭlastan vokalon de la vorto.

Ekzemploj: pàtro – lìbro –  sukéro  –  ìam  –  jàm  –  làŭdi  –  fràŭlo  –  fòjno  –  dòmoj  –  màjo.

Bone atentu:

la   ŭ    kaj la litero   j   ne estas konsideritaj vokaloj, sed ili estas konsonantoj!

EKZERCO PRI LEGADO

konsilindas laŭte:

abelo, akvo, bedaŭri, cigano, centimon, ĉapitroj, ĉemizo, ĉagreno, dediĉas, efiki, facilajn, generalo, gitaro, glaso, gorĝo, gajno, ĝardeno, ĝoja, havos, hodiaŭ, ĥimero, insigno, jako, juna, hejmo, hela, halelujo, ĵurnalo, ĵaluza, kameno, kaliko, komprenu, kuniklo, kvartaloj, laca, larĝan, mallaŭte, maŝinoj, mensogo, naĝi, naŭ, neĝo, oranĝo, oscedus, oficiro, pagi, pasian, paŝi, peso, pezo, plaŭdas, rajdi, rajto, ŝanceli, ŝtono, ŝmiri, tasko, trajtoj, urĝa, vejnon, vizaĝo, vojaĝoj, zonojn, zumos.

(daŭrigote)

grammatica

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s