Home

lettera aperta da ECONOMIASCUOLA punto IT

bildo elprenita el retejo: economiascuola.it

amletero   /  lettera d’amore

Ĉi tiu estas letero skribita de Antonio, la administranto de la eksa retpaĝo  “Sfigati ignari usati come sfondo di pagine”  (kiu signifas: “Mis-sukcesuloj senkonsciaj utiligitaj kiel paĝo-fonoj” ) kaj troveblas, itallingve, rekte ĉe: http://filippolovesyou.tumblr.com/post/65780865833/lettera-al-mio-bambino-non-ancora-nato

________

Questa è una lettera scritta da Antonio, l’amministratore della ex pagina “Sfigati ignari usati come sfondo di pagine”.  A causa della lunghezza del testo, la versione italiana non la inserisco qui, potete leggerla direttamente al seguente indirizzo di rete che la riporta:

Lettera al mio bambino non ancora nato.

                                                                    “Ciao. Probabilmente non leggerai mai questa lettera,

perché sei il figlio che non è mai nato. Il figlio che avrei potuto avere, ma ho scelto di non mettere al mondo. Se

la leggerai sarà solo perché le cose sono cambiate.

Vedi, mio padre ……………”

http://filippolovesyou.tumblr.com/post/65780865833/lettera-al-mio-bambino-non-ancora-nato

Letero al mia nenaskiiĝinta infano

”  Saluton.

Ja certe vi neniam legos ĉi tiun leteron, ĉar vi estas mia filo kiu neniam naskiĝis. La filo kiun mi estus povinta havi, sed kiun mi decidis ne naskigi. Se vi legos ĝin, tio estos nur ĉar la aferoj ŝanĝiĝos.

Sciu: mia patro ek-spertis la plenkreskulan mondon antaŭtempe rilate al kio mi spertas. Pasinte oni suferis malsaton, oni nepre devis labori ekde la infanaĝo. Oni tiam maltrafis la plej bonajn vivjarojn tre frue.

Tra la fluo de la jaroj la problemoj ŝanĝiĝis. Malsato estas anstataŭigita per anksieco, paniko,  maltrankviloj. Kaj se malsato estas io kion vi tuŝas, kion vi perceptas konkrete, la psikologiaj problemoj de ĉiu el ni ne estas palpeblaj. Oni batalas kontraŭ malamiko sentebla sed tute ne videbla.

Kaj la personoj ĉirkaŭ ni ne komprenis ke estis nevidebla malamiko. Ili preferis rakontigi al si belan fabelon kredante tion travivadi.

Ili preferis ne ekrimarki vere. Ili preferis ne paroli. Ili preferis ne aŭskulti.

Anstataŭ blindecon, silenton kaj surdecon oni oferis iluziojn pri sukceso, posedo kaj feliĉo. Oni elmontradis belegajn objektojn, ŝajne atingeblajn de ĉiuj, sed nenio alia restis en la deponejo. Oni konsentis plian komforton, sed malpli tempon por ĝui ĝin. Praktikeco murdis imagpovon.

Oni kreis artefaritan mondon el kie la plej sentemaj individuoj ne povis eliri viv(ant)aj.

Mondon kie malmultaj personoj alprenis la decidojn pri la estonto, sed ili tiun estonton neniam ekvidos.

Mondon kie venkis la unuopuloj plej pragmataj, ne tiuj plej kreaj.

Mondon kie la artistoj estis nuligitaj.

Mondon kie oni detruis la sonĝojn de kiu deziras kredi al si mem.

Mondon kie oni detruis valorojn kaj kulturon.

La vivon de la homoj oni transformis en klaĉaĵon: ĉio fariĝis fikcio, iluzio.

Televido estis unu el iloj per kiuj oni persiste emis atingi ĉi tiujn celojn.

Je certa momento fariĝis plej grava ne tio, kion vi opiniis sed tio, kion la aliaj personoj opiniis pri vi.

Ne plu estis grava via teniĝstilo, sed kiel aliaj kondutis.

Ne plu via naturo, sed la aliuloj.

Ne plu via vivo, sed tiu de la aliaj.

Kiuj aliaj? Ne la normaluloj. Ne ne. La sukcesintoj. La riĉuloj.  La “sukcesuloj”. Tiuj, kiuj ne sian korpon subaĉetigis, sed sian animon. Aŭ eĉ ambaŭ. Tiuj, kiuj ne pripens-emis. Tiuj  dotitaj je bela elmontro, sed kun malplena stoko.

Tia estis la reganta ekzemplaro, kiun vi devis alstrebi.

Tiamaniere, homo starigis medisistemon en kiu oni estis sklavo de si mem. Mondon en kiu la ĉefa celo estis profito, kaj ne la bonstato. Sed eĉ profito ne sufiĉis, ni volis teni posedaĵojn multe pli, ankoraŭ pli, denove pli. Ni estis la socio je pli-aĵaro. Estis senlima profito en mondo limigita.

Ju pli la tempo forpasis, des pli ni decidis rezigni nian homanecon, niajn emociojn. Ĉio ĉi interŝanĝe kun mono.

Homoj preferis materiajn kontentigojn ol tiujn psikajn.

Ni daŭre havis tre belajn sed senutilajn objektojn. Ni ne ekrimarkis, ke por havi tiun senutilan komforton ni elmetis al risko nian meman vivon. Por posedi pli kaj pli aĵojn ni estis detruantaj naturon.

Glaciejoj estis solviĝantaj ĉiutage pli multe. Nia planedo estis fariĝanta pli kaj pli varma, tute male la ularo pli kaj pli fariĝis senŝancela.

Ni havis teknologion por interkomuniki  10.000 km. malproksimen kun nekonatuloj, sed mankis al ni la kuraĝo por koni niajn najbarojn.

Ĉirkaŭe ekaperis simpatiuloj. Personoj kiuj asertis havi la ĝustan solvon.  Histeriuloj. Personoj kiuj parolis pri misteroj. Individuoj kiuj parolis pri komplotoj. Aliaj kiuj parolis pri malbona politiko. Fakte estas vi la politikisto pri via vivo.  Konsentite! ili (la politikistoj) diktas la leĝon, ili havas la povon. Sed estas vi, kiu decidas ĉu doni al ili eĉ la ŝlosilon de via kapo kaj la povon manipuligi vin, aŭ male kiu daŭrigas la batalon por via progreso.

Rekonsiderante la tuton, tioj prezentis la plej malgrandan problemon. La vera problemo estis la manko de amo.

Ne temas pri la amo por via fianĉino aŭ fianĉo, nek por via edzino aŭ edzo. Temas pri la amo al proksimulo. La amsento por agi senprofite, per nura celo plenumi la bonon favore al alia persono. Temas pri la amo al la homa speco.

Mi tute sola ne povis ŝanĝi la mondon. Sed mi povis iniciati por ŝanĝigi la vidpunktojn al tiuj uloj kiuj troviĝis ĉirkaŭ mi. Neniu (en nenia okazo) vidis iun ajn konstrui domon startante de tegmento.

Kiam vi posedas talenton, vi devas tion ekspluati. Se vi havas la parolopovon, vi devas kapabli ĝin uzi.

Mi tute ne scias ĝis nun ĉu vi naskiĝos, sed se vi legos ĉi tiun mian leteron, mi petas vin, sekvu ĉi tiun mian konsilon: dum via vivo fariĝu artisto.

Ne estu sklava de laboro kiu ne plaĉas al vi.

Ne boltigu vin pro teruraj labor-ritmoj.

Ne studu teknikajn disciplinojn, koncentriĝu sur tiujn humanismajn.

Faru vian plejeblon por plibonigi la vivon de homoj, certe ne por havigi al ili pli multe.

Agu senhaste. Se vi gajnas tempon, vi ne scios kiel ĝin uzi.

Ne celu al sukceso: ĝi ne estas realiĝo-rimedo.

Ne batalu militojn per armiloj: uzu vortojn.

Lernu koni aliajn kulturojn por plilarĝigi vian menson.

Pensu al kio vi devas esti, ne pensu al kio vi devas havi aŭ fari.

Konu vin mem: nur tiel vi povos koni aliajn.

Vojaĝu. Parolu kun nekonataj personoj. Legu. Aŭskultu muzikon, Skribu, verkadu taglibron. Kreu.

Lernu imagi: tio estos tre utila kiam la realo estos tro malbela por esti travivata.

Ne posedu tro da mono, alimaniere estos ĝi kiu posedos vin.

Ne aĉetu ion al vi ne-necesa: certe vi estas tion deprenonta de iu al kiu ĝi estas necesa.

Ne vivu por iu, tiel vi mortos senfrukte. Vivu por idealo.

Lernu koni la kontraŭon se vi emas serioze koni la veron.

Rememoru, ke oni devas manĝi polvon se oni deziras dentokapti ion pli multe agrablan.

Malfacile por vi estas sukcesi dis-semi veran amon, se pli frue vi ne dis-semis veran malamon.

La sola plej grava afero estas tio, kion vi postlasas al aliaj personoj, kaj ne tio kion vi akiras de ili.

Ĉiam pensu laŭ via propra kapo. Se vi tion ne faros, vi fariĝos kiel peono de domen-ludo. Tio signifas, ke kiam aliaj falos, ankaŭ vi, antaŭe aŭ poste, falos.

Lernu vidi la aliajn personojn kiel gefratoj, ne kiel fremduloj. La kunlaborado estas pli grava ol konkurado.

Respektu la aliajn, kaj do la vivajn estaĵojn, ne la regpovon, ne la malvivaĵojn.

Atingu tian kondiĉon, ke vi ne devos preĝpetegi al idoloj.

Akceptu ke oni priskribas vin senkulpa, sed ne naiva.

Ne troprofitu de naturo, kunlaboru kun ĝi.

Ne permesu ke aliaj decidu por vi. Partoprenu en ĉio, kiu vin rilatas, ne estu pasiva spektanto.

Ne vendu sciigojn, ilin donacu.

Ne estu famulo, estu vi mem.

Estu homa estaĵo, kaj ne nur viva estaĵo.

Estu homo pensanta, kaj ne nur homa estaĵo.

Amu, sen pretendi esti amata.

Vi ne mortas kiam via spiro ĉesas. Vi mortas kiam vi ĉesigas vian pripensadon. Sed se vi donis pli ol kion vi alprenis, tiam vi neniam mortos.

Mi esperas, ke vi komprenis mian pri-aman leteron. Sed ne penu tro multe se vi ĝin ne komprenos: vi povos kompreni nur tion, kion vi vivas.

Ĉi tiu letero estas adresita al id(ar)o, kiun eble mi neniam vidos pro ĉi tia vivstilo.

Sciu, ke via paĉjo amis vin, kaj ke li volis por vi nur pli bonan vivon ol la sia.

Sciu nur ke via patro estis soldato, li kontraŭ mondon.

Eble, vi ne ŝanĝos la mondon, sed vi povos ankoraŭ ŝanĝi la finalon de via historio”.

 esperantigis la blogisto el la itala

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s