Home

Por tutmondaj infanoj

ilustrajho pri la japana fabelo0001

Historio de Momotaro

Antaŭ longa tempo vivis gemaljunuloj. La Maljunulo ĉiutage iris al la montoj por kolekti branĉojn, kaj la Maljunulino al la rivero por lavi tolaĵojn. Iun tagon, kiam la Maljunulino estis ĉe la rivero, alnaĝis granda persiko laŭ la fluo. Plaŭ’, plaŭ’, plaŭ’ ! La Maljunulino kunfrapis la manojn pro ĝojo kaj kantis,

Persiko, vi, persiko,

Ĉi tie l’ akvo estas dolĉa,

Sed tie l’ akvo tre maldolĉa;

Ĉi tien venu al la dolĉa,

Ne iru for al la maldolĉa !

La granda persiko venis pli kaj pli proksime al la Maljunulino, gis ĝi fine haltis antaŭ ŝi. Ŝi tre ĝojis kaj levis ĝin el la akvo.

“Kia bela granda persiko ! Mi manĝu ĝin kun mia Maljunulo.”

Ŝi metis ĝin en la lavpelvon kaj kunportis al la hejmo.

La Maljunulo baldaŭ hejmen-venis portante la kolektitajn branĉojn sur la dorso.

“Mia kara,” li sin anoncis jam ĉe la pordo.

“Ho, mi atendis vin. Maljunulo,” diris la Maljunulino. “Rapide venu al mi. Mi regalos vin per bonega frukto.”

La Maljunulo demetis la pajlosandalojn. Kiam li venis en la ĉambron, la Maljunulino alportis la grandan persikon en ambaŭ manoj. La Maljunulo,  kiu ekvidis ĝin, miregis pro ĝia eksterordinara grandeco.

“Ho, kia granda persiko ! Kie vi ĝin akiris ?” li demandis

“Hodiaŭ mi trovis ĝin ĉe la rivero, kiam mi lavis la tolaĵojn.”

“Kio ? ĉe la rivero ?”

La Maljunulo nur miregis, kaj frotadis ĝin per la mano. Jen, ĝuste en tiu momento, la persiko krevis en du egalajn pecojn, kaj el interne, elsaltis eta sed forta knabo kun la manoj alte disetenditaj.

La gemaljunuloj estis surprizitaj. Ili tamen ĝojegis havante la etulon inter si, ĉar ili jam longe deziris havi infanon.

La Maljunulino lin levis surbrake kaj intencis doni al li unuan banon en varma akvo. Tiam la knabo forŝovis de si la manojn de Maljunulino.

“Ho, kia forta etulo ci estas !” Ŝi admiris.

“Vere vigla etulo ci estas !” admiris ankaŭ la Maljunulo. Kaj le gemaljunuloj rigardis la vizaĝon unu de la alia. Ili nun estis feliĉaj kaj decidis nomi la etulon Momotaro (*), ĉar li naskiĝis el la persiko.

La gemaljunuloj tre amis Momotaron. Ju pli li kreskis, des pli forta li fariĝis. Eĉ tre pezegan rokon, kiuj plenaĝuloj apenaŭ povis levi, li portis tre facile. En lukto neniu lin venkis.

En tiu tempo loĝis malbonaj gigantoj en la Insulo de Gigantoj. De tempo al tempo ili venis al la vilaĝo trans la maro kaj prirabis ĝin, aŭ eĉ mortigis homojn. Momotaro ofte aŭdis pri tio.

“Bonvolu doni al mi forpermeson por kelka tempo.” iam li petis al la Maljunulo.

“Kien vi volas iri ?” demandis la Maljunulo.

“Mi volas aventuri al la Insulo de Gigantoj por subigi la malbonajn gigantojn.” li respondis. La Maljunulo tre laŭdis lian intencon kaj diris,

“Kiel brava vi estas ! Vi iru !” La Maljunulo donis al li forpermeson.

“Do, bonvolu prepari por mi milibulojn.” Momotaro petis.

“Bone, bone !” diris la Maljunulo. Li kaj la Maljunulino vaporkuiris milion kaj laboris fari milibulojn.

Kiam la manĝaĵo pretiĝis, ankaŭ Momotaro estis tute preta ekiri. Li ligis glavon ĉe la flanko, metis la milibulojn en sakon, ĝin pendigis ĉe la kokso, kaj kiel komandilon portis faldeblan ventumilon en la mano.

“Nu, ĝis revido, karaj gepatroj. Mi deziras al vi bonsanon dum mia foresto !” Momotaro kapklinis por adiaŭo.

“Zorgu ne vundiĝi.” konsilis patrine la Maljunulino.

“Estu trankvilaj, gepatroj. Jam la milibuloj certigas la venkon !” Li diris memfide kaj forlasis la domon. La gemaljunuloj forvidadis lin ĉe la pordo ĝis li malaperis ekster la vidon.

(daŭrigota)

El japana AMO-AKADEMIO-publikaĵo, kun la revizio de Teruo Mikami. Memore al la Kuntradukinto de JAPANAJ FABELOJ Joŝiŝi Ŝimomura

Ĉi tiu japana fabelo estas transdonita al ni generacion post generacio el la prahistoria tempo, sekve ĝi estas simpla kaj naiva. Tion diris Joŝiŝi Ŝimomura mem.

(tradukota, sube, al la itala, de mi, la blogisto)

____________

(*) “Momo” estas la japana vorto por “persiko”; “taro” estas tre populara nomo aŭ nom-sufikso por japana knabo.

________________________________________________________________

                                                                it_IT BANDIERA

________________________________________________________________

Da una pubblicazione giapponese della AMO-AKADEMIO (trad. Accademia dell’Amore), con la revisione di Teruo Mikami. In memoria del co-traduttore di JAPANAJ FABELOJ Joŝiŝi Ŝimomura

Questa favola ci è stata tramandata di generazione in generazione dal tempo della preistoria, di conseguenza è semplice e innocente. Lo ha detto lo stesso Joŝiŝi Ŝimomura

tradotto dall’esperanto in italiano da me (la blogisto)

Per i bambini di tutto il mondo

 

La storia di Momotaro

Tanto tempo fa vivevano due vecchi. Il Vecchio ogni giorno andava ai monti per raccogliere delle frasche, e la Vecchia al fiume per lavare i panni.  Un giorno, quando la Vecchia stava al fiume, veniva navigando lungo la corrente una pesca. Plaŭ’, plaŭ’, plaŭ’ ! La Vecchia sbatté le mani con gioa e cantò,

Pesca, tu, pesca,

Qui l’acqua è dolce,

Ma lì l’acqua è molto amara;

Vieni qui verso la dolce,

Non andare verso l’amara !”

La grande pesca venne sempre più vicino alla Vecchia, finché alla fine si fermò davanti a lei. Ella fu molto contenta e la sollevò dall’acqua.

“Che bella grande pesca ! La mangerò con il mio Vecchio.”

La mise nel catino e se la portò a casa.

Il Vecchio arrivò presto a casa portando in groppa le frasche.

“Mia cara,” si annunciò già dalla porta.

“Oh, ti aspettavo, Vecchio,” disse la Vecchia. “Presto vieni da me. Ti farò dono di un buonissimo frutto.”

Il vecchio posò i sandali di paglia. Quando entrò nella stanza, la Vecchia reggeva la grande pesca in entrambe le mani. Il Vecchio, appena la scorse, trasecolò per la sua straordinaria grandezza.

“Oh, che pesca grande ! Dove l’hai acquistata ?” domandò.

“L’ho trovata oggi vicino al fiume, quando lavavo i panni.”

“Cosa ? vicino al fiume ?”

Il Vecchio era semplicemente molto stupito e la strofinò a lungo con la mano. Voilà, proprio in quel momento, la pesca crepò in due pezzi uguali e, dall’interno, schizzò un piccolo ma forte fanciullo con le mani allargate in alto.

I vecchi erano sorpresi. Tuttavia esultarono avendo una piccola creatura tra loro, poiché già da lungo tempo desideravano avere un bambino.

La Vecchia lo sollevò con le braccia e intendeva fargli un bagno nell’acqua calda. Allora il fanciullo scostò da sé le mani della Vecchia.

“Oh, che forte esserino tu sei !” ella disse con ammirazione.

“Davvero un vivace piccino tu sei !” ammirò anche il Vecchio. I due anziani si guardarono in volto l’un l’altro. Essi ora erano felici e decisero di chiamare il piccolo Monotaro (*), poiché era nato da una pesca.

I vecchi si affezionarono molto a Momotaro. Più questi cresceva, più forte diventava. Persino un macigno pesante, che degli adulti a malapaena potevano sollevare, egli riusciva a portare molto facilmente. In una lotta, nessuno lo vinceva.

A quel tempo dimoravano dei cattivi giganti nell’ Isola dei Giganti. Di tanto in tanto essi venivano al villaggio attraverso il mare e saccheggiavano, o persino uccidevano degli uomini. Momotaro spesso sentiva parlare di questo.

“Per favore datemi il permesso di andare via per qualche tempo.” una volta egli supplicò al Vecchio.

“Dove vuoi andare ?” domandò il Vecchio.

“Voglio avventurarmi nell’Isola dei Giganti per sottomettere i cattivi giganti.” egli rispose. Il Vecchio elogiò molto la sua intenzione e disse,

“Che coraggioso che sei ! Vai !” Il Vecchio gli diede il permesso di andare.

“Allora, per favore preparate delle polpette di miglio per me.” Chiese Momotaro.

“Bene, bene !” disse il Vecchio. Lui e la Vecchia si misero a cuocere il miglio e trafficarono per farne delle polpette.

Quando il cibo fu pronto, anche Momotaro era del tutto pronto per muoversi. Legò la spada sul fianco, mise le polpette di miglio nel sacco, lo fece spenzolare sull’anca e, come strumento di comando, portò un ventaglio ripiegabile nella mano.

“Dunque, arrivederci, cari genitori. Vi auguro di stare in salute durante la mia lontananza !” Momotaro piegò il capo per il commiato.

“Stai attento a non ferirti.” consigliò maternamente la Vecchia.

“State tranquilli, genitori. Già le polpette di miglio mi assicurano la vittoria !” Disse baldanzosamente e lasciò la casa. I vecchi lo guardarono a lungo dalla porta finché egli non scomparve dalla vista.

(continua)

_______________

“Momo” è la parola giapponese che sta per “pesca”; “taro” è un nome molto popolare o un nome aggiunto per un bambino giapponese.

dua bildo por ilustri la japana fabelo0001

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s