Home

pajlosandaloj – tradiciaj en Japanujo

sandali di paglia – tradizionali in Giappone

_________________________________________________________________________

eo bandiera

dua parto (Historio de Momotaro)

Momotaro rapidis sur la vojo. Kiam li alvenis apud monton, alkuris Hundo, kiu riverencis al li ĝentile.

“Kien vi iras, kara sinjoro Momotaro ?” ĝi demandis.

“Mi nun aventuras al la Insulo de Gigantoj por subigi malbonajn gigantojn.” li respondis.

“Ha, kiel brava vi estas !” Sed kion vi portas ĉe la kokso ?”

“Ĝi estas milibuloj, la plej bonaj en tuta Japanujo !”

“Bonvolu doni al mi pecon, kaj mi estos via vasalo.”

“Konsentite, mi donos al vi ne pecon sed unu bulon kaj vi estu mia vasalo !”

La Hundo ricevis milibulon kaj sekvis lin.

Ili daŭrigis iradon sur la montvojo kaj baldaŭ trovis sin en arbaro. Tiam Simio venis malsupren de sur arbo, kaj riverencis al Momotaro ĝentile.

“Kien vi iras, kara sinjoro Momotaro ?” ĝi demandis.

“Mi nun aventuras al la Insulo de Gigantoj por subigi malbonajn gigantojn.” li respondis.

“Ha, kiel brava vi estas !” Sed kion vi portas ĉe la talio ?”

“Ĝi estas milibuloj, la plej bonaj en tuta Japanujo !”

“Bonvolu doni al mi pecon, kaj mi estos via vasalo.”

“Konsentite, mi donos al vi ne pecon sed unu bulon kaj vi estu mia vasalo !”

La Simio ricevis milibulon kaj sekvis lin.

Kiam ili atingis la supron de la monto, etendiĝis antaŭ ili vasta kamparo. Tiam Fazano alflugis kaj riverencis al Momotaro ĝentile.

“Kien vi iras, kara sinjoro Momotaro ?” ĝi demandis.

“Mi nun aventuras al la Insulo de Gigantoj por subigi malbonajn gigantojn.” li respondis.

“Ha, kiel brava vi estas !” “Sed kion vi portas ĉe la talio ?”

“Tio estas milibuloj, la plej bonaj en tuta Japanujo !”

“Bonvolu doni al mi pecon, kaj mi estos via vasalo.”

“Konsentite, mi donos al vi ne pecon sed unu bulon al vi, kaj vi estu mia vasalo !”

La Fazano ricevis milibulon kaj lin sekvis.

La Hundo, Simio kaj Fazano fariĝis intimaj kolegoj, kaj ĉiuj estis fidelaj al Momotaro.

“Kiajn bonajn vasalojn mi akiris !” Momotaro tre ĝojis.

Ili pluiris longan tempon sur la deklivo, kaj fine venis antaŭ vasta maro. Momotaro serĉis ŝipon ĉirkaŭe. Feliĉe li trovis ĝin alligita ĉe la bordo.

Tuj ĉiuj enŝipiĝis.

“Lasu min remi !” diris la Hundo kaj ĝi komencis remi.

“Mi direktos” diris la Simio kaj ĝi prenis la direktilon.

“Mi okupos lokon ĉe la ŝipantaŭo por eltrovi la Insulon de Gigantoj,” diris la Fazano kaj ĝi ekstaris ĉe la ŝipantaŭo. Momotaro sidis en la mezo de la ŝipo.

Ili veturis tre multajn tagojn kaj la ŝipo venis sur altan maron. Iutage, la Fazano frapegis per la viglaj flugiloj, kriante.

“Ho, sinjoro Momotaro, jam videbla estas la Insulo de Gigantoj !”

Momotaro iris al la ŝipantaŭo. Efektive – li rimarkis la konturon de la Insulo.

“Remu pli vigle, Hundo ! Jam estas proksime !”

Li kuraĝigis la Hundon. Tiu ĉi remis per sia tuta forto.

Kiam ili pliproksimiĝis, ili ekvidis kastelon starantan sur la Insulo. Ĝi havas feran pordegon.

Finfine, la ŝipo atingis la Insulon. Momotaro la unua elsaltis el la ŝipo kaj iris ĝis la pordego.

“Hej ! Oni malfermu la pordegon !” li kriegis frapante la pordegon kun granda bruo. Pro la alveno de tiu brava homo, la gigantoj, kiuj gardis ĉe la pordego, tute surpriziĝis kaj puŝis por senmovigi la pordegon de interne per sia tuta forto. Tamen, la Fazano flugis trans la pordegon kaj laŭte anoncis:

“Jen aŭskultu, gigantoj ! Sinjoro Momotaro venis por vin subigi ! Se la vivo estas al vi kara, nu, tuj kapitulacu.”

Dum la gardantaro el la gigantoj estis surprizata, ĝi perforte malfermis la pordegon. Momotaro enkuris kaj lin sekvis ankaŭ la Hundo kaj la Simio. Ili sukcesis faligi unu post la alia la gardantajn gigantojn aŭ per manfrapoj aŭ per piedbatoj, kaj pluiris en la kastelon. Tiam de interne elvenis multaj aliaj gigantoj. La Fazano pikis iliajn okulojn, la Hundo mordis iliajn piedojn, kaj la Simio ŝirgratis iliajn vizaĝojn.

“Ho, dolore, helpu !” kriegis ĉiuj gigantoj forĵetante la ferstangon, kiun ĉiu el ili portis kiel batalilon.

Laste, la Ĉefo de la gigantoj atakis Momotaron, turnante kiel ventoradon en la aero sian dikegan dornohavan ferstangon. Momotaro elingigis la glavon kaj sin tenis defende kontraŭ li. La Ĉefo svingadis sian ferstangon tien kaj reen por batmortigi Momotaron en ĉiu momento, sed Momotaro evitis ĝin tiel lerte, ke la tuta forto de la Ĉefo fine elĉerpiĝis. Vidante tion, Momotaro sin puŝis antaŭen kaj frapfaligis la ferstangon el lia mano, kaj forskuis unu lian piedon. Kiam la Ĉefo falis, Momotaro rajde subpremis lin altere. Sur lia dorso deklaris Momotaro:

“Nu ! ĉu vi ankoraŭ arogus fari malbonaĵojn ? Se jes, mi dehakos vian kapon !” Kaj li almetis sian glavon minace ĉe lia nuko. La giganta Ĉefo kuntiriĝis pro teruro kaj petegis:

“Ne, ne, neniam plu mi faros malbonaĵojn ! Bonvolu ŝpari al mi la vivon !”

Momotaro lin liberigis.

“Ho, bravega Sinjoro ! Mi kore dankas pro via pardonemo !” La Ĉefo multfoje dankis lin, ĉiam metante ambaŭ manojn sur la tero. Kaj por honori la gloron de Momotaro la giganta Ĉefo alportis el la trezorejo sorĉ-mantelon, sorĉ-martelon, kaj monton da belaj koraloj kaj aliaj trezoroj.

“Ĉio ĉi estas la netakseble altvaloraj trezoroj, kiujn ni konservis ĝis hodiaŭ.” li diris. “Mi tamen volas oferi al vi la tuton. Nu, bonvolu akcepti ĝin, mi petas.”

Momotaro ŝarĝigis ĉaron per tiuj trezoroj. Kun ĝi kaj kun la tri vasaloj li forlasis la Insulon. Ĉiuj gigantoj forvidadis ilin laŭlonge de la bordo. Sur la revena marvojo la ŝipo veturis tre rapide, ĉar la maro estis tre kvieta.

Kiam ilia ŝipo albordiĝis ĉe la hejma lando, la Hundo tiris la ĉaron ĉe la timono – plenan de la montaj trezoraĵoj. La Fazano tiris ĝin per ŝnuro, irante plej antaŭe. La Simio puŝis ĝin de malantaŭe. Momotaro sekvis ilin de malantaŭe, ĉiam movante la triumfan ventumilon.

Hejme la gemaljunuloj senpacience atendis la revenon de Momotaro.

“Hodiaŭ Momotaro eble revenos.” ili diradis ĉutage. Kaj nun, Momotaro efektive revenis al ili. Kiel granda estis la ĝojo de la gemaljunuloj !

Momotaro detale rakontis al ili, kiel li akiris survoje la Hundon, Simion kaj Fazanon kiel la vasalojn, kiel li atakis sur la Insulo, kiel la gigantoj subiĝis kaj kiel li ricevis la trezoraĵojn.

“Brave ! Brave ! Nun ni jam estas trankvilaj.” ĝojis la Maljunulo.

“Mi estas plej kontenta, ke vi revenis en bona sano.” diris la Maljunulino.

Momotaro sin turnis al la vasaloj – la Hundo, Simio kaj Fazano, kaj diris:

“Mi estas kontenta pro via laboro !” Kaj li dankis al ili donacante parton de la trezoroj al ĉiu.

De tiam la gigantoj tute ĉesis agi malbone, kaj oni povis vivi ĉiam en trankvilo kaj feliĉo.

________________________

it_IT BANDIERA

continuazioneLa storia di Momotaro

Momotaro corse sulla strada. Quando arrivò vicino ad una montagna, accorse un Cane che gli fece gentilmente una riverenza.

“Dove vai, caro signor Momotaro?” domandò.

“Mi sto avventurando verso l’ Isola dei Giganti per sottomettere dei giganti cattivi.” rispose.

“Ah, come sei coraggioso!” “Ma cosa tieni sull’anca?”

“Sono delle polpette di miglio, le migliori di tutto il Giappone!”

“Per favore dammene un pezzo e io sarò tuo vassallo.”

“D’accordo, ti darò non un pezzo ma una polpetta e tu sarai mio vassallo!”

Il Cane ricevette una polpetta di miglio e lo seguì.

Continuarono il percorso sulla via della montagna e presto si trovarono in una boscaglia. Allora una Scimmia scese da un albero e fece con gentilezza una riverenza a Momotaro.

“Dove vai, caro signor Momotaro?” essa domandò.

“Io ora sto avventurandomi verso l’ Isola dei Giganti per sottomettere dei giganti cattivi.” egli rispose.

“Ah, come sei coraggioso!”  “Ma cosa porti alla cintura?”

“Sono delle polpette di miglio, le più buone in tutto il Giappone!”

“Dammene un pezzo ed io sarò tuo vassallo.”

“D’accordo, io ti darò non un pezzo ma una polpetta e tu sarai mio vassallo!”

La Scimmia ricevette una polpetta di miglio e lo seguì.

Quando essi raggiunsero la sommità del monte, si estese dinnanzi a loro una vasta campagna. Allora un Fagiano arrivò in volo e gentilmente si inchinò davanti a Momotaro.

“Dove vai, caro signor Momotaro?” esso domandò.

“Io ora mi avventuro verso l’ Isola dei Giganti per sottomettere dei giganti cattivi.” egli rispose.

“Ah, che coraggioso che sei!” “Ma cosa porti alla cintura?”

“Quelle sono delle polpette di miglio, le migliori di tutto il Giappone!”

“Per piacere dammene un pezzo ed io sarò tuo vassallo.”

“D’accordo, ti darò non un pezzo ma una polpetta intera e tu sarai mio vassallo!”

Il Fagiano ricevette una polpetta di miglio e lo seguì.

Il Cane, la Scimmia e il Fagiano diventarono intimi compagni e tutti erano fedeli a Momotaro.

“Che validi vassalli ho rimediato!” Momotaro era molto contento.

Andarono avanti per lungo tempo sul declivio e, alla fine, arrivarono davanti ad un vasto mare. Momotaro cercò nei dintorni una nave. Fortunatamente la trovarono ancorata alla riva.

Si imbarcarono tutti.

“Lascia me a remare!” disse il Cane e cominciò a remare.

“Io guiderò.” disse la Scimmia e strinse il timone.

“Io mi occuperò della parte anteriore per scoprire l’ Isola dei Giganti.” disse il Fagiano e stette sulla prua della nave. Momotaro sedeva nel mezzo della nave.

Essi viaggiarono per molti giorni e la nave si trovava in alto mare. Un giorno, il Fagiano sbattè le penne vivaci, urlando.

“Oh, signor Momotaro, è già in vista l’Isosa dei Giganti!”

Momotaro andò sulla prora. Effettivamente – egli notò la sagoma dell’ Isola.

“Rema più svelto, Cane! Già è vicina!”

Egli incitò il Cane. Questi remava con tutta la sua forza.

Quando furono più vicini, avvistarono un castello che si ergeva sull’ Isola. Aveva una grossa porta di ferro.

Alla fine la nave raggiunse l’ Isola. Momotaro per primo saltò dalla nave ed andò verso la grande porta.

“Ehi! Aprite il portone!” gridò colpendo la grande porta con una forte rumore. A causa dell’arrivo di quell’uomo ardito,  i giganti, che sorvegliavano la grande porta, erano del tutto sorpresi e spinsero con tutta la loro forza per bloccarlo dall’interno. Tuttavia, il Fagiano volò oltre il portone e ad alta voce annunciò:

“Ora ascoltate, giganti! Il signor Momotaro è venuto per sottomettervi! Se la vita vi è cara, ebbene, arrendetevi subito.”

Mentre i guardiani tra i giganti erano sorpresi, esso prepotentemente aprì il portone, Momotaro corse dentro e lo seguirono anche il Cane e la Scimmia. Essi riuscirono ad abbattere uno dopo l’altro i giganti custodi, o con schiaffi, o con pedate, e si inoltrarono nel castello. Allora dall’interno sbucarono altri giganti. Il Fagiano beccò i loro occhi, il Cane morse i loro piedi e la Scimmia grattò i loro volti lacerandoli.

“Oh, che dolore, aiuto!” urlarono tutti i giganti, gettando via la barra di ferro che ciascuno portava come strumento di lotta.

Per ultimo, il Capo dei giganti attaccò Momotaro, ruotando come un muro di vento nell’aria la sua barra di ferro enorme e spinosa. Momotaro sfoderò la sua spada e si tenne in difesa contro di lui. Il Capo brandì la sua barra di ferro quà e là per colpire a morte Momotaro ad ogni momento, ma Momotaro lo evitò così abilmente che l’intera forza del Capo alla fine si esaurì. Vedendo ciò, Momotaro si spinse in avanti e fece cadere dalla sua mano in un sol colpo la barra di ferro che gli colpì un piede. Quando il Capo cadde, Momotaro a cavalcioni lo schiacciò atterrandolo. Sul suo dorso Momotaro dichiarò:

“Ebbene! proverai ancora a fare del male? Se si, ti staccherò la testa!” E mise la sua spada minacciosamente vicino alla nuca. Il gigante Capo si raggomitolò su se stesso per il terrore e supplicò:

“No, no, non farò più del male! Per favore risparmiami la vita!”

Momotaro lo liberò.

“Oh, coraggiosissimo Signore! Ti ringrazio di cuore per la tua indulgenza!” Il Capo lo ringraziò molte volte, sempre mettendo entrambe le mani a terra. E per onorare la gloria di Momotaro il gigante Capo portò dalla stanza del tesoro un mantello magico, un martello magico, ed una montagna di bei coralli ed altri tesori.

“Tutti questi sono i tesori preziosi inestimabili che abbiamo conservato fino ad oggi.” egli disse. “Io tuttavia ti voglio offrire tutto. Ebbene, accettato, ti prego.”

Momotaro caricò un carro con tutti i tesori. Con esso e con i tre vassalli abbandonò l’Isola. Tutti i giganti li stettero ad osservare a lungo dalla riva. Sulla via di ritorno attraverso il mare la nave procedeva spedita, poiché il mare era tranquillo.

Quando la nave approdò alla terra di casa, il Cane trainò con il timone il carro – pieno dei tesori montani. Il Fagiano lo tirò con una corda, andando più avanti. La Scimmia lo spingeva da dietro. Momotaro li seguiva da dietro, sempre muovendo il ventaglio trionfale.

A casa i vecchi aspettavano con impazienza il ritorno di Momotaro.

“Oggi Momotaro forse tornerà.” essi continuavano a dire ogni giorno. Ed ora, effettivamente Momotaro stava tornando da loro. Così grande fu la gioia dei vecchi!

Momotaro dettagliatamente raccontò loro come aveva assunto sulla via il Cane, la Scimmia e il Fagiano come vassalli, come aveva assaltato l’Isola, come i giganti si erano assoggettati e come aveva ricevuto i tesori.

“Intrepido! Intrepido! Ora già noi siamo tranquilli.” gioiva il Vecchio.

“Io sono più contenta che sei tornato in buona salute.” diceva la Vecchia.

Momotaro si rivolse ai vassalli – il Cane, la Scimmia e il Fagiano, e disse:

“Sono contento del vostro lavoro!” E li ringraziò regalando a ciascuno di loro una parte dei tesori.

Da allora i giganti hanno completamente smesso di agire male e tutti vissero sempre in pace e con felicità.

 f i n o   /   f i n e

__________________________________________________________________________

himeji-jo patrimonio mondiale dell UNESCO

Castello Himeji-jo – patrimonio mondiale UNESCO

La kastelo de Himeji-jo–  tutmonda posedaĵo laŭ UNESCO

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s