Home

gramatiko en e-o DUA LECIONO

La artikolo – la substantivo – la akuzativo kaj la adjektivo

LA ARTIKOLO

Rememoru: la artikolo estas vorteto uzata antaŭ substantivo por esprimi ties difiniteconnedifinitecon.

La artikolo “difinita” en Esperanto estas nur unu, egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj (do, varia nek laŭgenre, nek laŭkaze, nek laŭnombre). Ĝi estas:

la

kiu anstataŭas la italajn formojn: il, lo, la, i, gli, le. Ekzemploj:

La homo                                  l’uomo

la abelo (kelkfoje l’ abelo)   l’ape

la libroj                                     i libri

la patrinoj                                le madri.

Kutime sed precipe en poeziaĵoj, aŭ kiam eŭfonio ĝin permesas, oni povas uzi la supran artikolon per elizio de la vokalo. Ekzemploj:

de l’ animo                               dell’anima

ĉe l’ patro                                 presso il padre.

La propraj nomoj kaj la titoloj antaŭmetitaj al propraj nomoj NE povas havi, tuj antaŭ si, la artikolon. Ekzemple:

[sen artikolo]               Italujo                                        l’Italia

[kun la artikolo]           la bela Italujo                           la bella Italia

[sen artikolo]               Doktoro Zamenhof                 il dottor Zamenhof

[kun la artikolo]           la bona D-ro Zamenhof         il buon dottor Zamenhof.

En Esperanto tute ne ekzistas la artikolo “nedifinita”, nek “partitiva” (respektive en la itala: : un, una kaj  del, degli, della, delle, dei). Ekzemploj:

Bona patrino                =                      (una) buona madre

Bonaj patrinoj              =                      (delle) buone madri.

LA SUBSTANTIVO

Rememoru, ke la “substantivo” esprimas ideon (nomon) de konkreta aŭ abstrakta estaĵo, por ekzempli: hundo, Ŝekspiro, Versajlo, belo, martelo

En Esperanto, ĉiam, la substantivo estas  karakterizita per la sekva finaĵo:

-o

kiun oni aldonas al la vortradiko. Ekzemploj:

Patr-                       padre

kat-o                           gatto.

La vortradiko etas tiu senŝanĝa elemento de la vorto, kiu estas registrita en la vortaroj.

GENRO

En Esperanto oni distingas tri genrojn, ili estas:

vira                    por indiki subjektojn (personoj aŭ bestoj)  je maskla sekso

virina                 por indiki subjektojn je feminina sekso

neŭtra               por indiki subjektojn en kiuj ne ekzistas aŭ oni ne distingas seks-organon.

Do, en la itala, ekzemple, patro (padre) estas « virgenra » / Muzo (Musa) « viringenra », kaj tablo (tavola)  « neŭtre-genra »

Por havi la virinan formon el vira substantivo, oni aldonas antaŭ la finaĵo   –o  la sufikson   –in–  . Ekzemploj:

reĝ-o = re                                       kuz-o = cucino

reĝ-ino  = regina                         kuz-ino = cugina.

Gramatikaj NOMBROJ

En Esperanto oni distingas du gramatikajn nombrojn: la singularan kaj la pluralan.

Por havi la pluralon sufiĉas aldoni al singularo la finaĵon   –j.  Ekzemploj:

la patro                                    la patro-j

la reĝino                                  la reĝino-j

la tablo                                     la tablo-j

LA AKUZATIVO

Rememoru: la “akuzativo” estas deklinacia kazo en diversaj lingvoj, esprimanta propre la rektan objekton de la verbo.

Praktike temas pri transigo de ago el persono (aŭ objekto) al alia persono (aŭ objekto), lasante senŝanĝa la nomon de la aganto (persono aŭ objekto kiu plenumas la agon) kaj metante la nomon de kiu ricevas la agon (persono aŭ objekto) je la tiel nomata “kazo akuzativo”.

La akuzativon en Esperanto oni markas per

-n

aldonita al la finiĝo de la substantivo (aŭ adjektivo, aŭ pronomo). Ekzemplo:

La infano legas la libro-n.                Il bambino legge il libro.

Por ekscii ĉu utiligi la akuzativon au ne, sufiĉas atente taksi tuj la verbon, kaj ĉu ĝi estas transitiva aŭ maltransitiva. [*]

Por esti certa, poste oni devas al si demandi: Kiu plenumas la agon? Se estas klara la nomo de la aganto, la alia nomo (persono aŭ objekto) estos certe la ricevonto de la ago.

(En la itala, tio ĉi estas esprimita laŭkutime per la ordo de la vortoj: Pietro ama Paolo. Paolo ama Pietro)

Ekzemplo:

La patro amas la filoj-n.                     Il padre ama i figli.

DETALA KLARIGO:

Demando rilate al la supra frazo: Kiu estas la persono kiu estas amante ?

Respondo: La patro

[ĉar la filoj estas sekve amitaj … (ili ricevas la agon), ili bezonas la akuzativan gramatikan formon]

BONE ATENTU: se en Esperanto oni skribas: La filojn amas la patro.  … la signifo ne ŝanĝas!

REGULO:

En Esperanto senprobleme oni povas interŝanĝi la lokon inter la subjekto kiu agas  kaj la akuzativa nomo, ĉar la akuzativo estas bone difinita per la finaĵo  –n.

_____________________

[*]    Kompreneble, per verboj kiuj ne esprimas agon sed nur maniereston (maltransitivaj), oni neniam uzas la akuzativon. Pri la utiligo de la akuzativo, oni priparolos denove en alia leciono.

LA ADJEKTIVO

Rememoru, ke la adjektivo estas vortspeco kiu esprimas ideon pri kvalito, rilatodetermino rigardata kiel apartenanta al iu aŭ al io.

La adjektivo en Esperanto formiĝas aldonante la finaĵon

-a

al vortradiko, kaj – grave! – sen distingo inter la genroj. Ekzemploj:

Singulare

Bon-a               en la itala:  buono, buona

Blank-a            en la itala:  bianco, bianca

Patr-a               en la itala:  paterno, paterna

Patrin-a            en la itala:  materno, materna

La forĝado de la pluralo por la adjektivoj estas la samo, kiel por la substantivoj :  oni aldonas la finaĵon  –j  al la  finaĵon   –a de la adiektivo. Ekzemploj:

Plurale

Bon-a-j              en la itala:  buoni, buone

Blank-a-j           en la itala:  bianchi, bianche

Patr-a-j              en la itala:  paterni, paterne

Patrin-a-j           en la itala:  materni, materne

Se al la nomo (substantivo) singularaplurala necesas la akuzativo, ankaŭ la koncerna adjektivo singularaplurala havas la neceson de la akuzativo  (per aldono de la finaĵo  –n). Ekzemploj:

bona      —–   bon-an

bonaj     —–   bon-aj-n

Mi amas la bonajn infanojn.

Io amo i buoni fanciulli.

blanka   —–   blank-an

blankaj  —–   blank-aj-n        k.t.p. k.t.p.

Ludoviko deziras blankajn hundojn.

Ludovico desidera dei cani bianchi.

TRADUKA  kaj LEGADEKZERCO

de la 2a leciono:

La patro – La patrinoj – La bona filo – La belaj nevinoj kaj la honesta onklo – La bona nevo estas honesta . La onklo estas la frato de l’ patro aŭ de l’ patrino, kaj la nevo estas la filo de l’ frato aŭ de l’ fratino. La onklino havas du belajn infaninojn. La kato kaj la hundo estas en la domo – Bela vetero – La vetero estas bona – La suno estas en la ĉielo kaj tial la tago estas varma – La ĉambro havas pordon kaj fenesrojn – Kajeroj, libroj, plumoj, krajonoj k.t.p. estas sur la tablo de la ĉambro – Sur la seĝo estas ĉapelo kaj sur la ĉapelo estas muŝo.

VORTARETO

de la 2a leciono:

Substantivoj:

ĉambro = camera, stanza

ĉapelo = cappello

ĉielo = cielo

domo = casa, abitazione

fenestro = finestra

filo = figlio

frato = fratello

hundo = cane

infano = bambino, fanciullo

kajero = quaderno

kato = gatto

krajono = matita

libro = libro

muŝo = mosca

nevo = nipote (di zio)

onklo = zio

patro = padre

plumo = penna

pordo = porta

seĝo = seggiola, sedia

suno = sole

tablo = tavolo

tago = giorno

vetero = tempo (atmosferico)

adjektivoj:

bela = bello, bella

bona = buono, buona

honesta = onesto, onesta

varma = caldo, calda

verboj:

estas = sono, sei, è, siamo, siete, sono

havas = ho, hai, ha, abbiamo, avete, hanno (La finaĵo -as indikas la  prezencon pri la verbo kaj samvaloras rilate al ĉiuj personoj kaj gramatikaj nombroj)

senŝanĝaj vortoj:

aŭ = o, oppure

de = di

du = due

en = in

kaj = e

k.t.p. (kaj tiel plu) = e così via, eccetera, ecc.

sur = su

tial = perciò.

(daŭrigote)

grammatica e comunicazione

bildo el:  casettionline.wordpress.com

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s