Home

una dissertazione sociologica

Image

LA RETOJ DE LA INTELIGENTO  /  Le reti dell’intelligenza

eo bandiera

La  tri mondoj de l’ scio

Guido Martinotti, titola profesoro pri urba sociologio ĉe la Milano-Universitato, en sia artikolo aperinta antaŭ dudek jaroj, traktante pri inteligento, scioj kaj informoj, precize raportite sed ankaŭ je sociologia kaj politika vidpunktoj, konkludas fine ke ekzistas tri mondoj de scio, t.e. tri diversaj formoj:

–          la organizita scio

–          la organiza scio

–          la disvastiĝinta scio.

Ĉi tiuj tri scioj, kiujn oni povus simple nomi “scioj”, estas efektive konkreta distingo inter malsamaj kondutokodoj de la koncernaj agantoj kaj komprenigas kial multaj el la kulturaj kvereloj, ĉu tiel oni povas tiojn nomi, estas rilatigeblaj al la problemoj naskiĝintaj ĝuste el interkruciĝoj inter la tri scio-mondoj, tiel konceptitaj:

1)                 la organizita scio (aŭ klera) estas tiu estigita de personoj kiuj agadas en instituciaj medioj, scioj rezultigitaj de scienca, studema aŭ artista komunumo, kies ĉefa celo estas kolekti, gardi kaj transdoni la ideojn, al publiko aŭ al postvenontaj generacioj

2)                 la organiza scio (kiu en la nuntempa socio fariĝas ĉiam pli multe grava) estas tiu de grandaj organizaĵoj, el la tradicia epoko (Eklezio) kaj el la moderna (Ŝtato, entreprenoj)

3)                 la disvastiĝinta scio (aŭ disvastiĝintaj scioj) estas tiu kiu ne baziĝas sur specifaj institucioj, ĉar ĝi estas la spontana rezulto de unuopula kreeco, aŭ grupa, t.e. konklude ĝi estas la mondo de la popolaj kulturoj, de folkloro, kaj ankaŭ de la kaŝaj kulturoj: la taglibroj, la familiaj historioj kaj la asociaj kulturaj aferoj, la mondo de kolektemo kaj de amatoreco (distriĝo kaj hobio).

Certe oni povas aserti, ke tia scio-subdivido estas vera, kaj ankoraŭ nun aktuala.

Danke al teknologio (fotografio, informadikaj maŝinoj, sonvidaĵoj, informadiko kaj telematiko) la datumoj de la disvatiĝinta scio, la aŭtoro mem konfirmas, estas ofte retenitaj laŭ tre hazardaj manieroj, kompare al la du aliaj scioekzemploj, tiel oni transpasas la landlimon de la naciaj ŝtatoj … kaj tia interago estigas “reton de inteligenteco” vere, ja fine, nemalimplikeblan.

Li memorigas, ke S-ro Webster (ĉu Noah Webster?) difinis inteligentecon tiamaniere: “kapablon lerni, kompreni kaj alfronti novajn kaj malfacilajn situaciojn” kaj ankaŭ “lertan uzadon de la racio”.

Startante el ĉi tiu premiso, Martinotti precizigas ke en la angla lingvo la vorto “intelligence”  havas ankaŭ duan signifon, kiu estas sinonimo de “informoj”, “sciigoj”, precipe raportitaj al nuntempa aŭ potenciala malamiko.

Por kompletigi la paroladon, li asertas krome ke “hodiaŭ tute certe ne povas ekzisti inteligenteco, t.e. kapablo kompreni kaj alfronti novajn situaciojn, sen informado, aŭ pli bone sen la kapablo sin movi efikece ene de la kreskanta amaso da informoj” kaj, je la fino, li sin demandas, trafe:

“Ĉu informaro povas plibonigi nian inteligent(ec)on?”

Troviĝas kiu asertas ke “granda kvanto da datumoj aŭ informoj ne estas, kaj ne produktas, konon” aŭ ke “datumoj ne estas informoj”, aŭ ankoraŭ ke “informo ne estas kono” aŭ ke “datumoj ne estas kono”.

La signifo de distingo inter informo kaj scio (aŭ kono) estas intuicia, kiam ĝi esprimas elitan rifuzon al la popola kulturo fare de la kulturo “klera”. Li asertas “Sed eĉ se tia distingo estas evidenta, ĝi ne permesas nin gvidi ene de la malsimpla realaĵo de la nuntempa kulturo”.

Sendube, scio kaj kono estas du malsamaj kaj pli multe altaj niveloj pri la informada komplikeco; por transiri de informo al kono necesas ankaŭ inteligento, kreeco, intuicio kaj io alia. La datumoj devas esti ankaŭ organizitaj inter si, ili devas kombiniĝi kun la antaŭaj konoj, ne sufiĉas fiksi rangovicon de la malsimplecoj kaj de la enhavoj.

Ĉar Guido Martinotti estas sociologo, li eltrovis kaj klasifikis la inteligento-reton pri la malsimpla nuntempa civilizo startante de sociologia kriterio, fakte lia teorio baziĝas sur la specifaj agantoj kaj sur la celoj pro kiuj oni produktas, gardas kaj disvastigas konojn, aferojn kiuj kontribuas al konstruo de la organizita, organiza kaj disvastiĝinta scioj.

Mi ne enprofundiĝas tro multe en la tre ampleksan kaj detalan lian paroladon  (verŝajne tro optimisman) pri la supraj opinioj, kiam li komparas la usonan situacion kun la eŭropa de la Naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam li indikas ke la pesilnadlo estas pli avantaĝa al la solideco de la Eŭropa “inteligento-reto”, konsidere de ties longa historia tradicio, de ties komuna kultura deveno, ĉar jam “dum Mezepoko la eŭropaj Universitatoj interligiĝis inter si per daŭra fluo de interŝanĝoj … ne nur inter studentoj sed anakŭ inter junuloj de la gvid(ant)a klaso, la tiel nomitaj kleruloj migrantaj, kiuj lernis per komunaj tekstoj … La Mezepokaj Universtitatoj, sed ankaŭ kelkaj monaĥaj ordinoj, estigis “reton de inteligentoj” kiuj kunfandiĝis per uzado de komuna kler(ul)a lingvo kaj studado de komunaj problemoj:  teologio, juro, medicino, t.e. per metodoj por kompreni kaj eduki la animon, la socion kaj la korpon” …

El   “Dossier Europa –  Le reti dell’intelligenza” / (“Dosiero pri Europo – La inteligentoretoj” ) n-ro 14 – junio 1994 / giugno 1994

______   ______   ______

Nia tiom kara kaj alstrebita Eŭropo ankoraŭ hodiaŭ, malgraŭ la fortaj streĉoj, la nombraj kaj laŭdindaj planoj por helpi junajn generaciojn kaj venontan estonton (vidu la projektojn: Comett, Erasmus, Tempus, Force, Lingvo, Junularo por Eŭropo,  Eurotecnet,  Scienca esplorado) ĝis nun ne sukcesis fari gravan elekton pri la adopto de unu komuna lingvo, ne kapablis garantii lingvan demokratecon (*), eĉ se ekzistas jam preta solvo – Esperanto,  neŭtrala lingvo – eĉ se ĝi jam estis proponita plurokaze al la eŭropa parlamento. La kontraŭaj voĉdonoj kaj la reklamkampanjoj kontraŭ Esperanto estis zorgitaj de personoj, kiuj havis apartajn politikan kaj ekonomian interesojn por ŝajnigi lingvon plej influan ol aliaj, damaĝe al lingvoj minoritataj (kiuj, pro tio, ne estas malpli gravaj en la eŭropa areno de la partoprenantaj Ŝtatoj, kiuj egalrajtas). La lingvoj malpli konataj estas forlasitaj al ilia destino en la internacia (eŭropa) ludejo. Kiom da senutilaj elspezoj necesas por tradukado kaj getradukistoj por kune simple labori, kaj kiom da malfacilaĵoj ne solvitaj estas en la reciproka interkomunikado!

La eŭropcivitanoj, kiuj devas voĉdoni, ne estas taŭge informataj, kaj neniam rektmaniere, pri kio okazas en Bruselo: kiel do oni povas postuli de ili plej konscian partoprenadon al la komunuma vivo?

La hodiaŭa Eŭropo pene moviĝas inter la senŝanĝaj kaj nesolvitaj ekonomiaj kaj politikaj problemoj, inter “monmerkataj, bilomerkataj, labormerkataj  trud-ordonoj” kiuj detruas merkaton, inter lingvaj trudoj kiuj fakte ne komunikas al ĉiuj, kaj sekve ne sukesas fruktigi bone sian “reton de inteligentoj”, siajn sciojn, por solvi proprajn problemojn.

Ja, ĝisdatigo de sociologia analizado pri Eŭropa fenomeno (*) estas dezirinde hodiaŭ, por kompreni kien ĝi estas irante. Mi, simpla eŭropa civitanino, kiu de ĉiam kredas Eŭropan Komunumon, ne plu kapablas ĝin deĉifri, kvankam pasinte mi opiniis tion sukcesi fari.

(komentario de la blogisto)

___________

(*) Por memorigi, la ĉefaj valoroj sur kiuj Eŭropo baziĝas, ĉiame, estus:  paco, ekonomia kaj fizika bonfarto de la lando kaj ties civitanoj, sekureco kaj justeco, demokrateco kaj solidareco. Ĉio akorde kaj respekte kun la unuopaj unikecoj kaj individuecoj naciaj.

________________________________________________

MAPPA E BANDIERE - EUROPA mages

it_IT BANDIERA

I tre mondi del sapere

Guido Martinotti, ordinario di sociologia urbana all’Università di Milano, in un suo articolo di 20 anni fa, parlando di intelligenza, saperi e informazioni , in modo circostanziato ma anche da un punto di vista sociologico e politico, conclude alla fine che esistono tre mondi del sapere, ovvero tre sue diverse forme:

–         il sapere organizzato

–         il sapere organizzativo

–         e il sapere diffuso.

Questi tre saperi, che si potrebbero definire semplicemente “saperi” , costituiscono in realtà una concreta distinzione tra codici diversi di comportamento degli attori e fanno capire perché molte delle liti culturali, se così si possono chiamare, sono riconducibili a quei problemi che nascono proprio dalle intersezioni tra questi tre mondi del sapere, così concepiti:

1)      il sapere organizzato (o colto) è quello prodotto da attori che agiscono in contesti istituzionali, saperi prodotti da una comunità di scienziati, di studiosi, o artisti, il cui scopo principale è quello di raccogliere, conservare e trasmettere le idee, al pubblico e alle generazioni successive

2)      il sapere organizzativo (che sta acquistando sempre più importanza nella società contemporanea) è quello delle grandi organizzazioni, sia della tradizione (Chiesa)  che dell’era moderna (Stato, imprese)

3)      il sapere diffuso (o i saperi diffusi) è quello che non poggia su istituzioni specifiche perché è il prodotto spontaneo della creatività individuale o di gruppo, è cioè in ultima analisi il mondo delle culture popolari, del folclore, ma anche quello delle culture intime: dei diari, delle storie di famiglia e delle pratiche culturali associative, del collezionismo e del dilettantismo (svago e passatempo).

Non si può negare che questa sua suddivisione del sapere sia veritiera e tuttora attuale.

Grazie alla tecnologia (fotografie, macchine informatiche, audio-visivi, informatica, telematica) i dati del sapere diffuso, egli conferma, tendono ad essere conservati in modi assai più casuali rispetto agli altri due  tipi di sapere, vengono così superate le frontiere degli stati nazionali … e questa interazione viene  a formare una “rete dell’intelligenza” davvero ormai inestricabile.

Egli ricorda che il Webster definisce l’intelligenza come la “capacità di imparare, di comprendere e di far fronte a nuove e difficili situazioni” e anche come l’“uso esperto della ragione”.

Partendo da tale premessa, il Martinotti puntualizza che nella lingua inglese “intelligence” ha anche un secondo significato, sinonimo di “informazioni”, “notizie”, specie riferite a un nemico attuale o potenziale.

Ad integrazione del discorso, egli afferma inoltre che “è certo che oggi non può esservi intelligenza, cioè capacità di comprendere e di far fronte a nuove situazioni senza informazione, o meglio senza la capacità di muoversi efficientemente nella massa crescente di informazioni.” e, in ultima analisi, si domanda, giustamente:

“E’ in grado l’informazione di migliorare la nostra intelligenza?

C’è chi afferma che “la grande quantità di dati o di informazioni non è o non produce conoscenza” oppure che “i dati non sono informazione”, oppure ancora che “l’informazione non è conoscenza” o che “i dati non sono conoscenza”.

Il senso della distinzione tra informazione e sapere (o conoscenza) è intuitivo quando esprime un rifiuto (elitario) della cultura di massa da parte della cultura “colta”. Egli sostiene: “Questa seppur ovvia distinzione però è incapace di guidarci nella complessa realtà della cultura contemporanea”.

Sicuramente, sapere e conoscenza sono gradi diversi e più elevati di complessità informativa; per passare dalla informazione alla conoscenza occorrono anche intelligenza, creatività, intuizione o altro ancora. I dati devono esser anche organizzati tra loro, devono combinarsi con le precedenti conoscenze, non basta stabilire una gerarchia di complessità e di contenuti.

Da buon sociologo, Guido Martinotti dunque arriva a classificare la rete di intelligenza della complessa civiltà contemporanea partendo da un criterio di tipo sociologico, cioè la sua teoria si basa sugli attori specifici e sugli scopi per cui le conoscenze vengono prodotte, conservate e trasmesse, che contribuiscono alla formazione del sapere organizzato, organizzativo e diffuso.

Non mi addentro più di tanto nel discorso assai più ampio e dettagliato da lui affrontato (forse troppo ottimisticamente) partendo dai suddetti concetti – quando fa una comparazione della situazione americana con quella europea degli anni Novanta e indica che la bilancia pende a favore della solidità della “rete dell’intelligenza” in Europa, in considerazione della sua lunga tradizione storica, della matrice culturale comune, quando già “nel Medioevo le università europee erano collegate tra di loro da un flusso continuo di scambi … non solo di studenti ma anche di giovani delle classi dirigenti, i cosiddetti chierici vaganti, che imparavano su testi comuni … Le università medievali, ma anche alcuni ordini monastici, formavano una “rete di intelligenze” basata sull’uso di una comune lingua colta e sullo studio di problemi comuni: la teologia, il diritto, la medicina e cioè i modi per capire e disciplinare l’anima, la società e il corpo”. …

El   “Dossier Europa –  Le reti dell’intelligenza” / (“Dosiero pri Europo – La inteligentoretoj” ) n-ro 14 – junio 1994 / giugno 1994

______   ______   ______

La nostra tanto cara ed agognata Europa ancora oggi, nonostante i suoi grandi sforzi e numerosi e lodevoli progetti fatti a favore delle nuove generazioni e del futuro prossimo (vedi i progetti: Comett, Erasmus, Tempus, Force, Lingua, Gioventù per l’Europa, Eurotecnet, Ricerca)  non è ancora stata in grado di fare un’importante scelta riguardo proprio alla lingua comune da adottare, non è capace  di assicurare una democrazia linguistica (*), nonostante la soluzione pronta già ci sia – l’Esperanto, una lingua neutrale – e questa sia già stata proposta in più di una occasione al parlamento europeo. I voti sfavorevoli e le campagne contro l’esperanto sono state spesso promosse da persone che hanno particolari interessi politici ed economici nel far sembrare una lingua più importante delle altre, a discapito di quelle minori (ma non per questo meno importanti sul campo europeo formato dagli stati membri, che hanno uguali diritti). Le lingue minori sono state abbandonate a se stesse nel gioco (europeo) internazionale. Quanti soldi spesi inutilmente in traduzioni e traduttori per poter lavorare insieme, e quante difficoltà di comunicazione reciproca, non risolte!

Il cittadino europeo, che viene chiamato a votare, non è informato adeguatamente, e mai in via diretta, su quello che succede a Bruxelles: come si può dunque pretendere una sua consapevole partecipazione alla vita della comunità?

L’Europa di oggi arranca tra i costanti e irrisolti problemi economici e politici, tra imposizioni di mercato che distruggono i mercati, tra imposizioni linguistiche che non comunicano (non sono cioè accessibili a tutti) e di conseguenza non riesce a mettere a buon frutto la sua “rete di intelligenze”, i suoi saperi, per risolvere i propri problemi.

Un’analisi sociologica aggiornata del fenomeno Europa (*) sarebbe auspicabile oggi, per capire dove essa è diretta. Io, semplice cittadina europea, che ho sempre creduto nella Comunità Europea, non riesco più a capirlo, anche se credevo di saperlo.

(commento del blogger)

________________

(*) tanto per ricordare, i principali valori su cui si fonda, da sempre, l’Europa sarebbero: la pace, il benessere economico e fisico del paese e dei suoi cittadini, la sicurezza e la giustizia, la democrazia e la solidarietà. Il tutto in armonia e rispetto delle singole unicità e dellindividualità nazionale.

Advertisements