Home

gramatiko en e-o  tria leciono

la verbo – la adverbo – la prefikso “mal” – la sufiksoj “et”, “eg” – la negacio

LA VERBO

 

Memorigende: la verbo estas vorto esprimanta agadon aŭ estkondiĉon atribuebla al subjekto. Kiam temas pri ago, kutime oni indikas ankaŭ la aldirektan koncernan objekton.

La verbo, ĉefvorto en propozicio, karakteriiĝas per:

–         tempoj (preterito/prezenco//futuro)

–         modoj kaj modaloj (pri la realo: indikativo / pri la ebleco: kondicionalo / pri la volo: volitivo / kaj ankaŭ infinitivoj  … kaj participoj, ja)

–         voĉoj (aktivaj, pasivaj, kaj certe ankaŭ refleksivaj … kaj medialaj en kelkaj lingvoj …, transitivaj, maltransitivaj …)

–         aspektoj (komencaga = inkoativa / momentaga aŭ abruptaga = momentaneo /  daŭra=durativo / ripeta=iterativo / fina=perfektivo)

 

kaj ĝi (la verbo) povas esti esprimita en Esperanto per apartaj sufiksoj kaj prefiksoj (ekzemple: -ig-,  -iĝ-, -ad-, ek-, el-, kaj tiel plu).

 

En Esperanto estas nur 6 simplaj (komunaj) verbaj formoj, kiuj valoras por ĉiuj verboj, senescepte:

-la infinitivo  (i)

-la prezenco  (as)

-la preferito  (is)

-la futuro  (os)

-la kondicionalo  (us)

-la volitivo  (u)

Por la aliaj verbaj formoj, pli multaspektaj kaj kompleksaj (participoj kaj gerundioj) ni pristudos en la sepa leciono.

SIMPLAJ VERBAJ FORMOJ

[  -i   -as   -is  -os  -us   -u  ]

1) la infinitivo:    -i

esprimiĝas en Esperanto per la finaĵo       -i

diri =     (en la itala dire )              

fari  =     (en la itala  fare )              

ludi  =     (en la itala  giocare )         

skribi   =     (en la itala   scrivere )

(en la itala: -are, -ere, -ire   t.e. la tri verbaj konjugacioj, kiuj ne estas en ĉiuj linvoj)

____________________________

2) la prezenco:     -as

esprimiĝas per la finaĵo                          -as

Mi manĝ-as  =     (en la itala  Io mangio  )      

Ili san-as  =     (en la itala  Essi stanno bene )

Paŭlo leg-as  =     (en la itala  Paolo legge )    

Ni parol-as  =     (en la itala  Noi parliamo )

 

Ĉi tiu finaĵo egalvaloras ĉiujn personojn kaj genrojn, sed – sekve – oni devas ĉiam indiki la subjekton (kiun en la itala kelkfoje oni povas preterlasi).

____________________________

3) la preterito:     -is

esprimiĝas per la finaĵo                          -is

Mi manĝ-is   =     (en la itala    (io) mangiai, (io) mangiavo  )

Paŭlo vid-is  =     (en la itala    Paolo vide, Paolo vedeva   )

Ni marŝ-is  =     (en la itala   (noi) camminammo, (noi) camminavamo  )

Ĉi tiu finaĵo egalvaloras do kaj la italan imperfekton  (mangiavo)  kaj la perfektan preteriton  (mangiai).

____________________________

4) la futuro:     -os

esprimiĝas per la finaĵo                          -os

Mi manĝ-os   =     (en la itala    (io) mangerò  )

Paŭlo vid-os  =     (en la itala   Paolo vedrà  )

Ni marŝ-os  =     (en la itala   (noi) cammineremo  )

 

Notu Bone – Kiam ni komparas la internacian lingvon kun la etnaj lingvoj, la unua estas rigore pli logika kaj klara en la elekto de la tempoj kaj modoj.

 

Do, en propozicio samkiel la sekva:

Morgaŭ mi foriros al Parizo

(en la itala oni tradukas per la prezenco:   Domani parto per Parigi  )

estas certeco, ke la ago okazos en la estonto – do ni devos uzi la tempon futuron.

____________________________

5) la kondicionalo:     -us

esprimiĝas per la finaĵo                          -us

Ili labor-us  =     (en la itala     essi lavorerebbero )

Ludoviko promen-us  =     (en la itala     Lodovico passeggerebbe )

Se vi estus bona, vi estus kontenta  =     (en la itala   Se foste buono, sareste contento )

 

(en la tria ekzemplo, en ambaŭ frazoj oni utiligas la kondicionalon: tio, ĉar propozicio estas subordita al la alia, do la tempo devos esti la sama en ambaŭ).

____________________________

6) la volitivo:     -u

esprimiĝas per la finaĵo                          -u

Ni laboru kaj esperu!   =     (en la itala     Lavoriamo e speriamo!  )

Kelkaj  apartaĵoj (specialaĵoj) de la volitivo :

Kiam temas pri la dua persono (singulara kaj/aŭ plurala) [en la itala : tu, voi] la pronomon oni kutime preterlasas:

[Vi]       Manĝu      =     (en la itala        mangia! mangiate!  )

En Esperanto tute ne ekzistas la konjunkcia frazo (kiu, diverse, ekzistas en la itala).

Pro tio, kiam en la subordita frazo estas koncepto (opinio) de “komando”, “deziro”, “neceso” kaj similaj, oni devos utiligi, tie, la tempon volitivon, kiel en la sekva ekzemplo :

Mi volas, ke vi venu.          (en la itala:        Voglio che veniate  )

Mi esperas, ke la krizo baldaŭ finiĝu     = la deziro estas neprokrastebla.

(en la itala:   Spero proprio che la crisi finisca presto  )

Sed, rigore logike, se la deziro estas malpli decida, vidu la suban ekzemplon:

Mi esperas, ke la krizo baldaŭ finiĝos    = la deziro estas simple espereblaĵo.

(en la itala:    Mi auguro che la crisi finisca presto  )

Vere Esperanto povas esprimi ankaŭ la plej etajn nuancojn de la pensado.

____________________________

LA ADVERBO

Memorigende: Kiel apud substantivo, por ĝin vervigi, ni metas la adjektivon kaj diras por ekzempli: laciga supreniro, tiel apud la verbo, por klarigi kaj vervigi la agon de ĝi esprimita, ni kutimiĝas meti specialan formon de adjektivigo nomita adverbon (el la latina ad verbum, kiu signifcas “apud la verbo”) kaj ni diras por ekzempli: lacige supreniri, malfacile supreniri.

En Esperanto la adverbo povas esti duspeca:

1.      ĝi povas esti  radiko (t.e. ĝi povas per si mem havi signifon; ekzemple tiel  aŭ morgaŭ  )

2.      aŭ  ĝi povas  deveni de aliaj radikoj kaj al ili aldoni la sekvan literon :

-e

(kiel en la itala     -mente).

Ekzemploj:

Patr-e                         devenas de              patr-o

Diligent-e                     devenas de              diligent-a

Flu-e                          devenas de             flu-i

– o O o –

PREFIKSOJ   kaj    SUFFIKSOJ – pliprofundiĝoj

——-

(kompleta listo da sufiksoj kaj prefiksoj videblas ĉe: 

https://lingvovojo.wordpress.com/2013/12/31/prefiksoj-kaj-sufiksoj/   )

-et-

estas  SUFIKSO  esprimanta la malplej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, fortan malpliiĝon – Oni aplikas ĝin ne nur al substantivoj, sed ankaŭ al adjektivoj, adverboj kaj eĉ al verboj. Ekzemploj:

Dom-et-o                      devenas de   dom-o  

bel-et-a                         devenas de    bel-a  

kant-et-i                        devenas de    kant-i  

-eg-

estas  SUFIKSO  esprimanta plej altan gradon de grandeco aŭ intenseco, fortan pligrandigon. Ekzemploj:

Pord-eg-o                      devenas de    pord-o  

fort-eg-a                        devenas de    fort-a

pluv-eg-i                        devenas de    pluv-i

mal-

estas  PREFIKSO  montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko, netan kontraŭon, absolutan neadon ( kiel en la itala:   accorto  kaj  malaccorto  –  aŭ en la Franca: heureux   kaj  malheureux )

ne

ne            ĝi povas esti utiligita laŭ prefiksa maniero kaj montras negacion.

N.B. – Kiam oni ne volas esprimi la absolutan kontraŭon (mal-,) oni utiligas kiel prefikso la partikulon   ne-

Ekzemploj:

ne-utila           devenas de    util-a     kaj neas malpli ol          mal-utila 

LA NEGACIO

ne

La partikulo   ne    izolita, korespondas en la itala al     non,  no    en frazoj neaj.  Ekzemploj:

Mi ne estas kontenta   =  Io non sono contento

Ne, tiel mi volas  =  No, voglio così.

N.B. – En la sama NEA propozicio, oni neniam devus trovi du negaciojn (ĉar tiamaniere oni asertas, samkiel okazas en la angla)

estas korekte skribi:                           Mi neniam estas kontenta

(estas malkorekte skribi:                          Mi neniam ne estas kontenta)

 

 

VORTARETO

De la 3-a leciono  (dekstre itallingve):

Aŭtuno   =  autunno

birdo  =  uccello

frosto  =  gelo

frukto  =  frutto

jaro  =  anno

kampo  =  campo

lano  =  lana

neĝo  =  neve

nomo  =  nome

printempo  =  primavera

sezono  =  stagione

somero  =  estate

strato  =  strada

vintro  =  inverno

Certa  = certo

feliĉa  =  felice, fortunato

lasta  =  ultimo

longa  =  lungo

multa  =  molto (adjektivo)

Ami  =  amare

diri  =  dire

fali  =  cadere

forgesi  =  dimenticare

kovri  =  coprire

morti  =  morire

permesi  =  permettere

porti  =  portare

posedi  =  possedere

povi  =  potere

promeni  =  passeggiare

suferi  =  soffrire

veni  =  venire

vesti (iun) =  vestire (qualcuno)

Baldaŭ  =  presto

ĉar  =  poiché

ĉiu  =  ogni, ognuno (plurale:   ĉiuj  =  tutti)

kelka  =  qualche  (plurale:   kelkaj  =  alcuni)

kiel  =  come

kiu  =  chi, che (il quale…)

kvar  =  quattro

ni  =  noi

ofte  =  spesso

post  =  dopo; dietro

pro  =  per, in causa di

tra  =  attraverso

tre  =  assai (serve a formare il superlativo: tre bone  =  benissimo)

(ĝi servas por formi la superlativon: tre bone)

EKZERCO

Ĉiu jaro havas kvar sezonojn: la printempon, la someron, la aŭtunon, la vintron. La printempo estas tre bela sezono, kaj ĉiuj amas la printempon. Baldaŭ venos la somero: la tagoj estos tre longaj kaj varmaj aŭ varmegaj. La vetero certe permesos belajn promenojn tra la kampoj. Poste ni havos aŭtunon. En la lasta jaro la aŭtuno ne portis multajn fruktojn, ĉar la vetero estis malvarmeta kaj en kelkaj tagoj malvarma. La vintro havis malvarmegajn tagojn: la neĝo ofte falis kaj kovris domojn, stratojn, kampojn k. t. p. Se ni ne posedus lanajn vestojn, ni tre suferus kaj, kiel la malfeliĉaj birdetoj, povus morti pro frosto. Diru Esperante (= en Esperanto), en kiu sezono ni estas. Mi forgesis la Esperantan nomon de la sezono, en kiu ni estas.

esercizi-verbi da GRATIS360 P IT

Traduko de la enhavo de la vinjeto:

Se mi konus la verbojn, mi ilin korekte konjugacius

se vi konus la verbojn, vi ilin korekte konjugacius

se li konus la verbojn, li ilin korekte konjugacius

se ni konus la verbojn ……..

…….Ĉu tia turmentego tuŝas ankaŭ vin?………………….

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s