Home

__________________________________________________________________

UNA FAVOLA MODERNA

__________________________________________________________________

tarantola

eo bandiera

VOJAĜO AL EKVATORO

de

Arianna,   11-jara

Mi estas hejme, dum malvarma aŭtuna posttagmezo, ensorbita spekti la televidon, kaj jen la telefono sonoras: mi estas dironta “ha lo”, sed tuj …
– Gratulon! Caty-Vojaĝagentejo elektis vin por forvojaĝi al Ekvatoro! Oni ekiros morgaŭ al reva semajnfino!
Tuje mi kuras al miaj gepatroj, kiuj jam ĉion scias, kaj helpas ilin pretigi la valizojn. La morgaŭan tagon, je la dua matene, oni aŭdas distrumpeton de aŭtobuso kaj, haste, subeniras ŝtupare; ni enbusiĝas por iri al flughaveno de Falconara.
Fine, antaŭ eniri la aviadilon, ĝoje mi ekkrias:
– Mondo estas mia!!
Kaj ni foriras.
Post multaj horoj, la skuado de ĵipo revekas min; mi ĉirkaŭrigardas: ambaŭflanke de la neasfaltita vojo leviĝas densa vegetalaro je kanejoj, kiuj venigas multajn moskidojn kaj moskitojn, sufiĉe grandajn, kiuj provas min piki.
Je la fino ni atingas senarbejon, kie la suno apenaŭ penetras, ĉar ĝi estas kovrita per grandaj kaj majestaj arboj altaj proksimume sesdek metrojn. Je certa  punkto aperas el la densa vegetalo sinjoro, kiu diras:
–  Saluton, mi estas Jones, via gvidanto; ne maltrankviliĝu, kun mi ĉio estas bone kontrolita!
Sed laŭ mi li ne diras la veron: li aspektas iom tro mallerta junulo! Tutunue li havigas al ni vestaĵojn kiuj estas taŭgaj por skoltoj: li surmetigas al ni avelkoloran ĉasistan kaskon, militan kamuflitan subĉemizon, mallongajn kulotojn same milittipajn, fiksitajn per leda zonego entenanta tranĉileton kaj vipon, kiel tiu de “Indiana Jones”, laste nigrajn amfibiajn botojn.
Ni ekiras por tra-esploradi; la lianoj estas malorde interplektitaj surarbe, kien “flugas” malgrandaj simietoj kaj kien apogiĝas diverkoloraj papagoj kaj tukanoj flavbekaj; la subkreskaĵo estas plena de arbetaĵoj kaj karno-manĝaj plantoj kiuj atendas sian kaptaĵon.
Ni revenas al la tendaro proksimume je la vespermanĝhoro; panjo kaj paĉjo kunportis bulkojn kaj iom da akvo, poste ni enkuŝiĝas en dormosakojn.
– Mi gardostaros la tutan nokton – diras Jones, sed tuj ankaŭ li kuŝiĝas.
La sekvan matenon mi vekiĝas antaŭ ol ĉiuj kaj, por iomete ludi, ekkaptas la speguleton de panjo kaj …
– HHHAAAAA!!!! Mi havas tarantulon sur la kapo!! Indiferentece mi ĝin deprenas per vipo, sed ree mi ĝin sentas …
– Helpu min!! – Mi rapide eniras en la tendon de Jones: li estis mordata de serpento, bonŝance ne venena. Mi vokas miajn gepatrojn, kaj diras al ili kontroli lin dum mi iras por serĉi kurac-herbon. Mi antaŭeniras en la kanaron pere de tranĉilo kaj, fine, jen la herboj, kiujn mi estis serĉanta; sed mi tute ne ekvidas, ke mi troviĝas apud la flusablo, kaj tien enen mi falas. Mi  klopodas alkroĉiĝi al arbo-branĉo, kiu tujtuje rompiĝas, sed ĝuste kiam mi estas droniĝonta … la telefonsonado revekas min:
– Ha lo…
– Gratulon!! Vi gajnis vojaĝon al Ekvatoro!
– Ja, iru vi al Ekvatoro!!!

Mi relokas la telefonparaton kaj mi ŝovas min en la littukon.

 (traduko al esperanto el la itala retejo: http://www.nenanet.it/   – la fabelo estis verkita en 1999 fare de Arianna, 11-jara knabino)

___________________________________________________________________________

it_IT BANDIERA

UN VIAGGIO ALL’EQUATORE

di

Arianna

Sono a casa, in un freddo pomeriggio d’autunno, intenta a guardare la TV, ma ecco squillare il telefono: sto per dire “pronto”, ma subito…
– Congratulazioni! La Caty Viaggi vi ha scelti per andare a fare un viaggio all’Equatore! Si parte domani per un week-end da sogno!
Subito corro dai miei genitori che già sanno tutto e li aiuto a far le valige. Il giorno dopo, alle due di mattina, si sente lo strombazzare di un autobus e, frettolosamente, ci precipitiamo giù per le scale; saliamo sull’autobus per andare all’aereoporto di Falconara.
Finalmente, prima di salire sull’aereo, con gioia esclamo: – Il mondo è mio!! E partiamo.

Dopo molte ore, lo sballottamento di una Jeep mi risveglia; mi guardo intorno: ai due lati della strada di terra battuta s’innalzano delle fitte vegetazioni di canneti che attirano molti moscerini e zanzare abbastanza grandi che cercano di pungermi.
Finalmente giungiamo in una radura dove il sole penetra a malapena perchè coperto dai grandi e maestosi alberi di circa sessanta metri. Ad un certo punto compare, dalla fitta vegetazione, un signore che dice:
– Salve, sono Jones, la vostra guida; non preoccupatevi, con me, è tutto sotto controllo!
Ma secondo me non dice il vero: sembra un ragazzo piuttosto imbranato! Per cominciare ci dà i vestiti adatti per un esploratore: ci fa indossare un casco da cacciatore beige, una canottiera mimetizzata da militare, dei pantaloncini corti altrettanto da militare trattenuti da un cinturone di cuoio con incluso un coltellino e una frusta da “Indiana Jones”, infine degli anfibi neri.
Si parte in perlustrazione; le liane sono aggrovigliate disordinatamente sugli alberi dove “volano” piccole scimmiette e dove si appoggiano pappagalli variopinti e tucani dal becco giallo; il sottobosco è pieno di cespugli e piante carnivore che aspettano la loro preda.
Torniamo all’accampamento verso l’ora di cena; la mamma e il babbo hanno portato dei panini e un po’ d’acqua, poi ci corichiamo nei sacchi a pelo.
– Io farò la guardia di notte – dice Jones, ma subito si corica anche lui.
Il mattino seguente mi risveglio prima di tutti e, per giocare un pò, afferro lo specchietto di mamma e…… – AAAAAHHH!!!! Ho una tarantola sulla testa!! Con freddezza la tolgo con la frusta , ma ancora si sente…
– Aiuto!! – Mi precipito nella tenda di Jones: è stato morso da un serpente, fortunatame non velenoso. Chiamo i miei genitori e dico loro di sorvegliarlo mentre io vado a raccogliere l’erba medicinale. Mi faccio strada tagliando le canne con il coltello e finalmente ecco le erbe che sto cercando; però non mi accorgo che sono vicino alle sabbie mobili e ci casco dentro. Cerco di tenermi al ramo di un albero che subito si spezza, ma proprio quando sto per annegare….. lo squillo del telefono mi risveglia:

– Pronto?
– Congratulazioni!! Avete vinto un viaggio all’Equatore!
– Ma vacci tu all’Equatore!!!
Chiudo il telefono e mi ficco sotto il letto.

 (tradotta in esperanto dal sito italiano: http://www.nenanet.it   – un sito di favole per bambini.

Questa favola è stata scritta nel 1999 da Arianna, allora undicenne)

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s