Home

Image

riflessivi refleksivoj / riflessivi

K V A R A       L E C I O N O eo bandiera

__________________________

 

pronomo – posedaj adjektivoj kaj posedaj pronomoj –

demandformo – kunmetitaj vortoj –

sufiksoj: -ist-, -ul-, -an-, -il-

LA PRONOMO

Por memorigi al si: la pronomo estas tiu ŝanĝebla parolelemento, kiu anstataŭas la nomon. La vorto “pronomo” fakte devenas de la latina lingvo   pro   kiu signifas:   en la rolo de …, en la loko de 

Por klarigi: estas oportune scii, ke la vortoj, kiujn oni klasas sub la kolektiva nomo “pronomoj” ne havas ĉiuj la saman karakteron. Efektive ili:

  • povas anstataŭi substantivon aŭ ideon pli frue esprimitajn (li, ĝi …)
  • povas esti ili mem “kvazaŭnomoj” aŭ “kvazaŭideoj” (iu, nenio …)
  • aŭ ofici kiel determinanto, por determini (kiu, kelkaj …)

Do, la pronomoj estas diverstipaj: personaj (personaloj), posedaj (posesivoj), montraj (demonstrativoj), rilataj (rilativoj), demandaj (interogativoj), sumigaj (kolektivoj), nedifinaj (indefinitivoj) kaj neaj (negativoj)

[la vortoj interkrampe kaj kursivaj estas internaciaj terminoj, la aliaj estas esperantformaj]

PERSONPRONOMOJ

En Esperanto la  personpronomoj   estas:

mi          (io)

(ci), vi     (tu)           “ci” estas konfidenca vorto, sed en la internacia komunikado tro da konfidenco kaŭzis ĝenojn, do Zamenhof mem konsilis, por forigi ĉiujn embarasojn, uzi unu rimedon: diri al ĉiu (ĉiuj kaj ĉio) nur ‘vi’. Ordinare oni uzas   ci    por  aparta efekto postulita de la tradukoj, por indiki specife familiarecon, amikecon.

li            (egli, lui)    virseksulo

ŝi           (ella, lei)    inseksulo

ĝi           (esso, essa)   por la aĵoj, por la senseksaĵoj, neŭtra formo

ni           (noi)

vi           (voi)

ili           (essi, esse)  virseksuloj, inseksuloj kaj aĵoj  plurale

La personpronomoj  povas havi la akuzativan finaĵon. Ekzemploj:

Li salutis vin.  

Karlo vidas min.

Petro akceptis lin malvarme.

Ni lavu nin!

Antaŭ ili oni povas uzi la prepozicion, kiu estas postulita de la senco. Ekzemploj:

Mario skribis al ŝi leteron.

Li donos al ni du pomojn.

Mi ne kredas al tio.

Ĵetu en ĝin  (ekzemple: ŝparmonujo)  unu eŭron.

LA REFLEKSIVPRONOMO

 “si

“Si” estas pronomo kiu nomiĝas refleksivo, pro la fakto ke ĝi resendas al subjekto. En esperanto ĝi utilas por ĉiuj genroj kaj nombroj.

“Si”  identiĝas kun la subjekto kiu troviĝas en la sama propozicio (ankaŭ se akcesora aŭ infinitiva) kaj neniam ĝi povas do esti mem subjekto.  Ekzemploj:

Li lavas sin.               ( =Li lavas sin mem)                               

Ŝi lavas sin.          (=Ŝi lavas sin mem)

Ili kombas sin.    (=Ili: t.e. viroj aŭ virinoj kombas sin mem)

Tiu verbo postulas post si la akuzativon.

LA PRONOMO NEDIFINA

oni”

La pronomo “oni” pro sia nedifina signifo povas aludi egale al unu aŭ al pluraj personoj. La singularo estas ofte preferinda.  Ĝi havas la saman valoron de  si   en la itala, de    on    en la franca   kaj de    man    en la germana lingvo.   Ekzemploj:

Oni diras.

Oni multe laboras, kiam oni bone fartas.

Kontraŭe al    li,  ŝi,  ĝi  [ kiuj estas pronomoj]-    “oni “ estas nur kvazaŭnomo; ĝi signifas  “iu ajn”  aŭ  “iuj ajn” (singulare aŭ plurale)

Adjektivoj kaj pronomoj POSEDAJ

POSEDADJEKTIVOJ

Samkiel ĉiuj aliaj adjektivoj, ankaŭ tiuj posedaj estiĝas en esperanto per la aldono (al la personpronomoj) de la  finaĵo     -a        Ili neniam akceptas la artikolon   la.

mia                 en la itala            mio (de mi)

(cia)  via         en la itala     tuo, (de vi)

lia                   en la itala     suo (de li)

ŝia                  en la itala     suo (de ŝi)

ĝia                  en la itala            suo (neŭtra formo)

nia                  en la itala            nostro (de ni)

via                   en la itala            vostro (de vi)

ilia                   en la itala            loro (de ili)

sia                   en la itala            suo, proprio, di lui, di lei, di loro (propra de la subjekto)

Bone atentu: “Sia” neniam povas apudiĝi al subjekto de propozicio, kiel same okazas por la refleksivpronomo “si” (kiu neniam povas anstataŭi subjekton). Tial:

oni povas diri, laŭ la situacio:  lia, ŝia, ĝia … libro estas nova.

neniam oni povas diri: “sia libro estas nova”  (la libro de kiu?).

 

Signifaj ekzemploj de aplikado de la posedadjektivoj:

 

Johano havas liajn librojn.        (…la librojn de alia persono kiu estas viro)

Johano havas siajn librojn.        (siajn proprajn)

La onklo estas en la ĝardeno kun sia nevo kaj sia (de la onklo) amiko.

La onklo estas en la ĝardeno kun sia nevo kaj lia (de la nepo) amiko.

LA POSEDPRONOMOJ (POSESIVOJ)

Por memorigo:  la posedpronomoj ĉiam anstataŭas substantivon (nomon), krome ili montras la posedanton. En Esperanto, do, ili estiĝas per la adjektiva formo samkiel la posedadjektivoj, PLUE ili povas akcepti la artikolon  la   antaŭe, laŭ la plaĉo de la parolanto, kiu povas ankaŭ ne uzi la artikolon.

La esperanta propozicio:

Mi havas mian libron kaj lian.

kaj la sekva propozicio:

Mi havas mian libron kaj la lian.

estas ambaŭ korektaj.

DEMANDFORMO:

ĉu

Ĉiuj la demandaj propozicioj, kiuj ne enhavas ian alian demandvorton, bezonas antaŭmetitan partikulon     ĉu    kiu signifas:  eble, ke ?

Ĉu vi fartas bone ?

Ĉu vi lernis la lastan lecionon?

Sed kiam la demando komenciĝas per aliaj demandvortoj, kiaj ekzemple la korelativaj pronomoj (Kiu? Kio? Kiel? k.t.p.) – pri kiuj oni traktos je la deka leciono – ni tute ne devas uzi la partikulon   ĉu.

– Kiu estas la ŝtelisto ?

Kiel vi fartas ?

Fine, en la NEREKTAJ  demandfrazoj (pri kiuj oni traktos en la dekunua leciono) oni devas uzi la partikulon   ĉu    kiu egalvaloras la italan dubeman  “se” .  Ekzemplo:

– Mi ne scias, ĉu la vetero estas bela.   (Mi ne scias: ĉu la vetero estas bela?)

==================================================

LA KUNMETITAJ VORTOJ

==================================================

La kvanto da vortoj, kiujn devas ekscii la esperantlernanto estas rimarkinde reduktita, rilate al la kvanto da vortoj kiujn oni devas ekscii ĉe la naciaj lingvoj; ĉi tio danke ne nur al la utiligo de vortradikoj, de prefiksoj kaj sufiksoj rigore koheraj kaj fiksaj, kiuj simpligas la forĝadon de novaj vortoj – sed danke ankaŭ al la uzado de la kunmetitaj vortoj.

Ekzemple, ni konsideru la vorton     skribotablo   (en la itala : scrivania  = tavolo per scrivere).

Ĉi tiu kunmetita vorto enhavas du konceptojn: la ideon de tablo, kaj la ideon de skribo.

La regulo estas, ke – el la du konceptoj – oni devas loki la precipan ideon=vorton (determinitan) je la posta pozicio (vortfunde), kaj la duan (determinantan, decidan) antaŭen.

Tablo   =   estas determinita aĵo

Skribo  =   determinas la specon de uzado de la tablo: la celon skribi

Se ni estus skribintaj:   tabloskribo     ni estus dirintaj:  “skribo per la uzo de tablo (kaj ne per aliaj eventualaj apogebenoj, kiel ekzemple povus esti: la vitro de fenestro, parapeto, la genuoj, la planko…)” Tia regulo permesas al ni esti tre precizaj en la pensoesprimo.

 

Aliaj signifaj ekzemploj:     skribmaŝino    –    maŝinskribo

a) en esperanto:    skribmaŝino   (en la itala:  macchina per scrivere)   la maŝino estas la difinita vorto; la skribo estas la utiligmaniero, la celon, do indikas la destinon  de tiu aparta maŝino

b) en esperanto:   maŝinskribo   (en la itala:  scrittura a macchina)   la skribo  estas la difinita vorto; la maŝino  ĉi-kaze  estas la ilo, la perilo, per kiu rezultas tiu aparta skribmaniero.

Bone atentu!  Per la supraj ekzemploj (tabloskribo, skribmaŝino …) ni povas konstati kaj eltiri alian regulon: kutime, en la kunmetitaj vortoj oni elizias la finaĵon de la antaŭa vorto (pro simpligo) escepte, kiam la koncerna prononcado iĝus pli malfacila, kiel – por ekzempli – en la kunmetita vorto de la estanta mia blogo:

lingvovojo  (anstataŭ:  lingvvojo, kiu estus pli malfacile prononcebla!)

Aliaj ekzemploj de kunmetitaj vortoj:

multenombra  =  (itale  numeroso)            el nombro = numero  kaj  multe = molto

unutaga  =  (itale  di un giorno)                 el tago = giorno    kaj   unu = uno

unuataga = (itale  del primo giorno)          el tago = giorno    kaj  unua = primo

antaŭvidi = (itale  prevedere)                    el vidi = vedere     kaj   antaŭ = avanti

vaporŝipo =  (itale  nave a vapore)           el ŝipo = nave       kaj  vaporo = vapore

==================================================

ALIAJ SUFIKSOJ

-ist-    -ul-    -an-    -il- 

==================================================

  • -ist-               montras personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la radiko:

Dent-ist-o = dentista                                  (dent-o  =  dente)

Mar-ist-o  =  marinaio                                 (mar-o   =  mare

Ŝtel-ist-o   =  ladro                                     (ŝtel-i  =  rubare)

  • -ul-                 montras la individuon, la personon (karakterizitan per tio, kion esprimas la radiko). Oni uzas ĝin kiam en la radiko tute ne estas la ideo de individuo, sed nur ideo de aĵo  aŭ  de  ago. Fakte, estas senutile diri   patr-ul-o    ĉar   en la radiko jam estas la ideo de  persono.:

Bon-ul-o  =  persona buona             (bon-a   =  buono)

Riĉ-ul-o  =  persona ricca                 (riĉ-a   =   ricco)

Kuraĝ-ul-o  =  persona coraggiosa     (kuraĝ-o   =  coraggio)

Sed:

Patro (ne patrulo !)  =  padre     /     Patrino (ne patrinulo! ne patrulino!)   = madre  

  • -an-               indikas sekvulon, partianon pri politikideo aŭ similaj; la membron de socio; la loĝanton de loko: urbo, vilaĝo, insulo, nacio, lando:

Krist-an-o  =  cristiano                              (Krist-o   =  Cristo)

Grup-an-o  =  membro d’un gruppo            (grup-o   =  gruppo)

Rom-an-o  =  romano                                (Rom-o   =  Roma)

  • -il-                 indikas la instrumenton, la aparaton, la organon servantan por plenumi la agon esprimitan de la radiko; signifas “tio, kio servas por efektivigi ion”:

Tranĉ-il-o  =  coltello                         (tranĉ-i   =  tagliare)

Komb-il-o  =  pettine                          (komb-i   =  pettinare)

Ŝlos-il-o  =  chiave                             (ŝlos-i   =  chiudere a chiave)

TERMINARO DE LA KVARA LECIONO

(nomoj)

Biblioteko = biblioteca

Butiko = bottega

Doktoro (D.ro, D-ro) = dottore

Eneido = Eneide

Fero = ferro

Hamleto = Amleto

Kliento = cliente

Objekto = oggetto

Profesoro = professore

Roman-o = romanzo

Rom-ano = romano

Rusto = ruggine

Urbo = città

(adjektivoj)

Lerta = abile, bravo

Plena = pieno

Riĉa = ricco

Stranga = strano

Volonta = volonteroso

(verboj)

Aĉeti = comprare

Akompani = accompagnare

Devi = dovere

Donaci = regalare

Iri = andare

Legi = leggere

Tondi = tagliare (con forbici)

Tranĉi = tagliare

Vendi = vendere

Verki = comporre, scrivere (un’opera)

Voli = volere

(alitipaj vortoj)

al = a, verso

ankaŭ = anche

antaŭ = innanzi (tempo, luogo)

(antaŭe = prima)

Ĉe = presso, in casa di

Ĝis = fino a

Hieraŭ = ieri

Jam = già

Jes = sì

Kun = con

Nek… nek…  =  né… né…

Nun = ora

Preskaŭ = quasi, pressoché

Sed = ma

Tiu = quello

PRAKTIKADO

(je legado kaj tradukado)

– Mi devas aĉeti multajn objektojn: ĉu vi povas veni kun mi? –

– Jes, mi volonte vin akompanos. –

– Ni iru, antaŭe, ĝis la butiko de la libristo. Mi deziras aĉeti kelkajn Esperantajn librojn. Mi jam posedas kelkajn romanojn de D.ro Vallienne, tre lerta Esperanta verkisto: nun mi volus legi en Esperanto ankaŭ Eneidon kaj Hamleton. Mi volus ankaŭ aĉeti kelkajn librojn, kiujn mi donacos al profesoro Nigro kaj al lia filino. Ŝi tre amas legi kaj ŝia biblioteko estas tre riĉa: ĝi (en)havas multajn librojn. –

– Preskaŭ ĉiuj urbanoj estas klientoj de tiu libristo, ĉar li estas honestulo. –

– Antaŭhieraŭ mi estis kun li ĉe la fervendisto, sed nek mi povis aĉeti la tondilon, kiun mi deziris, nek li la tranĉilon, ĉar ili estis rustoplenaj. –

– Strange! –

____________________________

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s