Home

DISCO DI FESTO da wikipedia

Disko de Festo / Disco di Festo (1.700 a.K.)

_________________________________

ĉu deĉifri lingvon estas psikologia arto aŭ scienco? aŭ ambaŭ?

aŭ nur afero de kulturo?

_________________________________

el verko LINGUAGGI PERDUTI (ital-lingve)  de P. E. Cleator, britulo eminenta arkeologia esploristo kaj verkisto:

eo bandiera

Lingvo estas kiel vivanta korpo, kiu kreskas kaj progresas. Aldone, kiel aliaj vivantaĵoj, ĝi estas aridigebla kaj mortebla. Tial, laŭ la situacioj, povas resti nur memoro pri la lingvo (kiel okazis al antikva greka kaj al la latina) aŭ povas perdiĝi ĉia ajn kono pri ĝi. Sed ankaŭ en ĉi tiu ekstrema okazo ia rimedo povus ne perdiĝi: se ĝi estis skribita, probable iuj dokumentoj pluvivas; kaj, unu tagon aŭ alian, materialo ĝis nun bone kaŝita aŭ simple ne konata povus elaperi kaj allogi studemulojn.
Ekzistas malsamaj lingvoj, kiujn oni skribas per samaj grafikaj signoj (kiel, inter multaj, la franca, la angla, la germana kaj la itala); alikaze, lingvo povas esti prezentita per pli ol unu tipo da skribo: hodiaŭ la turkan lingvon oni skribas per latinaj litertipoj post la reformo dekretita de Mustafà Kemal la jaron 1928-an, sed pli frue oni uzis la arabajn litertipojn. Do estas kvar la eblecoj, kiuj sin prezentas al deĉifristo, tio dependas se la skribo aŭ la lingvo kiu ĝin utiligas estas konata aŭ malkonata, kiel sube indikote:

lingvo               skribo                deĉifrado

konata             konata            neniu malfacileco
konata             nekonata        nur parte facila
nekonata         konata            malfacila
nekonata         nekonata         malebla

  1. Klaras, ke se la skribo kaj la lingvo estas konataj, ne ekzistas malfacilecoj
  2. Kiam oni konas la lingvon sed ne la grafismon, ekzistas kripta tekniko nomita “je simpla anstataŭigo” per kiu la deĉifristo povas sin helpi. Antaŭ ĉio necesas difini la identecon de la lingvo, ties ĝeneralan naturon kaj la aldirekton de la nekonata skribo. Kiam la teksto estas sufiĉe longa kaj sufiĉe karakterizita, per kontrolo de la kvanto da malsamspecaj karaktroj kiujn ĝi enhavas, oni povas atingi indikon pri ĝia naturo. La aldirekto de la skribo povas esti “horizontala de dekstra flanko al maldekstra” aŭ kontraŭe, aŭ ambaŭdirekten (t.e. alternative, kiel sulko strekata per plugilo; en la itala la termino korekta estas “bustrofedica”); aŭ de la supro al la subo antaŭirante de maldekstro al dekstro; aŭ progresi per daŭra kurblinio kiel en la konata Disko de Festo; aŭ sekvi samtempe malasamajn skemojn, ne necese laŭ speciala ordo. Neniam oni povas ekskludi apriore unu el ĉi tiuj eblecoj. Kiam la skribaĵo estas de rekonita lingvo sed la litertipoj estas nekonataj, necesas klarigi ĉu la skribo apartenas al la lando en kiu ĝi estis retrovita. Poste, oni devas klopodi dati ĝin, utiligante ĉiun arkeologian rimedon kaj ĉiojn kiuj rilatas la grafismon mem, t.e. ĝian naturon kaj la stilon, kaj je la fino konsideri ankaŭ la utiligitan materialon.
    Por la esploro de skribaĵo ĝis nun maldeĉifrita, esence oni ekuzas du metodojn: tiun nomita “analiza” kaj tiun de “probablaj vortoj”. La unua kuntrenas profundan analizadon de la skribaĵo, t.e. de la grafikaj signoj, de la vortoj kaj de la kunteksto, kaj sekve la klopodon, plusekvitan per oftaj komparoj, por aljuĝi fonetikajn valorojn al kelkaj signoj. Akceptante ĉi tiun sistemon oni povas esperi sukcesi al identigo de tiu lingvo laŭ specifaj karakterizaj elementoj (se temus ekzemple pri la itallingvo, serĉadi samajn vortojn duliterajn: la, lo, le, su, in … aŭ duoblajn signojn …). Se la studado baziĝas sur tre reduktita epigrafia materialo, probable estos pli efika al la rezulto la tekniko de la “probablaj vortoj” (… kalkuli ekzemple la probablan celon de la epigrafo … Dediĉo sur imponeca tombo certe entenos nomojn kaj kvalifikojn de la eminentulo reĝdevena kiu tie estis entombigita …)
  3. Kiam la skribdeveno estas (re)konata, sed la lingvo fakte nekonata, la deĉifrado prezentiĝas tre malfacila: kiel tion montras ankoraŭ hodiaŭ la neebleco ekposedi la ŝlosilon de la etruska lingvo. Mankante dulingva teksto je sufiĉa vasteco, la nura metodo utiligebla estas tiu de la interna analizo, t.e. la tiel nomata “kombiniga metodo” de G. Passeri. Se ni baziĝas sur la indicoj (signoj) kiujn ni havas pri la naturo de la epigrafo (vota, funebra k.t.p.) ni povas progresi kaj redakti tabelon de la skribaĵoj kun similaj karaktroj por klopodi eltiri la (ĉe-estantajn) proprajn nomojn. Sekve, oni provas identigi la signifon de la aliaj vortoj, atente esplorante ilian aranĝon (ĉu ili ofte ripetiĝas aŭ malofte …. ĉu ili ripetiĝas kunmetitmaniere k.t.p.), observante tute specife la eblajn sufiksojn, kiuj facile karakterizas la deklinacion en la substantivoj kaj la konjugacion en la verboj. ..
  4. Je la fino, kiam la lingvo estas nekonata kaj ne konata estas ankaŭ la skribo, laŭ la strikta logiko ni povas diri, ke la esperoj nuliĝas: kiel eltiri ion el nenio? Tamen, du freŝdataj akiroj (1959-jaren) tiu de Linear B-sistemo (1) kaj tiu de la hititaj hieroglifoj (2) montras, ke oni povas rapide deĉifri lingvon kiam difiniĝas kontaktfadeno, eĉ malforta kaj vaporeca.

Ĉiukaze – ĉu ni startas el nesciado pri la lingvo aŭ ĉu el tiu de la skribo aŭ el ambaŭaj –  estas grave antaŭvidi ĝian datadon kaj ĝian fidindecon, krom la kvanton da materialo je dispono.

________________________
Notoj:
1) Linear-B sistemo = Simpla B: skribsistemo utiligita de micenoj por marki grafike sian lingvon, kiu rezultas esti arkaika formo de la greka lingvo (la simpla A estas unu el la skribsistemoj utiligitaj en la insulo Kreto, sed antaŭe).
2) Hitita hieroglifo-sistemo: la lingvo de ĝi kodigata montriĝas esti tiu de la Luvoj, ne tiu de la Hititoj (kiu estas tipologie simila al la egiptaj hieroglifoj sed ne havas rilaton al la egiptaj hieroglifoj, eĉ ne al tiuj kretaj. Eĉ ne estas pruvebla kunligo de la hitita hierofligo kun la hitita kojnoforma skribo). La hitita hieroglifo – hodiaŭ konata kiel Anatolia hieroglifo, estis utiligita ĉefe en la monumentaj epigrafoj, sed ankaŭ sur sigeloj – rilatas al skribo de Luvia dialekto nomita “luvia hieroglifo” por ĝin distingi el tiu formulita en la kojnoforma luvia alfabeto de la 2-a jarmilo antaŭ Kristo. Komplikite, ĉu vere?

(traduko al esperanto, el la itala, fare de la blogisto)

______________________________

Hitita Hieroglifo / Geroglifico ittita (el silab.it)

______________________________

decifrare una lingua è arte psicologica o scienza? o entrambe?

o solo un fatto di cultura?

______________________________

dallo scritto, in lingua italiana, LINGUAGGI PERDUTI  di P. E. Cleator, inglese, eminente ricercatore archelogico e scrittore:

it_IT BANDIERA

Una lingua è come un organismo vivo che cresce e si sviluppa. Inoltre, come le altre cose vive, è soggetta a inaridire e a morire. Così a seconda delle circostanze, può rimanere un ricordo della lingua (è il caso del greco antico e del latino) oppure perdersene ogni conoscenza. Ma anche in questa eventualità estrema non è detto che essa sparisca senza rimedio: se veniva scritta , è probabile che qualche documento sopravviva; e un giorno o l’altro materiale ancora oggi ben celato o semplicemente ignorato potrebbe venire alla luce e attirare l’attenzione degli studiosi.
Vi sono lingue diverse che si scrivono con gli stessi segni (così fra le altre il francese, l’inglese, il tedesco e l’italiano); oppure una lingua può rappresentarsi con più di un tipo di scrittura: oggi il turco si scrive in caratteri latini dopo la riforma decretata da Mustafà Kemal nel 1928, mentre precedentemente si usavano i caratteri arabi. Quattro dunque sono le possibilità che si presentano a un decifratore, a seconda che la scrittura o la lingua che della stessa si serve sia nota o ignota, vale a dire:

lingua               scrittura                decifrazione

nota                 nota                 nessuna difficoltà
nota                 ignota              relativamente facile
ignota              nota                 difficile
ignota              ignota               impossibile

1.  E’ chiaro che se la scrittura e la lingua ci sono note, non sorgono difficoltà.

2. Quando è nota la lingua ma non la grafia, esiste una tecnica crittografica detta di sostituzione semplice a cui il decifratore può ricorrere. E’ necessario prima di tutto stabilire l’identità della lingua e la natura generica e il verso della scrittura ignota. Se il testo è di una certa lunghezza e sufficientemente caratterizzato, verificando il numero di caratteri diversi che contiene si può ottenere un’indicazione sulla sua natura. Il verso della scrittura può essere orizzontale da destra a sinistra o viceversa, o in entrambe le direzioni cioè “bustofredica”; o dall’alto al basso avanzando da sinistra a destra; o procedere in linea curva continua come nel noto Disco di Festo; o seguire diversi schemi insieme, non necessariamente in un ordine particolare. Non si può mai escludere a priori una di queste possibilità.
Nel caso di uno scritto in lingua nota ma in caratteri ignoti, bisogna chiarire se la scrittura è propria del paese in cui lo scritto è stato rinvenuto. Poi si deve cercare di datarlo, valendosi di ogni risorsa dell’archeologia, poi di tutto quanto concerne la grafia stessa, cioè la sua natura e il suo stile, e infine tenendo conto anche del materiale impiegato.
Per l’esame di uno scritto ancora indecifrato si ricorre sostanzialmente a due sistemi: quello chiamato “analitico” e quello delle “parole probabili”. Il primo comporta un’analisi profonda dello scritto, cioè dei segni grafici, delle parole e del contesto e quindi il tentativo, seguito da frequenti riscontri, di attribuire valori fonetici ad alcuni segni. Seguendo tale sistema si può sperare di giungere a identificare la lingua in base a certi tratti caratteristici (in riferimento alla lingua italiana ad esempio vedere le stesse parole di due sole lettere: la, lo, le, su, in …, o un segno doppio…). Se lo studio deve fondarsi su un materiale epigrafico molto ridotto, è probabile che dia molto miglior frutto la tecnica delle parole probabili (… tenere conto ad esempio dello scopo probabile dell’iscrizione … Una iscrizione su una tomba di una certa imponenza conterrà i nomi e i titoli del personaggio di stirpe regale che vi fu sepolto …)

3. Quando la scrittura è nota ma è ignota la lingua, il deciframento si presenta molto difficoltoso: come risulta ancora oggi l’impossibilità di impadronirci della chiave dell’estrusco. In mancanza di un testo bilingue di estensione sufficiente, il solo metodo impiegabile è quello dell’analisi interna, cioè il metodo cosiddetto combinatorio di G. Passeri. Basandoci sugli indizi che possiamo avere sulla natura dell’iscrizione (votiva, funeraria ecc.) si procede a compilare una tabella delle iscrizioni di carattere affine e si vede di estrarne i nomi propri. Poi si cerca di identificare il senso delle altre parole studiandone attentamente la disposizione (se ricorrono spesso o di rado … quali ricorrono abbinate ecc.), tenendo d’occhio particolarmente i possibili suffissi, i quali facilmente caratterizzano la declinazione nei sostantivi e la coniugazione nei verbi. ….

4. Infine quando non è nota la lingua e non è nota la scrittura, la logica vorrebbe farci dire che
le speranze si riducono a zero: come ricavare qualcosa dal nulla? Eppure due conquiste recenti, quella del sistema  Linear B (1) e quella dell’ittito geroglifico (2) stanno a indicare che si può giungere a decifrare rapidamente una lingua quando sia stato stabilito un filo di contatto, sia pure tenue.

In tutti i casi – si parta dall’ignoranza della lingua o da quella della scrittura o da tutt’e due – è importante tener conto, oltre che della quantità di materiale a disposizione, della sua datazione e della sua attendibilità.

________________________
Note:
1) Il sistema Lineare B: sistema di scrittura utilizzato dai micenei per denotare graficamente la loro lingua, risultata essere una forma arcaica della lingua greca (La linerare A è uno dei sistemi di scrittura utilizzati nell’isola di Creta, ma precedentemente)
2) Il sistema Ittito geroglifico: la lingua che i geroglifici ittiti codificano si dimostra essere quella dei Luvi, non quella degli Ittiti (che tipologicamente era simile ai geroglifici egiziani ma non ha alcuna relazione con i geroglifici egiziani e non ne ha nemmeno con quelli cretesi. Non c’è nemmeno collegamento dimostrabile con la scrittura cuneiforme ittita). Il geroglifico ittito, oggi conosciuto come “geroglifico anatolico”, costituito da circa 500 segni, veniva tilizzato specialmente nelle iscrizioni monumentali, ma anche su sigilli, riguarda la scrittura di un dialetto luvio detto “luvio geroglifico” per distinguerlo da quello redatto in alfabeto luvio cuneiforme del II° millennio a.C. Complicato, vero?

 

Hitita (=anatolia) hieroglifo – eltrovita la jaron 1995-an ĉe la iliona urbo de Troja

(el: http://gianfrancopintore.blogspot.it/2010/05/i-maestri-degli-script-cocktails_29.html )

(mia traduzione in esperanto, dall’italiano – la blogisto)

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s