Home

Infano en Bjalistok

 

Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj en Tikoci, estis pedagogo konscienca, li fondis lernejon en urbo apuda al Bjalistok, poste li fariĝis instruisto pri geografio kaj modernaj lingvoj ĉe ŝtatlernejoj. Li edziĝis al Rosalja Sofer. De la edziĝo venis kvin filoj kaj tri filinoj, la unua filo estis Ludoviko Lazaro, kiu naskiĝis la dek kvinan de decembro 1859-a. Sed la salajro estis nesufiĉa, tiel la hejmo fariĝis pensiono. La patro estis saĝa kaj severa, la patrino havis dolĉan naturon kaj estis bonkora kun siaj infanoj kaj sia edzo.

Pli ol la aliaj gefratoj Ludoviko respektis la tutan familion, la amikoj nomis lin “barono” pro liaj ĝentilaj manieroj, kaj li estis siavice respektata de ĉiuj. Li amis tre multe sian patrinon, ŝi lin edukis ke ĉiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.

Unu tagon Ludoviko, preter la fenestroj de sia domo, sur la strato Verda, vidis scenon kiu pensigis lin krei komunan lingvon por ĉiuj popoloj.

 

Mi, ĉi tie, trans-skribas parton de la rakonto, vere efike pritraktita de la aŭtoro, Edmond Privat (svisa ĵurnalisto, kaj verkisto) kiu bone konis Zamenhof kaj intervjuis lin siatempe:

 

Pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj … Al vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulino … “Ne bleku, judaĉoj! hundoj!” krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: “Hra, hre, hri, hro, hru.” Tion ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: “Formarŝu de l’ trotuaro, vi raso de ŝtelistoj! …” kaj kraĉas oficiro pro malŝato.

   Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj … Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas.

“Ruse parolu!” minacas la oficiro, “nur ruse, ne lingvaĉe” ĉi tie estas rusa lando! …”   Protestas Polo el amaso … Kie? … Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole.

Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon.

“Jam li ĉesos nin insulti”, murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

   Kion scias tiuj homoj unuj pri l’ aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj … ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. …

El “La vivo de Zamenhof”, Edmond Privat, 1920

 

______________________________________

Russian_Gendarmes_1890

Rusaj ĝendarmoj en la jaro 1890 – Gendarmi Russi nel 1890

 ______________________________________

 

 

Bambino a Bjalistok

 

Markus Zamenhof, nato da genitori ebrei a Tikoci, era un coscienzioso pedagogo, aveva fondato una scuola in una città nei pressi di Bjalistok, poi era diventato insegnante di geografia e lingue moderne nelle scuole statali. Si sposò con Rosalja Sofer. Dal matrimonio vennero cinque figli e tre figlie, il primo fu Ludoviko Lazaro, nato il 5 dicembre 1859. Ma la paga era insufficiente, così la casa diventò una pensione. Il padre era saggio e severo, la madre aveva una natura dolce ed era affettuosa con i suoi bambini e lo sposo.

Più degli altri fratelli e sorelle Ludoviko rispettava tutta la famiglia, gli amici lo avevano denominato “barone” per i suoi modi gentili, ed a sua volta egli era rispettato da tutti. Amava molto sua mamma, lei gli aveva insegnato che tutti gli uomini sono fratelli e uguali davanti a Dio.

Un giorno Ludoviko, dalle finestre della sua abitazione, sulla strada Verde, aveva visto una scena che gli fece pensare di inventare una lingua comune per tutti i popoli.

 

Trascrivo qui una parte del racconto, trattato con molta efficacia dall’autore, Edmond Privat (giornalista e scrittore svizzero) che ha conosciuto bene Zamenhof e lo ha intervistato a suo tempo:

Passava una schiera di Ebrei con le tipiche barbe lunghe … Ecco delle palle di neve nel tiro puntavano ai volti. Un colpo sotto un occhio. Una guancia sanguina. Una donna anziana si lamenta … “Non urlate, schifosi giudei! cani!” gridano dei ragazzi della gente cristiana, e corrono quà e là, schernendo la sconosciuta lingua giudaica: “Hra, hre, hri, hro, hru.” Un luogotenente russo di questo ride e applaude: “Sgomberate il marciapiede, voi, razza di ladri! …” e un ufficiale sputa in segno di disprezzo.

   Sulla piazza del mercato si muove la folla. Rumoreggiano passi e parlate in un rumoroso chiacchiericcio. Baluginano dei colori tra le ceste e i legumi: scialli verdi di donne della campagna lituana, pellicce di pecora, abiti grigi dei soldati, mantelli fatti con pelo di cammello, uniformi blu degli impiegati russi, cinture bianche, colletti rossi, acquile d’oro, guarnizioni argentate … Litigano delle venditrici con un mercante tedesco. Accorrono delle persone. Si radunano dei curiosi. Intervengono dei gendarmi. Ecco si lamentano in dialetto lituano. I poliziotti non capiscono.

“Parlate in russo!” minaccia un ufficiale, “solo in russo, non nella brutta lingua! qui siamo in terra russa!…” Dalla folla protesta un Polacco … Dove? … Visto l’uomo. Già lo afferrano i gendarmi. Tremano i presenti, senza volerlo.

Tra le bajonette taglienti egli va via, arrestato. Tacciono gli abitanti. Con un saluto tutti i Polacchi onorano il martire, ma Tedeschi ed Ebrei non sollevano il cappello.

“Così la smetterà di insultarci”, mormora uno dalla barba lunga. La collera scintilla negli occhi polacchi, della derisione in quelli russi.

Cosa sanno quegli uomini gli uni degli altri? Che anche loro hanno un cuore, conoscono la gioia e il dolore, amano la casa con la sposa ed i figli? Neanche capita un tale pensiero. Esistono solo Ebrei, Russi, Polacchi, Tedeschi … non esseri umani, solamente genti. Nella propria abitazione ciascuno accoglie solo membri della propria gente. …

Da: “La vita di Zamenhof”, Edmond Privat, 1920.

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s