Home

etv-au

aktualaĵo – morgaŭ la 5-an de aprilo 2014

Mi ne povas evitigi al mi tuje vin informi pri grava evento, kiu okazos morgaŭ, la 5an de aprilo 2014.
Morgaŭ estos projekciata la unuan televidan disaŭdigon en esperanto de nova elsenda stacio televida ETV (Esperanto-Televido), el Sidney, Aŭstralujo.
Por komenci, temos nur pri du horoj da elsendado posemajne, sed ĉi tiu certe oni devas konsideri grandan sukceson por esperanto.
Por miaj italaj legantoj, sed ankaŭ pro manko da tempo miaflanke, mi ne tradukos por ili la tutan informon, sed ĉar itala lingvo estas tiel simila al la esperanta, mi opinias, ke ili estas sufiĉe pretaj por kompreni intuicie la plej esencajn aspektojn de la averto: la elsendhoraron, la formacion de la laborekipo, kaj la koncernajn retejojn.
Por la esperantaj legantoj, male, ĉio estos pli simpla. (Vidu paĝfunden por kompleta informo)

La nura afero, kiun mi evidentigas estas tia: la nova televid-kanalo estos elsendita per alt-rapida interreto kun IPTV-teknologio, ebliganta bildo-larĝon kun 1080 pikseloj (bilderoj, bildopunktoj).

– – – – – – –

attualità – domani 5 aprile 2014

Non posso non informarvi subito di un importante evento che accadrà domani 5 aprile 2014.
Domani verrà lanciata la prima trasmissione televisiva in esperanto dalla nuova emittente televisiva ETV (Esperanto-Televido), da Sidney, Australia.
Si tratterà, per incominciare, di sole due ore alla settimana, ma questo è sicuramente un grande successo per l’esperanto.
Per i miei lettori in italiano, anche per mancanza di tempo da parte mia, non farò la traduzione del messaggio integrale, in quanto l’esperanto è così simile all’italiano, che ritengo siano maturi per comprendere intuitivamente gli aspetti più importanti di questo avviso: gli orari di trasmissione, la composizione del gruppo di lavoro e i siti correlati. Per i lettori esperantisti, invece, tutto sarà più semplice.

L’unica cosa da evidenziare è questa: il nuovo canale televisivo sarà trasmesso ad alta velocità tramite la tecnologia IPTV (cioè con connessioni a internet a banda larga) che possono sopportare contenuti audio-visivi ed immagini con 1800 puntini (PicSell).

legu plie / continua a leggere

 

read more

Esperanto-Televido “ETV” en Aŭstralio – ekde la 5-a de aprilo!

Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido “ETV” okazos en Sidnejo, morgaŭ, sabaton la 5-an de aprilo 2014!

La unua elsendo de ETV – kun tri-hora programo – okazos en Nov-Jorko je 02:00 – Rio de Janeiro (03:00) – Londono (07:00) – Varsovio (08:00) – Najrobo (09:00) – Moskvo (10:00) – Nov-Delhio (11:30) – Ĝakarto (13:00) – Tokio (15:00) – Sidnejo (17:00).

Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo oni povas spekti la programon senĉese, eĉ du horan novan programon ĉiusemajne!

La nova televid-kanalo estos elsendita per alt-rapida interreto kun IPTV-teknologio, ebliganta bildo-larĝon kun 1080 pikseloj (bilderoj, bildopunktoj). Ĝi estos disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan interretan konekton: televidiloj, tablaj kaj tabul-komputiloj, telefonoj kun androjdo aŭ iOS, ktp.

La enhavo estos plejparte en Esperanto, kaj konsistos el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ “zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo.”

La nova elsenda kanalo “Esperanto TV” laŭplane celas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis fluparolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

“Esperanto TV” estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios.

La teamo malantaŭ ETV:

– Richard Delamore (ĉefo de produktado, redaktoro)
– Marina Lobanova (merkatikaj aferoj)
– Dmitry Lushnikov (partnera produktisto)
– Smoliakov Roman (filmado)
– Robert Poort (oficiala reprezentanto)

Centraj adresoj:

info@esperantotv.net
http://esperantotv.net/

– Informriĉa paĝo pri la projekto de Aŭstralia ETV: https://www.facebook.com/LaEsperantoTV
– Informoj, komunikaĵoj, kaj materialoj pri kunlaboro: http://www.actingaustralia.com.au
– Retejo de la firmao kun la elsendoj: http://www.istreamstudios.tv
Szilvási László

——–
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS

__________________________________________________________________________________________
Komentu, aldonu vian opinion ĉe : http://www.facebook.com/Ret.Info

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s