Home

 

desert-breath-20

La spiralo en la dezerto, apud la bordoj de la Ruĝa Maro

__________________________

 

LA SPIRALO ESTAS REALAĴO – LA HISTORIETO … NU, NE!

 

Multajn, multajn jarojn antaŭe, eksterterano-ŝipeto marŝis super la tero. YuKayYuyu, la soleca komandanto de la ŝipeto, terure malamis la enuigajn transirojn super tiu sensprita kaj malprogresa planedo, sed decidis ĉiukaze malfermi la lukon por vidi ĉu tiuj sensignifaj vivantaj estaĵoj kun lanta inteligento je la fino evoluigis sin. Estis plimalpli centon da teraj jaroj, de kiam li ne havis okazon vojaĝi longe de tiuj aervojoj.

“Damne”, li diris al si, “io certe ŝanĝiĝis, mi donu fidon al ĉi tiuj estaĵoj! Aliflanke, ne estas ilia kulpo se ili posedas cerbon tiom atrofiiĝantan, similigeblan al tiu de niaj insektoj …”.

Li bezonis ĝuste nanosekundon por ek-kompreni, ke la situacio restis tia, kian li lasis lastan fojon.

“He ne, tiel ne bonas … Krom ne sukcesi evoluigi sian kapablon solvi problemojn, ili ne havas la plej malgrandan praktikan humuron, ili estas vere malgajaj. Bone, ili ricevis laŭmerite! Mi faru mokludon al ili!”

Li disetendis do sian gigantan kremŝprucilon kaj desegnis spiralon en la dezerto. Kiel arta garnaĵo sur la “kuko”, li metis en la centro akvoflakon.

“Kiu scias, kion pensos tiuj stultuloj pri niaj spiralaj benjetoj? Laŭ mia opinio, venontfoje mi ja ekvidos, ke mi fariĝis ilia nova Dio …”

Tiel, rikanetante, li daŭrigis sian vojaĝon al la kafejo je limoj de la universo, ĝustatempe por doni la matenmanĝajn kuketojn al siaj similuloj kaj ilin rakonti pri la nova spritaĵo rilate al homoj.

N.B. Taksi, ke eksterteranoj povu esti eĉ minimume interesataj al homa speco estas ege pretendema, sed fantazio galopas kaj ofte mi ne sukcesas limigi ambiciajn ekscesojn.

DESERTO 3

Fakte “La spiralo en la dezerto” (pli konata per nomigo “Desert Breath”) estas instalaĵo estigita en 1997-a de D.A.S.T. Arteam, trupo formita per tri artistoj: Danae Stratou, Alexandra Stratou kaj Stella Constantinides. Ĝi troviĝas en Egiptujo, apud la loko de El Gouna, sur la bordoj de Ruĝa Maro. Ĝi estas komplete efektivigita per sablo kaj iom post iom konsumiĝanta pro la venta erozio. En la intenco de la aŭtoroj, ĝi volas esti mezurilo pri la fluo (forpaso) de la tempo kaj volas prezenti la dezerton, kiel “stato kaj pejzaĝo mensaj”.

Mi daŭrigas oponii, ke kaŝe al ĉio, estas entrudiĝo de YuKayYuyu …

(el blogejo de Barbara Picci – bonvolu iri al suba blogejo-adreso, por vidi la originalan tekston en la itala)

–  –  –  –  –  –  –

per il testo in italiano rimando al blog di Barbara Picci:

http://barbarapicci.wordpress.com/2014/04/23/la-spirale-nel-deserto/

ARTE – LA SPIRALE NEL DESERTO – CURIOSITA’

 

 DESERTO 2

_________________________

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s