Home

Image KVINA LECIONO

La italan version de ĉi tiu leciono vi trovos ĉe la antaŭa blog-ero.

 

LA TRI GRADOJ DE KOMPARACIO

DE LA KVALIFIKA ADJEKTIVO

 

La kvalifika adjektivo povas eprimi ne nur la kvaliton, sed ankaŭ sian mezuron laŭ ĝiaj diversaj gradoj, per komparacio inter du aŭ plimultaj termoj de komparo. La tiel nomitaj “komparativoj” estas tri: egaleca, supereca kaj malsupereca.

 

1) la egaleca komparativo: ĝi esprimiĝas per tielkiel … [samgrade … kiel…]

EKZEMPLOJ:

– Paŭlo estas tiel bona, kiel Petro [en la itala: Paolo è (così) buono come Pietro]

– Ĉu ŝi estas tiel bona, kiel bela?   [en la itala: E’ tanto buona quanto bella?]

 

 

2) la supereca komparativo: ĝi esprimiĝas per la vorto pli … sekvata de la konjunkcio ol … [kiu kunligas la du samnaturajn komparitaĵojn]

EKZEMPLOJ:

La ŝtalo estas pli malmola ol la ligno   [it: L’acciaio è più duro del legno]

La suno estas pli granda ol la luno     [it: Il sole è più grande (maggiore) della luna]

 

 

3) la malsupereca komparativo: ĝi esprimiĝas per la vorto malpli … sekvata de la konjunkcio ol … [analoge]

EKZEMPLOJ:

La kato estas malpli fidela ol la hundo [it: Il gatto è meno fedele del cane]

Ĉu Petro estas malpli forta ol Johano? [it: Pietro è (forse) meno forte di Giovanni?]

 

 

LA SUPERLATIVO

Kiam la eco (kvalito) estas esprimita je sia plej alta aŭ granda grado, ni havas la “superlativan gradon”, distingeblan en du malsamaj komparacioj:

 

a) la komparacio “absoluta” (sen komparo kun iu alia termo) =  la finaĵo  -issimo   en la itala;

la superlativo absoluta esprimiĝas en esperanto per la vorto “tre” metita antaŭ la adjektivo (aŭ la adverbo, aŭ la verbo, ankaŭ)

EKZEMPLOJ:

La vetero hodiaŭ estas tre bela   [it: Oggi il tempo è bellissimo]

Tre bone!     [it: Benissimo!]

 

b) la komparacio “relativa“, kiu siavice povas esti dutipe: “relativa supereca” aŭ “relativa malsupereca”, kiel sekve.

 

La superlativo relativa je grado SUPERECA

ĝi esprimiĝas per la vortoj (la) plejel

[il piùdi …,     il piùfra]

 

La plej fidela el la amikoj de la homo estas la hundo

[Il più fedele fra gli amici dell’uomo è il cane]

– Kiu estas la plej diligenta el ili?

[Chi è il più diligente fra loro?]

– Johano estas la plej diligenta el ni: li estas la plej diligenta viro en la vilaĝo

[Giovanni è il più diligente di noi: è l’uomo più diligente (fra tutti) nel villaggio]

 

Bone atentu: Kiam temas pri NUR DU personoj aŭ objektoj, oni ne uzas la superlativon (plej) sed la komparativon (pli) kiu devas ĉiukaze esti kunigita kun la partikulo el … (anstataŭ ol de la vera komparativo), pro la fakto ke la superlativa komparacio – eĉ se inter du elementoj – restas komparacio je la plej granda (aŭ malgranda) grado (plej precize: “la plej inter du”, ne “unu pli ol”), do restas SUPERLATIVO.

EKZEMPLO:

La pli juna el miaj du amikoj estas blonda

[Il più giovane dei miei due amici è biondo]

 

La superlativo relativa je grado MALSUPERECA

ĝi esprimiĝas per la vortoj (la) malplejel

[il menodi …,     il menofra]

 

Oni procedos analoge kun la superlativo relativa je malsupereca grado: sufiĉas antŭmeti la prefikson mal-

EKZEMPLOJ:

– Li estas la mal-plej honesta el siaj kunuloj

[E’ il meno onesto fra i suoi compagni]

kunulo   =   kun + ulo     estas komponitaĵo

 

– Eĉ la mal-plej forta insekto (inter ĉiuj insektoj) povas ĝeni la leonon

[Persino l’insetto meno forte (sottinteso fra tutti) può dar noia al leone]

 

POR FINI

Inter la komparativoj – ne laŭsignife sed almenaŭ laŭstrukture – oni povas inkluzivi tiujn, kiuj estas klasifikitaj en esperanto “komparoj paraleligaj” (temas pri paralela kompara variado) en propozicioj, kie ago estas strikte kunligita al la alia, paralela, kiel en la sekva EKZEMPLO:

 

Ju pli li manĝas, des pli li manĝus     [Quanto più mangia, tanto più mangerebbe]

kie la paro: ju plides pli …     (it: quanto piùtanto più ….) esprimas ĉiukaze komparon.

 

Analoge, por la malsupereca grado:

ju plides malpli …     (it : quanto piùtanto meno …)

 

♣ ♣ ♣

 

UZADOJ DE LA AKUZATIVO

-n

 

Ni jam vidis uzon de la akuzativo en la dua leciono, kiam temis pri la objekta komplemento (la ago transiras de la subjekto al objekto). Sed la akuzativo povas ankaŭ indiki la direkton, la tempon, la mezuron.

 

Direkto

Movo direkte al loko, se tio ne jam estas indikita per prepozicia partikulo indikanta movon ( al = a, verso; ĝis = fino a), esprimiĝas per akuzativo metita ĉe la vorto kiu indikas la alvenpunkton de la movo.

EKZEMPLOJ:

Vado a Roma:

Mi iras en Romon (movo-ideo, de eniro en la urbon)

Mi iras Romon     (sama movo-ideo, simpligita esprimo)

Mi iras al Romo     (la partikulo al   ne postulas la akuzativon, ĉar per si mem ĝi indikas la movon, la aldirekton)

 

Diverse:

Sono a Roma (= in Roma)   Mi estas en Romo (ideo de stato, esti, troviĝi ene de la urbo)

 

Dum en la sekva frazo oni devas distingi du eblajn kaj malsamajn signifojn:

 

  • la muŝo flugas en la ĉambro   –

signifas, ke la muŝo estas ene de la ĉambro kaj tie, ene, ĝi flugadas: ideo de stato, aŭ de movo ene de fermitejo

 

  • la muŝo flugas en la ĉambro-n   –

la muŝo estas ekstere de la ĉambro kaj flugas al ĝi: indikas aldirekton, kaj estas gramatike esprimita per la akuzativo

 

(it : La mosca vola nella stanza     en la itala, la esprimo estas nur unu, sed ne klare distingebla en la signifo)     

 

Tempo

Oni utiligas la akuzativon ankaŭ por indiki la tempon: la daton, la daŭron de la ago.

Mardo-n (dato) mi venos ĉe vi-n (movo)

Martedì [data] verrò da voi    

 

Diverse:

Mardo (subjekto) estis bela tago

Martedì [soggetto] fu una bella giornata

 

Mi vojaĝis du monatoj-n (dum du monatoj)

Viaggiai [durante] due mesi

 

 

Mezuro

Akuzativon oni uzas ankaŭ por la mezura komplemento: (pezo, prezo, longeco …)

 

La domo estas dek metroj-n alta   (La domo estas alta dek metroj-n)

La casa è alta 10 metri

 

La libro pezas unu kilogramo-n

Il libro pesa un chilogrammo

 

Mi pagis mia-n palto-n (objekta komplemento), kvardek eŭroj-n (prezo)   (noto 1)

Ho pagato il mio soprabito 40 euro

 

 

SUFIKSOJ

Pliprofundigoj

 

-ebl-     -ind-     -em-     -ec-     -aĵ-

-ebl-

indikas “tion, kio povas esti (farita, manĝita, kaj tiel plu)”, nome la pasivan eblecon

(it: -abile, -evole, -ibile)

 

Far-ebl-a            fattibile                         (el   far-i = fare)

manĝ-ebl-a         mangiabile                  (el   manĝ-i = mangiare)

ebl-e                  forse                            (sufikso transformita en adverbon = it: possibilmente, forse)

-ind-

signifas en la itala:   degno di … en esperanto:   meriton …

(ankaŭ sufiĉan kredon pri ideo egalvalora, analoga, al tiu esprimita de la vortradiko)

 

admir-ind-a            ( io, aŭ iu kiu meritas admiron )   it: degno d’ammirazione, ammirabile

memor-ind-a          (io, aŭ iu kiu meritas esti memorigita) it: degno di memoria, memorabile

vid-ind-a                (io, aŭ iu kiu meritas esti vidita)   it: degno d’essere veduto

-em-

signifas   “la tendencon aŭ la inklinon al io”

 

bail-em-a               ciarliero                        (el   babil-i = ciarlare)

drink-em-a             beone (aggettivo)           (el   drink-i = bere per vizio)

stud-em-a               studioso                      (el   stud-i = studiare)

-ec-

indikas   “abstraktan, nerealan, teorian kvaliton” (abstraktecon, nerealeconn, teorieco …)”  

(en la itala: -ezza)

 

bel-ec-o            bellezza                       (el   bel-a = bello)

bon-ec-o           bontà                           (el   bon-a = buono)

fortik-ec-o         robustezza                   (el   fortik-a = robusto)

 

Vitra glaso   estas konkreta glaso kontruita per vitro,   vitr-ec-a rigardo   estas rigardmaniero: kiam la okuloj havas aspekton laŭ la kvalito de vitro (ekzemple: malmola, travidebla, nekaŝita … vitra)

 

-aĵ-

indikas   “la materion”, la “aĵon, objekton”

 

bon-aĵ-o            atto di bontà

fortik-aĵ-o          fortezza, forte (termine militare)

lan-aĵ-o              oggetto di lana

vidind-aĵ-o          cosa degna d’essere vista

 

VORTARETO

(nomoj):

amiko = amico

arko = arco (geom.)

bedo = aiuola

dianto = garofano

elektro = elettricità

folio = foglia, foglio

ĝardeno = giardino

ideo = idea

kamelio = camelia

lampo = lampada

mezo = mezzo, metà, punto medio

publiko = pubblico

rozo = rosa

speco = specie

vespero = sera

(adjektivoj):

alia = altro

kara = caro

libera = libero

precipa = principale, precipuo

vera = vero

(verboj):

admiri = ammirare

akcepti = accettare

brili = brillare

danki = ringraziare

distri = distrarre, svagare

doni = dare

farti = stare (bene o male di salute)

konstrui = costruire

labori = lavorare

laŭdi = lodare

lumi = rilucere, dar lume

spiri = respirare

trovi = trovare

vidi = vedere

 

ĉi = particella indicante vicinanza: per esempio tiu = quello, tiu ĉi = questo

el = di, fra, fuori di

iom = alquanto, un po’

ĵus = testé, ora

kia = quale

kontraŭ = contro, verso     [kontraŭe = al contrario]

nur = solamente

por = per, a vantaggio di, a scopo di

si = sé

tio = ciò

unu = uno (numerale e pronome – vedere la prossima lezione n. 6 che sarà dedicata ai numerali))

 

 

EKZERCO (PRAKTIKADO)

je legado, skribado e tradukado

 

Bonan tagon (noto 2), kara amiko! Kiel vi fartas? –

Tre bone, dankon. –

Kia bela tago! (noto 2) la vetero estas pli bela ol hieraŭ. Ĉu vi volas promeni kun mi tiun ĉi posttagmezon? –

Jes, mi danke akceptas. Ni iru en la publikan ĝardenon por spiri iom en libereco. Oni ĵus konstruis tre belan arkaĵon el folioj: tio estis vere laŭdinda ideo de la laborema ĝardenisto. El la bedoj oni vidas plej belajn rozojn kaj diantojn: ĉiuj admiras precipe kelkajn specojn de kamelioj, kiuj estas preskaŭ netroveblaj kaj el la plej maloftaj. En la ĝardeno vespere la elektraj lampoj donas lumon tiel brilan, kiel se estus tago, kaj oni renkontas la plej riĉajn kaj la plej mallaboremajn urbaninojn kaj urbanojn. Pli ol unu iras por distri sin post labortago, multaj kontraŭe iras nur por distri la aliajn. Ĉu ne vere?

 

 

 

(traduko al itala)

 

Buon giorno (nota 2), amico caro! Come stai? –

Molto bene, grazie. –

Che bella giornata! (nota 2) il tempo à più bello di ieri. Vuoi passeggiare con me (durante) questo pomeriggio? –

Si, accetto con ringraziamento. Andiamo al giardino pubblico per respirare un po’ in libertà. Si è ora costruito (appena costruito) un bellissimo arco di foglie: ciò è stata davvero (veramente) una lodevole idea del giardiniere grande lavoratore. Fra le aiuole si vedono le più belle rose e garofani: tutti ammirano specialmente alcune specie di camelie, che sono quasi introvabili e tra le più rare. Nel giardino di sera le lampade elettriche danno una luce così brillante, come se fosse giorno, e si incontrano le cittadine e i cittadini più ricchi e sfaccendati. Più di uno va per svagarsi (svagare sé) dopo una giornata di lavoro, molti al contrario vanno solo per svagare gli altri. Non è vero?

 

_________________

Noto 1 – sed oni de diros: La prezo estas duoblan, ĉar ĝi estas predikato, kaj ne objekta komplemento de prezo: pro tio duobla.

Noto 2 – oni uzas la akuzativon ĉar oni subkomprenigas transitivan verbon: mi deziras al vi. Same por similaj kazoj, sed tute ne en frazoj kiel: Kia bela tago! kie oni subkomprenigas la verbon “esti” (estas)

 

La itala versio de la leciono troviĝas en la antaŭa blog-ero

comparativo

tiel, kiel ?

1515496234_comparative20and20superlative_xlarge_xlarge

la unua homo estas pli alta ol la dua

kaj

la unua homo estas la pli alta el la du

kaj

la unua homo estas la plej alta el ĉiuj

index

fino

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s