Home

 immagine disordine

(el / da: analisidellascrittura.net)

Kio estas grafologio ?

Image

Multaj personoj, ne tro informitaj, konsideras grafologion kiel branĉo de psikologio. Sed grafologio estas scienco per si mem staranta, kun propraj reguloj, kiu celas studi la skribaĵon kaj la grafikan geston laŭ ties movo – kaj kiu strebas atenti pri la tuta homo (signoj-kombiniĝo); ĝi ne volas fragmentigi personecon al tiom izolitaj kaj apartaj eroj, kiuj certe malhelpas, kelkfoje malebligas, kapti la individuan kernon, ununuran, la esencan personan dinamikan realon, unikan.

Sed oni devas rekoni ke, fakte, psikologio kaj grafologio havas ion komunan: la esploradon de la homo, de liaj sinteno kaj personeco, por lin kompreni kaj helpi. Ĉar la celo de la du studfakoj estas komuna, la du sciencoj certe povas reciproke kaj efike helpi unu la alian, integriĝi aŭ interparoli, sed oni devas bone ilin distingi, ĉar iliaj metodoj estas malsamaj. Kompreneble, ambaŭ sciencoj havas proprajn regulojn sed ankaŭ proprajn limojn.

Grafologio, rilate al psikologio, havas nur rimarkindan avantaĝon: esploradi personecon sen ia ajn interfero; la skribanto estas kaj restas libera en sia spontaneco kaj tute ne kondiĉita de la analizanto. La skriboanalizanto, fakte, povas eĉ ne ĉeesti dum la skribmomento, kaj, krome, la studobjekto (la skribaĵo) estos analizebla eĉ post multaj jaroj, kaj de aliaj grafologoj, je la sama stato en kiu ĝi estis esprimita. Skriboanalizado estas fidela fotografio de la momento, de homo kiu moviĝas kaj kiu en tia sinmovo kunportas krom sian pasinton (kun ĝiaj travivaĵoj) ankaŭ siajn atendojn al estonto, sed precipe la estantecon. Grafologio ne rakontas faktojn sed montras nur inklinojn kaj kondutajn modalojn, psiko-fizikajn dinamikojn, ĉar la mano kiu fizike moviĝas estas strikte kunligita kun la cerbo, kun la tuta homo. La homa rilato kun la somato estas same, kvankam parte, analizebla en la skribaĵo, ĉar la ulo, kiam skribas sur la blanka spaco de paperfolio, lasas tie sian rekoneblan spuron, ne nur psikan sed ankaŭ korpan: li stampas kaj transigas sian forton aŭ malforton, sian ĝentilecon aŭ perfortemon, sian ordokapablon aŭ sian internan malorganizadon, sian socialiĝkapablon aŭ malfacilecon, sian sanon aŭ konfuziĝon, sian emocieblon aŭ sinregon, sian harmonion kaj malharmonion, … kaj tiel plu.

Kiel oni povas konstati el la sekvo, grafologio ne estas branĉo de psikologio sed kiel psikologio prihoma scienco, ambaŭ same respektindaj, same validecaj.

 

Kio estas psikologio ?

 Image

Per la termino “psikologio” oni esprimas, ĝenerale, tion kiu koncernas specife mensajn kaj psikajn fenomenojn.

Psikologio estas enmetita en “humanistiko”, ĉar ĝi rilatas la studadon pri la homa sinteno, sed – laŭ plivastiga vidpunkto – ĝi povas same rilati la animalan sintenon.

Depende de la objekto de ĝi prenita en ĉefa konsidero, oni povas multobligi la koncepton de psikologio. Fakte, ekzistas pluraj disbranĉiĝoj pri ĉi tiu “scio”. Mi skizforme ilin enlistigos por havi bildon sufiĉe kompletan pri la tuto. Ĉiu el vi, poste, povos pliprofundigi persone tiujn temojn, inter ili, kiuj estas al vi plej tiklaj.

La precipa celo de psikologio estas, ĉiukaze, ĉiamdaŭre koni homojn, por ilin helpi aŭ direkti kiam ili renkontas malfacilaĵojn, kiujn ili tute ne sukcesas alfronti per si mem.

Homoj, pro ilia psika komplikeco, restas ankoraŭ nun mistero laŭ diversaj vidpunktoj; ili daŭre kvankam malrapide evoluas, estas daŭre ŝanĝiĝemaj, ĉar kapablaj adaptiĝi, kaj tre ofte ili estas ankaŭ neantaŭvideblaj.

Psikologio ne estas ekzakta scienco, sed sendube scienco; ĝi ne estas abstraktaĵo, sed fakte reala aĵo, kaj aktiva, kiu agas dum la ĉiutaga vivo. Psikologiaj aspektoj estas realaj, ankaŭ se ne ĉiam palpeblaj, videblaj aŭ klare difineblaj.

Homa karakterizo estas individueco. Ekzistas tiom da individuecoj, kiom da homoj – kaj Girolomo Moretti tre insistis pri ĉi tiu koncepto, kiu ja fine estis rekonita de la plimulto – kaj ĝuste ĉi tiu aparta unikeco de ĉiu homo (kaj en la bono aŭ en la malbono) malfaciligas la plej profundan komprenon de la unuopaj personecoj. Ĉi tiu estas ankaŭ la kialo pro kiu Moretti, antaŭe kiel grafologo kaj poste kiel psikologo, rifuzis ian ajn etiketadon kaj ĝeneraligon, kiam li devis priskribi sintenon kaj temperamenton de personeco.

Faktoroj kiuj igas “unika” ĉiun el ni estas pluraj kaj diversaj, interligitaj: la persona travivado, la kunnaskitaj talentoj, la spertoj, la akiritaj kapabloj, la atendoj, la volo, la malsamaj sentokapabloj … sed ankaŭ la renkontitaj uloj dumvive, la sugestieblo, la sociaj kondiĉigoj, la kulturo, la perceptaĵoj selektitaj laŭ propra pli profunda emociiĝemo …

Ĉio eniras la psikologian studadon.

Jen tre longa listo de diversaj psikologiaj sektoroj

Psikologio povas esti:

pribesta (atentu, ĝi ne estas samkiel etologio)

aplikata (kiu estas je servo al reala travivado)

individua (kiu apudiĝas al psikologio de la nekonscio, de la profundo)

dinamika (kiu ne estas samkiel psikanalizo)

prilabora (temas pri la observado de individuo en labora medio)

personec-psikologio (ĝi esploras personon totalece)

medicina  (diverse interpretebla, sed certe ĝi estas tasko de kuracisto: psikiatro? klinikisto?)

klinika (estas branĉo de la psiko-diagnozistiko: ĝi malkovras kaj kuracadas psikajn pertrubojn)

psikanaliza (kiu analizas la internajn funkciojn)

prisocia (ĝi esploras interagon inter unuopulo kaj persongrupoj)

kolektiva (ĝi detale observas, je plejbono, la komunumon por rekuperi individuon psike perturbata)

eksperimenta (oni ekuzas la eksperimentan metodon, per laboratoriaj teknikoj, por plejeble objektivigi kaj kvantigi la psikologian esploradon)

humanisma (la humanisma psikologio estas verdire skolo: ĝi super ĉio evidentigas homajn karakterizojn kaj evolukapablojn)

evolua, evolucia, pri maturiĝo (ĝi pristudas la ĉefajn psikajn funkciojn dum vivo-disvolviĝo)

de parolo (aŭ psikolingvistiko) (estas sekcio de la ekkona psikologio kaj de la komunikscienco)

geŝtalta (pri la formo, la aspekto: ĝi konsideras la rilatojn de la ĉion-entenan laŭforman prezenton, formo kiun ulo prijuĝas surbaze de tuteca travivaĵo kaj precipe laŭ la percepta vidpunkto, fiksita de la kortekso-funkciado)

pri koloroj (ĝi okupiĝas pri la efikoj lasitaj de la koloroj sur sentojn kaj psikologian staton)

evoluproceda, evolu-aĝa (ĝi ekzamenas la homan sintenon dum la diversaj evolufazoj, ek de infaneco ĝis la adolesko)

industria (temas pri la plej grava sekcio de la prilaboro-psikologio. Ĝi pristudas la sintenon de la personoj en la mediaj kondiĉoj propraj al industrio)

matematika (aparta sekcio de la kvanta psikologio, kun samaj celoj)

kvanta (estas psikologia orientiĝo, kiu utiligas matematikajn kaj statistikajn metodojn por profeti difinitajn kondutajn karakterizojn)

eduka (kiu esploras la lerno-procedojn, kaj la instruajn, cele al plibonigo de la progreso de juna subjekto)

prisporta (ĝi observas kaj studas psikologiajn, sociajn, pedagogiajn kaj psiko-fiziologiajn flankojn de sportvivo)

______________________________________________________________________

mia tre granda pasio krom esperanto estas ĝuste grafologio. Mi vin invitas viziti mian alian blogon kiu estas dediĉita al grafologia scienco, bedaŭrinde por la esperantistoj, ĝi estas itallingve:

http://gestografico.tumblr.com/

______________________________________________________________________

Cosa è la grafologia ?

Molte persone, non troppo inoformate, considerano la grafologia come un ramo della psicologia. Ma la grafologia è una scienza a se stante, con proprie regole, che ambisce studiare la scrittura e il gesto grafico nel suo movimento – che punta a guardare a tutto l’essere umano (combinazione dei segni); essa non vuole frammentare una personalità in tanti aspetti particolari e isolati, che sicuramente ostacolano e qualche volta impediscono di cogliere l’essenza dell’individuo, la sola, vera realtà dinamica individuale, unica.

Si deve però riconosere che, di fatto, psicologia e grafologia hanno qualcosa in comune: la ricerca sull’uomo, il suo comportamento e la sua personalità per capirlo ed aiutarlo. Poiché lo scopo delle due discipline è comune, le due scienze certamente possono con efficacia aiutarsi l’una con l’altra, integrarsi o dialogare, ma si devono tenere ben distinte, poiché i loro metodi sono diversi. Naturalmente, entrambe le scienze hanno delle proprie regole ed anche i propri limiti.

La grafologia, rispetto alla psicologia, ha un notevole vantaggio: esplorare una personalità senza alcuna interferenza; lo scrivente è e resta libero nella sua spontaneità e del tutto non condizionato dal (grafo)analista. L’analizzatore della scrittura, infatti, può persino non essere presente durante il momento in cui viene steso lo scritto e, inoltre, l’oggetto di studio (la scrittura) sarà analizzabile anche dopo molti anni, da altri grafologi, nello stesso stato di quando è stata realizzata. L’analisi della scrittura è una fedele fotografia del momento, di un essere che si muove e in tale movimento porta con sé il passato (con i suoi vissuti) anche le proprie aspettative per il futuro, ma principalmente il suo essere nel presente. La grafologia non narra di fatti, ma mostra solo le tendenze e le modalità del comportamento, le dinamiche psico-fisiche, poiché la mano che si muove fisicamente è strettamente collegata con il cervello, con tutto l’essere umano. Il rapporto con il soma è allo stesso modo, anche se parzialmente, analizzabile nella scritto, dato che l’individuo che scrive sullo spazio bianco del foglio vi lascia la sua riconoscibile traccia (impronta), non solo psichica ma anche fisica: stampa e trasmette la sua forza o debolezza, la sua gentilezza o prepotenza, il suo ordine o la sua interna disorganizzazione, la sua capacità di socializzazione o difficoltà, la sua salute o confusione, la sua emozionabilità o autocontrollo, la sua armonia o disarmonia, … eccetera.

Come si può constatare da quanto segue, la grafologia non è un ramo della psicologia, ma come la psicologia è una scienza umana: entrambe allo stesso modo rispettabili, allo stesso modo valide.

Image

Subskribo de la angla reĝino Elizabeta la Unua – Elisabetta I° d’Inghilterra

Image

Image

poezio “Luna subeniĝo” – mane skribita – de Giacomo Leopardi

cosa è la psicologia ?

Con il termine psicologia si vuole esprimere, genericamente parlando, tutto ciò che riguarda in particolare i fenomeni mentali e psichici.

La psicologia è considerata una “scienza umana”, perché si riferisce allo studio del comportamento dell’uomo, ma – per estensione – essa può riguardare anche il comportamento animale.

A seconda dell’oggetto principale che essa prende in considerazione, si possono moltiplicare i significati specifici della psicologia. Esistono infatti diverse ramificazioni di questo “sapere”. Ne farò un elenco schematico per avere un quadro d’insieme abbastanza completo. Ciascuno, poi, potrà approfondire personalmente i temi per sé più stimolanti.

Lo scopo principale della psicologia è, comunque, sempre quello di conoscere l’uomo, per aiutarlo o guidarlo quando si trova in difficoltà, quando non ce la fa proprio da solo.

L’essere umano, per la sua complessità psichica, costituisce ancora un mistero sotto diversi punti di vista; egli è in continua ma lenta evoluzione, sempre mutevole perche capace di adattamento, molto spesso è imprevedibile.

La psicologia non è una scienza esatta, ma è indubbiamente una scienza; non è una entità astratta, ma è fatto concreto ed attivo che agisce nel nostro vivere quotidiano. Gli aspetti psicoligici sono reali, non sempre però “tangibili”, “visibili” o “chiaramente definibili”.

Una caratteristica dell’essere umano è l’individualità. Ci sono tante individualità quanti sono gli esseri umani – Moretti è stato forse tra i primi ad insistere su questo concetto, ormai riconosciuto dai più – ed è proprio questa unicità speciale di ciascuno (nel bene o nel male) a rendere difficile la comprensione più profonda delle singole personalità. Questo è anche il motivo per cui Moretti, come grafologo ancor prima che psicologo, rifugge da ogni etichettatura e generalizzazione nel descrivere il comportamento e il temperamento di una personalità.

I fattori che rendono “unico” ciascuno di noi sono diversi e di diverso tipo, insieme collegati: la storia personale, le attitudini innate, le esperienze, le attitudini acquisite, le aspettative, la volontà, le sensibilità diverse … ma anche le persone che si incontrano, la suggestionabilità, i condizionamenti sociali, la cultura, le percezioni da noi selezionate in base alla più profonda emotività …

Tutto questo rientra nello studio anche della psicologia.

Ecco un lunghissimo elenco dei vari settori della PSICOLOGIA, che può essere:

animale (da non confondersi con l’etologia)

applicata (al servizio della vita reale)

individuale (che si affianca a quella del profondo)

dinamica (che non coincide del tutto con la psicanalisi)

del lavoro (è lo studio dell’individuo in un contesto lavorativo)

della personalità (studio delle persone nella loro interezza)

medica  (diversamente interpretabile, che appartiene comunque al medico: psichiatria? clinica?)

clinica (ramo della psicodiagnostica: rivela e cura i disturbi psicologici)

del profondo (detta anche analitica)

sociale (studia l’interazione tra individuo e gruppi)

della comunità (studia al meglio le possibilità della comunità per recuperare l’individuo con disturbi psicologici)

sperimentale (fa uso del metodo sperimentale, con tecniche di laboratorio, per consentire una indagine psicologica il più possibile oggettiva e quantificabile)

umanistica (è una scuola psicologica: evidenzia soprattutto le caratteristiche e le capacità di sviluppo dell’uomo)

dello sviluppo (studia le principali funzioni psicologiche nell’arco della vita)

del linguaggio (o psicolinguistica) (un settore della psicologia cognitivia e della comunicazione)

della forma (o della “gestalt”) (considera gli aspetti della rappresentazione formale globale, forma che l’individuo interpreta sulla base della totalità della sua esperienza e soprattutto dal punto di vista della percezione determinata dal funzionamento della corteccia cerebrale)

dei colori (si occupa degli effetti che i colori possono avere sullo stato psicologico e i sentimenti)

dell’età evolutiva (studia il comportamento umano nei vari stadi di sviluppo dall’infanzia all’adolescenza)

industriale (il settore più importante della psicologia del lavoro. Studia il comportamento degli individui nelle condizioni ambientali proprie dell’industria)

matematica (settore particolare della psicologia quantitativa, con le stesse finalità)

quantitativa (è un indirizzo di psicologia che usa metodi matematici  e statistici per predire determinate caratteristiche del comportamento)

dell’educazione (che studia i processi dell’apprendimento, e dell’insegnamento, ai fini di un migliore sviluppo del soggetto giovane)

psicologia dello sport (studia gli aspetti psicologici, sociali, pedagogici e psicofisiologici dello sport)

Image

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s