Home

 220px-Unua_Libro

el vikipedio, la bildo – koverto de La UNUA LIBRO – 1887 – por rusoj, pri kaj en esperanto

eo bandiera

STUDENTAJ JAROJ

Post la gimnaziaj studoj Zamenhof iras Moskvon por studi ĉe la universitato.

En la ĉambrego de la Hospitalo la korpoj de la homoj rememorigas al li la kuracon kiun bezonas la spirito de la homoj. Ankaŭ la lingvo estas medikamento ĉar la lingvo ebligas la inter-homan komprenon.

Li estas malriĉa junulo.

Estas malfacile trovi laboron en Moskvo.

Li havas malfacilaĵojn pro la mono por viteni sin; li provas verki por gazetoj. Li skribas al la gepatroj ke li havas sufiĉe da mono (rimedoj) sed tio ne estas vera.

Cetere ĉiuj hebreaj studentoj kaj aliaj hebreoj havis malfacilaĵojn en tiu tempo kaj situacio.

Post du jaroj li revenis hejmen.

Li estis promesinta al la patro ke li ne plu interesiĝos pri la internacia lingvo. Li demandis al la patrino kie estas siaj kajeroj kaj ŝi devis diri al li ke la patro bruligis ilin ĉiujn. Li decidis ke li ne plu estas ligita al la promeso.

Tiam li rekomencis labori sekrete pri la lingva projekto.

Li laboris ĉiutage dum ses jaroj.

Li tradukis el diversaj lingvoj (Germana – Angla – Latina – Hebrea – Rusa) por malkovri ĉiujn eblecojn de la lingvo.

Laŭ la nova projekto li ŝanĝis multajn vortojn kaj formojn.

En tiuj tempoj Zamenhof estis tre pensema kaj silentema.

Tion oni povas konstati el la poemo “Mia penso”.

MIA PENSO

(poemo de Zamenhof, originale verkita en esperanto)

Sur la kampo, for de l’ mondo, antaŭ nokto de somero

Amikino en la rondo kantas kanton pri l’ espero.

Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante –

Mia vundo refrapita min doloras resangante.

“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?”

Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado

Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!

Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!

Kion havis mi plej karan – la junecon – mi ploranta

Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;

Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras …

Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,

Venu tuj al mi la morto, en espero – sen doloro!

– – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

 kajero-koverto manskribo Zamenhof - 1881interna pagho esperanta kaj rusa - 1881

 it_IT BANDIERA

GLI ANNI DA STUDENTE

Dopo gli studi ginnasiali Zamenhof va a Mosca per studiare all’università.

Nel camerone dell’ospedale i corpi umani gli fanno ricordare la cura di cui ha bisogno lo spirito degli esseri umani. Anche la lingua è un medicamento perché la lingua rende possibile agli uomini la reciproca comprensione.

Egli è un giovane povero.

E’ difficile trovare un lavoro a Mosca.

Ha delle difficoltà con il denaro per mantenersi economicamente; prova a scrivere per dei giornali. Egli scrive ai genitori che ha abbastanza mezzi ma ciò non è vero.

Del resto, tutti gli studenti ebrei e altri ebrei avevano difficoltà a quel tempo e in quella situazione.

Dopo due anni tornò a casa.

Aveva promesso al padre che non si sarebbe più interessato al progetto linguistico. Domandò a sua madre dove erano i suo quaderni ed ella dovette dirgli che il padre li aveva bruciati tutti. Decise che non era più legato alla promessa.

Allora riprese a lavorare in segreto al suo progetto linguistico.

Lavorò quotidianamente per sei anni.

Tradusse da lingue diverse (il tedesco, l’inglese, il latino, l’ebraico e il russo) per scoprire tutte le possibilità della lingua.

Secondo il nuovo progetto egli cambiò molte parole e forme.

A quei tempi Zamenhof era molto pensieroso e silenzioso.

Questo lo si può constatare dalla poesia “Il mio pensiero”.

IL MIO PENSIERO

(poesia originale in esperanto di Zamenhof

inserita nel primo manuale di Esperanto del 1887

pubblicato in lingua russa)

Sur la kampo, for de l’ mondo, antaŭ nokto de somero

/   Sul campo, lontano dal mondo, davanti ad una notte d’estate

Amikino en la rondo kantas kanton pri l’ espero.

/   Un’amica del gruppo canta un canto di speranza.

Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante –

/   E di una vita distrutta ella narra con compassione –

Mia vundo refrapita min doloras resangante.

/ La mia ferita nuovamente colpita mi addolora sanguinando di nuovo.

“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?  

/   “Dorme? Oh signore, perché tale immobilità?

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?”

/   Ah, plausibilmente una reminiscenza infantile?”

Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado

/   Cosa dire? Il discorso non poteva essere lacrimoso

Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!

/   Con una ragazza che stava riposando dopo una passeggiata estiva!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!

/   Mio pensiero e tormento, e dolori e speranze!

Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!

/   Quanto di me in silenzio vi ho già consacrato!

Kion havis mi plej karan – la junecon – mi ploranta

/   Quello che avevo di più caro – la giovinezza – io piangente

Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

/   Ho messo me stesso sull’altare del dovere, che comanda!

Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;

/   Un fuoco interno io sento, anche io desidero vivere;

Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras …

/   Qualcosa mi spinge in eterno, quando mi trovo tra persone gioiose ….

Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,

/   Se alla sorte non piacciono la mia pena e il lavoro,

Venu tuj al mi la morto, en espero – sen doloro!

/   Allora venga subito la morte, in speranza – senza dolore!

Informoj elprenitaj el la verko LA VIVO DE ZAMENHOF,  de Edmond Privat pri kies personeco mi traktis en la antaŭa blogero

informazioni tratte dall’opera LA VITA DI ZAMENHOF, di Edmond Privat della cui personalità ho trattato nel precedente articolo di blog

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s