Home

teoria-del-tutto

La “Teorio pri Tuteco” estas la revo de sciencistoj. Temas pri la ideo trovi ununuran kaj elegantan teorion kiu entenu en si mem la tutan universon. Unueca leĝo por priskribi universon. Ankaŭ Albert Einstein pri tio okupadiĝis, sed li ne sukcesis ĝin kompletigi. (el: http://silvanodonofrio.files.wordpress.com/2014/04/teoria-del-tutto.png )

______________________________________________________

Enkonduko::

La ekzisto de rilatoj inter kreivo kaj inteligento certe estas facile intuiciebla, traktante la evoluon pri la homa inteligenteco. Inteligento sen kreivo ne povas evolui, nek favori adaptiĝon. Ĉi-rilate, interesa estas la Teorio pri Unu-Menso kiu, anstataŭ subdividi la inteligenton laŭ multoblaj inteligentoj, alcentriĝas sur unu-solan Menson, inkluzivanta ion ekster la unuopula memo, kaj kiu postulas sentemon, kreivon, gardadon kaj intuicion.

Pri ĉi tiu Teorio, kiu estas nomata ankaŭ “Teorio pri la unuiĝinta konscio-kampo”, priskribas psikologistino Lidia Fogarolo en sia retejo (*), de kie mi eltiris la plej esencajn konceptojn.

La blogisto

Unu-Menso   –   La teorio pri la unuiĝinta konscio-kampo

[ eltiraĵo el (*) http://www.grafologiamorettiana.it/apprendimento/elearning/lezioni/disuguaglianza_metodica/mente_una   de Lidia Fogarolo – psikologistino ]

Studoj pli kaj pli detalaj pri la disvolviĝo de la krea procezo, en la arta kampo samkiel en tiu scienca, konfirmas iamaniere la hipotezon laŭ kiu menso estas pli kre(iv)a kiam ĝi kunligiĝas kun tiu plej vasta konscio-areo kiu ekzistas ekster la Sio, de kiu homoj estas parto.  [lingva klarigo:Sio = sia memo, propra Si]

Ke ni konsideru tian kampon kiel esence fizikan (la teorio pri la “Unuiĝinta Kampo” de John Hagelin, teoria fizikisto) aŭ psikan (la teorio pri la “Unu-Menso”), estas ĉi-momente seninflua, ĉar ambaŭkaze, implicite, oni akceptas la samtipajn postulatojn: t.e. ke la plej krea menso kapablas alligiĝi al la plej vasta tutaĵo al kiu ĝi apartenas, el kiu ĝi ĉerpas intuiciojn kaj kreajn imagojn (bildojn) pri la Universo-strukturo kaj pri formoj kiuj subtenas la vivon sur la Terglobo. Do, temas pri scioj kaj konoj en ĉiuj aplikokampoj. …

La kapablo de la Mio (la propra Si) kuniĝi kun la unikeco ekzistanta ‘ĉi tie’ kaj ‘nune’, percepti la kaŝitajn rilatojn inter la fenomenoj kaj plugardi la mensan esploradon sufiĉe longe ĝis la rearanĝo de la elementoj al io nova, tra procezo tute neintenca kaj eĉ ege mistera, …[kondukas] … al hipotezo de la ekzisto de konscio-kampo pli ampleksa, al kiu la individuo apartenas kaj el kiu li/ŝi povas rekte kapti pli vastan percepton ol la vizio ĉirkaŭlimigita kaj jam retenita (en la memoro) kiel propra akirita scio.

Rapida intuicio kaj malfermo de la sento – do, ankaŭ de la menso – estas gravaj faktoroj, kiuj kuraĝigas la personecon al kunligiteco inter la Mio kaj tiu unuiĝinta konscio-kampo kun kiu ĉiu el ni interrilatas.

Temas pri teoria konceptado, kiu ĝis nun ne estis tute elmontrita – kaj fiziknivele kaj psikologie – kiu, tamen, en la praktiko, fariĝas preskaŭ nerezignebla.

Lidia Fogarolo

 

______________________________________________________________________________

 

“Arketipoj” kiel aspekto de Unu-Menso

 

La supran Teorion oni povas pli bone kompreni se ni meditas ankaŭ pri “la interna ideo”, t.e. la nukleo, la kerno kaŝita en ĉiuj fenomenoj (sciencaj, fizikaj, psikologiaj, sed ankaŭ sociaj: lingvaj, etikaj, religiaj). La interna ideo pli-mal-pli kaŝita en ĉiu fenomeno, evento kaj manifestado, en kelkaj sociaj kuntekstoj estas komparebla kun la “arketipo”, kiun oni povas difini “universala formo de pensopovo dotita de emocia kaj afekcia entenoj por la subjekto [do: simbolo, mensa bildo], kiu povas samtempe difiniĝi kiel speco de etika/socia valoro al kiu la subjekto kredas, je kiu li/ŝi fidas aŭ de kiu li/ŝi estas kondiĉita, konscie aŭ senkonscie, dum tuta vivo aŭ nur parte, por realigi siajn projektojn aŭ simple en sia vivmaniero kaj konduto.”

Laŭ Jung, fama psikoanalizisto, “arketipo” estas speco de universala ideo-pratipo per kiu la persono observas, elkodigas kaj elprovas. Ĝi estas laŭ Jung la esenca, praa bildo (urtümliches Bild) de kolektiva nekonscio, kunpartigita tutmonde, hereditita tra tradicioj, fabeloj aŭ kulturaj kutimoj kune kun la genetika posedaĵo.

En psikologia scienco, pri la arketipoj okupiĝis Carl Gustav Jung, sed ankaŭ Jacques Lacan [psikiatro kaj filozofo] kaj James Hillman [psikoanalizisto el la skolo de Jung]. Erich Fromm [sociologo] per la arketipoj volis demonstri la ekziston de bazaj homaj bezonoj, kiuj transpasas ĉian kulturan diversecon. La abstraktaĵoj arketipo kaj nekonscio, la rilato inter kolektiva nekonscio kaj individua, fariĝis ankaŭ debat-argumentado inter komunismo kaj liberismo, kaj tra ĉi tiu debatado oni tuŝas rimarkindajn etikajn kaj politikajn vidpunktojn. Laŭ Alfred Radcliffe-Brown [antropologo] “klimato, geografio, la sociaj strukturoj kiel fortoj modelantaj ideojn, idealojn, fantaziojn kaj emociojn estas konsideritaj pli gravaj ol la kunnaskitaj strukturoj kaj la psikaj kapabloj”.

Ekzemploj de arketipoj: la Tergloba Patrino aŭ la Granda Patrino (= la Naturo, kiu donas vivon), la Maljuna Saĝulo, la Ombro (komprenita de multaj kiel diablo) … kaj tiel plu.

La blogisto

 ________________________________________________________________

it_IT BANDIERA

bigbang da silvanodonofrio_wordpress_com

La “Teoria del Tutto” è il sogno dì tutti gli scienziati.
E’ l’idea di trovare un’ unica ed elegante teoria che racchiuda in sé tutto l’universo. Un’ unica legge per descrivere l’universo.
Anche Albert Einstein stava lavorando sulla teoria del tutto, ma non riuscì a completarla. (el: http://silvanodonofrio.files.wordpress.com/2014/04/teoria-del-tutto.png )

 ________________________________________________________________

Introduzione:

Relazioni tra creatività e intelligenza certamente sono facili da intuire se prendiamo in considerazione lo sviluppo dell’intelligenza umana. Una intelligenza senza creatività non può evolvere, né favorire l’adattamento. A tale proposito interessante è la Teoria della Mente Una che, invece di suddividere l’intelligenza in tante intelligenze multiple [vedere l’articolo precedente] si concentra su un’ Unica Mente, che include anche cose al di fuori del Sé individuale, e che richiede sensibilità, creatività, vigilanza e intuizione.

Di questa Teoria, chiamata anche “Teoria del campo unificato di coscienza”, universale, tratta la psicologa Lidia Fogarolo nel suo sito (*), da cui ho tratto i concetti più essenziali.

La blogisto

 

**************************************************

La Mente Una – La teoria del campo unificato di coscienza

[ estratto da: http://www.grafologiamorettiana.it/apprendimento/elearning/lezioni/disuguaglianza_metodica/mente_una   (*), di Lidia Fogarolo – psicologa ]

 

In qualche modo gli studi sempre più dettagliati su come avviene il processo creativo, sia nel campo artistico che scientifico, sostengono l’ipotesi che la mente è più creativa quando viene a collegarsi con quel campo di coscienza più ampio che esiste al di fuori di sé, di cui fa parte. Che noi consideriamo questo campo come essenzialmente fisico (la teoria del “Campo Unificato” di John Hagelin, un fisico teorico statunitense) o psichico (la teoria della Mente Una) è al momento irrilevante, nel senso che in entrambi i casi implicitamente si ammettono gli stessi postulati: la mente più creativa è quella capace di collegarsi alla totalità più ampia a cui appartiene, da cui attinge intuizioni e visioni creative sulla struttura dell’universo e delle forme che reggono la vita sul pianeta Terra. Quindi sapienza e conoscenza in tutti i campi di applicazione. …

La capacità dell’  IO di collegarsi all’unicità presente nel “qui” e “ora”, di cogliere le relazioni sottostanti tra i fenomeni, e di mantenere l’indagine mentale abbastanza a lungo fino a che gli elementi si ristrutturano, tramite un processo del tutto involontario e assai misterioso, in un qualcosa di nuovo … [fanno] … ipotizzare l’esistenza di un campo di coscienza più ampio di cui l’individuo fa parte e da cui può attingere direttamente qualcosa di più vasto della visione circoscritta e limitata che gli appartiene come conoscenza già acquisita.   ….

La rapida intuizione e l’apertura del sentimento (e quindi anche della mente) sono fattori importanti che sostengono la personalità nel movimento di connessione tra l’io e il campo di coscienza unificato a cui ognuno di noi è collegato.

Una visione teorica ancora tutta da dimostrare, tanto a livello fisico che psicologico, che tuttavia nella pratica diventa quasi irrinunciabile.

Lidia Fogarolo

 

______________________________________________________________________________

 

Gli “archetipi, ” un aspetto della Mente Una

 

La suddetta teoria della “Mente Una” la si può meglio comprendere se riflettiamo anche sulla interna idea, il nucleo o l’essenza nascosti in tutti i fenomeni (scientifici, fisici, psicologici, ma anche sociali: linguistici, etici, religiosi). L’interna idea più o meno nascosta in ogni fenomeno, evento ed esternazione, in alcuni contesti sociali è paragonabile all’ “archetipo” , che si può definire “una forma universale del pensiero dotato di un certo contenuto affettivo per il soggetto, dunque un simbolo, e che potrebbe a sua volta autodefinirsi come una sorta di valore etico-sociale cui il soggetto crede, si appoggia o è condizionato, consciamente o inconsciamente, nell’arco della sua esistenza o parte di essa, nella realizzazione dei suoi progetti di vita o semplicemente nel suo modo di essere o comportarsi.

Secondo Jung, famoso psicanalista, l’archetipo è una sorta di prototipo universale delle idee attraverso il quale l’individuo interpreta ciò che osserva e esperimenta. È, per Jung, l’immagine primordiale (urtümliches Bild) dell’ inconscio collettivo, condiviso universalmente, ereditato attraverso le tradizioni, favole o consuetudini culturali assieme al patrimonio genetico.

Di archetipi in psicologia si sono occupati, oltre a Carl Gutav Jung, anche Jacques Lacan [psichiatra e filosofo] e James Hillman [psicanalista junghiano]. Erich Fromm [sociologo] tramite gli archetipi voleva dimostrare l’esistenza di bisogno umani fondamentali che vanno oltre la diversità culturale.  I concetti di archetipo e inconscio, il rapporto tra inconscio collettivo e individuale, sono diventati anche un punto del dibattito tra comunitarismo e liberismo, e attraverso questo dibattito toccano aspetti etici e politici di grande rilevanza. Secondo Alfred Radcliffe-Brown [antropologo] “il clima, la geografia, le strutture sociali come forze modellatrici delle idee, degli ideali delle fantasie e delle emozioni [sono considerati] più importanti delle strutture innate e delle capacità della psiche”.

Esempi di archetipi: la Madre Terra o la Grande Madre (= la Natura, che permette la vita), Il Vecchio Saggio, l’Ombra (intesa da molti come il diavolo) ecc.

La blogisto

________________          pantera - gatto nero - ombra

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s