Home

 

Bergamo alta con nebbia Bergamo Alta

Bergamo Malalta

____________________________________________________________________

[ Teksto elsendita kurt-onde el Radio Romo – Esperanto, en 1974, al eksterlando ]

RADIO ROMA – ESPERANTO

14.4.1974

NOVAĴOJ EL ITALUJO

(redaktis Antonio De Salvo)

 

 

BERGAMO, DU URBOJ KUN SINDONA KORO

Konekse kun la 47.a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu okazos de la 3.a ĝis la 9.a de venonta aŭgusto en Bergamo, kelkaj aŭskultantoj petis, ke ni diru ion pri ĉi tiu norditala urbo. Ni tion faras kun plezuro.

Bergamo situas en la regiono Lombardio, oriente de Milano (tamen laŭ kulturo ĝi estas Venecia); ĝi ne estas unu sola urbo, sed iusence du urboj, tiu antikva – fermita interne de malnovaj veneciaj muregoj, sur pinto de monteto – kaj tiu moderna, en la ebenaĵo: la du urboj havas ankaŭ proprajn nomojn, Bergamo Alta kaj Bergamo Malalta. Precipe dum vintro, kiam nebulo ŝvebas en la aero, la Alta Urbo aspektas, el la ebenaĵo, iom fabela, kaj male el la Alta urbo tiu malsupra ŝajnas eĉ pli malproksima ol reale. Pasinteco kaj nuntempo estas, en Bergamo, nete disigitaj.

La historio de Bergamo estas antikvega: ĝi eĉ naskiĝis pli frue ol Romo. La nomo mem ne estas itala, sed ĝermana: ĝi venas el la vortoj “Berg-Heim” (domo sur la monto), latinigitaj en “Bergomum”. Unue, ĉi tien alvenis Galloj, kaj nur en la jaro 198.a antaŭ Kristo komenciĝis la romia regado, kies gravajn postsignojn oni povas hodiaŭ admiri en riĉa Arkeologia Muzeo.

La romiaj muregoj rezistis, iom modifitaj, ĝis la jaro 904.a, kiam ili estis detruitaj dum la invado de Hungaroj. En tiu sama epoko, la urbo estis asignita al la loka Episkopo; poste, ĝi fariĝis libera komunumo, prospera, forta kaj riĉa.

Sekvis regado de familio Visconti el Milano: en tiu periodo estis konstruitaj belegaj kaj mondkonataj monumentoj, kiuj donas tute apartan aspekton al la Malnova Placo de la Alta Urbo: en ĉi tiu placo, ĉiuj jarcentoj post 1100.a estas reprezentitaj; tamen, la diversaj stiloj kunfandiĝas en harmonian tuton, ĉirkaŭ la mezepoka Registara Palaco. La biblioteko, la Nova kaj Malnova Palacoj de la Urbestro, la Templeto honore al la Sankta Kruco, la urbodoma turo, la kapelo omaĝe al soldatestro Colleoni, la Baptejo, la Baziliko honore al Sankta Maria La Granda, estis prilaboritaj de la ĉefaj italaj artistoj, inter kiuj Palladio, Bramante, Filarete, Lotto, Tiepolo, kaj de multaj aliaj anonimaj sed lertaj homoj.

Ekde 1300.a, en la ebenaĵo ankaŭ komencis aperi religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, dum la kamparo fariĝis fruktodona pro la artefaritaj kanaloj el la rivero Serio, kaj eknaskiĝis la komencaj kernoj de la nova malalta urbo.

Sed la ĉefa evoluo de Bergamo datumas de la jaro 1428.a, kiam ĝi estis submetita al la regado de Venecio. Ankoraŭ nun, Bergamo konsistigas, en Lombardio, venecian insulon, kaj oni eĉ diras, ke neniu urbo en la mondo, krom Venecio mem, kompreneble, estas pli veneci-stila ol Bergamo.

Tri jarcentojn kaj duonon daŭris la venecia regado, ĝis la napoleona invado de 1797.a; kaj tiu longa periodo ne pasis vane. La emblemo de la Venecia Respubliko daŭre akceptas la vizitantojn el la supro de la renesancaj muregoj, la grandiozaj fortikaĵoj konstruitaj por defendi ĉi tiun lastan fortreson ĉe la limoj kun la iama Ŝtato de Milano. La muregoj kostis al Venecio multe da mono, kaj al Bergamo la detruon de 800 domoj kaj de elstaraj monumentoj, spuroj de glora pasinteco.

Dum la venecia regado aparte kreskis la malalta urbo en la ebenaĵo: naskigis la “Foirejo”, grandioza  konstruaĵo kun 540 butikoj, meze de kiu troviĝis fontano; hodiaŭ, nur ĉi tiu lasta postrestas, ĉar dum la faŝisma epoko ĉio estis detruita, kaj la malalta urbocentro estis rekonstruita laŭ plano de arkitekto Piacentini, kiu donis al ĝi retorikan kaj dekadencan aspekton.

Kion diri pri la Bergamanoj? Antaŭ ĉio, ke ili tre amas muzikon: ne hazarde, ĉi tie naskiĝis Gaetano Donizetti, (unu el la plej prestiĝaj kaj interesaj urbaj muzeoj estas ĝuste tiu pri la komponisto). Historian fortepianon oni povas admiri ankaŭ en la Muzeo pri la italaj luktoj por sendependenco: temas pri la instrumento, per kiu oni ludis unuafoje, en 1858.a, la “Himnon de Garibaldi”, eble la plej spontanan kaj popularan italan himnon de tiu epoko. Cetere, el la 1.000 homoj kiuj, kun Garibaldi, partoprenis la Ekspedicion al Sicilio batalante por idealo de libereco, 180 estis bergamanoj (kaj pro tio Bergamo estas nomata “La urbo de la Mil”).

Bergamo estas ankaŭ patro-lando de tri masko-personoj, Gioppino, Brighella kaj Arlekeno, kiuj respegulas la iamajn sociajn kondiĉojn de ĉi tiu urbo: Gioppino estas karakterizita per granda gorĝo (kiaj estis, antaŭ jarcentoj, la malriĉaj kamparanoj de Bergamo, kiuj sin nutris precipe per polento); la dua, Brighella, prezentas la tipon de ruzulo, devigata agi tiel por sin vivteni; la tria, Arlekeno, la plej sincera kaj kortuŝa, fariĝis internacia, kaj la publiko de la tuta mondo aplaŭdis ĉi tiun rolulon, kun malriĉa vesto, farita el bunta kunmeto de diversaj ŝtofopecoj, kiu posedas eksterordinaran humanecon.

Ankoraŭ nun, kvankam la alta kaj meza burĝaro donas al Bergamo aspekton de riĉeco, la Bergamanoj estas grandparte kamparanoj aŭ laboristoj: ĉi tie ekzistas famkonataj mekanikaj kaj teksaj industrioj (sufiĉu mencii la ŝtal-entreprenon Dalmine-Innocenti).

Aliaj du karakterizoj de la Bergamanoj: amo al piedpilka ludado (kun rimarkinda spritemo, la urba teamo nomiĝas “Atalanta”, laŭ la nomo de la mitologia knabino, kiu estis venkita en Kurado de Hipomeno!), kaj amo al arto: en ĉi tiu mezgranda urbo ekzistas unu el la plej gravaj pinakotekoj de la tuta mondo, “Akadernio Carrara”, kie oni povas admiri, interalie, ĉefverkojn de Raffaello, Mantegna, Botticelli, Carpaccio, Tiepolo, Antonello da Messina, Giorgione, Guardi.

Jen, sinteze, la motivoj, kiuj stimulas interesiĝon al Bergamo, kaj ĉiam kreskantan turismon al ĝi; lastatempe aldoniĝis plia allogaĵo, nome la fakto, ke apud Bergamo, en la vilaĝo  Sotto il Monte, naskiĝis Papo Johano la 23.a, kies bonkoreco kaj humaneco, en la perspektivo de profunda revolucio de la religia sento, daŭre restas en la memoro de la homoj, eĉ de tiuj nereligiaj: ĉar la Bergamanoj, tradicie batalantoj por idealo, kapablas esti sindonaj revoluciuloj, konservante plenan humanecon kaj kontinuecon de la tradicio.

_____________________________________

subskribo / firma    –    Gaetano Donizetti  (*)

  _____________________________________

it_IT BANDIERA               [ Traduzione del testo trasmesso ad onde corte da Radio Roma – 1974 – solo in esperanto ]

RADIO ROMA – ESPERANTO

14.4.1974

NOVITA’ DALL’ITALIA

(redatto da Antonio De Salvo)

 

 

BERGAMO, DUE CITTA’ CON UN CUORE GENEROSO

In coincidenza con il 47° Congresso dell’ Associazione Anazionale Mondiale, che avrà luogo dal 3 al 9 agosto prossimi a Bergamo, alcuni (radio)ascoltatori hanno chiesto di dire qualcosa in più su questa città del nord Italia. Noi lo facciamo con piacere.

Bergamo si trova nella regione Lombardia, a oriente di Milano (tuttavia come cultura essa è Veneziana); non è solo una città, ma in un certo senso due città, quella antica – chiusa internamente da vecchi muraglioni veneziani, in cima ad un colle – e quella moderna, in pianura; le due città hanno anche propri nomi, Bergamo Alta e Bergamo Bassa. Soprattutto durante l’inverno, quando la nebbia aleggia nell’aria, la Città Alta sembra, dal piano, un po fiabesca, e al contrario dalla Città Alta quella inferiore appare persino più lontana rispetto al reale. Passato e presente sono, a Bergamo, nettamente separati.

La storia di Bergamo è antichissima: essa è nata persino prima di Roma. Il nome stesso non è italiano, ma germanico: deriva dalle parole “Berg-Heim” (casa sul monte), latinizzate in “Bergomum”. Dapprima sono giunti qui i Galli, e solo nell’anno 198 a. C. è iniziata la dominazione romana, le cui importanti tracce si possono oggi ammirare nel ricco Museo Archeologico.

Le mura romane sono durate, un po’ modificate, fino all’anno 904, quando furono distrutte durante l’invasione degli Ungheresi. In quello stesso periodo, la città era stata assegnata al Vescovo locale; poi è diventata un libero comune, prosperoso, forte e ricco.

Seguì il governo della famiglia Visconti da Milano: a quel tempo sono stati costruiti dei bellissimi monumenti, conosciuti a livello mondiale, che danno alla Piazza Vecchia della Città Alta un aspetto del tutto particolare: in questa piazza, tutti i secoli dopo il 1100 sono rappresentati; tuttavia, i diversi stili si confondono in un tutto armonico intorno al Palazzo Governativo medievale. La biblioteca, I Palazzi Vecchio e Nuovo del borgomastro (Sindaco oggi), Il Tempietto dedicato alla Santa Croce, la torre municipale, la cappella in omaggio al condottiero Colleoni, il Battistero, la Basilica in onore a Santa Maria La Grande, sono stati lavorati dai principali artisti italiani, tra i quali Palladio, Bramante, Filarete, Lotto, Tiepolo e da molti altri, anonimi ma abili.

A partire dal 1300, al piano sono cominciate ad apparire delle costruzioni religiose e civili, mentre la campagna diventava fertile per i canali artificiali derivati dal fiume Serio e sono così germogliati i primi segni (nuclei) della nuova Città Bassa.

Ma il principale sviluppo di Bergamo data dal 1428, quando è stata sottomessa alla signoria di Venezia. Ancora ora Bergamo costituisce, in Lombardia, un’isola veneziana e si dice inoltre che nessuna città al mondo, oltre a Venezia stessa, naturalmente, è in stile veneziano più di Bergamo.

La dominazione veneziana è continuata per tre secoli e mezzo, fino all’invasione napoleonica del 1797; e quel lungo periodo non è passato invano. L’emblema della Repubblica di Venezia permanentemente accoglie i visitatori dalla sommità dei muraglioni rinascimentali, le grandiose fortificazioni costruite per difendere quest’ultimo presidio ai limiti con lo Stato di Milano di allora. Le grosse mura sono costate a Venezia molto denaro e a Bergamo la distruzione di 800 abitazioni e di eccelsi monumenti, testimonianze di un passato glorioso.

Durante il governo veneziano, separatamente è cresciuta la Città Bassa in pianura: nacque la “Piazza del mercato”, una imponente costruzione con 540 botteghe, in mezzo alle quali si trovava una fontana; oggi, rimane solo questa, poiché durante il periodo fascista tutto fu distrutto e il centro cittadino basso fu ricostruito secondo il progetto dell’architetto Piacentini, che diede ad esso un aspetto retorico e decadente.

Cosa dire dei Bergamaschi? Prima di tutto che amano molto la musica: proprio qui è nato Gaetano Donizetti (uno tra i più prestigiosi ed interessanti musei cittadini è difatti quello relativo al compositore). Un pianoforte storico lo si può ammirare anche nel Museo delle lotte italiane per l’indipendenza: si tratta di uno strumento con il quale è stato suonato per la prima volta, nel 1858, l’ “Inno di Garibaldi”, forse il più spontaneo e popolare inno italiano di quell’epoca.

D’altronde, dei 1000 uomini che, con Garibaldi, parteciparono alla Spedizione in Sicilia combattendo per un ideale di libertà, 180 erano bergamaschi (e per questo Bergamo è nominata “La città dei Mille”).

Bergamo è anche la patria delle tre maschere Gioppino, Brighella e Arlecchino, che rispecchiano le condizioni sociali di questa città: Gioppino è caratterizzato dal grande gozzo (come lo erano, secoli fa, i contadini poveri di Bergamo, che si nutrivano principalmente di polenta); la seconda, Brighella, raffigura il tipo del furbacchione, costretto ad agire così per campare; la terza, Arlecchino, il più sincero e patetico, è diventata internazionale e il pubblico di tutto il mondo applaude questo personaggio, con un abito povero, fatto di una variopinta composizione di diversi pezzi di stoffe, che possiede una straordinaria umanità.

Ancora oggi, per quanto la media ed alta borghesia donino a Bergamo un aspetto di ricchezza, i Bergamaschi sono per la maggior parte dei contadini o dei lavoratori: qui esistono industrie meccaniche e tessili illustri (basti menzionare l’acciaieria Dalmine-Innocenti).

Altre due caratteristiche dei Bergamaschi: l’amore per il gioco del calcio (con notevole umorismo la squadra cittadina si chiama “Atalanta”, secondo il nome della fanciulla mitologica che fu sconfitta nella Corsa di Hipomeno!) e l’amore per l’arte: in questa città di media grandezza esiste una delle più importanti pinacoteche di tutto il mondo, l’ “Accademia Carrara”, dove si possono ammirare, tra l’altro, capolavori di Raffaello, Mantegna, Botticelli, Carpaccio, Tiepolo, Antonello da Messina, Giorgione, Guardi.

Ecco, sinteticamente, i motivi che sollecitano un interessamento a Bergamo e un sempre crescente turismo verso di essa; ultimamente si è aggiunta un’altra attrattiva, cioè il fatto che vicino a Bergamo, nel paese di Sotto il Monte, è nato Papa Giovanni 23°, la cui bonomìa e umanità, nella visuale di una profonda rivoluzione del sentimento religioso, resta costantemente nella memoria della gente, persino di quella non religiosa: poiché i Bergamaschi, per tradizione combattenti per un ideale, sono capaci di essere devoti sovversivi, conservando una piena umanità e continuità della tradizione.

 (el Esperanto al Itala tradukis la blogisto)

 __________________________

Aldona noto de la blogisto pri la subskribo de la komponisto Gaetano Donizetti, naskiĝinta en Bergamo la 1797-an (kaj tie mortinta la 1848-an)

(*) grafologiaj rimarkoj: Ĉi tiu subskribo, saltelanta sur la baza linio (kelkfoje supren, alifoje malsupren), elmontras viglan kaj impetan ritmo-sentumon. La beligoj kaj la granda alteco de la skribo, apudmetitaj al strekoj subirantaj tre evidentigitaj kaj energiaj, elmontras la tutan aplombon kaj ekzaltiĝon de lia sentokapablo, ne nur arta. La pli ofta deiĝo (mal-ligiteco) inter la literoj, fine, elmontras lian zorgon pri la detaloj, kaj eĉ se li interne estas ekscitiĝema, li sukcesas pro tio havi kontrolon pri la situacio. Ĉiujn tiajn aferojn li transigas ankaŭ al sia muzika komponaĵo. Donizetti certe ne estis timida (malaplomba) aŭ nevidebla persono. Lia ĉeesto neniam pasas senrimarke, en iu ajn medio li eniĝas.

Postilla del “blogisto” sulla firma del compositore Gaetano Donizetti, nato a Bergamo nel 1797 (e ivi morto nel 1848)

(*) rilievi grafologici: Questa firma, saltellante sul rigo (a volte al di sopra, altre al di sotto), mostra un senso del ritmo vivace e impetuoso. Gli abbellimenti e la grandezza della scrittura, abbinati ai tratti discendenti marcati ed energici, mostrano invece tutta la solennità e l’esaltazione del suo sentire, non solo artistico. Gli stacchi prevalenti tra le lettere, infine, mostrano la sua preoccupazione per i dettagli e, malgrado l’interiore eccitabilità, per questo riesce ad avere un controllo della situazione. Tutto questo egli lo trasferisce anche nella sua composizione musicale. Donizetti non era certo una persona timida o invisibile. La sua presenza non passa mai inosservata, in qualsiasi ambiente egli si inserisca.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s