Home

imagesU7DBMRF3

SESA LECIONO

La italan version de ĉi tiu leciono vi trovos du blog-eroj antaŭe.

La lecionoj en esperanto utilas por refreŝigi kaj rekontroli proprajn lingvo-sciojn, kaj rememori

LA NUMERALOJ

La numeraloj diferenciĝas tiel: bazaj numeraloj, vicmontraj, multiplikaj, frakciigaj, opaj (=kolektivaj) kaj distribuaj.

La bazaj numeraloj

La bazaj numeroj estas precipe senŝanĝaj adjektivoj: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). Ili ne alprenas la akuzativo-finaĵon, nek tiun pri la pluralo. Sed, pro nacilingvaj kutimoj, kelkaj numeroj funkcias kiel substantivoj, ekzemple: nulo (0), miliono (= mil miloj), miliardo (= mil milionoj), biliono (prefere: duiliono) kaj akceptas la finaĵojn je akuzativo kaj pluralo. Tamen, pro deziro al unuformeco, kelkaj esperantistoj, eĉ tre konservativaj, uzas nevarian formon nul (0).

 

Pri dekoj, centoj kaj miloj (kaj same: milionoj, miliardoj kaj bilionoj) ili formiĝas laŭ tiu regulo, ke nombro metita antaŭ ili multiplikas tiujn nombrojn; metita post ili, ĝi adiciiĝas al ili, tiamaniere:

2 x 10 = 20 = dudek          3 x 100 = 300 = tricent

10 + 2 = 12 = dek du         100 + 3 = 103 = cent tri

Kelkaj ekzemploj :

20 = dudek                  300 = tricent                4000 = kvarmil

80 = okdek                 900 = naŭcent              6000 = sesmil

Mi havas ducent eŭrojn                 (en la itala: Ho duecento euro )

17 = dek sep  (aŭ:  deksep)

348 = tricent kvardek ok

N.B.Fakte, por traduki numeralon de la itala al esperanta, oni sekvas la saman ordon:                                                                                                                                                                                                                    1928 =  milnaŭcent dudek ok

escepte de la numeroj inter 11 ĝis 16, kiuj en la itala lingvo sekvas la inversigitan ordon : dekunu, dekdu … dekses.

Oni povas substantivigi la bazajn numerojn per la aldono de la finaĵo o :

unu-o               ( it. = unità)

du-o                 ( it. = coppia)

dekdu-o             ( it. = dozzina)

mil-o                ( it. = migliaia)

Dek dekoj faras centon             ( it. = dieci decine fanno un centinaio)

Bazaj numeroj povas ankaŭ konvertiĝi en adverbojn, per aldono de la finaĵo e :

unu-e =  primieramente          dek-e = in decimo luogo

La vicmontraj numeraloj

Ili montras la vicon de io ajn en serio kaj formiĝas per simpla aldono de la finaĵo adjektiva, tio estas de litero  a .

unu-a    (it. = primo)                     10° = dek-a                 406° = kvarcentses-a

du-a    (it. = secondo)                   18° = dekok-a             10.000° = dekmil-a

tri-a    (it. = terzo)                         80° = okdek-a

Mi legis la unuan paĝon =               it. :    Ho letto la prima pagina

En Esperanto por indiki horon, daton, paĝojn de libroj, k.t.p. oni utiligas la vicmontrajn numeralojn, anstataŭ ol la bazaj numeroj kiel, diverse, okazas en la itala. Kiam necese, ili alprenas la akuzativon, kiel vidite en la antaŭa leciono (la kvina) por indiki tempon (la daton, la daŭron de la ago).

La multiplikaj numeraloj

 alprenas la sufikson

-obl-

duoblo    =  doppio (substantivo)                 dekobla    =   decuplo (adjektivo)

trioble    =   tre volte tanto   (adverbo)        duoble du    =   due volte due  (multiplikado)

Certo come due volte due fa quattro     =     Certe, kiel duoble du estas kvar (multiplikado)

La fraciigaj numeraloj

 alprenas la sufikson

-on-

metà (substantivo) =   duono         mezzo (adjektivo )  =  duona       a metà (adverbo) =  duone

Ĉiuj milion-oj konsistas el mil-on-oj   =   Tutti i milioni consistono di millesimi

La kolektivaj numeraloj

 alprenas la sufikson

-op-

a due a due (in due)  (adverbo)   =   duope

per quattro, a quattro a quattro (adverbo)   kvarope

Kvaropa marŝado     =   Marcia per quattro (adjektivo, tipo de marŝado)

Ili marŝis kvarope     =  Essi marciavano per quattro (en grupo da kvar personoj, adverbo)

La distribuajn numeralojn

esprimas la prepozicio:

po

metita antaŭ la baza numero

 

po      kiu signifas ĝenerale “en egalaj partoj konsistantaj el”

Ekzemploj::

Ili ricevis po kvin pomoj     =   Essi ricevettero cinque mele a testa

Mi aĉetis tri pomojn po 30 centimoj (por ĉiu)  =  Comperai tre mele in ragione di 30  centesimi  (ciascuna)

Rimarkigoj:

Oni atentu pri tio, ke “po” enkondukas ĉiam la distribuatan kvanton kaj ne tiujn unuojn, inter kiuj oni ĝin dividas:

enmiksi po tri gutoj en glason da akvo (kaj ne: ……. tri gutojn po glaso!)

Kaj en la sekva ekzemplo, oni devas tute NE uzi “po”:

Li pagis al mi tiun ĉi kajeron  50  centimojn (kaj ne: …… po  50  centimoj!)

ĉar 50 centimoj estas la valoro de la kajero, kaj ĝi ne havas distribuan signifon

 

ALIAJ   SUFIKSOJ

pliprofundigoj

-ad-     -ar-     -ej-     -uj-     -ing-

-ad-

kun verbaj vortradikoj ĝi indikas ĝenerale la agon en ĝia malvolviĝo kaj insisto pri ĝia daŭro aŭ ripetiĝo:

Paf-ad-i            sparare (a lungo)              (el   paf-i = sparare)

leg-ad-o          lettura prolungata               (el   leg-i = leggere)

manĝ-ad-o      mangiata                             (el   manĝ-i = mangiare)

 -ad-o   kun substantivaj vortradikoj   indikas simple la agon :

Kron-ad-o       incoronazione                     (el   kron-o = corona)

-ar-

ĝi indikas   kolekton da samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton – ĉiujn elementojn kunapartenantajn en difinita unuaĵo –  ensemblo:

arb-ar-o         foresta                              (da arb-o = albero)

vort-ar-o       vocabolario                      (da vort-o = parola)

ŝtup-ar-o       scala                                (da ŝtup-o = gradino)

manĝ-il-ar-o   posata                             (da manĝ-i = mangiare)

-ej-

ĝi indikas       lokon difinitan por io, aŭ karakterizitan per io, kiu estas esprimita implicite per/en la vortradiko:

kuir-ej-o                 cucina                        (da kuir-i = cuocere)

lern-ej-o                 scuola                        (da lern-i = imparare)

monaĥ-ej-o            convento                    (da monaĥ-o = monaco)

sonor-il-ej-o           campanile                 (da sonor-i = suonare, mandare un suono)

preĝ-ej-o                 chiesa                        (da preĝ-i = pregare)

-uj-

ĝi indikas       objekton (aŭ simile, la landon) kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da aliaj objektoj (aŭ personoj) de difinita speco, montrataj de la vortradiko   (la tuton)  

cigar-uj-o           portasigari                  (da cigar-o = sigaro)

mon-uj-o             portamonete               (da mon-o = denaro)

pir-uj-o     (1)     pero                            (da pir-o = pera)

Ital-uj-o   (2)     Italia                            (da Ital-o = Italiano come persona)

  1. (1)         anstataŭ ol pirujo oni povas uzi   pirarbo (arbo je piroj)
  2. (2)         anstataŭ ol Italujo oni povas uzi   Itallando (lando de Italoj)

-ing-

ĝi indikas       la objekton, en kiu unu alia objekto aŭ membro estas parte enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo (laŭ la implicitaĵo esprimita per la vortradiko mem)

(ing-o     per si mem signifas  “loĝejo”,   “ŝirmilo”, “kovraĵo”, kaj simile)

cigar-ing-o         bocchino                     (da cigar-o = sigaro)

fingr-ing-o         ditale                           (da fingr-o = dito)

plum-ing-o         portapenne                  (da plum-o = penna)

glav-ing-o         fodero                         (da glav-o = spada)

 

VORTARETO

Akto = atto

alumeto = fiammifero

baziliko = basilica

cigaro = sigaro

citaredo = sigaretta

famo = fama

fumo = fumo

Hispano = Spagnolo J

ulio = luglio

magazeno = magazzino

Marko = Marco

mondo = mondo

muziko = musica

persono = persona

pipo = pipa

placo = piazza

prezo = prezzo

spezo = giro di denaro (el-spezo = spesa en-spezo = riscossione)

tabako = tabacco

Majesta = maestoso

nova = nuovo

sankta = santo (agg.)

sufiĉa = sufficiente

tuta = tutto, intero

Aŭskulti = ascoltare

bezoni (trans.) = abbisognare di

fotografi = fotografare

kutimi = aver l’abitudine di

ludi = giocare, suonare con arte

preferi = preferire

preĝi = pregare

rigardi = guardare

sonori = emettere un suono

stari = stare (dritto)

ŝati = tener in pregio, stimare

Almenaŭ = almeno

ambaŭ = entrambi

apud = presso

ĉiam = sempre

do = dunque

eĉ = perfino

ho! = oh!

jen = ecco

tro (multe) = troppo

EKZERCO

je legado, skribado kaj traduko

 Jen la fama placo de S.ta  (Sankta) Marko: la preĝejo, kiun vi vidas, estas unu el la plej belaj en la tuta mondo. La sonorilejo apud la baziliko falis la 14-an de Julio 1902-a kaj nur post dek jaroj da (1) laboro ĝi staris denove majeste kaj bele “tiel kiel ĝi estis” sur la glora placo. – Ĉu vi bezonas cigaredojn? – Ne, mi dezirus (2) fumi cigaron. – Ni ambaŭ do eniru (= en-ir-u) en la tabakvendejon: vi povos aĉeti ĉiuspecajn cigarojn, cigaredojn aŭ piptabakojn. – Mi aĉetos 5 aŭ 6 cigarojn de Hispanujo, (unu) cigaringon kaj iom da alumetoj. – Mi kontraŭe preferas fumadi cigaredojn: tiu ĉi estas jam la 26-a. Mi kutime fumas ĉiutage po 40. – Tro multe! Kvarono aŭ eĉ kvinono da ili sufiĉus por mi. – Rigardu la personojn, kiuj promenas duope kaj triope en la placo: nun almenaŭ mil personoj aŭskultas la trian akton de “La Traviata”, kiun ludas tre bone la urba muzikistaro. – Ho, kiel bela estas tiu fotografaĵo: mi volonte elspezus eĉ dek aŭ dekkvin frankojn por ĝin aĉeti. – Ne! La prezoj estas ĉiam almenaŭ kvaroblaj en tiu ĉi vendejo: vi povos ĝin aĉeti por dekdu frankoj en alia magazeno. – Bonege, mi dankas.

________

(1) La prepozicio de, post vorto kiu indikas kvanton, pezon kaj mezuron, tradukendas per da (ni reiros al tia temo je la oka leciono)

(2) De, al, por   antaŭ verbo en la infinitivo, kutime ne estas tradukataj

____________________________________________________

Matematikaj operacioj

2 + 3 = 5 → du plus tri estas kvin

7 4 = 3 → sep minus kvar faras tri

2 x 5 = 10 → duoble kvin estas dek

6 x 2 = 12 → ses obligite per du faras dek du

4 x 5 = 20 → kvaroble kvin egalas al dudek

100%cent procentoj (o cent elcentoj)

10 : 2 = 5 → dek dividite per du egalas al kvin

23 = 8 → la tria potenco de du estas ok

25 = 32 → la kvina potenco de du faras tridek du

√9 = 3  → la dua radiko de naŭ estas tri  

3√8 = 2 → la tria radiko de ok egalas al du

Legu pli multe ĉe:  http://it.wikibooks.org/wiki/Esperanto/Numerali

 imagesDGWHESLW

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s