Home

1906 Z. kun la edzino

IDEALISTO

La morto de la patrino kunigis la gefratojn Zamenhof kaj la patron, kiu fariĝis pli sentema.
Ili kun siaj edzinoj kaj infanoj revenis, unu post unu, Varsovion kaj reprenis sian lokon en la rondo familia. Ankaŭ Zamenhof revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de l’ hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9.
Ludoviko estis sperta okulisto, kiu ne postulis grandajn sumojn kaj lia atendejo estis ĉiam plena. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l’ okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon.
Li verkadis, tradukadis kaj korespondadis nokte. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo malrapide, sed progrese.
Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo: “Hilelismo”, laŭ la nomo de Hillel, pensulo kiu predikis amon, pacon kaj studadon.
De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide, en dek du landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj.
Tiam la unua Kongreso de la Esperantistoj estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer (Francujo).
Zamenhof kaj lia edzino vojaĝis Parizon, kie ili pasigis kelkajn tagojn festoplenajn.
En Bulonjo estis multaj verdaj flagoj, multaj homoj, kiuj parolis nur per Esperanto kaj estis venintaj el ĉiuj nacioj. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo de la Teatro kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.
En la tro mallarĝa ĉambro de la Kongreso, Zamenhof ekparolis pri la ideo mondlingva, la suferoj kaj la espero de la homaro, kaj pri la fakto ke unuopulo ne estas naciano sed simple “homo”.

1905 - Antau la kongresejo en Bulonjo

688 partoprenantoj el 20 nacioj

PARTO (NE MULTE KONATA) DE  LIA PAROLADO
ĈE LA UNUA ESPERANTA UNIVERSALA KONGRESO
EN BOULOGNE-SUR-MER (1905)

Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri finon? Lia voĉo penis lastan forton:

“Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

“Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fontego de l’ amo kaj vero …
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas …
Hodiaŭ ni preĝas.

“Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro …

“Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

“Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron  …

“La verdan  standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.

“Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.”

Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj.
Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.

La rakontisto, Edmond Privat, en la libro pri la vivo de Zamenhof  tuj poste komentarias tiel, per sibilaj kaj efikaj paroloj:
“… Ho, kara naiveco de la Bulonja tempo! … Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l’ genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l’ animo pura. Kortremo de l’ homiĝo komuna. Ho tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! …

… Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!”

_________________________________________________________

Unua mondmilito

prima-guerra-mondiale

senutilaj masakroj

_________________________________________________________

it_IT BANDIERA

UN IDEALISTA

La morte della madre riunì i fratelli e le sorelle Zamenhof al padre, che divenne più sensibile.
Con le loro mogli e i bambini tornarono, uno dopo l’altro, a Varsavia e ripresero il loro posto nella cerchia familiare. Anche Zamenhof tornò nel 1898. Abitò con i suoi in una povera strada del quartiere ebreo, in Ulica Diza al n. 9.
Ludovico era un esperto oculista, che non esigeva grandi somme e il suo studio era sempre pieno. Gli oculisti ordinari esigevano grandi somme. Nelle ricche sale arredate sfarzosamente. Perciò molti preferivano addirittura arrivare alla cecità con la malattia degli occhi. Adesso era arrivato un medico popolare. A molti egli aveva persino salvato la vista.
Egli di notte scriveva, traduceva e teneva la corrispondenza per delle ore. Il movimento esperantista si diffondeva nel mondo lentamente, ma progressivamente.
Zamenhof aveva fatto pubblicare un libro in lingua russa: “Hilelismo”, dal nome di Hillel, un pensatore che predicava l’amore, la pace e lo studio.
Dal 1900 al 1905 l’Esperanto si sviluppò più rapidamente, in ben dieci paesi si erano formati dei gruppi ed  erano cominciate le pubblicazioni di riviste.
A quel punto fu convocato il primo Congresso Universale degli Esperantisti, a Boulogne-sur-Mer (Francia).
Zamenhof e la moglie erano passati prima per Parigi, dove avevano trascorso alcuni giorni festosi.
A Boulogne-sur-Mer c’erano molte bandiere verdi, molti uomini che parlavano solo in Esperanto ed erano venuti da tutte le nazioni. Inglesi con il loro berretto di flanella, Francesi in solenne frac, Polacchi, Russi, Olandesi in abito da viaggio, deliziose Spagnole con scialli colorati si incontravano sulla piazza del Teatro e chiacchieravano insieme. Si capivano. Fluentemente e con facilità si libravano nell’aria le parole. Dalle labbra alle orecchie. Da Svedesi a Italiani. Cadevano le barriere tra i popoli.
Nella stretta camera del Congresso, Zamenhof iniziò a parlare dell’idea di una lingua mondiale, delle sofferenze e delle speranze dell’Umanità, e del fatto che un singolo individuo non è un membro di una qualche nazione, ma semplicemente è “un essere umano”.

UNA PARTE (NON MOLTO CONOSCIUTA) DEL SUO DISCORSO
AL PRIMO CONGRESSO UNIVERSALE ESPERANTISTA
A BOULOGNE-SUR-MER (1905)

Un sentimento profondo regnava  nel salone. Le mani di Zamenhof che tenevano il foglio di carta avevano cominciato a tremare visibilmente. Riuscirà mai ad arrivare alla fine del discorso? Con un ultimo sforzo cercò di fare uscire la voce:

“Tra poco inizieranno i lavori del nostro congresso, dedicato alla vera fratellanza del genere umano. In questo solenne momento il mio cuore è colmo di qualcosa di indefinibile e misterioso, e sento il desiderio di aiutarlo con una preghiera, di rivolgermi a qualche Forza più elevata, e chiedere il suo aiuto e benedizione. Ma, così come nel momento presente io non sono membro di una qualche nazione, bensì un essere umano semplicemente, allo stesso modo io sento anche, in questo stesso momento, che non appartengo ad una qualche religione nazionale o partitica, ma sono semplicemente un uomo. E nel momento attuale sta dinnanzi agli occhi della mia anima solo quella alta Forza morale che ogni uomo sente nel proprio cuore, e a questa Forza sconosciuta io mi rivolgo con la mia preghiera:

“A Te, oh mistero immateriale e potente,
Grande fonte di amore e verità …
A Te, che tutti raffigurano in modo diverso,
ma allo stesso modo Ti sentono nel cuore …
Oggi noi preghiamo.

“A Te noi non veniamo con un credo nazionale,
Con dogmi di un fervore cieco;
Ora tace ogni disputa religiosa
E regna solo il credo del cuore …

“Oh, chiunque Tu sia, Forza misteriosa,
Ascolta la voce della preghiera sincera,
Ridona la pace alla collettività infantile
Della grande specie umana!

“Noi abbiamo giurato di lavorare, giurato di combattere,
per riunire l’Umanità.
Sostienici, Forza, non lasciarci fallire,
Ma lasciaci vincere l’ostacolo …

“La verde bandiera molto in alto terremo:
Essa sottintende il bene e il bello.
La Forza misteriosa del mondo ci augurerà del bene,
E noi raggiungeremo il nostro scopo.

“Distruggeremo i muri tra i popoli,
Ed essi cominceranno a scricchiolare e a fare rumore
E cadranno per sempre, e l’amore e il vero
Cominceranno a dominare sulla terra.”

Quando Zamenhof sedette di nuovo, nuovamente acclamato e a lungo, molti occhi erano umidi.
Una nuova stagione, sì, era nata in quel momento. Persino la guerra mondiale non è riuscita a distruggerla.

Il narratore, Edmond Privat, nel libro sulla vita di Zamenhof subito dopo commenta così, con parole sibilline ed efficaci:
“… Oh, caro candore del tempo di Boulogne! … Parole di un uomo modesto. Vera grandezza del genio, che vive per mezzo di un laccio gettato sulle nostre labbra. Potenza morale di un animo puro. Fremito di cuore del comune essere uomo. Oh brivido di Boulogne, seguimi fino alla tomba! …

… Sui campi insanguinati caddero migliaia dei migliori. Nelle città e nei villaggi soffiava il terrore. Esplodeva lo scoppio. Pianto di lutto. Miseria. Croci di legno all’infinito. Con dolore i sopravvissuti alzavano gli occhi. Cosa resterà domani?
Oh, seme di Boulogne, cresci sopra le tombe!”

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s