Home

vulcanoranorarakuisoladipasqua_chile da italianotizie itposizione isola

El la rakonto: Ekspedicio Kon-Tiki de Thor Heyerdahl, prizorgita esperante de Stellan Engholm – La ekspedicio okazis la 1947-an

“Pasinte 110° okcidente ni estis en polinezia marregiono, ĉar la polinezia Paskinsulo nun estis pli proksime al Peruo ol ni. Ni atingis la linion de la plej antaŭa posteno de Sudmaraj insuloj, la centro de la plej antikva insulkulturo. Kaj kiam nia ardanta vojmontranto grimpis malsupren de la firmamento kaj malaperis kun la tuta kolorspektro malantaŭ la maro okcidente, la milda trado vivigis la rakontojn pri la stranga mistero sur Paskinsulo. Dum la nokta ĉielo glutis la tempokoncepton, la barbaj gigantkapoj reaperis sur la velo.

Malproksime sude sur Paskinsulo, staras grandaj gigantkapoj hakitaj el ŝtono (Statuoj Moai) kun barbopintaj mentonoj kaj trajtoj de blankaj homoj kaj cerbumas pri jarcentaj sekretoj. Tiel ili staris, kiam la unuaj eŭropanoj malkovris la insulon en la jaro 1722-a, kaj tiel ili staris jam dum 22 polineziaj generacioj, kiam la loĝantaro surbordiĝis per siaj kanotoj kaj ekstermis ĉiujn plenkreskajn virojn, kiujn ili trovis en la mistera kulturpopolo sur la insulo.

De tiu tempo la diokapoj sur Paskinsulo restas inter la plej elstraraj simboloj de la nesolvita mistiko de la pratempo. En la deklivoj sur la senarba insulo ili leviĝas, ŝtonkolosoj brile hakitaj en homformo, starigitaj kiel unu sola bloko alta kiel ordinara du- aŭ trietaĝa domo. Kiel la pratempaj homoj povis formi, transporti kaj levi tiajn gigantajn kolosojn? Kvazaŭ la problemo ne estus sufiĉe granda, ili aldone sukcesis ekvilibrigi ekstran ruĝan ŝtonegon kiel grandan perukon sur la pinto de pluraj kapoj, dekdu metrojn super la tero. Kion signifis ĉio tio, kaj kiajn mekanikajn sciojn havis la malaperintaj arkitektoj, kiuj majstris problemojn sufiĉe grandajn por la plej lertaj inĝenieroj de hodiaŭ?

Se ni kunmetas ĉiujn fragmentojn, la mistero de Paskinsulo eble tamen ne estas nesolvebla, se oni pensas pri la flosvojaĝantoj el Peruo. La antikva kulturpopolo postlasis spurojn sur tiu insulo, kiujn la tempo ne sukcesis tute forviŝi.

Paskinsulo estas la pinto de malnovega, morta vulkano. Pavimitaj vojoj, konstruitaj de la antikva kulturpopolo, kondukas ankoraŭ al bone konservitaj lokoj de albordiĝo kaj montras ke la akvonivelo ĉe la insulo tiam estis ĝuste la sama kiel nun. Tie ĉi ne estas resto de subiĝinta kontinento, sed eta dezerta insulo, kiu estis same malgranda kaj soleca, kiam tie troviĝis la kultura centro de Pacifiko, kiel ĝi nun estas.

Meze sur tiu konusforma insulo estas la morta kratero de la paskinsula vulkano, kaj en la kratero kuŝas mirindaj ŝtonhakejo kaj laborejo de la skulptistoj. Ili restas ekzakte tiaj, kiaj ili estis kiam la antikvaj artistoj kaj arkitektoj forlasis ilin antaŭ jarcentoj, kiam ili rapide fuĝis al la orienta pinto de la insulo, kie la venantaj novaj insulanoj, laŭ la mito, mortigis ĉiun plenkreskan viron.

Kaj la subita interrompo en la laboro de la artistoj donas klaran bildon de ordinara labortago en la kratero de Paskinsulo. La silikmalmolaj ŝtonhakiloj de la skluptistoj kuŝas dise en la laborloko, kaj montras, ke tiu kulturpopolo same malmulte sciis pri la fero, kiel la skulptistoj de Kon-Tiki [laŭ fabelaĵo: La filo de Suno], kiam ili devis fuĝi el Peruo, postlasante, ankaŭ ili, gigantajn ŝtonskulptaĵojn en Andoj. Ambaŭloke oni trovas la rompejon kie la legenda blanka kaj barba popolo per hakiloj el ankoraŭ pli malmola ŝtono hakis blokojn dek du metrojn longajn el la masiva monto. Kaj ambaŭloke la gigantblokoj, pezantajn plurajn tunojn, estis transportataj multajn kilometrojn tra kruda tereno, antaŭ ol ili estis starigataj kiel grandegaj homfiguroj aŭ metataj unu sur la alian por formi misterajn terasojn kaj murojn.”

– – – –

El: “Linguaggi perduti” (trad. Perditaj lingvaĵoj) de P. E. Cleator [1964]   –  (esperantigo de la blogisto)

En 1722, la nederlandano Jacop Roggeveen, trairante la Pacifikon de oriento al okcidento, malkovris la insulon nomita de la loĝantoj Rapa-nui, la Paskinsulo, sur kies tersurfaco [aktuale kalkulita proksimume cent sepdek kvadratajn kilometrojn], estas dislokitaj centojn da grandegaj statuoj el ŝtono. Ne malpli mistera ol tiuj skulptaĵoj estis la ekzisto de tre granda nombro da lignaj tabuletoj, kelkaj longaj eĉ unu metron kaj okdek centimetrojn, okupitajn per skribaĵoj bildtipaj, nekonataj en la tuta Polinezi-lando (vidu la bildon).

scrittura su tavolette legno is Pasqua0001

Iscrizione rongo-rongo dell’isola di Rapa-nui (da T. Heyerdahl, Aku-Aku, Gorge Allen and Unwin Ltd. London – riportata da P. E. Cleator nel suo libro “Linguaggi Perduti”)

La nomo donita de la indiĝenoj al tiuj strangaj skribitaĵoj estis Kohau-rongo-rongo. Bedaŭrinde, post la instaliĝo sur la insulo de misia bazejo, la 1864-an, la plejparto de la surskriboj estis detruitaj fare de la indiĝenoj mem. Hodiaŭ, ŝajnas ke restu apenaŭ dudeko el ili.

Ties simboloj estas parte homaj ŝablonoj, birdoj, fiŝoj kaj vegetalaj kreskaĵoj; aliaj havas geomtrian aspekton. Al kiu ilin demandis pri la enhavo kaj la funkcio de tiuj surskriboj, la insulaj maljunuloj klarigis, ke tiuj estis diversaj. Kelkaj el tioj, ekzemple, havis la econ gardi fekundaj la kultivitajn kampojn; aliaj, kiel la Kohau o te ranga, estis efikaj amuletoj por certigi la ruiniĝon de malamiko. Sed ĉiuj faritaj klopodoj por instigi ilin al legado per rekta parolo de la surskriboj estis senrezultaj. Indiĝeno kiu inklinis al kontentigo de kiu lin pridemandadis, dum tri tagoj donis pri la sama tabuleto tri tradukojn plene malsamajn. Aliulo ekkantis kanzoneton, kiu tiel startis: “Ĉi tiu estas homo. Tiu apude estas birdo …” kaj je la fino oni cedis antaŭ la vero: la indiĝenoj tute ne kapablis legi tiujn surskribojn, eble neniam ili tiojn legis.

Tiu skribmaniero, kiu po altern-linie renversas sian direkton, povas esti importita. Laŭ viena spertulo, Robert von Heine-Geldern, ties origina fonto estas Ĉinujo, sed Hervesy emas pensi al la Induso-valo. Se ni volas kredi al la loka tradicio, tiujn dokumentojn portis al insulo tricent militistoj, kiuj albordiĝis al la insulo kun siaj familianoj plimalpli la XII-an jarcenton post Kristo.

Tioj utilis kiel memorando por la bardoj (trobadoroj), kiuj tenis ilin antaŭ la okuloj dum la kantado. Tiamaniere estus valorigita la hipotezon de Thomas S. Barthel, laŭ kiu temas pri skribo je embria nivelo, io kvazaŭ parolo-revoko, kun la simpla celo rememorigi.

Paskinsulo hodiaŭ apartenas al Ĉilio

________________________________________________

it_IT BANDIERA

pascoa_280xFree

statue images

Dal racconto [1947]: Ekspedicio Kon-Tiki di Thor Heyerdahl, curato in esperanto da Stellan Engholm (tradotto in italiano dal “blogisto” (= detentore del blog   vortradiko: blog-  sufikso: -ist-  finaĵo:  -o)  :

“A 110° ad occidente stavamo entrando nell’area marittima polinesiana, poiché la polinesiana Isola di Pasqua ora si trovava più vicina al Perù di noi. Raggiungemmo la linea della postazione più avanzata delle isole dei mari del Sud, il centro della più antica cultura insulare. E quando la nostra ansiosa vedetta si arrampicò fin sotto al firmamento e scomparve, con l’intera gamma di colori, dietro al mare ad occidente, la carezzevole obliquità della luce faceva vivere i racconti dello strano mistero dell’Isola di Pasqua. Mentre il cielo notturno inghiottiva la cognizione del tempo, le teste gigantesche con barba ricomparvero sulla vela.

Lontano, nella parte sud dell’Isola di Pasqua, si ergono delle grandi teste gigantesche (statue Moai) scolpite dalla pietra, con dei menti che hanno barbe appuntite e tratti degli uomini bianchi, che fanno scervellare sui segreti secolari. Stavano così erette già quando i primi europei scoprirono l’isola nel 1722, ed erano lì da 22 generazioni di polinesiani, da quando i nuovi abitanti avevano attraccato con i loro canotti e sterminato tutti gli uomini adulti di sesso maschile che avevano trovato sull’isola.

Da allora le teste-dio restano tra i simboli più insigni della mistica non risolta dei tempi primitivi. Sui pendii della brulla isola essi si elevano, colossi di pietra splendidamente scolpiti a forma di essere umano, rizzati in un sol blocco alto come una casa normale di due o tre piani. Come hanno potuto degli uomini dei tempi antichi formare, trasportare ed elevare tali colossi giganteschi? Come se il problema non fosse abbastanza grande, inoltre essi sono riusciti a equilibrare uno straordinario macigno di pietra rossa a modo di grande parrucca sulla punta di parecchie teste, a dodici metri da terra. Cosa significa tutto ciò e quali conoscenze di tipo meccanico avevano gli architetti scomparsi che con maestrìa hanno risolto problemi che sono abbastanza grossi anche per gli abili ingegneri di oggi?

Se componiamo tutti i frammenti, il mistero dell’Isola di Pasqua forse tuttavia non è irresolubile, se pensiamo ai viaggiatori su zattera provenienti dal Perù. L’antico popolo ha lasciato delle tracce su quell’isola che il tempo non è riuscito del tutto a cancellare.

L’Isola di Pasqua è la punta di un antichissimo vulcano morto. Dei sentieri lastricati, costruiti dall’antico popolo, conducono ancora a luoghi di approdo ben conservati e mostrano che il livello dell’acqua dell’isola era lo stesso allora proprio come oggi. Qui non c’è un continente sommerso, ma una piccola isola deserta che è stata sempre piccola e solitaria, come quando si trovava lì il centro culturale del Pacifico, e così essa è oggi.

Al centro di quest’isola dalla forma conica ci stà il cratere morto del vulcano e nel cratere giacciono, meravigliosi, un laboratorio ed una cava di pietra degli scultori. Restano esattamente tali e quali essi erano quando gli antichi artisti ed architetti li abbandonarono alcuni secoli fa, quando fuggirono via rapidamente verso la punta orientale dell’isola, dove i nuovi isolani arrivati, secondo la leggenda, ammazzarono ciascun maschio adulto.

E l’improvvisa interruzione del lavoro degli artisti fornisce una chiara immagine del consueto lavoro quotidiano nel cratere dell’Isola di Pasqua. Gli attrezzi in dura pietra di silice degli scultori giacciono sparpagliati sul luogo di lavoro e mostrano che quella cultura di popolo poco sapeva sul ferro, così come poco lo sapevano gli scultori di Kon-Tiki [secondo la leggenda: Il Figlio del Sole], quando dovettero fuggire dal Perù, abbandonando anche loro delle gigantesche sculture in pietra nelle Ande. In entrambi i luoghi si trovano delle cave dove il leggendario popolo bianco con barba, per mezzo di mannaie, tagliava blocchi di pietra ancora più dura, lunghi dodici metri, dal massiccio monte. E in entrambi i luoghi dei blocchi giganteschi, pesanti parecchie tonnellate, venivano trasportati molti chilometri lungo l’aspro terreno, prima di essere innalzati come grandissime figure umane o messi uno sull’altro per formare misteriose terrazze e pareti.”

– – – –

da: “Linguaggi perduti” di P. E. Cleator [1964] :

Nel 1722 (dunque) l’olandese Jacop Roggeveen, attraversando il Pacifico da est a ovest, scoprì l’isola chiamata dai suoi abitanti Rapa-nui, l’isola di Pasqua, sulla cui superficie terrestre [di circa centosettanta chilometri quadrati], sono disseminate centinaia di quelle enormi statue di pietra. Non meno misteriosa di quelle statue apparve l’esistenza di un gran numero di tavolette in legno, alcune lunghe anche un metro e ottanta, e coperte di scritte in caratteri pitto-grafici sconosciuti in tutto il resto della Polinesia (vedi figura qui sotto).

images

Il nome dato dagli indigeni a questi strani documenti era Kohau-rongo-rongo. Purtroppo, in seguito alla creazione di una base missionaria nell’isola nel 1864, gran parte delle iscrizioni furono distrutte dagli stessi indigeni. Oggi pare che ne rimangano appena una ventina.

I simboli sono in parte figure umane, uccelli, pesci e piante; altri hanno forma geometrica. A chi li interrogava sul contenuto e la funzione delle iscrizioni gli anziani dell’isola spiegavano che erano di più tipi. Alcune ad esempio avevano la virtù di mantenere fertili i terreni coltivati; altre, come i Kohau o te ranga, erano potenti amuleti capaci di garantire la rovina di un nemico. Ma tutti gli sforzi fatti per indurli a leggere a viva voce le iscrizioni riuscivano vani. Un indigeno, disposto ad accontentare chi lo interrogava, in tre giorni diede del contenuto di una tavoletta tre versioni completamente diverse. Un altro intonò una filastrocca che cominciava così: “Questo è un uomo. Quello lì accanto è un uccello …” E finalmente ci si arrese alla verità: gli indigeni non sapevano più leggere quelle iscrizioni, se mai le avevano lette.

La scrittura, che inverte la direzione a righe alterne, potrebbe essere d’importazione. Secondo uno specialista viennese, Robert von Heine-Geldern, la fonte originaria era la Cina, mentre de Hevesy propende per la valle dell’Indo. Se crediamo alla tradizione locale, questi documenti furono portati sull’isola da trecento guerrieri che vi sbarcarono con le loro famiglie intorno al XII secolo dell’era cristiana. Essi servivano da promemoria ai bardi [cantastorie] che le avevano sott’occhio mentre cantavano. Si troverebbe così avvalorata l’ipotesi di Thomas S. Barthel, secondo cui si tratta di una scrittura allo stato embrionale, qualcosa come parole-richiamo con funzioni puramente mnemoniche.

statue su isola pasqua

L’isola di Pasqua è un’isola che oggi fa parte del Cile.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s