Home

Zamenhof: filosofo della Pace e certamente un progressista

[PER LA LUNGA TRATTAZIONE, IMPEGNATIVA  E FORSE OSTICA, LA TRADUZIONE ITALIANA LA TROVERETE NEL PROSSIMO ARTICOLO]

°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°

eo bandiera

LA “INTERNA IDEO” DE ESPERANTO

Pri la “Interna Ideo ” de Esperanto priparolis Zamenhof mem. Ĉu, vere, Esperanto, kiu estas lingvo, povas signifi ion alian? Ni vidos pli precize pri kio temas. Se vi ne ŝatas cerbumi tra socioj, filozofio, lingvo kaj religio … kaj italaj frenezaĵoj … plupasu. Pro la longeca pritraktado, graveca kaj verŝajne peniga, vi trovos la italan version de ĉi tiu blog-ero en aparta artikolo (blog-ero), skribota.

la blogisto

La unua Zamenhofa projekto, rilate al la lingvo, estis Esperanto: ĝi havis ian sukceson; la dua, pri la religio, estis hilelilsmo (aŭ: homaranismo): ĝi havis malfacilan ekziston.

La du idealoj, kiuj en lia menso formis unikan tuton, praktike disdividiĝis.

Mem Zamenhof skribis: “ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj … mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo – al la revo pri la unuiĝo de la homaro.

Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj la celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo – pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue …, kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas kaj pri kiu mi ian alian fojon eble skribos al vi. Tiu ĉi plano (kiun mi nomas “Hilelismo” konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj …” (1)

Kiam estis finiĝonta la XIX-a jarcento akiris forton inter la hebreoj cionismo. Zamenhof, kiun oni povis konsideri asimilito, ĉar lia patra lingvo estis la rusa kaj ĉar li ne kredis je la religio de siaj prapatroj, estis altirita de cionismo kaj kunlaboris kun la gazeto “Ruskij Jevrej“.

Poste li diros: “… kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homoj”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”.” (2)

El ĉi tiu interna konflikto naskiĝis nova doktrino: hilelismo.

Hilel estis hebrea rabeno, kiu vivis inter la unua antaŭ-Krista jarcento kaj la unua jarcento post-Krista. Pri ties vivo oni malmulton scias. Oni scias, ke al pagano, kiu estis espriminta la deziron konvertiĝi al hebreismo kondiĉe ke al li oni instruu la tutan religian doktrinon en la tempo dum kiu li sukcesis stari sur unu nura piedo, li diris: “Tio, kio al vi ne plaĉas ne fari al aliaj, ĝi estas la leĝo kaj kio restas estas nur komentario: iru kaj studu”. Evidentas ĉi tie paralelismoj kun malsamaj ĉie konataj evangeliaj pecoj.

En la Hilel-aj aforismoj, havas ni la pruvon de la granda humileco de ĉi tiu homo: “Ne fidu je vi mem ĝis la tago de via morto”, “mia humiliĝo estas mia ekzaltado, kaj mia ekzaltado estas mia humiliĝo”.

Zamenhof asertis, ke estas Esperanto nur parto de hilelismo kaj li disigis la du aferojn nur por ne “ofendi” tiujn, kiuj ŝatis la unuan kaj ne la duan. (3)

Laŭ Zamenhof la hilelismo estas tiu doktrino, kiu, “ne disdividinte homon de liaj natura patrujo, lingvo, religio, al li oferas la eblecon eviti ĉian falson kaj kontraŭecon koncerne liajn naciajn kaj religiajn principojn kaj donas al li la eblecon komuniki kun homoj ĉiulingvaj kaj ĉiureligiaj sur bazoj neŭtrale kaj homa, laŭ la principoj de reciproka frateco, egaleco, justeco … Hilelistoj esperas ke, pere de konstanta reciproka rilato, surbaze de unu lingvo kaj de principoj kaj kutimoj religiaj neŭtralaj, iam la homoj unuiĝos por esti ununura neŭtrala kaj homa popolo; ĉi-ĉio okazos iom post iom, en paco” (4)

Hilelismo estus devinta esti ponto inter la malasmaj religioj, kiel Esperanto estas ponto inter la malsamaj lingvoj.

Pli poste Zamenhof proponis ŝanĝi la nomon hilelismo al homaranismo (ismo de la homaro), kio pli bone respegulis la esencon de la ideo (5).

Pasis malmulta tempo kaj estis publikigita en Petrobrugo libreto kun la titolo “Homaranismo” en Esperanto kaj en la rusa lingvo. Ĉiuj ĉi tiuj skribaĵoj estis anonimaj por fideli al la 1-a punkto de la Deklaro de Bulonjo (6).  Nur en 1913-a Zamenhof, kiu jam malakceptis ĉiun oficialan postenon en la movado, sin montros malkaŝe kaj persone.

La ĉefaj punktoj, kiujn konsideras la homaranista doktrino estas:

– la homaro estas kiel familio

– juĝi ĉiun homon ne laŭ la raso, sed laŭ liaj agoj

– la ŝtato ne apartenas al unu raso, sed al ĉiuj civitanoj, kiuj ĝin formas

– ne trudi sian lingvon kaj sian fidon al la aliaj homoj

– patriotismo devas utili nur por la fratigo de la regionaj komunumoj kaj ne por malami aliajn komunumojn

la lingvo ne devas esti celo sed rimedo

– oni devas uzi neŭtralan lingvon kun tiuj, kiuj apartenas al aliaj nacioj

– la religia kredo ne devas esti heredaĵo, sed devas esti sincera

– en la rilatoj kun la homoj de aliaj religiaj kredoj oni devas agi laŭ neŭtrala kaj homa etiko

– en la rilatoj kun la homoj, kiuj samideanas oni devas serĉi la unuecon

– la nomoj de la ŝtatoj devas esti neŭtralaj, ne devas rilati la naciecon de la loĝantoj

– en ĉiu urbo oni devas konstrui homaranistajn templojn: en tiuj temploj ĉiuj povu “frate kunveni kun la anoj de aliaj kredoj, prepari kutimojn kaj festojn neŭtralajn kaj homajn kaj en ĉi tiu maniero oni starigu la bazojn por iom-post-ioma prilaborado de filozofio pura, sed samptempe bela, poezia kaj varma: estu unu religio, kiu gvidadu la vivon de ĉiuj homoj”.

Ĉi tiuj morale altnivelaj pensoj (pri filozofiaj, religiaj kaj sociaj imagitaj estontecaĵoj) estas konsiderindaj, kaj tre progresintaj, ĉefe se ni konsideras ke tioj estis pripensitaj je la fino de la XIX-a jarcento.

La “interna ideo” de esperanto, kiun kelkaj per-sense perceptas, kaj kies signifon aliaj kaptas racie, dum aliaj simple travivas pro ĝia nedubebla praktik(ec)o, fakte estas ankoraŭ hodiaŭ novaĵo, malmulte konata. La lingvo esperanto estis, kaj estas, ofte kontraŭbatalita; pri ĝi la homaro ŝajnas ne esti preta. Kial?

Ni restu en Italio! Se ni konsideras ekzemple la italan lingvon, hodiaŭ ĝi estas eĉ en danĝero, ĉar la miopa vido kaj miopaj decidoj de malmultaj regantoj (registaranoj, universitataj rektoroj, kaj eĉ simplaj civitanoj ksenofilaj) emas trudi perleĝe la lernadon de ununura lingvo (ĉi-kaze de la angla), malagnoskante ĉiujn aliajn lingvojn, inkluzive [bone atentu] de la itala en Italujo, en la lernejfakoj, kiel se la itala estus mortanta aŭ [ve al mi, ahimè] jam mortinta lingvo, ĝis la punkto ke “se itala universitata studento ne studas, en Italio, en la angla, tute li ne povos enmatrikuliĝi ĉe tiu Universitato”. Tio, bedaŭrinde, estas la vero, kaj konsternige, ĉu ne?

Jen, por via informo, kio okazas en Italujo, sen ia ajn zorgo kaj konsidero en persektivo :

http://www.poliorientami.polimi.it/come-si-accede/ammissione-alle-lauree-magistrali/la-lingua-inglese/

Sed ĉi tiu estus alia temo, pri-traktinda … Kompreneble, mi certe ne malŝatas la anglan, sed sana prudento diras al mi, ke en Italio la italaj studentoj havas ja la rajton studi kaj doktoriĝi en sia gepatra lingvo, ĉu ne? Kio okazos poste? (7)

_______________________________________

(1) Letero al advokato Alfred Michaux de la 21-a de Februaro en la jaro 1905-a.

(2) Letero al advokato Michaux, jam citita

(3) Letero al la okulkuracisto Emile Javal de la 24-a de SEptembro 1905-a

(4) “Ruslanda Esperantisto”, Januaro 1906-a

(5) “Ruslanda Esperantisto”, Februaro 1906-a

(6) Ĉe la 1-a punkto:  1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas. (el: http://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto )

(7) tute-italaj frenezaĵoj:

mICHAUX E zAMENHOF AL PRIMO CONGRESSO

Familioj de Zamenhof kaj Michaux en la Unua Universala Kongreso de Esperanto (1905)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto

Advertisements

4 thoughts on “Zamenhof: ankaŭ Paco-filozofo, kaj certe progresisto

  1. Verŝajne la homaranismo ne vekis ĝeneralan entuziasmon tial, ke malmultaj povis identiĝi kun la celoj de projektata movado, kiu estu hibridaĵo de du tre apartaj aferoj: “interreligia dialogo”, kiel ni hodiaŭ nomas ĝin, kaj politika opozicio kontraŭ etna naciismo. Zamenhof meritas esti memorata precipe pro tiu lasta afero. En siaj ellaboraĵoj pri ĝi li estis efektive antaŭ sia epoko.

    Ekzemple en sia “mondsistema” aliro al la naciisma fenomeno: li ekkomprenis, kiugrade naciismo estas mondsistemo bazita sur principoj laŭsupoze universalaj, kaj ne simple ĝenerala termino por karakterizi naciajn partikularismojn. Por li la du specoj de naciismo, la defensiva kaj la ofensiva, estis partoj de komuna “erara rondo de malfeliĉoj”.

    Plia afero: anstataŭ postuli la rajton de nacioj je memdetermino – ion, kion multaj tiam kaj eĉ nuntempe taksas moderna kaj progresiva, malgraŭ, ke ĝi realigeblas nur ĉe atribuo de etna karaktero al teritorioj – Zamenhof proklamis vere progresivan kaj multe pli aplikotaŭgan principon, kiun li nomis “sengenteco de la tero”.

    Kaj li ekvidis la nepran sekvon de intensiĝanta interrilatado de homoj tra la tuta mondo: “interasimiliĝo”. Pri la konservado de lingva diverseco, moda temo ĉe multaj nunaj esperantistoj, li opiniis tute alie ol la nuntempuloj. Eble en sia eseo Esenco kaj estonteco de la ideo de internacia lingvo (1900) Zamenhof plej radikale deklaris sian vidpunkton pri la lingva estonteco de la homaro: “ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.” Zamenhof nomis tiujn, kiuj vidas en tia evoluo malfeliĉon, “naciaj ŝovinistoj”.

    • Interesaj estas viaj debataj konsideroj. Zamenhof – post la studentaj jaroj en Moskvo – forlasis netoleremajn ŝovinismajn vidpunktojn por alveni al pli maturaj konkludoj, kaj al tiuj li dediĉis tutan sian vivon, post ke li vidis ke per komuna lingvouzo, en Bulonjo, frateco estas ebla inter malsamdevenaj gentoj. La socio en kiu li vivis estis vere ege konflikta (lingve, interrilate, religie, politike).
      Je la fino, li volis insisti, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. Li insistis ankaŭ pri neŭtrala fundamento mora, ne nur idea, metante la nomon “homo” super la nacioj. Per tia lia konvinkiĝo, li revis, ke per la uzado de unu intergenta lingvo, iun tagon “tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa popolo de popoloj” danke al neŭtrala lingvo, neŭtralaj moroj kaj moralaj principoj. Mi kredas, ke ĉi tiun lian vidpunkton oni ne povas tute nomi “naciismo”, ĉar naciismo estas apriora neado de la valoroj kaj de la rajtoj de la aliaj popoloj kaj nacioj. Li ja konsciis, ĉefe dum sia epoko (1900), ke ĉi tiuj pensoj estis tro engaĝaj kaj ne facile korekte kompreneblaj: ankoraŭ nuntempe, mi kredas,tio okazas, ĉar ili estas tro veraj kaj simplaj. Homoj ĉiam malsimpligas sian vivon.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s