Home

dubbioMi estas pensanta.

Mi estas pensante, kaj do mi estas pensanto.

ĉu vi sukcesas percepti la suprajn nuancojn de signifo?

____________________________________

SEPA LECIONO

PARTICIPO   kaj   GERUNDIO

premiso

Por rememori: antaŭ ĉio necesas ke oni povu distingi la tipon de verboj, tio estas ĉu ili estas “transitivaj” aŭ “netransitivitaj”:

  • la transitivaj verboj (kiuj transitas, kiuj transiras) estas tiuj kiuj esprimas agon (ne staton), kiu transiras de la aganta subjekto al la objekto (rekta komplemento) kiu ricevas la agon

La suno lumigas la teron – La gepatroj edukos siajn gefilojn

Il sole illumina la terra – I genitori educheranno i figli

  • per la netransitivaj verboj (kiuj ne transitas, kiuj ne transiras) la ago aŭ la stato tute restas en la subjekto

La suno brilas – Luizo dormas

Il sole brilla – Luigi dorme

————————————————————————————————

PARTICIPO   kaj   GERUNDIO

Por rememori:

  • Participo estas modifo de i-modo (infinitivo, nedifina verba modo) kaj partoprenas en la verba kaj adjektiva naturo. Ili elmontras agon kiu estigas staton.  La verbo   esti  vidigas la tempon pri tiu stato (en la itala lingvo, oni utiligas ankaŭ la verbon “havi”). La tempo de participoj montras ĉu la ago estas antaŭa, samtempa aŭ posta rilate al la produktita stato.

[En la itala, ekzistas nur du tempo-modaloj: la prezenco (amante), la preterito (amato) ]

  • Gerundio, estas alia modifo de i-modo kaj elmontras agon kiu ĉiam rilatas al alia dirita aŭ nedirita ago: erarante, oni povas lerni. En la itala, la traduko estas: sbagliando s’impara.

[En la itala lingvo, ekzistas nur du tempo-modaloj: la prezenco (sbagliando=erarante), la preterito (avendo sbagliato=erarinte), dum en la esperanta ekzistas ankaŭ la futura ebleco “eraronte” (che andrà a sbagliare, che sta per sbagliare)]

En esperanto – do – estas tri participoj aktivaj kaj tri pasivaj, kaj la tempoj same estas tri: prezenco, preterito, futuro. La prezenco rilatas la nuntempon, la preterito rilatas la pasinton kaj la futuro rilatas la estonton.

Nu, ni vidos ilin detale.

AKTIVAJ PARTICIPOJ

-ant-     -int-     -ont-         +  finaĵo   -a

KONJUGACIO DE LA KOMPLEKSAJ TEMPOJ

  • La aktivaj participoj en esperanto uzas por la prezenco la sufikson   -ant-,   por la preterito la sufikson   -int-,   kaj por la futuro la sufikson     -ont- :   oni poste devas aldoni al ĉi tiuj sufiksoj la adjektivan finaĵon   -a                    

Parolanta   = kiu parolas = che parla   (parlante)

Parolinta   =  kiu parolis = che ha parlato

Parolonta =   kiu parolos = che parlerà

Mortanta   = kiu mortas = che muore   (morente)

Mortinta   = kiu mortis = che è morto (morto)

Mortonta = kiu mortos = che morrà   (morituro)

  • Per ĉi tiuj aktivaj participoj kaj per la verbo   esti , kiu en esperanto estas la nura helpanta verbo, oni povas konstrui ĉiujn kompleksajn tempojn.

aktivaj participoj en esperanto

 

La funkcio de la kompleksaj tempoj ne konsistas nur en la signado de antaŭ-tempeco,   sam-tempeco   aŭ post-tempeco rilate al alia ago; interne de ili mem, oni povas distingi la rilaton inter iliaj du elementoj: la verbo esti kaj la participo.

Ĉi-sube vi vidos ĉiujn aktivajn kompleksajn tempojn:

P e r f e k t a   tempo (preterito):   li estis, estas, estos parol-INT-a

I m p e r f e k t a   tempo (prezenco) :   li estis, estas, estos parol-ANT-a

P r e d i k t a   tempo (futuro) :   li estis, estas, estos parol-ONT-a

Por eviti troan komplikecon, en esperanto estas preferinde – kiam eble – uzi la simplajn formojn (-is, -as, -os) anstataŭ tiujn kompleksajn (-int-, -ant-, -ont-): fakte, por diri “mi estas skribinta”, pli simple oni povas traduki “mi skribis” , kaj la kompreno ne estas ĝenata.

 

Jen ili, en komparo kun la italaj formoj:

  • infinito passato: aver parlato,    esti parolinta
  • indicativo passato prossimo: ho parlato,    mi estas parolinta
  • trapassato prossimo e remoto: avevo   o ebbi parlato,     mi estis parolinta
  • futuro anteriore: avrò parlato,   mi estos parolinta ((sarò uno che ha parlato))
  • condizionale passato: avrei parlato,   mi estus parolinta

 

– – – – – – – – – – –

N.B. – Tiel, ke en la esperantaj participoj la nura helpverbo estas esti, oni ĝin devos utiligi ankaŭ kiam en la itala oni utiligas la helpverbon ‘havi’. La itala formo avrò parlato’ , ekzemple, devas esti tradukita per mi estos parolinta’

________________________

  • Per la aktiva participo oni povas traduki kelkajn italajn dirmanierojn, en kiuj oni uzas la italan verbon ‘stare’ en la signifo de “esti faranta ion”.

                         Mi estas manĝanta            Io sto mangiando

                         Mi estis skribanta              Io stavo scrivendo

                         Mi estas forironta              Io sto per partire

  • anstataŭ la finaĵon   -a     oni povas aldoni al la participoj la finaĵojn   -e   kaj   -o

-e   utilas por indiki la adverban modalon de verbo; temas pri la itala gerundio-verbo:

                                                       Dirante                      dicendo

                                                       Dirinte                        avendo detto

                                                       Amante                      amando

                                                      Aminte                        avendo amato

-o   utilas por indiki la substantivan participon:

La leganto         (tiu, kiu legas)             colui che legge (il lettore)

La sendinto         (tiu, kiu sendis)          colui che ha spedito (il mittente)

La mortonto         (tiu, kiu mortos)        colui che morrà (il morituro)

PARTICIPOJ

PASIVA konjugacio

-at-     -it     -ot-            +  finaĵo   -a

  • La pasivaj participoj formiĝas aldonante al la vortradiko la afiksojn   -at-, -it-,  -ot-,   [respektive por la imperfekto, la perfekto, la preterito]     kaj poste la finaĵon   -a

Laborata                [kiu estas …]   (che è) lavorato

Laborita                [kiu estis …]     (che è stato) lavorato

Laborota               [kiu estos …]   (che sarà) lavorato

  • La pasivan konjugacion oni formas per la verbo   esti plus la pasivaj participoj. En esperanto ili estas:

pasivaj participoj en esperanto

en la itala:

  • infinito presente: essere amato,     esti amata
  • infinito passato: essere stato amato,     esti amita
  • indicativo presente: io sono amato,     mi estas amata
  • indicativo passato prossimo: io sono stato amato,     mi estas amita
  • indicativo imperfetto e passato remoto: io ero     o     fui   amato,     mi estis amata
  • indicativo trapassato prossimo e remoto: io ero   o   fui stato amato,     mi estis amita
  • indicativo futuro semplice: io sarò amato,     mi estos amata
  • indicativo futuro anteriore: io sarò stato amato,     mi estos amita
  • condizionale presente: io sarei amato,     mi estus amata
  • condizionale passato: io sarei stato amato,     mi estus amita.

BONE ATENTU! – En la itala lingvo estas malsamecoj rilate la uzadon de la helpverbo   esti   ; fakte oni uzas ĝin kaj  ĉe pasivaj transitivaj verboj=(egli era lodato), kaj ĉe kelkaj aktivaj netransitivaj verboj=(egli era giunto), sed en esperanto oni bone distingas la rilatojn. En la unua oni devas en esperanto uzi la pasivan participon: li estis laŭdata – ĉar la verbo estas ‘transitiva’ kaj la  konjugacio ‘pasiva’ – dum en la dua, en esperanto oni devas uzi aktivan participon: li estis alveninta –  ĉar la verbo estas ‘ne-transitiva’ kaj la formo ‘aktiva’.

Krome, memoru ke en esperanto, verbo kiu estas transitiva tute ne povas esti ankaŭ samtempe maltransitiva. La indiko pri transitiveco/maltransitiveco de verba vortradiko troveblas en la ampleksaj esperantaj vortaroj.

La itala prepozicio   da     , kiu estas apud la pasiva participa verbo, tradukeblas en esperanto per      de:

Paŭlo estas rigardata de Pietro   –   Paolo è guardato da Pietro

  • Kiel por la aktivaj, ankaŭ por la pasivaj participoj oni povas uzi la finaĵojn   -e  kaj    -o :

Via protestat-o estas tre laborema   –   Il vostro protetto è molto laborioso

Esti laŭdat-e, ofte estas malbono   –   Essere lodato è spesso un male

Ĉiuj dormant-oj vekiĝis timigit-e   –   Tutti i dormienti si svegliarono impauriti (impauritamente).

PREFIKSOJ   kaj   SUFIKSOJ

 bo-     ge-     pra-     -ig-     -iĝ-

bo-

prefikso, kiu montras la per-edziĝan parencecon (t.e. la ligon inter unu membro el la geedza paro kaj la parencoj de la alia):

Bo-patro     suocero                 (patro     padre)

Bo-frato     cognato                   (frato     fratello)

Bo-filino     nuora                      (filo       figlio)

Johano estas filo de Petro; do la edzino de Johano estas bofilino de Petro.

Giovanni è figlio di Pietro; dunque la moglie di Giovanni è nuora di Pietro.

ge-

prefikso, kiu montras, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj (povas koncerni grupon sed ankaŭ paron da uloj):

Ge-patroj     genitori                      (patro     padre)

ge-filoj       figli                               (filo       figlio)

ge-amikoj   amici                         (amiko   amico) (=amikoj kaj amikinoj)

pra-

prefikso, kiu indikas grandan primitivecon aŭ longan antaŭtempecon:

Pra-patroj     progenitori                   (patro     padre)

pra-lingvo   lingua primitiva             (lingvo   lingua)

pra-nepoj     pronipoti                      (nepo     nipote)

-ig-

sufikso, kiu donas al la vortradiko la signifon de        estigi, fari, kelkfoje trasformi (ion, iun) al …        [ĝi regas la akuzativon, kaj povas transformi netransitivajn verbojn al transitiva formo]:

Ruĝ-ig-i     rendere rosso                           (ruĝ-a       rosso)

mort-ig-i     (rendere morto), uccidere      (mort-i     morire)

sid-ig-i       far sedere                                   (sid-i       essere seduto).

-iĝ-

sufikso, kiu donas al la vortradiko la signifon de        fari sin, transformi sin;        kaj montras senintencan kaj instinktan ŝanĝostaton [ĝi ne regas la akuzativon, kaj povas transformi transitivajn verbojn al netransitiva formo, aŭ esprimi refleksivon] :

Pal-iĝ-i       diventar pallido, impallidire                    (pal-a     pallido)

grand-iĝ-i   diventare grande                                     (grand-a    grande)

infekt-iĝ-i   infettarsi                                                     (infekt-i     infettare)

 nask-iĝ-i   nascere                                                      (nask-i     generare)

BONE ATENTU, pri –iĝ-   :

  • Verboj en         -iĝ-i           krom esti, kiel jam dirite, ĉiam netransitivaj (refuzante la akuzativon), havas nur la aktivajn participojn (-int-, -ant-, -ont-). Sekve al tio, diri   paliĝita   anstataŭ ol   paliĝinta, [en la itala: impallidito] estus serioza eraro.
  • Kelkokaze, la verboj en         -iĝ-i         povas esti similigitaj al refleksivo. Ekzempre:

La spongo bone laviĝis en la pelvo   –   La spugna si lavò bene nel catino

La knabo sin lavas ĉiumatene   – Il ragazzo si lava ogni mattina

(Pri la refleksivoj, bonvolu rigardi la kvaran lecionon.)

  • Kompreneble, kiam la ideo de ŝanĝiĝo estas jam en la vortradiko, oni tute ne devas utiligi la sufikson     -iĝ-. Ekzemploj:

Ĉesi       cessare, fermarsi

enui       annoiarsi

halti       fermarsi

honti      vergognarsi                                  

peni       faticare, sforzarsi                                  

rifuĝi     trovar ricovero, rifugiarsi

La supraj verboj estas signataj en la vortaro kiel verboj netransitivaj.

O=======================================================O

EKZERCADO (esercitazione)

EKZERCARO (insieme di esercizi, gruppo di esercizi)

 Novaj vortoj / nuove parole

Angolo = angolo

Arbo = albero

Bieno = proprietà, tenuta

Edzo = sposo

Familio = famiglia

fianĉo = fidanzato

gasto = ospite

hordeo = orzo

juglando = noce (frutto)

klimato = clima

kulturo = coltura, cultura

monato = mese

nombro = numero (quantità)

olivo = oliva

persiko = pesca

pino = pino

piro = pera

pomo = mela

(terpomo = patata)

semajno = settimana

tempo = tempo (che passa)

(vetero = tempo che fa, tempo atmosferico)

tritiko = frumento

proksima = vicino

trankvila = tranquillo

utila = utile

vasta = vasto

konsisti = consistere

kreski = crescere

(kreskaĵo = pianta)

kuiri = cucinare

levi = elevare, alzare

naski = generare

(nask-iĝi = nascere)

pasi = passare (verbo intransitivo)

(pas-igi – passare (verbo transitivo, fare passare) [noto 1]

planti = piantare

produkti = produrre

promesi = promettere

loĝi = abitare

ripozi = riposare

servi = servire

veturi = andare (in veicolo)

zorgi = avere cura di

krom = oltre

nenie = in nessun luogo

TRADUKU AL LA ITALA (LINGVO)

Havante du monatojn da libertempo, mi ilin pasigos en kampara dometo, kiun mia bofrato posedas ne malproksime de mia urbo. Ĝi troviĝas en vasta bieno produktanta precipe tritikon, hordeon kaj terpomojn. La kampoj zorge estas kulturataj kaj nenie en ili estas neutila kreskaĵo. En la bieno estas ankaŭ riĉa fruktarbejo, kiu donas pomojn, pirojn, persikojn, k.t.p. en iu anguleto, apud majesta praarbego, leviĝas foliriĉa juglandarbo, muilte de mi ŝatata ne nur ĉar sub ĝia foliaro mi povas trankvile legadi kaj ripozadi, sed ankaŭ ĉar mi mem ĝin plantis kaj vidis naskiĝi kaj kreski. Mi estis plantinta ankaŭ pinon kaj olivarbon, sed ambaŭ estas mortintaj (=mortis simple) [noto 1], ĉar mia klimato estas tro varma por la unua kaj tro malvarma por la dua. Tiun ĉi jaron mia bofrato havas krom mi kelkajn gegastojn, kiuj estis invititaj antaŭ du jaroj [noto 2] kaj promesis veni tiun ĉi someron.

TRADUKU AL LA ESPERANTA (LINGVO)

La mia famiglia non è molto numerosa (lezione quarta: parole composte). Essa consiste di (el) cinque persone: mia nonna, i miei genitori, mia sorella e io. Mio nonno e la mia bisnonna sono morti tre anni fa [noto 2]. Mio zio, che prima abitava con noi, s’è sposato la settimana passata ed è andato nella casa dei suoceri: forse anche mia sorella si fidanzerà e si sposerà presto. Oltre i familiari abita presso di noi una domestica; se la nostra famiglia fosse stata più numerosa e più ricca, avremmo avuto parecchi domestici, dei cuochi, un autista (motor-ist-o, aŭt-ist-o).

____________________

noto 1En Esperanto, ĉiu vortradiko povas esti NUR transitiva aŭ NUR netransitiva (tian informon troviĝas en la esperantaj vortaroj):

  • La kandelo brulas                                      La candela (si) brucia
  • Mi bruligas la kandelon                             Io brucio (faccio bruciare) la candela
  • La malbona vetero daŭras                       Il cattivo tempo continua
  • Mi daŭrigas mian laboron                        Io continuo il mio lavoro
  • Ni finas la lecionon                                    Noi finiamo la lezione
  • La leciono finas                                       La lezione finisce
  • Tiu ĉi letero pezas [netrans.] multe        Questa lettera pesa molto
  • Pesu [trans.] ĉiumonate vian infanon    Pesi il suo bambino ogni mese.

noto 2Antaŭ du jaroj   due anni fa; post kvin monatoj, fra cinque mesi.

___________________________________________________________________

verbi composti

FINO

Advertisements

One thought on “Esperanto-kurso en 15 lecionoj (7)

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s