Home

eo bandiera

La lingva problemo laŭ la opinio de kelkaj famuloj

 Leibniz  Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716)

  René Descartes (1596-1650)     index

Leibniz kaj Descartes estis matematikistoj, kiuj vere influis pri la ideo de kreo de internacia lingvo. Ili fakte, kiuj jam spertis en sia scienco simbolaron tute komunan kaj universalan, estus volintaj lingvon kiu permesus agi per vortoj sammaniere, logike kaj rigore, kiel en la algebraj formuloj

———————————————————————————–

Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) germana filozofo kaj matematikisto: „Se estus lingvo unika sur la tero, la vivo de la homoj plilongiĝus je unu triono.”

René Descartes (1596-1650) franca filozofo: „ Mi aŭdacus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie estus nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn… Necesos ke la homaro havu internacian lingvon; ĝia gramatiko estos tiel simpla ke oni povos lerni ĝin en kelkaj horoj; estos nur unu konjugacio kaj unu deklinacio; estos neniuj esceptoj nek malregulaĵoj kaj la vortoj derivos unuj de la aliaj per afiksoj.”   El letero al pastro Mersenne, 1629

 ****************

Rudolf Diesel

Rudolf Diesel (1858-1913)

Aliaj famuloj en sia fako, kiel Farman, aviadila pioniro kaj konstruisto – kaj Diesel, inventisto – pensis pri la lingva problemo

—————————————————————

Henri Farman (1874-1958) angla/ franca aviadisto: „ Ne ĉiuj havas la kapablon esti poligloto, kaj, kun la senĉesaj progresoj de la veturado, estas necese ke la popoloj povu interkompreniĝi; facila internacia lingvo, alirebla al ĉiuj fariĝis absolute havenda. ”

Rudolf Diesel (1858-1913) germana inĝeniero: „ De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo. Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio… La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn. De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo. ”

Albert Einstein (1879-1955) germana fizikisto. Nobel-premio pri fiziko. Li akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT [Sennacieca Asocio Tutmonda], kiu okazis en Kaselo (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la naciismo : „ La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro. La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi malamas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon… Li ne meritas homan cerbon, ĉar mjelo kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun kanceron de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo. ”

Édouard Belin (1876-1963) franca inventisto de fototelegrafio: „Konstantinte la rapidecon kaj la facilecon de niaj laboroj atingitaj per Esperanto, mi estas firme decidita lerni tiun lingvon. ”

****************

Noam Chomsky

Avram Noam Chomsky

Kompreneble, ne ĉiuj povas havi devige la saman opinion pri la lingvaj problemoj kaj pri Esperanto: estas ĝuste ĉi tiu penso-diverseco, kiu povas progresigi homojn, ĉar libera penso estas ĉiam, ĉiukaze, la movanto de plibonigo kaj progresigo. Aliaj famuloj komentariis pri Esperanto,  kelkfoje malpozitive, kelkfoje pozitive. Jen la opinioj de filologo, lingvoinstruistoj, verkistoj, lingvisto kaj semiologisto.

————————————————–

John Ronald Reuel Tolkien (1892-1973) angla filologo kaj profesoro de Oxford, verkisto de romanoj plenaj je fantazio: „Tio tuŝis min, kiel la komenco de la 1914-a milito, kiam mi malkovris, ke la «legendoj» dependas de la lingvo al kiu ili apartenas; sed vivanta lingvo same dependas de siaj legendoj, kiujn ĝi komunikas tradicie. […] Volapuko, Esperanto, Ido, Novialo, ktp. ktp. estas ĉiuj mortaj, multe pli ol la praaj, ne plu uzataj lingvoj, ĉar la kreintoj neniam elpensis esperantajn legendojn ”

Lars Forsman (1938- ) sveda lingvoinstruisto: „ Kiel lingvoinstruisto, mi estis tre skeptika pri Esperanto ĝis mi troviĝis antaŭ kelkaj jaroj antaŭ grupo da Esperantoinstruistoj por prelegi pri la lingvoinstruado. Mi tiam konstatis ke tiu lingvo, kiun oni nomas “arta”, estis elegante uzata inter ili de la partoprenintoj kaj nun – estinte de kvar jaroj profesoro en la Supera Popollernejo de Karlskoga, en la sekcio Esperanto – mi scias ke ĝi same bone funkcias kiel ĉia alia lingvo. ”

Avram Noam Chomsky (1928- ) usona lingvisto, dum prelego en 2003 al demando “ĉu generativa gramatiko aplikiĝas al Esperanto”, Chomsky respondis “Esperanto ne estas lingvo”. Tiu diro kaŭzis grandan emocion en la esperantistaro kiu abunde reagis kaj plu reagas. Ĉar Chomsky estas taksata unu el la plej eminentaj lingvistoj, kaj krome ĉar li estas oponanto al politiko en sia lando kaj simpatianto de anarki-sindikatismo, movado kies iuj branĉoj rekte simpatias Esperanton, lia diro estas des pli ŝoka. Se iu stultulo estus tion dirinta neniu komentarius: “Esperanto ne estas lingvo” [ Fakte, estas vaste konata la komunikopovo de Esperanto, kaj ties neŭtraleco, je religia, politika kaj kultura vidpunktoj ]

Umberto Eco (1932-) kritikisto, eseisto, verkisto kaj semiologisto itala sed internacie konata: „ La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!… La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata. Mi studis la gramatikon de Esperanto […] kaj mi konstatis ke ĝi estas lingvo konstruita kun inteligenteco kaj kiu havas tre belan historion. ”

 ____________________________________________________________________

 it_IT BANDIERA

Il problema linguistico secondo l’opinione di alcune celebrità

Leibniz e Descartes sono stati dei matematici che veramente hanno influito sull’idea della creazione di una lingua internazionale. Infatti essi, che già sperimentarono nella propria scienza un insieme di simboli del tutto comuni ed universali, avrebbero voluto una lingua che permettesse di agire con le parole allo stesso modo con logica e rigore come con le espressioni algebriche.

————————————————–

Gottfried Wilhelm Leibniz (1646-1716) filosofo e matematico tedesco: “Se ci fosse una lingua unica sulla terra, la vita degli uomini si allungherebbe di un terzo.”

René Descartes (1596-1650) filozofo e matematico francese: “Oserei sperare in una lingua universale facilmente apprendibile, dove ci sia un solo modo di coniugare, declinare, comporre parole… Sarà necessario per l’umanità avere un lingua internazionale; la grammatica sarà così semplice che la si potrà imparare in alcune ore; ci sarà solo una coniugazione ed una declinazione; non ci saranno eccezioni, né irregolarità e le parole deriveranno le une dalle altre per mezzo di affissi”. Da una lettera al sacerdote Mersenne, 1629.

****************

Altre celebrità nel proprio campo, come Barman – pioniere dell’aviazione e costruttore – e Diesel, inventore – hanno riflettuto sul problema linguistico

————————————————–

Henri Farman (1874-1958) aviatore anglo-francese: “Non tutti hanno la capacità di essere dei poliglotta, e, con gli incessanti progressi nel campo dei trasporti, è necessario che i popoli possano capirsi: una lingua internazionale facile, accessibile a tutti è diventata del tutto necessaria.”

Rudolf Diesel (1858-1913) ingegnere tedesco: “Da molti anni io stesso mi interesso all’Esperanto. Questa lingua ausiliare internazionale soddisfa condizioni di base affinché venga accettata dalla maggior parte dei popoli e affinché possa sussistere ulteriormente in collegamento naturale con le principali lingue guida, con geniale semplicità e logica strutturale. Io tratto questa lingua dal punto di vista dell’ingegnere, il cui sforzo è diretto al risparmio di energia… Lo scopo dell’Esperanto è risparmiare tempo, energia, lavoro, denaro e accelerare, semplificare le relazioni internazionali. Da questo punto di vista è difficile capire le opposizioni che ancora emergono contro l’introduzione di ciò che è così utile per l’umanità. Io reputo l’introduzione dell’Esperanto come un bisogno estremamente necessario per la pace e la cultura.”

Albert Einstein (1879-1955) fisico tedesco. Premio Nobel per la fisica. Egli accettò di essere presidente onorario del 3° Congresso esperantista della SAT [Associazione Anazionale Mondiale] che ha avuto luogo a Kassel (Germania) nel 1923. Questo non sorprende, visto l’evidente disprezzo che Albert Einstein aveva per il nazionalismo: “Il nazionalismo è un morbo infantile. E’ il morbillo dell’umanità. La più iniqua delle istituzioni gregarie si chiama esercito. Io lo odio. Se un essere umano può provare qualche piacere a sottrarsi al suono della musica, per il suo grado, io disprezzo quell’uomo… Egli non merita il cervello umano, poiché il midollo spinale lo soddisfa. Dovremmo se possibile e rapidamente far sparire quel cancro della civilizzazione. Io odio vivamente l’eroismo su comando, la violenza gratuita ed il nazionalismo debilitante. La guerra è la cosa più deprecabile. Preferirei lasciarmi ammazzare piuttosto che partecipare a quella ignominia.”

Édouard Belin (1876-1963) ingegnere francese, inventore della fototelegrafia: “Avendo constatato la velocità e la facilità dei nostri lavori conseguiti tramite l’Esperanto, sono fermamente deciso ad imparare quella lingua.”

****************

Naturalmnete, non tutti possono avere per forza la stessa opinione sul problema linguistico e sull’Esperanto. E’ proprio questa diversità di pensiero che può far progredire gli esseri umani, poiché il pensiero libero è, sempre e comunque, il motore del miglioramento e dello sviluppo. Altre celebrità si sono espresse sull’Esperanto, a volte negativamente, a volte positivamente. Ecco le opinioni di un filologo, insegnanti di lingue e scrittori, di un linguista e di un semiologo.

————————————————-

John Ronald Reuel Tolkien (1892-1973) filologo e professore ad Oxford, scrittore di romanzi di fantasia: “Quello mi ha molto colpito, come l’inizio della guerra del 1914, quando ho scoperto che le “leggende” dipendono dalla lingua a cui appartengono; ma una lingua viva dipende pure dalle sue leggende che essa comunica per tradizione. […] Volapük, Esperanto, Ido, Novial, ecc. ecc. sono tutte morte molto di più di quelle primitive, poiché gli inventori non hanno mai escogitato leggende esperantiste”.

Lars Forsman (1938- ) insegnante di lingue, svedese: “Come insegnante di lingue ero molto scettico sull’Esperanto finché non mi sono trovato alcuni anni fa davanti ad un gruppo di insegnanti di Esperanto in una conferenza sull’insegnamento delle lingue. Allora ho constatato che quella lingua, che viene denominata “artificiale”, veniva usata con eleganza da costoro e tra i partecipanti ed ora – essendo da quattro anni professore alla Scuola pubblica superiore di Karlskoga, nella sezione Esperanto – io so che esso funziona bene allo stesso modo di qualsiasi altro tipo di lingua”.  

Avram Noam Chomsky (1928- ) linguista statunitense, durante una conferenza nel 2003 alla domanda se la grammatica generativa [riproduttiva di un linguaggio] si applica all’Esperanto, Chomsky rispose “L’Esperanto non è una lingua”. Questo discorso provocò una forte emozione nel gruppo di esperantisti che reagirono parecchio e ancora reagiscono. Poiché Chomsky era/è reputato uno dei più eminenti linguisti, e altresì poiché era un oppositore alla politica nel suo Paese e un simpatizzante del sindacalismo anarchico, movimento di cui alcuni rami pure avevano simpatia per l’Esperanto, il suo detto è stato tanto più scioccante. Se qualche sciocco o credulone avesse detto ciò, nessuno avrebbe commentato: “L’Esperanto non è una lingua”.   [ E’ infatti risaputa la capacità comunicativa dell’Esperanto e la sua neutralità, sia dal punto di vista religioso, politico e culturale ]

Umberto Eco (1932-) italiano, critico, saggista, scrittore e semiologo di fama internazionale: “Gli uomini percepiscono continuamente l’Esperanto come la proposta di uno strumento (linguistico). Non sanno nulla dello slancio idealistico che lo anima, tuttavia, proprio la biografia di Zamenhof mi ha incantato. Occorrerebbe divulgare meglio quell’aspetto!… L’aspetto ideologico e storico dell’Esperanto resta sconosciuto. Io ho studiato la grammatica dell’Esperanto […] e ho constatato che esso è una lingua costruita con intelligenza e che ha una bellissima storia.”

 Umberto Eco

 Umberto Eco

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s