Home

plena kaj malplena

glaso da biero + glaso de biero

OKA LECIONO

PREPOZICIOJ

En Esperanto oni havas la sekvantajn prepoziciojn: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

Esperanto donas difinitan signifon al ĉiu prepozicio. Nur kiam neniu prepozicio estas taŭga, sed nur tiukaze, oni uzas omnibusan prepozicion: je. Ekzemple:

je la oka (horo).     –       alle (ore) otto.

Lucio estis plena je timo.     –     Lucia era piena di paura.

– – – – – – – – – – – –

Rimarko I: La plejparto el la prepozicioj estis liverita de la elpensinto de la lingvo. Ĉar en la unuaj tempoj de la lingvo Zamenhof ankoraŭ ne enkondukis la prepozicion   krom   , ties rolon ludis la prepozicio   ekster.

Rimarko II: la prepozicioj neniam estas uzataj memstare. Ili funkcias dumaniere:

a) ili enkondukas substantivon, formante kun ĝi prepozitivon

b) ili alprenas la e-finaĵon, formante kun ĝi prepozician adverbon

Rimarko III: En kelkaj okazoj la prepozicioj enkondukas adverbon.     –      Ekzemploj: por ĉiam; vi faris Izrael vian popolon por eterne; ĝis ĉi tie aliru; ĝis morgaŭ, ĝis baldaŭ; alporti ion de malproksime; rigardi iun de alte; de eterne, de supre; de apude. Kiel oni vidas, temas nur pri adverboj signantaj pozicion en la spaco aŭ en la tempo, kaj tiel ludantaj rolon de kvazaŭ-substantivoj: li faras nenion krom manĝi kaj dormi. Kelkaj prepozicioj povas enkonduki infinitivon: li faras nenion krom manĝi kaj dormi

– – – – – – – – – – – –

LISTO DE LA ESPERANTAJ PREPOZICIOJ

al:   fizika proksimiĝo al ia direkto.

La soldato apogis sin al la muro.

Il soldato si appoggiò al muro.

anstataŭ:     en la loko de…   en la rolo, funkcio de…

Vi povas uzi vinagron anstataŭ citrono.

Può usare aceto in luogo di limone.

antaŭ:     loko aŭ tempo pli proksima, fronte

Antaŭ la patro, marŝis la filo.

Davanti al padre camminava il figlio.

apud:     najbareco, netuŝa proksimeco (senkontakte)

Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.

Presso la propria casa il ladro non ruba.

ĉe:   en la domo de… (franc. chez, germ. bei) –

plej precize: ĉu en la spaco = objekto tute proksima ; ĉu en la tempo = koincido inter ago kaj okaza cirkonstanco.

Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.

Rubare da un ladro (in casa di un ladro) è difficile.

Sidi ĉe la tablo.

Stare seduto (sedere) a tavola.

Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis tute kovrita de prujno.

All’inizio dell’alba il bosco appariva tutto coperto di brina.

ĉirkaŭ:     ronde ĉiuflanke… (spaco, loko)

Li dancas, kiel kato ĉirkaŭ poto.

Balla come un gatto intorno a un vaso.

da:     rilatige al vortoj kiuj esprimas mezuron, pezon, kvanton, nombron

Mi deziras glason da biero.  (=la glaso estas plena)

Desidero un bicchiere di birra. (= bicchiere pieno)

60 paĝoj da teksto.

60 pagine di testo.

de:

montras:

  1.  la posedon: la libro de la frato, il libro del fratello:
  2.  la precizigon: glaso de biero, bicchiere da birra  (noto 1)
  3. (metafore) la deiron, la devenon: nia helpo venas de Dio, il nostro aiuto viene da Dio (noto 2)
  4. kun la pasivaj participaj verboj (vidu lecionon 7-an):  Li estas vidita de sia patro, è stato veduto da suo padre.

dum:     la tempo en kies daŭro io okazas

Fleksu arbon dum ĝia juneco.

Piega l’albero durante la sua giovinezza   (mentre è giovane).

ekster:     [malo de en] mal-interne

La domo estas ekster la urbo.

La casa è fuori della città.

el:

montras:

  1.  la spacon de kies interno io sin movas eksteren
  2. (metafore) la originon, la antaŭan staton de io kio ŝanĝiĝas al alia
  3. la devenon de parto apartigita disde la tuto

Mi ne eliros el mia domo.    (noto 2)

Non uscirò dalla mia casa.

Levi sin el mizera situacio.

Sollevarsi da una miseranda situazione.

Restis iom el la viando.

E’ rimasta un po’ di carne.

en:     interne, la loko interne, la tempodaŭro interne de kiu okazas la ago

Mi loĝas en Romo.

(Io) abito a Roma.

En la venonta jaro mi vizitos Germanujon.

Nel prossimo anno visiterò la Germania.

ĝis:     la punkto kiun la ago atingas…

Mi akompanos vin ĝis Parizo.

Ti accompagnerò fino a Parigi.

inter:     la spaco kiu apartigas du aŭ plurajn personojn (aŭ objektojn) rilate al reciproka pozicio, ankaŭ en la tempo…

Benata estu inter la virinoj.

Sii benedetta fra le donne.

Inter la leviĝo kaj la subiro de la suno.

Tra l’alzarsi e il calare del sole.

kontraŭ:     malfavora ago, vidalvide al, fronte al

Ili batalis kontraŭ la malamikoj..

Combatterono contro i nemici.

La du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua.

I due mimi sedevano l’uno contro l’altro.

krom:     escepto, plia (=ankaŭ)

Krom mia frato, mi vidis neniun.   [t.e. mi vidis nur mian fraton] nea frazo]

Eccetto mio fratello, non vidi nessuno.

Per pruntedono ofte oni perdas, krom sia havo, ankaŭ la amikon.   [t.e. oni perdis ambaŭ] malnea frazo

Con il prestito spesso si perde, oltre al proprio avere, (anche) l’amico.

N.B. – en nea frazo   krom   havas pozitivan sencon, kaj inverse. Kiam ekzistas dubo, oni povas uzi en la unua okazo (nea frazo):     escepte de   kaj en la dua, pozitiva frazo, oni povas uzi, por akcenti la realan signifon, la vorton :   ankaŭ   .

kun:     akompano,   kune kun…

Venu kun mi.

Vieni (venite) con noi.

laŭ:     konformeco

Laŭ mia opinio, vi estas malprava.

Secondo la mia opinione, avete torto.

Veli laŭ la vento.

Posizionare le vele secondo il vento.

malgraŭ:     eĉ se, kvankam (=malgraŭ tio, ke)

Malgraŭ mia aĝo, mi estas forta.

Nonostante la mia età, sono forte.

per:     rimedo por…   instrumento, materio, objekto uzita por…

Mi tranĉas panon per traĉilo.

Io taglio del pane con un coltello.

po     (vidu lecionon 6-an)

por:     la celo ĝenerale, destinado al iu aŭ al io,  celite al, fruktoporta al…

Mi aĉetis la libron por vi.

Ho comperato il libro per voi.

post:     pli malfrua ol… (tempo),   malantaŭ… (loko)

Li venis post du tagoj.                         La arbo staris post la domo.

Venne dopo due giorni.                      L’albero stava dietro la casa.

preter:     plue-iri rilate al io (aŭ al iu)

plejprecize ĝi montras:

  1. la lokon aŭ la objekton, en kies proksimeco iu aŭ io pasas irante plue
  2. movon ne tuje ĉesantan, sed daŭran post la koncernata objekto [tempo]

Li pasis preter ni, ne rimarkante nin.

Ci oltrepassò senza vederci.

Li pafis preter tiu(n) arbetaĵo(n).

Egli sparò oltre quel cespuglio.

pri:     koncerne al… teme de…

Paroli pri Esperanto estas agrable..

Parlare intorno all’Esperanto è gradevole.

pro:     kaŭzo de ago…

Pro grava motivo mi ne ĉeestos.

Per un motivo importante non interverrò.

sen:     foresto, manko

Mi iros sen vi.                     Andrò senza (di) voi.

  • Bone atentu! – Tiel ke la prepozicio   sen   entenas nean koncepton, ĝi ne akceptas en sama propozicio aliajn neajn vortojn (vidu lecionon 3-an pri la neado). Pro tio oni diras en la sekva proprozicio:

Sen iu libro                 it.: Senza alcun libro

[kaj NE: Sen neniu libro,   senza nessun libro]

sub:     malalte (stato, movo, translokiĝo),  malsur, malsuper

La kato estas sub la tablo.      

Il gatto è sotto la tavola.

La kato kuras sub la tablo.       [li restas ene de la limigita tabla spaco kaj kuras ]

Il gatto corre sotto la tavola (nello spazio circoscritto dalla tavola)

La kato kuras sub la tablon.   [de malapude ĝi kuras en la spacon limigitan de la tablo]

Il gatto corre sotto la tavola (si dirige verso lo spazio sottostante la tavola)

super:     pli alte rilate al alia objekto (sen kontakto)

La aglo flugis super la urbo.    (noto 3)

L’aquila volava sopra la città.

sur:     alte,supre de alia objekto (kun kontakto)

La libro kuŝas sur la tablo.

Il libro sta (lett. giace) sulla tavola.

tra:     movo de unu ekstremo al alia

Tra la mondo flugas forta voko.

Attraverso il mondo vola un possente richiamo.

trans:     malproksima loko aŭ spaco iel dividita disde la koncerna objekto pri kiu oni komparas la distancon (stato)

Mi loĝas trans Tibro.

Abito di là dal Tevere.

_______

KELKAJ GVIDLINIOJ

  • Ĉiuj esperantaj prepozicioj postulas ĉiam la nominativon (ne la akuzativon): inter la ĵuse cititaj ekzemploj, oni evidentigas la sekvajn: Vi povas uzi vinagron anstataŭ citrono.   –   Krom mia frato, mi vidis neniun.   –   Li venis post mi.

                          Por rememori: sed en la kvina leciono ni jam diris, ke oni uzas la akuzativan formon eĉ kun   prepozicio kiam oni deziras montri     movon al loko    (kondiĉe, ke tiu prepozicio ne inkluzivu ideon pri movo). Ekzemploj:      Mi iras en la urbon.    –   Mi marŝas en la ĉambro.

  • Antaŭ la infinitivo oni uzas nur la prepoziciojn    antaŭ (ol)= prima di; anstataŭ = invece di;   por =       per, allo scopo di – kelkfoje krom:

           Anstataŭ  foriri, li forludis la monon

Invece di partire, perdette al gioco il denaro.

  • La italaj prepozicioj   di, a   (kiuj en la itala troviĝas antaŭ la infinitivo)     kutime ne estas esprimitaj en esperanto.
  •  “Sen”antaŭ la verbo ne eblas: ĝi postulas kaj transformiĝas al   gerundio en negativa formo.            Ekzemplo:

Li foriris ne manĝinte.

            Partì senza mangiare   (senza aver mangiato).

  • Per la prepozicioj oni povas estigi substantivojn, adjektivojn, adverbojn, verbojn … kunigante al ili la taŭgajn finaĵojn kaj sufiksojn.

Aparte utiligitaj estas la sekvaj adverboj:

apude     vicino                 (el    apud       presso)

kune       insieme               (el    kun         con)

dume     intanto               (el    dum       durante)

poste     dopo                    (el    post       dopo).

VORTARETO

Anglo = inglese (abitante)

kapo = capo, testa

knabo = fanciullo

kupeo = scompartimento di vagone, coupé

letero = lettera

Londono = Londra

minuto = minuto

nokto = notte

ofic-o = impiego, ufficio

(ofic-isto = impiegato)

oficir-o = ufficiale

pastro = prete

pavimo = pavimento

popolo = popolo

reto = rete

stacio = fermata

(staci-domo = stazione)

tajloro = sarto

temo = argomento, tema

vagono = vagone

valizo = valigia

vilaĝo = villaggio

Forta = forte

frua = di buon’ora

grava = importante

juna = giovane

Elekti = scegliere

gajni = guadagnare, vincere

halti = fermarsi, sostare

instrui = insegnare

komenci = cominciare (transitivo)

korespondi = corrispondere

kuŝi = giacere

lasi = lasciare

lerni = imparare

peti = chiedere

prokrasti = rimandare, procrastinare

resti = restare

(restado = permanenza)

ricevi = ricevere

sidi = sedere

urĝi = essere urgente

vojaĝi = viaggiare

vundi = ferire

Neniu = nessuno

ties = di quello, di esso

EKZERCADO

 TRADUKENDA AL LA ITALA

Ricevinte urĝan leteron de mia korespondanto en Londono, mi devis laŭ ties peto senprokraste veturi el mia urbo al Anglujo. Mi komencis mian vojaĝon vespere, je 10.45 (noto 4) kaj tutan nokton ĝis tagiĝo mi sidis en la anguleto de mi elektita en duaklasa vagono. Miaj kunvojaĝantoj estis kvin: paro da junaj geedzoj, unu pastro, unu oficiro kaj unu oficisto. Ĉe la unua stacidomo, la oficiro malsupreniris kaj estis anstataŭata de iu sinjoro, kun flikitaj vestoj, kiu poste al mi diris esti … tajloro. Pro forta skuo de la vagonaro, valizeto, kiu troviĝis en la reto super mia kapo, falis el ĝia ejo sur mian kapon, inter la nomitajn geedzojn kaj fine kuŝis sur la pavimo de la kupeo. Feliĉe neniu el la kunvojaĝantoj estas vendita.

(faciliga solvo):

  • [Avendo ricevuto una lettera urgente da un mio corrispondente a Londra, ho dovuto secondo la sua (di lui) richiesta immediatamente partire dalla mia città verso l’Inghilterra. Ho iniziato il mio viaggio di sera, alle 10.45   (nota 4) e tutta la notte fino al farsi del giorno mi sono seduto in un piccolo angolo da me scelto nel vagone di seconda classe. I miei compagni di viaggio erano cinque: una coppia di giovani sposi, un sacerdote, un ufficiale e un impiegato (d’ufficio). Presso la prima stazione, l’ufficiale scese e fu sostituito da un certo signore, con dei vestiti rattoppati, che dopo mi disse (disse a me) di essere … un sarto. A causa della scossone del treno (insieme di vagoni), una valigetta, che si trovava nella rete al di sopra del mio capo, cadde dal suo posto sopra il mio capo, tra i detti sposi e alla fine giacque sul pavimento dello scompartimento. Fortunatamente nessuno dei compagni di viaggio fu ferito.]

TRADUKENDA AL LA ESPERANTA (LINGVO)

I ragazzi vanno alla scuola primaria (unuagrada) per imparare. Il maestro li istruisce intorno a diversi argomenti (materie), aiutandosi nell’insegnamento coi libri che essi devono portare con sé. A causa della grande distanza, alcuni scolari devono partire dalla loro casa molti minuti prima. Malgrado ciò essi giungono spesso in ritardo, perché si fermano a giocare a ogni angolo di strada. Il maestro, quantunque giovane, ha vinto il concorso d’una città importante e l’anno venturo (=che verrà) lascerà i suoi alunni, dopo due anni di permanenza nel nostro villaggio.

(faciliga solvo):

  • [ La knaboj iras al la unuagrada lernejo por lerni. La instruisto instruas ilin pri malsamaj temoj, helpante sin dum la instruado per libroj kiujn ili devas porti kun si. Pro la granda distanco, kelkaj lernantoj devas veturi el sia domo antaŭ multaj minutoj. Malgraŭ tio ili alvenas ofte malfrue, ĉar ili haltas por ludi apud ĉiu stratangulo. La instruisto, malgraŭ juna, gajnis konkurson de grava urbo kaj la venontan jaron li lasos siajn gelernantojn, post du jaroj da restado en nia vilaĝo]

========================

NOTOJ:

1)   glaso de biero =     glaso utiligata specife por trinki bieron /     bicchiere da birra, cioè il bicchiere della birra, quello destinato alla birra, specifico per la birra.
2)

_______                       _______
!               !—— >           |      ——!—– >
׀ ______׀                      ׀______ ׀
DE    (da un punto)       EL (da dentro)

3)

O
________                     ___O____
!               !                      !                !
!_______ !                   !_______ !
SUPER (sen kontakto)  SUR (kun kontakto)

4)

Oni diros: je la deka kaj kvardek kvin minutoj. Sed ankaŭ   je la deka kaj tri kvaronoj, aŭ, malofte,   je tri kvaronoj post la deka, kaj fine   je tri kvaronoj de la dekunua (bonvolu rimarki ke ĉi-kaze oni konsideras ke jam pasis la tri kvaronoj de tiu kiu estos, komplete, la dekunua horo – pravigebla formo)

Si dirà: je la deka (sottinteso horo) kaj kvardek kvin minutoj. Si può anche dire   je la deka kaj tri kvaronoj, oppure, più raramente, je tri kvaronoj post la deka, o infine, si noti, je tri kvaronoj de la dekunua (si considerano già passati tre quarti di quella che, completa, sarà l’undicesima ora)

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s