Home

LA SCRITTURA CREATIVA / KREA SKRIBADO

images

(kompreneble, la bildo estas metaforo / naturalmente l’immagine è una metafora)

bildo elprenita de: http://scrittura.pcacademy.it/

… o o o o o 0 0 0 0 0 0 OOO 0 0 0 0 0 0 0 o o o o o …

eo bandiera

“Skribado estas sendube krea ago, sed la elekto de la esprimmaniero estas afero de organizado. La literatura kreeco ne estas vortinundo sen kontrolo. Ĝi devus organiziĝi ene de logikaj procedoj, kies etapojn, teknikojn kaj strukturon oni povas bone determini. Ĝi ne haltas ĉe la nura inspiro”. (Walter G. Pozzi)

Krea skribado egalas iun ajn tipon de skribo kiu iras trans la normalan profesian, ĵurnmalisman, akademian kaj teknikan skribmanierojn. Krea skribado akceptas romanojn, rakontojn kaj poemojn. Ĝi naskiĝis en multaj landoj kiel spontana esprimo fare de junaj verkistoj, kaj fariĝis kutima fenomeno, eĉ kun efikaj eldonaj rezultoj kaj kun la apero de skoloj de Krea skribado. Ankaŭ skribi por kino kaj teatro estas konsiderenda Krea skribado, sed tia formo estas kutime instruata en apartaj kursoj.

Krea skribado kulturdevenas el Ameriko. Ni trovas ties originojn kaj edukajn motivaĵojn en la studoj de granda pedagogiisto, John Dewey. Je la komenco de la XX-a jarcento Dewey pritraktis sian opinion pri “aktiveca lernejo”, metante centre de la atento de la edukistoj du gravajn vortojn: progresivan kaj kre(iv)an, ĉar edukado estas daŭra procezo kiu persistas dum la tuta vivo, kiu senĉese ŝanĝiĝas kaj havas en la praktiko decidan valoron.

Krea verkisto, eĉ de kiam li pensas pri historio ĝis kiam li skribos la lastan scenon, devas utiligi ĉiujn kvin sensojn ĉar la kreiva imagpovo estas nutrita per la kapablo interpreti la realaĵon originalmaniere kaj per la kapablo uzi fantazion por reprilabori novmaniere la akiritajn konojn dum antaŭaj rektaj aŭ nerektaj spertoj (ekzemple dum la legado). Proust, ĉi-teme, konfirmis ke: “la vera esplor-vojaĝo ne estas serĉi novajn mondojn, sed havi novajn okul(vidoj)n”.

Elementoj de la krea skribado (mallonge):

  • la krea inspiro: la ideo povas esti elprenita el la aktuala realaĵo aŭ el la pasinta, el Historio, aŭ el imaga evento; sed la inspiro povas eĉ deveni de sonĝo;
  • la lingvaĵo kaj la stilo: la utiligo de similecoj kaj metaforoj kontribuas riĉigi per eleganteco la rakontadon. La stilo estas, aldone, fundamenta por vivigi la rakonton mem. La vorto do, konsistiĝinta per adjektivoj, adverboj, nomoj kaj prepozicioj estas la vera reganto de la tuta rakonta ŝpino;
  • la rolantaro kaj la vivmedio: la esenza impliko de la rakonto naskiĝas el la interago inter la diversaj personoj ene de la rakontita medio. Ankaŭ Aristotelo alfrontis ĉi tiun problemon kaj donis rajton de antaŭeco al la vivmedio kaj asertis ke “la rolantoj ne plenumas agan scenefekton por reprodukti la karakterojn, sed tra la faroj ili alprenas la karakterojn”. Oni prezentas, per alcela distribuado de detaloj dum la tuta rakonto, la trajtojn fizikajn, psikologiajn kaj karakterajn kiuj kunmetos kaj malkaŝos ties (de la rolantoj) personecon;
  • spaco kaj ejoj: en ties eno moviĝas la personoj kaj elfluas la intrigo; tioj povas esti realaj aŭ fantaziaj, plenriĉaj je detaloj kaj rilatiĝi al lokoj kaj landoj tre precizaj aŭ nespecifaj kaj malpli detaligitaj;
  • konfliktemo/streĉiteco: estas decida elemento por kapti la atenton de la leganto;
  • suspenso kaj surprizo: tioj restigas la leganton senspire. La suspenso veriĝas kiam la leganto konas ke baldaŭ en la rakonto okazos io malpozitive al unu aŭ al pluraj rolantoj, kiuj tre ofte ne konas la eblecveriĝon de la okazontaĵo; la surprizo, diverse, estas la cirkonstanco pozitiva aŭ malpozitiva, kiu ĝis tiu momento ne estas imagebla flanke de la leganto, eĉ flanke de la rolanto kiu en tio estas implikata;
  • la intrigo: ĝi estas la elemento kiu konstituas la subtenan strukturon de la rakonta ŝpino kaj povas esti subdividita laŭ la jenaj etapoj; malfermo kaj prirakonta etoso, alternado de la rakontaj eventoj, pinto de la intrigo kaj konkludo;
  • periodoj de la rakontado: kutime la rakontita tempo ne koincidas kun la reala tempo kaj ofte, ĝuste pro tempaj postuloj, la aŭtoro povus akceli aŭ malrapidigi; oni povas ankaŭ decidi ne rakonti ĉiujn pasaĵojn, kaj per tiaj partaj neindikoj instigi la fantazion aŭ la konkludan dedukton de la leganto;
  • montru, ne rakontu: ĉi tiu estas rakonto-tekniko kiu estas rekomendinda por la verkistoj kiuj supermezure uzas troajn eksplikojn kaj komentariojn malavantaĝe al la (roulant)agado kaj al dialogoj.

___________________________________________________ it_IT BANDIERA

Scrivere è indubbiamente un atto creativo, ma la scelta di come esprimerci è questione di organizzazione. La creatività letteraria non è un fiume in piena senza controllo. Deve organizzarsi all’interno di procedimenti logici di cui possono essere individuate le fasi, le tecniche, la struttura. Non si esaurisce al momento dell’ispirazione. (Walter G. Pozzi)

La scrittura creativa è ogni genere di scrittura che vada al di là della normale scrittura professionale, giornalistica, accademica e tecnica. La scrittura creativa include romanzi, racconti e poemi. Nata in molti paesi come manifestazione spontanea di giovani scrittori, è diventata un fenomeno di costume, anche con buoni risultati editoriali e con il fiorire di scuole di Scrittura creativa. Anche la scrittura per il cinema e il teatro rientra nella scrittura creativa, ma viene generalmente insegnata in corsi a parte.

La scrittura creativa ha radici americane. Troviamo le sue origini e le motivazioni educative nel lavoro di un grande pedagogista, John Dewey. All’inizio del XX secolo Dewey sviluppa il suo concetto di “scuola attiva”, ponendo al centro dell’attenzione degli educatori due termini importanti: progressivo e creativo, poiché l’educazione è un processo continuo che dura tutta la vita, è in costante mutamento e nella quale l’esperienza pratica ha un valore determinante.

Lo scrittore creativo dal primo istante in cui pensa ad una storia fino a quando ne scrive la scena finale deve far uso di tutti e cinque i sensi poiché l’immaginazione creativa viene alimentata dalla capacità di tradurre la realtà in modo inedito e dall’abilità di usare la fantasia per rielaborare in modo originale le conoscenze acquisite con precedenti esperienze dirette o indirette (ad esempio di lettura). Proust a tale proposito sosteneva che: ”il vero viaggio di scoperta non è cercare nuove terre, ma avere nuovi occhi”.

Componenti della scrittura creativa (in breve):

  • l’ispirazione creativa: lo spunto può essere colto dalla realtà presente o passata, dalla storia o da un evento immaginario; ma l’ispirazione può derivare anche da un sogno.
  • il linguaggio e lo stile: l’uso di similitudini e metafore contribuisce ad arricchire la narrazione di eleganza. Lo stile è inoltre fondamentale per rendere vivido il racconto stesso. La parola quindi, costituita dagli aggettivi, avverbi, nomi e preposizioni è la vera padrona di casa di tutto il tessuto narrativo.
  • i personaggi e l’ambiente: l’intreccio fondamentale della storia nasce dall’interazione dei vari personaggi all’interno dell’ambiente narrato. Già Aristotele aveva affrontato la questione dando priorità all’ ambiente e affermando che “i personaggi non svolgono l’azione scenica per riprodurre i caratteri, ma attraverso le azioni essi assumono i caratteri”. Vengono dipinti, attraverso una mirata distribuzione di dettagli durante tutto il racconto, i tratti fisici, psicologici e caratteriali che vanno a comporre e a svelare la loro personalità.
  • spazi e luoghi: all’interno di essi si muovono i personaggi e si sviluppa la trama; possono essere reali o di fantasia, ricchi di dettagli e con riferimenti a luoghi e paesi ben precisi oppure più generici e meno particolareggiati.
  • la conflittualità/tensione: è un elemento determinante per catturare l’attenzione del lettore
  • suspense e sorpresa: tengono il lettore con il fiato sospeso. La suspense si realizza quando il lettore è a conoscenza che molto vicino nel racconto capiterà qualcosa di negativo ad uno o più personaggi, i quali molto spesso ignorano la possibilità che ciò avvenga; la sorpresa, invece, è l’accadimento di un fatto positivo o negativo ma non immaginabile fino a quel punto né da parte del lettore, né da parte del personaggio che viene coinvolto.
  • trama: è l’elemento che costituisce la struttura portante del tessuto narrativo e può essere suddivisa nelle seguenti fasi: apertura e ambientazione, susseguirsi della vicenda, apice dell’ intreccio e conclusione.
  • tempo della narrazione: in genere il tempo narrato non coincide con il tempo reale e spesso proprio per esigenze temporali l’autore può scegliere di accelerarlo o di rallentarlo; si può anche scegliere di non raccontare tutti i passaggi ma di lasciare parte di essi alla fantasia o alla deduzione del lettore.
  • Mostra, non raccontare: è una tecnica narrativa che viene utilizzata come raccomandazione per gli scrittori che fanno un uso eccessivo di spiegazioni e commenti a discapito dell’azione e dei dialoghi.

ESEMPI DI SCRITTURA CREATIVA  in :www.scriverecreativo.wordpress.com www.scriverecollettiva.wordpress.com

EKZEMPLOJ DE “KREA SKRIBADO” estas en: www.scriverecreativo.wordpress.com www.scriverecollettiva.wordpress.com

wpid-1418423926483

Skribu mallongegan rakonton kun du rolantoj, kiuj interparolas ne aŭskultinte unu la alian

wpid-1420443467154

Elektu libron kaj hazarde malfermu paĝon. Selektu mallongan pasaĵon kaj reskribu ĝin utiligante malsamajn adjektivojn.

Nedeviga limo: ĉiu adjektivo estu almenaŭ 7-litera.

wpid-1420233059488

Vi venas returne 24 horojn. Skribu kiel vi ŝanĝus viajn elektojn. Limigo: vi ne povas utiligi adjektivojn.

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s