Home

-UM- el gramatikero blogspot

Da: http://gramatikero.blogspot.it/2012/12/sufikso-um.html

(interese vidi ankaŭ : https://plus.google.com/103458496023096976261/posts )

>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>>  <<<<<<<<<<<<<<<<<<<<<<<<<

N A Ŭ A       L E C I O N O

KONJUNKCIO

Por rememori: konjunkcio estas tiu variigebla parolelemento, kiun oni uzas por interligi reciproke similajn propozicio-elementojn aŭ pli da propozicioj. En la itala, laŭ la formo, oni distingas: simplajn (t.e. unuvortaj kiel e, o, ma…)vorte-kunmetitajn (kiam ili formiĝas per rekunigaj aŭ apartigitaj vortoj, kiel giacché, bensì, pertanto …) Krome, en la itala, laŭsignife aŭ laŭfunkcie oni distingas la kunordigantajn el la subordigantaj.

La esperantaj konjunkcioj konsistas el origine liveritaj vortoj: aŭ, ĉar, do, kaj, nek, nu, sed, tamen – al kio oni povas aldoni la adverbojn tiam, tial, tiel, kaj la subjunkcion dum (depruntita el la latina) kiu estas ankaŭ prepozicio havanta, ĉu adversa, konjuncian funkcion. (Iomete komplika por klarigi kaj kompreni, ĉu ne?). Apud tiuj vortoj, oni uzas multajn adverbojn, kiuj havas funkcion pli malpli proksiman al tiu de konjunkcio: alie, cetere, dume, fine, krome, male, malgraŭe, poste, same, nome, pruve, sekve, ecc. Aparte oni evidentigas la duopajn konjunkciojn:   jen… jen…; aŭ… aŭ…; ĉu… ĉu…; ĉu… aŭ…; kaj… kaj…; nek… nek…; ne nur… sed ankaŭ…; kaj la kunmetitajn adverbojn  unuparte… aliparte…; unutempe… alitempe… ecc.

 JEN LISTON (MI DONAS AL VI)

DE LA ĈEFAJ ESPERANTAJ KONJUNKCIOJ :

aŭ (aŭ… aŭ…)     –   o   (o… o…)

///   Roma o morte!   (Mi deziras è  una frase sottintesa) Romon aŭ morton!

///   O lui, o io.     Aŭ li, aŭ mi.

ĉar –   poiché, perché

///   Ho rifiutato perché non posso.   Mi rifuzis, ĉar mi ne povas.

ĉu…  (ĉu… ĉu…)   –   se… (dubema formo, demanda)    (o… o…)

///   Non so se verrà. Mi ne scias, ĉu li venos.

///   O io, o lui dobbiamo andarcene.   Ĉu mi, ĉu li devas foriri.

do –   dunque   it.

///   Penso, dunque sono.   Mi pensas, do mi estas.

dum  –   mentre   it.

///   Mentre Roma delibera, Sagunto perisce.   Dum Romo diskutas, Sagunto pereas.

eĉ   –   anche, perfino, nemmeno   it.

///   Anche tu, Bruto, figlio mio!   Eĉ vi, Bruto, mia filo!

///   Non lo conosco nemmeno.   Mi lin eĉ ne konas.

ja –   anstataŭ la aserton   jes         it. infatti, davvero, certo (invece di jes)

///   Non può udire: infatti è sordo.   Li ne povas aŭdi: li ja estas surda.

jen    (jen… jen…)   –   ecco   (ora… ora…) it.

///   Ecco l’uomo!   Jen la homo!

///   Ora io, ora lui rischiammo di morire.   Jen mi, jen li riskis morti.

ju…, des…   [vidu la 5-an lecionon]

kaj     (kaj… kaj…)   –   e   (e… e…)      si usano spesso le abbreviazioni / mallongige:

k.c. = kaj cetere  = eccetera    k.t.p. = kaj tiel plu  = eccetera

ke –   “che” (en la itala)

///   Voglio che venga.   Mi volas, ke li venu.

[pri la malsamaj tradukoj de la responda vorto (it: che pron. ke) oni pli bone vidos ĉe la 10-a leciono]

La supredirita konjunkcio (ke) kombiniĝas kun pluraj antaŭmetitaj prepozicioj: esceptinte, ke;    malgraŭ, ke;    por ke;    tial, ke;    tiamaniere, ke;    tiel, ke;    tiom pli, ke, ecc.

kiam  –   quando it.

///   Quando potrò, andrò.   Kiam mi povos, mi iros.

Ankaŭ   kiam   povas same kombiniĝi: de kiam  ‘da quando’,    ĝis kiam  ‘fino a quando’,    tuj kiam  ‘subitoché’,    antaŭ kiam  ‘prima che’,    post kiam  ‘dopo che’.

kiel –   come   it.

///   Non so come parlerà.   Mi ne scias, kiel li parolos.

kvankam  –   quantunque, sebbene   it.

///   Quantunque stanco, proverò.   Kvankam laca, mi provos.

kvazaŭ   –   come se, quasi   it.

///   Camminava come se fosse un giovane.   Li marŝis kvazaŭ li estus junulo.

nek… nek…   –   né… né…   it.

///   Noi non abbiamo né pane né formaggio.   Ni havas nek panon nek fromaĝon.

[pri la uzo de neado, vidu ankaŭ ĉe la 3-a leciono]

ol   –   komparacia partikulo en Esperanto

[vidu la 5-an lecionon, pri la komparativoj.]

se –   se   (kondicionalo, us-modo)

///   Se mio fratello volesse, raggiungerebbe la sua meta.   –   Se mia frato volus, li atingus sian celon.

///   Oh, se potesse!   Ho, se li povus!

Invece, come si è visto, il   “se”   dubitativo italiano corrisponde in Esperanto a   ĉu.

sed  –   ma   it.

///   Severo ma giusto. Severa, sed justa.

tamen  –   pure, tuttavia   it.

///   Insisteva perché andassi. Tuttavia io non volli andare.   Li insistis, por ke mi iru. Mi tamen ne volis iri.

tial  –   perciò, per questo motivo   it.

///   Temevo d’essere ingannato: perciò rifiutai.   Mi timis esti trompata: tial mi rifuzis.

En Esperanto, konjunkcio ne postulas ian specialan modon.

Havas konjunkcian funkcion ankaŭ kelkaj prepozicioj (antaŭ [ol]…,   anstataŭ…,   por…,   post… ) [komparu ĉe la 8-a leciono]       kaj adverboj   (almenaŭ = almeno,    ankaŭ = anche,    ankoraŭ = ancora,    alie = altrimenti,    cetere = del resto,    dume = mentre,    nome = cioè,    sekve = conseguentemente, ecc.).

PREFIKSOJ   kaj   SUFIKSOJ

kompleta listo de prefiksoj kaj sufiksoj retroveblas ĉi tie:

https://lingvovojo.wordpress.com/2013/12/31/prefiksoj-kaj-sufiksoj/

En ĉi tiu leciono oni aldonas kelkajn adverbojn (for), prepoziciojn (al, en, el, ecc) interjekciojn (fi!), ofte uzitajn kiel prefiksoj.

al-  –   direkto, aldono

al-veni = arrivare     (el   veni = venire)

al-doni = aggiugnere   (el   doni = dare)

el-  –   por indiki movon al ekstero; ankaŭ por indiki senĉesan ag(ad)on ĝis ties konkludo

el-tiri = tirar fuori   (el   tiri= tirare)

el-lerni = imparare a fondo   (el   lerni = imparare)

en-   – por indiki movon al malekstero

en-iri = entare     (el   iri = andare)

fi-  –   por esprimi malestimon, moralan malecon

fi-virino = donnaccia       (el   virino = donna)

for-  –   fuori, via   it.

for-iri = andare via     (el   iri = andare)

ne-   –   por neadi

ne-utila = inutile     (el   utila = utile)            (noto 1)

sen-   –   manko            (noto 2)

sen-fadena =   senza fili       (el   fadeno = filo)

super-   e   sur-   –   [vidu ankaŭ la 3-an lecionon]

super-flugi = sorvolare       (el   flugi = volare)

sur-skribi = scrivere sopra   (el   skribi = scrivere)

tra-   –   trairo

tra-pasi = passare attraverso   (el   pasi = passare)

trans-   –   transiro

tran-sŝarĝi = trasbordare     (el   ŝarĝi = caricare)

Klarigeto pri la sufikso:    -um.   Rilate al la aliaj prefiksoj kaj sufiksoj, oni resendas al koncernaj lecionoj.

-um-

analoge al la omnibusa prepozicio    je,     la sufikso -um- estas utiligita por rilatoj (inter radikoj kaj devenintaj vortoj) malesprimeblaj per ia ajn sufikso. Ekzemploj:

manumo = polsino     (el   mano = mano)

gustumi = gustare     (el   gusto = gusto)

N.B. – Per prefiksoj kaj sufiksoj oni povas estigi substantivojn, adjektivojn, adverbojn kaj verbojn, simple alligante al ili la taŭgajn finaĵojn.   Ekzemploj:

dis-e = in ordine sparso             (el   dis-)

re-e = di nuovo                             (el     re-)

ar-o = gruppo, insieme, folla     (el     –ar-)

ebl-e = forse, possibile               (el     –ebl-)

ind-a = degno                                (el     –ind-)

uj-o = tutto                                      (el     –uj-)

Ekzemploj:

Il gruppo dei convenuti era molto grande.   La aro de la kunvenintoj estis tre granda.

E’ degno di lode.   Li estas inda je laŭdo.     (ma si può anche dire: Li estas laŭdinda).

____________

noto 1)

Vidu ĉe la 3-a lesiono la malsamecon inter    ne-utila = inutile   kaj   mal-utila = nocivo.   Mal– signifas absolute la kontraŭon.

noto 2)

Sen , kiun kutime oni uzas kun substantivaj vortradikoj (leciono 12-a), kelkfoje oni uzas ankaŭ kun tiuj adjektivaj, kaj egalas partikulon   ne:    senutila (= sen utilo cioè senza utilità)  = inutile.

ekzercoj

substantivoj

akvo = acqua

anteno = antenna

aparato = apparecchio

Berlino = Berlino

borso = borsa (comm.)

detektoro = rilevatore (fis.), detector

forko = forchetta

galeno = galena

glaso = bicchiere

guto = goccia

Josefo = Giuseppe

koncerto = concerto

kulero = cucchiaio

kurso = corso (di lezioni)

kurzo = corso (dei cambi)

Mario = Maria

nacio = nazione

numero = numero (di giornale)

(nombro = numero, quantità)

ondo = onda

Parizo = Parigi

radio = radio

regulo = regola

revuo = rivista

salo = sale

sinjoro = signore

supo = minestra

tegmento = tetto

telefono = telefono

valvo = valvola

adjektivoj

efektiva = effettivo

alta = alto (di voce)

proksima = prossimo

sama = stesso, uguale

simila = simile

simpla = semplice

verboj

atendi = aspettare

aŭdi = udire

inastali = installare

iri = andare

kredi = credere

meti = mettere

paroli = parlare

preni = prendere

prepari = preparare

serĉi = cercare

trinki = bere

(drinki = sbevazzare, trincare  (nel linguaggio familiare)

voki = chiamare

adverboj

hodiaŭ = oggi

mem = stesso, in persona

nur = solo

tuj = subito

  la iamo longe for… (il buon tempo andato…)

(dirmaniero)

 

– Ĉu vi volas, ke hodiaŭ vespere mi aŭdigu al vi radiokoncerton el Berlino?

– Jes, tre danke; sed kiel? Mi kredis, ke vi havas nur malgrandan galenricevilon (ricevitore a galena, radio a galena).

– Efektive mi havis nur tre simplan aparaton konstruitan de mi mem, kiu konsistis el telefonaŭdilo kaj el detektoro. Ĉar per simila ricevilo oni povas aŭdi nur la koncertojn de la urbo mem, mi instaligis pli grandan aparaton kun longa surtegmenta anteno, kvin valvoj kaj laŭtparolilo.

– Ĉu vi aŭdas do Parizon kaj Berlinon?

– Jes, nun mi povas aŭdi eĉ malproksimajn sendstaciojn kun malsama ondlongo, kiuj regule disaŭdigas koncertojn, kursojn, borsprezojn, kurzojn, k.t.p.

– Serĉu do Berlinon, mi petas: dume (intanto) mi trarigardos la lastan numeron de Internacia Radio Revuo.

– Marietta (Manjo), hai messo le forchette e i cucchiai, ma hai dimenticato i coltelli.

– Li prenderò subito, signora: non avevo ancora preparato completamente (el-) la tavola, quando il padrone (estro) mi ha richiamata e sono uscita per impostare (en-poŝt-igi) una lettera.

– Bene: porta anche due bicchierini e la saliera.

– Si, signora.

– Ecco la minestra, Peppino.

– Grazie, mamma. E’ troppo calda, ma aspetterò un minuto. Intanto berrò un bicchiere d’acqua.

– Non bere! Io non berrei nemmeno una goccia prima di (antaŭ ol) mangiare.

FINO DE LA NONA LECIONO

________________

memorilo por korekta esperanta prononcado (utila nur por la italoj)

Le cinque vocali (a, e, i , o, u) si pronunciano come in italiano – fra le consontanti, si pronunciano in maniera diversa   k   (come la   c   di   carro),   g   (come la   g   di   gatto),   c   (   come la   z   di   marzo),   ĉ   (come la   c   di   cena),   ĝ   (come   g   di   giro),   s   (come la   s   di   sasso),   z   (come la   s   di   base),   ŝ   (come il gruppo   sc   di   scena),   ĵ   (come la   j   francese di journal),   h   (lieve aspirazione come la   c   toscana o la   h   tedesca).

Le semivocali   j   e   ŭ   si trovano solo in compagnia di una vocale, con cui formano dittongo, e si pronunciano rispettivamente come   i   e   u.   L’accento tonico cade sempre sulla penultima vocale.

________________

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s