Home

PASINTE

Por kompreni la valoron de la esperanta lingvo kaj ĝian senhaltan, eĉ se malrapidan, sukceson dum ĉi tiuj unuaj 128 jaroj, estas taŭge koni ankaŭ ĝian historion, ne nur tra la faroj sed ankaŭ laŭ la motivigaj ideoj.

Ni jam vidis, ke la iniciatinto de Esperanto, kiel Zamenhof mem ŝatis esti nomata (kaj ne kreinto), estis ĉefe idealisto kaj granda amiko de la homaro. Sed li certe havis ankaŭ scienculan animon por elpensi lingvon, kiu estu facile lernenda por personoj vivantaj en malsamaj landoj: ni ne forgesu ke, profesie, li praktikis la kuracistan-okulistan fakon kaj, kiel scienculo kalkulas realajn faktojn kaj esploras la vivon, li tre serioze, kompetente kaj majstre, pro lia vasta lingva kono, prenis sur si tian vere nefacilan taskon.

Pri lia modesteco oni legis de tempo al tempo, ĉe kelkaj liaj samtempaj atestantoj, kiuj lin konis dumvive (ekzemple Edmond Privat), sed pri lia esenca penso mi emas reiri, iomete, lian paroladan vojon.

Ekzemple, li jam en 1888 (en la Aldono al la Dua Libro [*]) tiel skribis, dense je konceptoj:

Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj… Por la lingvo internacia, la fundamento [la netuŝeblaj 16 gramatikaj reguloj] reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo… Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto.

[*] ĝi estas komplete legebla ĉi tie, en la retejo de la Aŭstria Esperanta Muzeo:http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100081&teil=0103&zoom=2&seite=00000001&ues=on&x=13&y=8

Kaj post dudek jaroj, en 1908, okaze da la sesa Universala kongreso de Esperanto en Dresdo, sed ankaŭ dum tiu dujare posta, en Washington la 1910-an, Zamenhof denove pritraktis la temon pri la venonto de la internacia lingvo, konvinkita kiel li estis ke “la lingvoj kreskas senhalte kaj senrompe, inkluzivante Esperanton.

Dum tiuj jaroj Zamenhof skribis en La Revuo, en la rubriko “Lingvaj Respondoj”:

Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj… Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj… Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama facileco kiel esperantisto tiutempa.”

Edmond Privat, en sia verko La vivo de Zamenhof, tre efike evidentigis: Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.

uk 1908 Dresda IPERNITY Universala Kongreso (=UK) en Dresden – 1908 – Saksujo (Sassonia), tiam Germana Imperio

 UK 1910 – Washington (Usono) – bildo el: http://www.autodidactproject.org/guidespo.html

El lia parolado en Bulonjo-Kongreso (1905):Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popolo kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikiĝadi inter si…”

                                     |______________  Zamenhof sidas ĝuste en la centro de la unua vico da partoprenantoj UK 1905 – Boulogne-sur-Mer (Francujo) –   el: http://britishlibrary.typepad.co.uk/european/2014/07/

El parolado en la Universala Kongreso en Ĝenevo (1906):El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto    [la interpopola dialogo],    kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! …. Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!

Ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimiĝas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimiĝas iliajn korojn.” Povus esti tio la kerna kialo de la daŭra sukceso de Esperanto.

 UK 1906 – Ĝenevo (Svisando) – el: http://www.ipernity.com/doc/kostas.kiriakos/15057549

Dum la Kembriĝa kongreso, en 1907, li tre ĝoje ekvidis (aŭdante la parolon de la urbestro kaj aliaj eminentuloj ĉe l’ antikva universitato de la urbo kaj konsidere de la granda alesto), ke “ne nur popoloj malfortaj, sed ankaŭ popoloj fortaj kiel Britoj, partoprenis la esperantan kongreson”. En Kembriĝo partoprenis mil kvincent personoj. Tio montris, ke “ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco.” Tiuokaze Zamenhof konkludis: “La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj ŝatas.

 UK1910 – Cambridge (Britujo) – el: http://britishlibrary.typepad.co.uk/european/2014/07/
“At the Fitzwilliam Museum”, the arrival of Zamenhof (right) and the Mayor (left)
Apud la Muzeo Fitzwilliam, la alveno de Zamenhof (dekstre) kaj la urbestro (maldekstre)
Vicino al Museo Fitzwilliam, l’arrivo di Zamenhof (a destra) e il sindaco (a sinistra)


Zamenhof ne volis esti nomata « Majstro », li ne ŝatis tiun titolon. Morale, eĉ preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Pro modesteco, jes. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. En « majstreco » li sentis la pezon de l’ honoro kaj la ĉenon de l’ sklaveco. Pro tio jam en la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer, en Francujo, Zamenhof instigis la elekton de Lingva Komitato. (Tiel skribas Edmond Privat en sia verko La vivo de Zamenhof)

En la Aldono al la Dua libro (1888) Zamenhof ankaŭ skribis: “Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj… La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj.

En Ameriko, Filadelfio – kie siatempe (1887) la Amerika Filozofia Societo (The American Philosophical Society) studadis sendepende pri la demando de mondlingvo – kelkaj filozofoj rekonis la metodon laŭsciencan de Zamenhof – Li klarigis pli detale respondante al demandoj: “La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo… Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn.” Li same diris: “Ĉio, kion mi diris, ne estas mia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel ĉiu alia persono…

Por konkludi ĉi tiun historian paroladan ekskurseton, mi aldonas alian diritaĵon de Zamenhof: “La homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj… Ĉiuj staru frate kaj egale kun aliaj sur neutrala fondamento de l’ utilo al ceteraj.” –  Oni povas resumi la esensecan penson de Zamehof per tri simplaj vortoj, de li solene memdiritaj dum la Bulonja Kongreso (1905): “Homoj kun homoj”.

NUNTEMPE

Mi kredas, racieme, ke la vortoj de Zamenhof estas konsiderindaj, kaj konsiderendaj kiel tre antaŭecaj, tre noblaj, sinceraj, veraj kaj tre realecaj, tre modernaj, tre demokrataj, tre liberigaj kaj tre kuraĝigaj por la evoluo de la lingvo internacia Esperanto kaj, perspektive, de la homaro. Intertempe – jam nun – denaskaj ge-esperantistoj kreskas…
Ja, la lingva problemo estas ĝis nun nesolvata; nek en Eŭropo, nek en la mondo. Povus esti ke la nuntempaj homoj estu ankoraŭ “homo-infanoj” kaj pro tio ili devos ankoraŭ multlonge evolui… ĉar lingva solvo estas jam antaŭ niaj okuloj, sed niaj okuloj tute ne volas tion rigardi, nek konsideri…
Ĉiuj aliaj planitaj lingvoj falis, kaj neniu el ili vivis tiom longe, kaj estis tiom fruktodona kiel Esperanto (komunikade, original-literature, disvastige, lingve, kulture).

“Al posteuloj la malfacila juĝo.” (dirmaniero). Ni – posteuloj rilate al epoko de Zamenhof – povas bone esperi. Hazarde okazas, ke ni estas… “esperantoj”, ĉu ne? aŭ, se vi preferas, “esperantistoj”.

(Bone rememoru: la signifo de la vorto “esperanto” estas precize: “tiu, kiu esperas”.)

LA PROKSIMA, VENONTA, UNIVERSALA KONGRESO
ESTOS LA 100-a,
EN LILLE,
LA PLEJ FLANDRA EL LA FRANCAJ URBOJ,
SOJLE DE BELGUJO.
DENOVE EN FRANCUJO.

______________________________________________

bildo el / fonte immagine da: http://www.esperanto.trento.it/congressi-2015/

DUM LA NACIA (ITALA) ESPERANTA KONGRESO ESTOS LA 82-a
EN SAN BENEDETTO DEL TRONTO

__________________

it_IT BANDIERA

IERI

Per comprendere il valore della lingua Esperanto ed il suo continuo successo, anche se lento, durante questi primi 128 anni, è opportuno conoscerne anche la storia, non solo attraverso i fatti ma anche le idee motivanti.

Già abbiamo visto che l’iniziatore dell’Esperanto, Zamenhof, come egli stesso gradiva essere chiamato (e non creatore), era soprattutto un idealista ed un grande amico dell’umanità. Ma aveva anche un animo scientifico per escogitare una lingua che fosse facile da imparare per persone che vivevano in Paesi diversi: non dimentichiamo che, professionalmente, egli esercitava come medico-oculista e, come lo scienziato tiene conto dei fatti e studia la vita, egli molto seriamente, con competenza e magistralmente, per la sua vasta conoscenza linguistica, prese su di sé un tale difficilissimo compito.

Della sua modestia si è letto di tanto in tanto da alcuni testimoni suoi contemporanei che lo hanno conosciuto in vita (ad esempio Edmond Privat), ma riguardo al suo pensiero vorrei ripercorre, un poco, la via del suo eloquio.

Ad esempio, già nel 1988 (in Aldono al la Dua Libro) [*] così scriveva, intensivamente:

“Io non voglio pubblicare come autore un vocabolario completo e creare a mio piacimento personale tutta la lingua da capo a piedi… Per la lingua internazionale, il fondamento [le intoccabili 16 regole di base] rappresenta quel materiale che è stato per ciascuna lingua moderna agli inizi di una regolare letteratura scritta… Quando la lingua sarà sufficientmente forte e la sua letteratura sufficientemente diffusa, allora anche quello che è il mio opuscolo dovrà perdere ogni valenza, dovranno allora essere (considerate) di competenza soltanto le leggi della maggioranza.”

[*] la versione completa in esperanto è qui, nel sito del “Museo dell’Esperanto” austriaco: http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?apm=0&aid=100081&teil=0103&zoom=2&seite=00000001&ues=on&x=13&y=8

E dopo vent’anni, nel 1908, in occasione del sesto Congresso Mondiale di Esperanto a Dresda (allora Sassonia, Impero germanico), ma anche in quello del 1910 a Washington, Zamenhof tornò sull’argomento, convinto come era che “le lingue (e tra queste includeva anche l’esperanto) si evolvono ininterrottamente e senza dolore”.

In quegli anni Zamenhof scriveva su La Revuo, nella rubrica “risposte linguistiche”:

“Grande è la differenza tra l’essere-bambino e l’essere-uomo, grande forse sarà la differenza tra l’attuale Esperanto e l’Esperanto evoluto dopo molti secoli… Poco alla volta costantemente compaiono parole e forme nuove, le une si rinforzeranno, le altre cesseranno di essere usate. Tutto si compie pacatamente, senza scosse, e persino in modo irrilevante. In nessun luogo comparirà qualche differenziazione della nostra lingua per Paesi diversi… In nessun posto si interromperà o difetterà la continuità tra lingua vecchia e nuova. Nonostante il fatto che la nostra lingua si evolve fortemente, ogni nuovo Esperantista legge le opere di venti anni fa con la stessa facilità dell’Esperantista di allora.”

Edmon Privat, nel suo libro La vivo de Zamenhof, con molta efficacia ha evidenziato: Le foglie vecchie cadono. Le nuove prendono il loro posto. Di rami se ne aggiungono. Fiori e frutti si moltiplicano. Il tronco stesso s’ingrossa. Ma l’albero resta sempre lo stesso.

Dal suo discorso al congresso di Boulogne (1905): “La fatica di diffondere in tutto il mondo l’uso di una lingua neutralmente umana che, non intromettendosi nella vita interna del popolo e non mirando affatto ad escludere le lingue nazionali esistenti, darebbe agli uomini di nazioni diverse la possibilità di intercomunicare…”

Dal discorso del Congresso Universale a Ginevra (1906): “… Dal timore che forse non piaceremo a quelle persone che pure vogliono usare l’Esperanto solo per cose utili a loro, dobbiamo noi tutti strappare dal nostro cuore quella parte di esperantismo che è la più importante, la più santa, quell’idea che è stato lo scopo principale della faccenda Esperanto [si riferisce al dialogo tra i popoli], che è la stella che ha guidato sempre tutti i difensori dell’Esperanto! …Con cotale Esperanto, che deve servire esclusivamente solo per scopi commerciali e utilità pratica, noi non abbiamo nulla in comune!” – “Hanno apprezzato tutti l’Esperanto non perché esso avvicina i cervelli degli uomini, ma solo perché esso avvicina i loro cuori.” Potrebbe essere proprio questo il motivo principale del continuo successo dell’Esperanto.

Durante il Congresso di Cambridge, nel 1907, con molta gioia egli si avvide (ascoltando la parola del sindaco e altre autorità della antica università citadina, e in considerazione della grande presenza e partecipazione) che “non solo popoli deboli, ma anche popoli forti come quello britannico, hanno partecipato al congresso esperantista”. A Cambridge parteciparono millecinquecento persone. Questo ha dimostrato che “vedono nell’Esperantismo non solo una faccenda di opportunità egoistica, ma una importante idea di giustizia e fratellanza tra genti.” In quell’occasione Zamenhof concluse: “I cittadini di Cambridge ci hanno oggi accettato non come commercianti, che arrecano loro del profitto, ma come credenti di una idea umanitaria, che essi comprendono ed apprezzano.”

Zamenhof non voleva essere chiamato « Majstro » (trad. Maestro), non apprezzava quel titolo. Moralmente, persino quasi fisicamente, la parola lo disturbava. Per modestia, certamente. Non maestro, ma fratello e collega egli voleva essere. Nella parola “Maestro” egli sentiva il peso dell’onore e la catena della schiavitù. Per questo già nel primo congresso a Boulogne-sur-Mer, in Francia, Zamenhof esortava l’elezione di un Comitato Linguistico. (Così scrive Edmond Privat nel suo libro La vivo de Zamenhof)

Nell’Aggiunta al Secondo libro (1888, Aldono al la Dua libro), Zamenhof aveva anche scritto: “Da ora dovrà essere competente non l’autore o qualsiasi altra persona; le sole competenze dovranno essere: il talento, la logica e le regole create dalla maggioranza degli scrittori e dei parlanti… La lingua internazionale dovrà vivere, crescere e progredire secondo le stesse leggi con cui sono state elaborate tutte le lingue vive.”

In America, Filadelfia – dove a suo tempo (1887) La Società di Filosofia Americana (The American Philosophical Society) aveva studiato indipendentemente la domanda di una lingua universale – alcuni filosofi avevano riconosciuto il metodo scientifico di Zamenhof – Egli aveva più dettagliatamente risposto alle domande: “Le radici esperantiste dell’albero delle lingue internazionali sono già così profondamente entrate nel terreno della vita, che ormai nessuno che lo desideri potrà cambiare le radici o fare pressione sull’albero come gli pare e piace… Chiunque vorrà contrastare quel naturale percorso, sprecherà inutilmente le proprie energie.” Allo stesso modo disse: “Questo che dico non è una mia certezza di autore, dato che sono completamente d’accordo e professo apertamente che per cambiare qualcosa nel percorso naturale della faccenda della lingua internazionale io sono impotente come qualsiasi altra persona…”

Per concludere questa piccola escursione storico-dialettica aggiungo un’altra citazione di Zamenhof: “Gli esseri umani certamente non dovrebbero altezzosamente imporre, né con vergogna nascondere, la propria nazionalità di popolo. Dovrebbero restare liberi e sinceri. La religione, la lingua materna e la propria origine che restino delle faccende private… Stiano tutti con spirito di fratellanza e di uguaglianza con gli altri, su una base neutrale di utilità verso loro.” – Si può riassumere il pensiero essenziale di Zamenhof con tre semplici parole, da lui solennemente dette personalmente durante il primo Congresso di Boulogne (1905): “Homoj kun homoj”, ovverro “Esseri umani con esseri umani”

OGGI

Credo, ragionevolmente, che le parole di Zamenhof siano meritevoli di considerazione e da considerare come molto anticipatrici, molto nobili, sincere, vere e realistiche, molto moderne, molto democratiche, molto liberatorie ed incoraggianti per l’evoluzione della lingua internazionale Esperanto e, in prospettiva, anche per quella dell’umanità. Nel frattempo – già oggi – gli esperantisti nativi crescono…
Certo, il problema linguistico finora non è stato ancora risolto, né in Europa né nel mondo. Potrebbe essere che gli uomini di oggi siano ancora “uomini-bambini” e per questo debbano ancora evolversi a lungo… poiché una soluzione linguistica è già davanti ai nostri occhi, ma i nostri occhi non la vogliono del tutto guardare, né considerare…
Tutte le altre lingue pianificate sono fallite e nessuna di loro è vissuta così a lungo, e con tanto frutto, come l’Esperanto (nella comunicazione, nella letteratura originale, nella diffusione, linguisticamnete, culturalmente).

“Ai posteri l’ardua sentenza.” (un modo di dire). Noi – posteri rispetto all’epoca di Zamenhof – possiamo ben sperare. Non è un caso che noi siamo …”coloro che sperano”, nevvero? o, se preferite, “esperantisti”.

(Da ricordare che il significato della parola “esperanto” è proprio “colui che spera”.)

FINO / FINE

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s