Home

etnio…minoritatoj… popoloj… nacioj… lingvoj…

etnia… minoranze… popoli… nazioni… lingue

tt_multietnico2

bildo el – immagine tratta da:  http://www.scuolamediasurbo.it/giornale/?p=2769

_____________________ETNIO… KIO ĜI ESTAS?

La vorto “etnio” aperis unuafoje en 1896, en la volumo Les sélections sociales, verkita de Vacher de Lapouge (Magistrato antaŭe, kaj Jura profesoro poste).

Tre bonan kaj profundan difinon pri “etnio” donis Charles Becquet, kiu, en 1954, estigis Fondaĵon Charles Plisnier, subtitoligante ĝin tiel “Defendo kaj ilustrado de la franca etnio en Belgujo”, kaj asertis: “Etnio enhavas homajn komunumojn, popolojn, naciojn, kiuj diferenciĝas pro civitaneco kaj religio, sed estas kunigitaj per sama kulturo kaj sama psikologio, rezultantaj el uzado de la sama idiomo”.

Alia klariga difino estas de Aldo Dami (profesoro en Ĝenevo, li interesiĝis pri ĉiuj minoritatoj disŝutitaj en Eŭropo): “Inter raso kaj lingvo eniĝis antaŭ ne longe la vorto etnio kiu, nun iomete malpreciza, devus difini popolon laŭ la tuto de ties karakterizoj (historio, komunaj memoroj), kiam ĉi-lastaj sufiĉe ĝin diferencigas”.

Ŝajnas do, ke la koncepto pri etnio respondu al tiuj kulturtipaj diversecoj kiuj transiras de patro al filo, per mekanismoj de kultura transigo. Temus pri psikologia simileco, kiu unuigas popolojn je tute sama kulturo (konsistanta en tradicioj, lingvoparolado, religiaj kredoj, moroj, mitoj, maniero sin nutri, artaj kaj literaturaj esprimoj, k.t.p.), anstataŭ ol efektiva biologia diverseco. Etnio ne respondas al raso, pro la fakto ke raso nur unu estas: tiu homa. Sed etnaj estas la diverstipaj homoj (kun specifaj psikologio kaj kulturo).

Ankaŭ Guy Héraud, 1966, profesoro pri Juro kaj Ekonomiko, pritraktis etniojn. Laŭ li, la jenaj estas bazaj kaj nepraj elementoj: lingvo, teritorio kaj heredaĵo, kun escepto pri la nomada gento (kiu ofte translokiĝas al dezertaj zonoj aŭ al senpopolaj) kaj pri la disaj etnioj (tiuj, kiuj estas malbonsortaj, viktimoj pro maljusteco fare de l’ aliaj homoj aŭ pro la maljusteca sorto, al kiuj necesas redoni aŭ asigni vivlokon). Kiam li diris ‘lingvo’, li celis diri la gepatran lingvon (tradicie parolitan en difinita regiono). Teritorio nepras por defendi etnion, tio estas facile komprenebla. Je la fino, la heredaĵon (tiun kulture transdonitan) oni tute ne povas forrifuzi, ĉar ĝi estas ja la etna riĉaĵo.

Lasta interesa priskribo fontas el la Treccani-enciklopedio: “Etna grupo estas perceptita de la komuna imagaro kiel socia homogena aro, kies anoj kunpartigas la kulturon, la historion, la teritorion, la religion, k.t.p., kiuj sekve depostulas komunan identecon. Multaj kleruloj (ĉefe antropologoj kulturaj kaj historiaj), male, substrekis la arbitran kaj elpensitan karakterizon rilate la etnajn apartenojn, evidentigante la politikajn fenomenojn el kiuj ĝermas etnaj grupoj. Ŝajnus, ke la membroj de etna grupo kunpartigu ĉefe kontraŭstarigon al aliaj etnaj aŭ naciaj kolektivoj, anstataŭ kunpartigi komunan entenon.”

La alpreno de konscio pri propra etna personeco originas pleje el kontakto inter malsamaj grupoj, samkiel okazas por la individueca konsciiĝo, kiam homo inter-rilatas kun aliaj. El amsento al propra etna posedaĵo, el aspiro ĝin gardi kaj prosperigi, povas sekvi nacia volo, kiu implicite povas kuntreni konfliktojn kaj ekonomiajn batalojn, politikajn, kulturajn, religiajn… lingvajn.

La etna demando estas do problemo vere tutmonda.

Kien kaj kiel enŝŝoviĝas Esperanto en tia interplekto de etnioj? Ĉu la esperanta komunumo povas esti taksata kiel “etna”?

La Esperanta lingvo tenas substratumon de vortradikoj reale internaciaj, en kiuj malsamaj etnioj sin rekonas – la teritorio en kiu ĝi estas uzata kaj disvastiĝas estas la tuta Tero, ne ununura lando. Ĝi apartenas al ĉiuj homoj, ĝuste pro tio ĝi restas en neŭtraleca kaj paca tereno kaj ne ekkonfliktas kun la diferencigitaj etnioj ekzistantaj. Homo kiu ĝin lernas, faras tion pro libera elekto, ĉar li/ŝi rekonas ĝian plenan kaj moralan valoron.

La esperanta komunumo ne estas nova etnio, sed popola kolektivo [ “sennacia” kiel proparolis Lanti, esperanta pioniro], komplete libera, nur parte organizita, kiu, tra dialogo kaj komparo kun la cetero, agnoskas kaj emas diskonigi kelkajn el fundamentaj homaj valoroj, inter kiuj ekzemple: toleremon, kulturo-malsamecon, plurnombrecon kaj sekvan kreivan pluralecan esprimkapablon, kaj la egalecon de rajtoj kaj devoj. Tiamaniere ĝi ek-estigas tutnovan kulturan sintezon, kiu estas ‘supe’r kaj samtempe ‘ĉe’ la bazo, eĉ transverse, kiu transpasas la malsamajn etniojn kaj, same, kunigas ilin, ilin integrigas, ĉar kreiĝas medio kiu faciligas la ambaŭflankan komprenon.

La esperanta lingvo kaj ties komunumo, ja, estas frukto de sia epoko: jam ekde la XX-a jarcento, fakte, el pluraj lokoj en la mondo oni antaŭsentis la neceson de universala lingvo, kiu estu facila kaj neŭtrala, kiu povu plibonigi la komunikadon kaj la interŝanĝon de sciencaj scioj (la veturado estis evoluonte eksterordinar-maniere, oni pensu al la invento de aviadilo, al la eblecoj estigitaj de la radioaparato kaj poste al la pli kaj pli intensa plirapidigo de telekomunikado, kiu ebligis kosmajn vojaĝojn). La lingva problemo estis traktita de multaj spertuloj kaj lingvistoj, dum la pasinta jarcento. Nuntempe la komunikada evoluo dependas de la “informadika tutmondiĝo”, la reto, la tiel nomata internet, fenomeno kiu rimarkinde modifis, akcelis kaj multobligis kontaktojn inter la personoj, je ĉia nivelo, kaj kiu ankoraŭ pli multe evidentigas la lingvan problemon, pli kaj pli pelantan kaj urĝan por solvo. Ĉu la hodiaŭa homo kapablos uzi tian potencan komunikadan instrumenton, internet, por solvi justece kaj senkonflikte la “Babebon” en kiu daŭre li troviĝas?

“Kiu vivos, tiu vidos” (dirmaniero)

______________________

it_IT BANDIERA

L’ETNIA… CHE COSA E’ ?_____________________

La parola “etnia” è apparsa per la prima volta nel 1896, nel libro Les sélections sociales di Vacher de Lapouge (magistrato prima e professore di Diritto poi).

Una buona ed approfondita definizione di “etnia” la fornisce Charles Becquet , che nel 1954 creò la Fondazione Charles Plisnier, dandole come sotto-titolo “Difesa e illustrazione dell’ etnia francese in Belgio”, e affermò: “L’etnia comprende le comunità umane, popoli, nazioni, che differiscono per cittadinanza e religione, ma sono unite da una stessa cultura e da una stessa psicologia, risultanti dalla pratica di una stessa lingua”.

Un’altra definizione chiarificatrice è di Aldo Dami (professore di Ginevra che si interessò di tutte le minoranze sparse per l’Europa): “Tra razza e lingua si è inserito di recente il termine di etnia che, ancora un poco vago, dovrebbe definire una popolazione considerata nell’insieme dei suoi caratteri (storia, ricordi comuni) quando questi sono sufficienti a contraddistinguerla”.

Quindi, sembrerebbe, che il concetto di etnia corrisponda a quelle differenze di ordine culturale, che si trasmettono di generazione in generazione, attraverso i meccanismi della trasmissione culturale. Si tratterebbe di una parentela psicologica che unisce i popoli di identica cultura (fatta di tradizioni, linguaggio, credenze religiose, costumi, miti, modo di alimentarsi, espressioni artistiche e letterarie, ecc), piuttosto che di una reale diversità biologica. Etnia non corrisponde a razza, in quanto di razza ce ne è solo una: quella umana. Etnici sono invece i diversi tipi umani (con una psicologia e una cultura specifiche).

Anche Guy Héraud, 1966, professore in Diritto e Scienze economiche, parla di etnie. Per lui, sono elementi fondamentali e imprescindibili di una etnia: la lingua, il territorio e l’eredità, con una eccezione per le etnie nomadi (che si trasferiscono spesso in zone desertiche o senza altra popolazione) e le etnie disperse (quelle disgraziate, vittime dell’ingiustizia degli uomini e dell’ingiustizia della sorte, alle quali occorrerebbe restituire o assegnare un territorio). Quando parla di lingua egli intende esclusivamente quella materna (tradizionalmente parlata in un territorio definito). Il territorio è indispensabile alla protezione dell’etnia, e questo lo si può facilmente comprendere. Infine l’eredità (quella trasmessa culturalmente) non può essere ignorata, perché costituisce il patrimonio etnico.

Un’ultima interessante definizione, proviene dalla enciclopedia Treccani: “Il gruppo etnico viene percepito nell’immaginario collettivo come un aggregato sociale omogeneo, i cui membri condividono una cultura, una storia, una lingua, un territorio, una religione ecc. e rivendicano per questo una identità comune. Molti studiosi (principalmente antropologi culturali e storici) hanno viceversa sottolineato il carattere arbitrario e costruito delle appartenenze etniche, evidenziando i fenomeni politici che sono alla base della nascita dei gruppi etnici. Più che una comune ‘sostanza’, gli appartenenti a un gruppo etnico condividerebbero una contrapposizione con altri gruppi etnici o nazionali.”

La presa di coscienza della propria personalità etnica nasce soprattutto dal contatto tra gruppi differenti, un po’ come succede con la propria personalità individuale, quando viene a contatto con gli altri. Dall’amore per il proprio patrimonio etnico, dal desiderio di conservarlo e svilupparlo, può nascere la volontà nazionale, con tutti i conflitti e le lotte economiche, politiche, culturali, religiose … (linguistiche) …implicite.

Il problema etnico è per tutto quanto sopra un problema davvero globale.

Dove e come si inserisce l’esperanto in questo complicato intrico di etnie? La comunità esperantista può essere considerata “etnica”?

La lingua Esperanto ha un substrato di radici veramente internazionali nelle quali diverse etnie si riconoscono – il territorio su cui viene praticata ed è diffusa è la Terra intera, non un solo Paese. Essa appartiene a tutti, proprio per questo resta su un terreno neutrale e pacifico e non entra in conflitto per contrapporsi alle svariate etnie. Chi la studia lo fa per una libera scelta, perché ne riconosce il valore in sé.

La comunità esperantista non è una nuova etnia, ma una collettività di popolo [ “anazionale” come sosteneva Eugenio Lanti, pioniere dell’Esperanto], completamente libera, solo parzialmente organizzata, che, attraverso il dialogo e il confronto con genti diverse, riconosce e desidera diffondere alcuni dei fondamentali valori umani, tra i quali ad esempio: la tolleranza, la diversità di culture, la pluralità e conseguente espressività creativa e la parità di diritti e doveri. Essa viene così a formare una sintesi culturale del tutto nuova, al di sopra e al tempo stesso alla base, trasversale anche, che supera le diverse etnie ma che al tempo stesso le unisce, le fa integrare, perché si crea un ambiente che facilita la reciproca comprensione.

La lingua esperanto e la comunità che la utilizza, alla fine, è comunque frutto del suo tempo: già agli inizi del secolo XX, infatti, era avvertita in più parti del mondo la necessità di una lingua universale, facile e neutrale, che potesse migliorare la comunicazione e gli scambi di conoscenze scientifiche (i trasporti stavano già per evolversi in modo straordinario, si pensi all’invenzione dell’aereo, alle possibilità offerte dall’utilizzo della radio e poi all’accelerazione sempre più intensa delle telecomunicazioni che hanno permesso i viaggi spaziali). Il problema linguistico è stato affrontato da molti studiosi e linguisti in questo ultimo secolo. Oggi l’evoluzione della comunicazione è affidata alla “globalizzazione informatica”, alla rete, la cosiddetta internet, un fenomeno che ha notevolmente modificato, accelerato e moltiplicato i contatti tra le persone, a tutti i livelli. e che evidenzia ancora di più la problematica linguistica, sempre più incalzante e urgente da risolvere. Sarà l’uomo di oggi capace di usare questo potente strumento di comunicazione che è internet, per risolvere con giustizia, senza conflitti, la “Babele” in cui continua a trovarsi?

“Chi vivrà, vedrà” (per usare un modo di dire).

______________________________

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s