Home

Hodiaŭ malfermiĝis en Milano la Universala ekspozicio, Expo, tutmonda evento. Mi ne parolos pri tio, ne, jam multaj faras tion, sed mi paroletos pri la granda iama historia urbo Milano, kiu gastigis la renoman artiston/scienciston Leonardo da Vinci. Li postlasis en ĝi spurojn, en ĝi realigis belegajn verkojn, cerbumis kaj studis elpensante, konceptis multajn teknikajn desegnaĵojn kiuj estas nun kolektitaj en la “Atlantika Kodekso”.

________________

Leonardo-firma da creativoshoy com

(unua parto)

Leonardo estis Toskana kaj alvenis al Milano, tridekjara, en 1482, dum epoko en kiu la urbo, tre riĉa kaj aktiva pro kulturaj agitiĝoj, estis alfrontonta unu el la plej profundaj krizoj de sia historio, okazigita de la klaraj politikaj celoj de eŭropaj Ŝtatoj alcelantaj unike superregi en Italio. Milano, je la fino de la XV-a jarcento estis absolute la pli forta Ŝtato en Italio, memsufiĉa pri siaj nutraj necesaĵoj, kun pli ol (unu) miliono da urbanoj kiuj sin dediĉadis al industrio, komerco kaj ankaŭ agrikulturo. Ĝi estis mastrumita de familio Sforza, t.e. renesancaj princoj kun unu el la plej luksaj kortegoj, sed malfortaj por defendi sian Ŝtaton.

Leonardo alvenis al Milano el Florenco, kaj estis sendita de Laŭrenco de Mediĉoj (konata kiel La Grandiozulo) post peto al li farita de la potenca aliancano Ludovico il Moro, de artisto kapabla realigi majstrece rajdan statuon, dediĉendan al Francisko Sforza. Leonardo estis preskaŭ nekonatulo tiam, kaj sin prezentis al duko per letero (entenita en la “atlantika kodo”) evidentigante siajn pens- kaj agkapablojn. Li sin deklaris preparita por diverstipaj servoj al duko, kvalifikiĝante kiel skulptisto, preta por komenci la rajdan statuon dediĉotan al Francisko Sforza, nur timide aludante al siaj pentraj eblecoj. La impreso, kiun la multaj allogaj Leonardaj projektoj faris al duko, konsiderita saĝa kaj ekvilibra homo, certe estis febla; fakte la vivo de Leonardo dum tiuj unuaj milanaj jaroj ne estis ĝoja. La artistaj laboroj ĉe la kortego, pro la malfacila situacio de la duklando, minacata de najbaraj potencoj, estis reguligitaj per severaj kaj burokrataj reglamentoj, kaj nur aktivecaj kaj realismaj personoj, kiel arkitektoj kaj armeaj inĝenieroj, necesis plejmulte ol pentristoj, skulptistoj, oraĵistoj, miniaturistoj kiuj, diverse, estis ĉefe destinitaj al dekoraciado de la Katedralo, de la Kastelo, de la Abatejo en Pavio kaj de la renoma biblioteko.

Verŝajne la unua pentraĵo komisiita de Ludovico il Moro al Leonardo, en 1483-a jaro, estis tiu pri la amantino Cecilia Gallerani.

Leonardo, memstara kaj supera spirito, sed malrapida en la produktado, renkontis multajn barojn ekster la kortego, en urbo en kiu la aktiveco estis pli grava ol la devontigo kaj, por ne resti senlabora, ankaŭ li devis asociiĝi kun aliaj artistoj.

Je la fino de aprilo 1483-a la Kunfrataro de Koncipiĝo en Milano komisiis al kunuloj Leonardo kaj fratoj Evangelista kaj Giovanni Ambrogio de Predis la dekoraciadon de la retablo reprezentonta la Virgan Koncipiĝon, kolorigenda sur la altaro de ilia kapelo en la Preĝejo de Sankta Francisko, verkaĵo kiun ili estus devintaj fini por la 8-a de decembro, okaze de la Konciptiĝo-festotago. Sed la labor-livero postvenis nur je la fino de la sekvanta jaro, kio estigis juran disputon kiu finiĝis nur en 1508-a.

Ĝis 1487 oni ne havas informojn pri laboritaĵoj de Leonardo. En 1487 li ek-okupiĝis pri la Katedralo, por la konstruo de transepta turo por la preĝejo. Multaj artistoj, eĉ ne milanaj, dum longa tempo antaŭe (ek de 1390) interesiĝis por trovi la manieron subteni la pezon de la planita kupolo, ne sukcesinte trovi solvon. La duko invitis Petron el Gorgonzola, Bramante-n kaj Leonardo-n el Vinci por propono de projektoj okaze de konkurso de li anoncita rilate al tia realigo. Sed, maje de 1490, Leonardo reprenis sian projekton, por kiu li jam ricevis repagojn de la elspezoj eltenitaj, ĉar li intencis alporti modifojn kaj aldonojn.

Ne facile estis akcepti personon kun bizara karaktero, kun menso esence kontempla, daŭre distriĝema pro abstraktaj zorgoj kaj pro scivolemo al malsamaj vivaspektoj, persono kiu notis ĉion akurate en siaj kajeroj, okupoj kiuj igis lin lanta por konkretigi verkon.

Dum tiuj jaroj ĉiukaze li komencis sin konigi, kaj liaj artaj kapabloj, novaj kaj originalaj inspiroj estis agnoskitaj, kvankam nur en fermita medio, malmulte inklina al novaĵoj. Nu, oni petis de li opinion pri difinitaj planoj por organizi imagriĉajn festojn kaj por realigado de momumento al Francisko Sforza kaj dekoraciado de la manĝejo en la monaĥejo de Santa Maria delle Grazie.

(daŭrigote)

_______________________________________________________

la unua portreto, kronologie, pentrita dum la milana loĝado: Damo kun ermeno

il primo ritratto, in ordine cronologico, del periodo milanese: Dama con ermellino

_______________________________________________________

parte prima

Oggi è stata aperta a Milano l’Esposizione Universale, Expo, un evento mondiale. Non parlerò di questo, no, già molti lo fanno, ma parlerò un poco della grande Milano storica di un tempo, che ha ospitato il famoso artista-scienziato Leonardo da Vinci. Egli ha lasciato in essa delle tracce, in essa ha realizzato delle bellissime opere, si è scervellato e ha studiato inventando, ha concepito molti disegni tecnici che sono ora raccolti nel “Codice Atlantico”.

Leonardo era Toscano e giunse a Milano, allora trentenne, nel 1482, nel momento in cui la città, più ricca e attiva di fermenti culturali, stava per affrontare una delle crisi più profonde della sua storia, crisi dovuta alle precise mire politiche degli Stati europei orientate verso un unico scopo, avere la preponderanza in Italia. Milano alla fine del Quattrocento era lo Stato più forte d’Italia, autonomo nel suo fabbisogno alimentare, abitato da più di un milione di abitanti dediti all’industria, al commercio e anche all’agricoltura. Era governata dagli Sforza, principi rinascimentali con una corte tra le più sfarzose, ma deboli nella difesa del proprio Stato.

Leonardo venne a Milano da Firenze, inviato da Lorenzo de’ Medici (detto il Magnifico) in seguito alla richiesta del potente alleato, Ludovico il Moro, di un artista che sapesse realizzare in modo magistrale il monumento equestre dedicato a Francesco Sforza. Egli era giunto a Milano quasi sconosciuto e si era presentato al Duca con una lettera (contenuta nel “Codice Atlantico”) in cui ostentava le sue capacità di pensiero e di azione. Egli si dichiarava disposto a servire nei modi più disparati il duca, dichiarandosi scultore, pronto a iniziare il monumento equestre a Francesco Sforza, aggiungendo quasi timidamente un accenno alle sue possibilità pittoriche. L’impressione che i tanti progetti allettanti di Lennardo fecero su quell’uomo, considerato equilibrato e saggio, che fu il Moro dovette essere certamente di valore limitato; infatti la vita di Leonardo nei primi anni milanesi non fu felice. Il lavoro degli artisti alla corte, per la difficile situazione del ducato minacciato dalle potenze confinanti, era disciplinato da ferree regole e servivano maggiormente uomini attivi e pratici, architetti e ingegneri militari, piuttosto che pittori, scultori, orefici, miniatori, addetti quasi esclusivamente alla decorazione del Duomo, del Castello, della Certosa di Pavia e della famosa biblioteca.

Sembra che il primo dipinto ordinato da Ludovico il Moro a Leonardo intorno al 1483 fosse il ritratto della sua amante, Cecilia Gallerani.

Leonardo, spirito indipendente e superiore, ma lento nel produrre, trovò molti ostacoli a farsi strada fuori della corte, in una città in cui l’attività aveva maggiore importanza dell’impegno e, per avere qualche lavoro, anch’egli dovette associarsi con altri artisti.

Alla fine di aprile 1483 la Confraternita della Concezione di Milano affidò ai soci Leonardo e Fratelli Evangelista e Giovanni Ambrogio de Predis la decorazione dall’ancona raffigurante la Concezione della Vergine, da colorarsi sull’altare della loro cappella nella Chiesa di S. Francesco, opera che doveva essere terminata per l’8 dicembre, festa della Concezione: però la consegna avvenne soltanto la fine dell’anno successivo, con una controversia legale che si prolungò fino al 1508.

Fino al 1487 non si hanno grandi notizie di lavori effettuati da Leonardo. Nel 1487 iniziò ad occuparsi del Duomo, per la costruzione di un tiburio per la cattedrale. Molti artisti, anche non milanesi, si erano già interessati nel tempo (dal 1390) per trovare il modo di sorreggere il peso della cupola progettata, senza mai arrivare ad una soluzione. Il Moro invitò Pietro da Gorgonzola, il Bramante e Leonardo da Vinci a presentare dei progetti per il concorso da lui indetto per tale realizzazione. Ma nel maggio 1490 Leonardo ritirò il suo progetto, per il quale aveva avuto anche dei rimborsi delle spese sostenute, con l’intenzione di apportarvi modifiche e aggiunte.

Non è stato facile accogliere un uomo dal carattere bizzarro, dalla mente essenzialmente speculativa, distratto di continuo da preoccupazioni astratte e dalla curiosità dei diversi aspetti della vita, un uomo che annotava ogni cosa accuratamente nei suoi quaderni, occupazioni tutte che lo rendevano tardo a concretare un’opera.

Comunque in quegli anni egli cominciava a farsi conoscere, e le sue capacità artistiche e ispirazioni nuove e originali gli venivano riconosciute, seppure in un ambiente chiuso e restìo a ogni novità. Fu chiamato dunque a dare pareri su determinati progetti per organizzare feste fantasiose e per la realizzazione del monumento a Francesco Sforza e la decorazione del refettorio del Convento di Santa Maria delle Grazie.

(continuerà)

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s