Home

 kore

bildo elprenita el:    http://www.moosader.com/2015/01/ludfesto-esperanto-gamejam/

 ____________________________________

KORELATIVAJ PRONOMOJ

 

Unue estas utile legi en ĉi tiu retejo la artikolon “Korelativoj (ekrigardo)”, publikigitan antaŭ tri artikoloj, por havi ĝeneralan resumon pri la temo pritraktita en ĉi tiu leciono.

DEKA LECIONO

Kune kun la vortoj akiritaj laŭ la ‘principo de internacieco’ el la paroladitaj lingvoj, jam okazis al ni renkonti iujn vortojn precize elpensitajn ĉe skribotablo, kiel   ĉiu   kaj   kio en la 2-a leciono, tio   en la 5-a,   ia   en la 7-a,   nenia en l a 8-a.

Temas pri areto da pronomoj starigitaj maniere, ke lerninte kelkajn el ili, oni povas tuje difini aliajn laŭ analogio.

Se   ti-o   estas la montra pronomo pri objekto,

ti-u   fariĝas la montra pronomo pri   ulo,

kaj se   neni-u   estas la negativa pronomo pri ulo,

neni-o   fariĝas la nea pronomo pri objekto;   k.t.p. [kaj tiel plu]

Ni povas nomi ‘karakterizaĵo’ la unan vort-elementon, kaj ‘finaĵo’ la duan, por memorigi ke tioj, male ol prefiksoj kaj sufiksoj, estas uzendaj nur por formi korelativojn.

En la venonta leciono (la 11-a) ni vidos la korelativajn konjunkciojn kaj adverbojn, analogmaniere konstruitajn.

KORELATIV-TABELO PRI PRONOMOJ

__________________________________________________________________________

Ulo:                     Objekto:               Eco:          Posedo: 

 –u                             -o                        -a                      -es

__________________________________________________________________________

[ nedifinitaj:     i-   ] :

iu                            io                          ia                    ies

[ demandaj kaj rilativaj:    ki-   ] :

kiu                           kio                      kia                kies

[ montraj:    ti-     ]:

tiu                         tio                      tia                  ties

[ universalaj:    ĉi-    ]

ĉiu                         ĉio                      ĉia                  ĉies

[ negativaj:    neni-   ] :

neniu                     nenio                  nenia           nenies

__________________________________________________________________________

 

 

Pri la krakteriz-elementoj:    i-,  ki-,   ti-,  ĉi-,  neni-     sufiĉas informi, ke la pronomoj estigitaj per   ki-     povas esti aŭ demandaj  (1) aŭ  rilativaj. Ekzemploj:
Kiu estas tiu viro?  =   Chi è quell’uomo ?
La viro, kiun vi vokis.  =   L’uomo che hai chiamato.

Antaŭ la rilativa pronomo  oni povas forigi la montran pronomon, kiam ĝi estas samnombra (singulara /plurala) kaj samkaza. Ekzemploj:
Kiu multe parolas, ne multe faras = oni povas eviti diri:   Tiu, kiu…   (it.: Colui che)
Chi parla molto, non fa molto
Vi havas kion vi deziris = Vi havas tion, kion vi deziris.   (it.: Quello [ciò] che
Avete quello che desideravate.

La finaĵo      -u    montras do la ulajn pronomojn:  iu = qualcuno, alcuno    kiu = chi, che     tiu = quello, quell’individuo    ĉiu = ognuno [pronomo kaj adjektivo]    neniu = nessuno, nessun individuo.  Tioj povas esti utiligataj ankaŭ kiel adjektivoj kaj rifuzas la artikolon. Ekzemplo:
Ĉiuj homoj.       Tutti gli uomini.

La finaĵo      -o    estas taŭga por la objekto-pronomojio = qualche cosa     kio = che, che cosa      tio = ciò, quella cosa, quello/a     ĉio = ogni cosa, tutto     nenio = nulla, niente, nessuna cosa.

La finaĵo      -a    montras la priecajn adjektivojn (pri la kvalito):   ia = qualche [adjektivo]     kia = quale, come,  di che specie    ĉia = d’ogni specie, ogni      nenia = nessuno, di nessuna specie.     Kia viro?  signifas do la specon de homo,   kaj    Kiu viro?   simple demandas pri la homo.   Simile:  Mi ne volas tiun ŝtofon =  Mi ne volas la montritan ŝtofon,   mi ne volas tian ŝtofon = mi ne volas ŝtofojn je tiu speco .

La finaĵo      -es   koncernas la posedajn pronomojn:    ies = di qualcuno,   kies = di chi (i cui, le cui, il cui, la cui)     ties = di quello, di quell’individuo    ĉies = d’ognuno, di tutti    nenies = di nessuno.

Adverbo

ĉi

 

La adverbo     ĉi     kunigita kun la montraj   (tiu,  tio,   tia,   ties)  enkondukas ideon pri la apudeco. Ekzemploj:
Tiu portreto  =  Quel ritratto           Tiu ĉi portreto  =   Questo ritratto (apuda)
Tio ĉi estas pli ĝusta ol tio =  Questa cosa è più giusta di quella (cosa).

 

Adverbo

ajn

 

La adverbo     ajn  ,    pli-malpli kiel la itala finaĵo    -unque,    donas pli ĝeneralan valoron al rilativaj pronomoj. Ekzemploj:
Kiu ajn ŝin vidis, ŝin admirisChiunque la vedeva l’ammirava
sed:   Li afable respondis kies ajn saluton = Egli rispondeva gentilmente al saluto di chicchessia

Iafoje oni legas/diras    ajn    unuigite al pronomoj nedifinitaj, universalaj, negativaj. Ekzemploj:
Mi ne ricevis ion ajn = Non ricevetti nulla (di nulla)
Ĉio ajn ektimigis lin = Tutto (qualunque cosa)  l’impauriva.

 

La multfaceta itala vorto: 

c h e

 

Laŭ la malsamaj funkcioj (signifoj) de la itala, multfaceta, vorto     che     oni havas malsamajn tradukojn al esperanto. Oni bone atentu pri la plej gravaj (funkcioj):
·    La casa che acquisterai = La domo, kiun vi aĉetos
·    La rana che salta = La rano, kiu saltas
·    Che è ciò? = Kio estas tio ĉi?
·    Che pensi di lui? = Kion vi pensas pri li?
·    Non so che uomo sia = Mi ne scias, kia homo li estas
·    Che appetito! = Kian apetiton!
·    Che bello! = Kiel bela!
·    Che ora è? = Kioma horo estas?
kaj ankaŭ:
·    Essa è più bella che intelligente = Ŝi estas pli bela ol inteligenta
·    Voglio che tu vada = Mi volas, ke vi iru
·    Nel tempo che Giunone era adirata = En la tempo, en kiu (o   kiam)  Junono estis kolera
·    Non è un gran che = Ĝi ne estas granda afero           aŭ:   Tio ne estas granda sumo      aŭ alimaniere… laŭ ties signifo.
ankoraŭ aliaj ekzemploj:
·    Deve vincere, ché lo merita = Li devas venki, ĉar li tion meritas
·    Lui presidente! Ché!? = Li Prezidanto! Ho ne!  (Ĉu vere?)

EKZERCADO

Aglo = aquila
akcipitro = astore
alaŭdo = allodola
beko = becco
besto = bestia
(bestĝardeno = giardino zoologico)
(akvobesto = animale acquatico)
ĉevalo = cavallo
detalo = particolare
heroo = eroe
Japano = giapponese
koloro = colore
krokodilo = coccodrillo
kuniklo = coniglio
lando = Paese
leporo = lepre
Marto = marzo
najtingalo = usignolo
ovo = uovo
papago = pappagallo
plezuro = piacere
simio = scimmia
soldato = soldato
viando = carne
vulturo = avvoltoio
antikva = antico
danci = ballare
diveni = indovinare
esperi = sperare
flugi = volare
(flugilo = ala)
kanti = cantare
koni = conoscere
plaĉi = piacere
rakonti = raccontare
skribi = scrivere
sopiri = agognare, desiderare vivamente
vivi = vivere

Kara Samideano!  (2)
Nenia letero donis al mi pli grandan plezuron ol via lasta, en kiu vi rakontas al mi ĉiujn detalojn pri la vivo en via lando. Tio, kion mi plejmulte admiris, estas via priskribo   (pri-skrib-o  =  descrizione)   de la antikvaj japanaj dancoj.
Kiu el ni ne sopiras vojaĝon al Japanujo?
Tia, kia ni ĝin konas, aŭ divenas, ĝi estas lando de admirinda beleco; krom tio, ni konas la heroecon kaj sindonemon   (si-n-don-em-o = devozione) de la Japanoj.
Ĉi kune mi sendas al vi kelkajn (3) librojn, kiuj espereble al vi plaĉos: dum la laste senditaj estis ĉiuj esperantaj, inter tiuj ĉi vi trovos, laŭ via deziro, unu italan. Bonvolu al mi baldaŭ respondi kaj dume akceptu miajn plej korajn samideanajn salutojn.

Roma, la 10-an de Marto 1997-a                       N.N.

_______________

Che cosa vedo! Il mio vicino (najbaro) Paolo! ̵̶
Oh ciao (saluton)! Anche tu al giardino zoologico? ̵̶
Si, sono venuto ad accompagnare la mia bambina che desiderava vedere questi animali rari. ̵̶
Avete visto il coccodrillo e le sue  (ties,   oppure    ĝiajn) grandi uova? ̵̶
Non abbiamo ancora visto nessun animale acquatico. Abbiamo speso tutto il tempo (4) nella casa delle scimmie. ̵̶
Passando avete visto anche gli uccelli? ̵̶
Sì, la bambina ha ammirato molto il colore delle penne dei pappagalli e il canto delle allodole e degli usignoli:  ciò che la intimorì furono invece i grandi becchi delle aquile, degli astori e degli avvoltoi che mangiavano un pezzo di carne di cavallo. ̵̶
Fortunatamente non possono volar via! Mangerebbero le lepri e i conigli del nuovo parco. ̵̶
Che cos’è questo ruggito? Di chi è? E’ il leone o la tigre? Vado a vedere. Addio, o piuttosto  (pli bone) arrivederci  (ĝis  re-vido).

______________________________  
Notoj:
(1)  
Kiel jam antaŭvidigite en la 4-a leciono, la demandaj pronomoj estigitaj per la karakterizelemento      ki-   ne postulas la demandan partikulon   ĉu.  Tio signifas, ke la demanda propozicio komenciĝas simple per la korelativo (Kiu? Kio? Kia? Kies?)
(2)  
Samideano =  [Sam-ide-an-o]   =   signifas partoprenanto al sama ideo; per tia distingo multaj Esperantistoj sin nomas reciproke, bombaste.
(3)  
·    iuj libroj = certi libri (precizigitaj)
·    iaj libroj = certi libri (je ia kvalito, je ia tipo, je ia speco)
·    kelkaj libroj = alcuni libri (je ia kvanto)
·    pluraj libroj = parecchi libri (certe plimulte ol unu)
·    multaj libroj = molti libri
(4)
Tutto il tempo =  la tuta(n) tempo(n). Oni distingu:
·    Ĉiu lando = Ogni Paese
·    La tuta lando = Tutto il Paese  (il Paese intero)
·    Ĉiuj urboj festis la eventon = Ogni città ha festeggiato l’evento (non vi fu città che facesse eccezione; tutte)
·    Tutaj urboj festis la eventon = Città intere festeggiarono l’evento (le città che lo festeggiarono furono unanimi)

F I N O

la itala versio de ĉi tiu leciono aperis en la antaŭa ĵus publikitgita artikolo

 

 

 

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s