Home

mundo

Neŭtraleco de Esperanto favoras plurlingvecon

(la bildo estas elprenita el:  https://diversidadlinguisticadelmundo.wordpress.com/2011/02/

____________________________

Al ĉiu lingvo respondas kulturo kaj la kvalitoj de unu influas la alian.

Pro tio, jam dum la Sesdek-Jaroj de la pasinta jarcento, Guy Héraud, profesoro en Strasburgo ĉe la Juro kaj Ekonomiko-Scienco, kaj ankaŭ unu el la estroj de Mouvement Féderaliste Européen, tiel skribis (1):

OPINIOJ DE LINGVISTOJ

La nuntempa lingvistiko anstataŭas la ideon de lingvo kiel kvanto per tiu de lingvo kiel mondo-koncepto. Eĉ se, ĝis antaŭ nelonge, psikologo Henri Delacroix deklaris, ke “estas ja pluraj idiomoj, sed ankaŭ ununura lingvaĵo”, genia intuicio de Wilhelm von Humboldt – laŭ kiu ‘al ĉiu lingvo respondas speciala percepto pri la mondo’ – fariĝis labora hipotezo por la nuntempaj fakuloj.

Laŭ Georges Mounin (2), “nia parolmaniero kunmetas por ni nian pensomanieron”. “Sekve, haderante rigore al framo [=esencaro] de ĉiu lingvo, oni atingas malsamajn strukturojn de penso”. Kaj “ankaŭ la produktaĵoj de tiuj strukturoj estos malsamaj; ĉiu lingvo havas sian konceptadon pri la mondo, sian sube-restantan idearon… Oni jam elmontris la ekziston de malsamaj kulturoj kaj civilizoj, kiuj estigas bone distingitajn realaĵojn. Oni povas eĉ supozi – per determinonta amplekso – ke tiuj distingitaj mondoj povus esti reciproke atak-imunaj. Kaj al tiaj vakuoj inter du kulturoj aldoniĝas la nepraj malfacilaĵoj kontraŭmetitaj de la lingvoj mem al kompleta tradukado”.

…Multnombraj terminoj enhavas […] emocian forton aŭ “implicitaĵon”. Kaj tio ŝanĝiĝas konforme al parolantoj – al ilia personeco, ilia apartena socigrupo, ilia psika stato – kaj tio ankaŭ ŝanĝiĝas pro la idiomo mem. La dono de ĉi tia afekcia etoso konsistigas unu el la “teoriaj malfacilaĵoj de la tradukanto.

Je la fino, opinio kiun mi esprimas estas parto de mia historio. Sed la ulo, kiu min aŭskultas, havas same sian historion. …”

André Martinet (3) rimarkas, ke la parolad-celoj abunde superas la antaŭvidojn de racionalistoj. Li apartigas kvar oficojn:

  • komunikada
  • helpa al pensoideado
  • esprima
  • estetika.

Lingvo ne estas simple kapablo, fiziologie.

La lingva graveco por la formado de nacioj estas unu el la gvidmotivoj (leit-motiv) por la germana penso. Prof. Leo Weisgerber (4) havis la bonan kvaliton proponi metodan demonstron:

(resume)

  • lingvoparolado malsamigas homojn el bestoj
  • la parolprocezo antaŭpostulas socion
  • nenio malpermesas teorie la efektivigon de parolprocezo en ununura kolektivo kaj per universala lingvo, sed en la realo ĝi efektiviĝas en apartigitaj lingvaj komunumoj
  • la parol(ad)o signifas kompreni la mondon
  • ĉi tia kompreno de la mondo realiĝas per duobla irado: a) per projekcia influo de la objekto al subjekto – b) per elano de la subjekto al la objekto… samkiel “rekonstruo de la mondo en la regnon de la spirito”.
  • ĉiu lingvo havas siajn movajn skemojn
  • ĉiu ulo alprenas la spiritan laboron de la “lingvaj prauloj”: per si mem li ne estus povinta modeli tian ilon por kompreni kaj por havi spiritan vivon
  • ĉiu ulo siaflanke,  aldonas ion al la lingvo, kontribuas al ties transigo kaj lasas en ĝi sian spuron
  • pro tio la lingva komunumo akiras karakterizojn de “esenca socia aspekto”… kuntena, malgraŭ la ofta disdivido de la Ŝtatoj
  • specifa idiomo de lingva komunumo estas la gepatra lingvo
  • lingva komunumo estas ankaŭ esenca komunumo por la vivo de homo. La protekto de la lingvoj devus esti altigata al nivelo de la Ŝtataj-fundamentaj-devoj. Konstitucioj kaj internaciaj deklaroj kontentiĝas jesi al lingva “parolrajto”. Tio ne sufiĉas. Necesas aldoni la “rajton gardi lingvojn”.

( la itala versio troviĝas en la antaŭa artikolo )

( la versione italiana si trova nel precedente articolo )

” interkomunikiĝadi, interŝanĝi informojn estas naturo;
preni en konsidero la donitajn informojn estas kulturo”
Johann Wolfgang Goethe (poeto)

640px-Smiley.svgsorridere vai a cartella immagini(1)

“Comunicare l’un l’altro, scambiarsi informazioni è natura;
tenere conto delle informazioni che ci vengono date è cultura”
Johann Wolfgang Goethe (poeta)

________________

Literaturo:

(1) Popoli e lingue d’Europa, Guy Héraud, Ferro Edizioni, 1966 p.62-63, 65

(2) Problémes théoriques de la traduction, Georges Mounin, Gallimard, Paris, 1963 p. 68

(3) Eléments de linguistique générale, André Martinet, Armand Colin, 7a ed., 1961

(4) Sprachenrecht und europäische Einheit, Arbeitsgemeinschaft für Forschung des Landes Nordrhein-Westfalen, Heft 81, Westdeutscher Verlag, Köln/Opladen 1957

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s