Home

 

 esempio di calligrafia araba de prfumo p it

 itala  virina nomo Sabrina en la araba

bildo elprenita el: http://www.profumo.it/calligrafie/nomi/sabrina.htm

__________________________

________________

______

___

_

eo bandiera

La araba lingvo

La araba lingvo apartenas al semidaj lingvoj kaj havas analogecon kun tiu hebrea. Ĝi havas malsamajn sonojn ol la plejparto de la eŭropaj lingvoj, kaj pro tio ĝi estas malfacila por la alilandanoj.

Oni ne konas la epokon en kiu ties evoluo ekhaltis, ĝis kia ĝi estas nuntempe, sed ni scias el la antikvaj poetoj, antaŭaj al Maometto, ke almenaŭ jarcento antaŭ la profeto, la araba lingvo jam atingis la nunan perfekteco-nivelon. Tiam estis multaj dialektoj sed ŝajnas, laŭ tradicio akceptita eĉ de islamaj verkistoj, ke la tribo al kiu apartenis Maometto estis rimarkigita pro sia idiomo-pureco. La influo de Korano igis lingve universaleca ties skribitan lingaĵon.

La araba lingvo havas la bonan kvaliton de homogeneco. Ĝi kompreneble havas dialektojn, kiel tiujn de Sirio, Arabio kaj Alĝerio, sed tiuj ĉi diferenciĝas nur per sensignifaj detaloj.

Do, la araba lingvo vere malmulte ŝanĝiĝis post Maometto, sed ne sammaniere ŝanĝiĝis la araba skribo, kiu, male, spertis gravajn modifiĝojn. La praa skribmaniero, nomita ‘kufeca’, el la nomo de la urbo Kufa el kiu oni diras ĝi fontas, estis malfacile legebla, ĉar ĝi ne entenis vokalojn. Ĝi transformiĝis proksimume je la VIII-a jarcento, per aldono de diakritaj signoj, kiuj devis rimarkigi ĝuste la vokalojn, kvankam oni daŭre uzadis por la surskriboj nur la kufecan karaktraron. Praktike, ne eblas taksadi nun la antikvecdaton de tiuj surskriboj tra la karaktaro per kiu tioj estis ĉizitaj.

En Francujo, la araba lingvo lasis gravajn spurojn. La fakulo Sédillot prave rimarkigas ke la dialektoj en Avergna kaj en Limousin estas “plenaj je arabaj terminoj kaj la propraj nomoj elmontras ĉiumomente formojn devenantajn de la araba”.

“Estas nature” – skribas la spertulo –  “ke Araboj, daŭraj dominantoj la Mediteraneon dum ok jarcentoj, cedas al Francujo kaj Italujo la plejparton da marista terminaro, vortojn kiel : ammiraglio, squadra, flotta, fregata, corvetta, caravella, feluca, scialuppa, slop, barca, ciurma, darsena, calafato, pontile, kaj unuavice bussola, vorto kiu estis nekorekte atribuita al ĉinoj”.

Por la formado de la armeo, oni same alprenis vortojn transigitajn al la oficiroj fare de la muzulmanaj militistoj : la grido di guerra degli Arabi, ekzemple, la utiligo de la polvere da sparo por kanonoj; la bombe, la granate, la obus. Ankoraŭ nune, en la milita sistemo, oni uzadas   sindaco, aiuto, gabella, taglia, tariffa, dogana, bazar, ktp., ĉiuj vortoj depruntitaj de la Regsistemo de Bagdad kaj de Cordova.

La francaj Reĝoj de la tria dinastio absolute imitis la Arabojn. Multaj terminoj pri la ĉaso estas arabaj : caccia, muta, guinzaglio, curée hallah, tio estas hundokuŝejo, corno da caccia, fanfara, ktp.

Ankaŭ la vorto torneo , kiun spertuloj pri la moderna leksiko devenigas de ‘torneamento’ estas araba, devenas de   tournou, kiu estis milita prezentado (spektaklo). Sed, super ĉio, la scienca terminaro estas abunda da arabaj dirmanieroj. En astronomio ni trovas: azirius, zenith, nadir, la mezuriloj de astrolabio, alidade, alancabuth, kaj ankaŭ kelkaj nomoj de steloj   Aldébaran, Rigél, Althair, Wega, Acarnar, Aghol, ktp. Same pri matematiko: cifra, zero, algebra, ktp. Ankaŭ rilate al la natura historio kaj al medicino ni memorigas : bolo, elisir, sciroppo, giulebbe, sorbetto, mirabolante, ktp. Da ‘haschisch’ alvenis al ni la termino   assenzio.

La araba estas lingvo ege vortriĉa, kiu pliiĝas daŭre pro la aldono de novaj dirmanieroj, ĉerpitaj el la renkontitaj idiomoj, tiel ke la vortaro de iama   Ibhn Seid, mortinta en 1065, havis jam dudek volumojn.

La filozofio de la Araboj, kiu komence limiĝis al psikologia nociaro deveninta rekte de la sperto, utilega al vivo, ĉerpis el la unuaj majstroj inter la grekoj: Aristotele, Talete, Empedocle, Eraclito, Socrate, Epicureo, kune kun ĉiuj aŭtoroj de la Skolo de Aleksandrio.

el  “La civiltà araba” de Gustave Le Bon, 1979.

it_IT BANDIERA

La lingua Araba

La lingua araba fa parte del gruppo semitico e ha molta analogia con l’ebraico. Ha suoni diversi dalla maggior parte delle lingue europee, e per questo è molto difficile per gli stranieri.

Si ignora a quale epoca si sia arrestata la sua evoluzione, al punto in cui noi la conosciamo oggi, ma sappiamo dagli antichi poeti, anteriori a Maometto, che un secolo almeno prima del profeta la lingua araba era già arrivata al grado di perfezione attuale. Esistevano parecchi dialetti, sembra però, secondo la tradizione, ammessa dagli scrittori musulmani, che la tribù alla quale apparteneva Maometto si segnalasse per la purezza del linguaggio. L’influenza del Corano fece, dell’idioma in cui fu scritto, una lingua universale.

La lingua araba ha la virtù della omogeneità. Possiede naturalmente dei dialetti, come quello della Siria, dell’Arabia e dell’Algeria, ma questi non si differenziano se non che per dettagli senza importanza.

La lingua araba è quindi cambiata pochissimo dopo Maometto, non così la scrittura araba che ha subito invece importanti modifiche. La scrittura primitiva, detta cufica, dal nome della città di Kufa, dove, si dice, ebbe origine, era difficile alla lettura perché non aveva vocali. Si trasformò verso l’ VIII secolo con l’aggiunta di segni diacritici, che dovevano segnalare appunto le vocali, benché si continuasse a fare uso, unicamente, di caratteri cufici nelle iscrizioni. In realtà non è possibile giudicare la data di antichità delle iscrizioni dai caratteri in cui sono incise.

In Francia, la lingua araba ha lasciato tracce importanti. Lo studioso Sédillot fa notare, con ragione, che i dialetti dell’Avergna e del Limousin sono “popolati di nomi arabi e che i nomi propri sfoggiano ogni momento forme di derivazione araba”.

“Era naturale”, – scrive questo specialista – “che gli Arabi, padroni del Mediterraneo, da otto secoli, cedessero alla Francia e all’Italia la maggior parte dei termini di marina, parole come : ammiraglio, squadra, flotta, fregata, corvetta, caravella, feluca, scialuppa, slop, barca, ciurma, darsena, calafato, pontile, e in prima linea, bussola, impropriamente attribuita ai cinesi”.

Nella formazione dell’esercito si adottarono pure parole passate agli ufficiali dai militari musulmani : il grido di guerra degli Arabi, ad esempio, l’impiego della polvere da sparo per il cannone; le bombe, le granate, gli obus. Ancora nell’economia militare si parla in termini di sindaco, aiuto, gabella, taglia, tariffa, dogana, bazar, ecc., parole tutte prese in prestito al Governo di Bagdad e di Cordova.

I re di Francia della III dinastia, imitarono in tutto gli Arabi. Moltissime parole della caccia sono arabe: caccia, muta, guinzaglio, curée hallah, cioè posto dei cani, corno da caccia, fanfara, ecc.

Anche il nome di torneo   che gli studiosi del lessico moderno fanno discendere da ‘torneamento’ è arabo, da   tournou, che era uno spettacolo militare. Ma soprattutto la nomenclatura scientifica è ricca di espressioni arabe. In astronomia, troviamo : azirius, zenith, nadir, i punti dell’ astrolabio, alidade, alancabuth, nonché alcuni nomi di stelle Aldébaran, Rigél, Althair, Wega, Acarnar, Aghol, ecc. Lo stesso si può dire per la matematica: cifra, zero, algebra, ecc. Anche per la storia naturale e la medicina ricordiamo : bolo, elisir, sciroppo, giulebbe, sorbetto, mirabolante, ecc. Da ‘haschisch’ ci è venuto il termine di   assenzio.

L’arabo è una lingua enormemente ricca, che si accresce costantemente per l’aggiunta di espressioni nuove, prese dagli idiomi con i quali venne a contatto, tant’è vero che il dizionario di Ibhn Seid, morto nel 1065, era formato da ben venti volumi.

La filosofia degli Arabi, che all’inizio si limitava a nozioni di psicologia discendente diretta dall’esperienza, e utilissima alla vita, trovò i suoi primi maestri fra i greci : Aristotele, Talete, Empedocle, Eraclito, Socrate, Epicureo, insieme a tutti gli autori della Scuola di Alessandria.

da “La civiltà araba” di Gustave Le Bon, 1979.

 fino / fine

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s