Home

0000_01

estas interese vidi:  https://vivariumnovum.it/edizioni/libri/fuori-commercio/Benson%20-%20Universala%20Esperanto%20Metodo.pdf

 


tabella 2 dei correlativi

Tabelo pri la korelativaj konjunkcioj kaj adverboj

[ italen-esperante ]


D E K U N U A       L E C I O N O

KONJUNKCIOJ KAJ  ADVERBOJ

KORELATIVAJ

Kiel en la antaŭa leciono ni sukcesis rekonstrui tabelon pri la korelativaj pronomoj el kelkaj de ni jam eltrovitaj, tiel same kelkaj konjunkcioj kaj adverboj de ni jam konitaj  ( tial = perciò en la 2a leciono /   kiel = come en la 3a /   tiel = così kaj   iom = un po’ en la 5a /   ĉiam = sempre en la 6a /   nenie = in nessun luogo en la 8a /   kiam = quando en la 9a )   donas al ni la ŝlosilon por rekontrui alian tabelon, tiun pri la korelativaj konjunkcioj kaj  adverboj (vidu supre).

Nenion ni devas aldoni al tio jam dirita en la 10a leciono pri la ‘karakterizaĵoj’   i-,  ki-,   ti-,  ĉi-,  neni-   , nek pri la uzo de    ĉi    kaj    ajn.

Nun ni konsideras aliajn ‘finaĵojn’: -al,   -am,   -e,     -el,     –om ,  kiuj respektive indikas

-al     kaŭzo

-am   tempo

-e      loko (ejo)

-el     modo

-om   kvanto (noto 1)

Kompreneble, ĉiuj tiaj vortoj estas senvariaj, escepte de la adverboj kun finaĵo   -e , kiuj postulas la akuzativon   -n     kiam ili signifas movon al loko (vidu la 5-an lecionon pri la uzo de la akuzativo). Ekzemploj:

Kie ni estas?   Dove siamo ?

Kie-n li iras ?   Dove va?

Per korelativoj oni povas formi multajn derivitajn kaj kunmetitajn vortojn (eĉ aliajn adverbojn). Ekzemploj:

Tia-maniere                   In tal maniera

Kiom-a horo estas?       Che ora è?   [laŭvorte: quanta ora è?   En la latina: quota hora est?, en la germana   wieviel Uhr ist es? ]

La tie-a grupo (ekzemple, de tiu urbo) estas tre grava.       Il gruppo di là (per esempio di quella città) è molto importante.

SINTAKSO

Kune kun la malsamaj parolelementoj ni laŭgrade montris ties funkciojn; pro tio, ĉi tie ni limiĝos memorigi la bazajn nociojn.

 

  • Oni tute ne devas meti la artikolon antaŭ propraj nomoj aŭ antaŭ titoloj kiuj antaŭvenas proprajn nomojm (vidu lecionon 2); ĝin same oni ne devas meti antaŭ posedaj adjektivoj (vidu lecionon 4),  korelativoj (vidu lecionon 10).

Ekzemplo:

Mia advokato travojaĝas Eŭropon ĉiujn jarojn.

Il mio avvocato viaggia attraverso l’ Europa tutti gli anni.

  • Indikativo (as-modo), kondicionalo (us-modo) kaj volitivo/ordona modo (u-modo) necesas ĉiam antaŭ si la indikon de la subjekto (vidu lecionon 3an). Nur du esceptoj: volitivo je la dua persono (vidu lecionon 3) kaj la sensubjektaj verboj ne postulas la indikon de subjekto. Ekzemploj:

Mi laboris.       Lavorai.   [Se oni ne indikas la subjekton certe oni ne scias pri kiu agas]

Laboru!            Lavora!

Pluvas              Piove.

  • Tempoj kaj modoj de la suborditaj propozicioj (subpropozicioj) estas tiuj, kiujn oni uzus ĉu la propozicioj estus sendependaj. (vidu la 3-an lecionon)    Ekzemploj:

Promise che sarebbe venuto l’indomani

(= Promise   |   verrà domani).

Li promesis, ke li venos la morgaŭan tagon. (noto 2)

Mio padre disse che non poteva uscire

(= Mio padre disse   |   non può uscire).

Mia patro diris, ke li ne povas eliri.

  • Tial la uzo de modo volitivo/subjunktivo limiĝas al dependaj propozicioj kiuj implicas ideon pri ordono, deziro, necesosimilaj (vidu lecionon 3an). Ekzemplo:

Ordinai che venisse     (= Ordinai   |   venga).

Mi ordonis, ke li venu.

  • Por esprimi la eblecon ke io okazas nur kiam realiĝas certajn kondiĉojn, oni uzas kondicionalon kaj en la ĉefa kaj en la subordita propozicio (vidu lecionon 3an). Alia ekzemplo:

Lo crederei, se lo vedessi.

Mi kredus tion, se mi ĝin vidus.

  • La demandaj nerektaj propozicioj, kie ne jam estas pronomo aŭ rilativa adverbo, postulas la partikulon   ĉu   (= se   kun signifo de dubo, kiel indikite en la lecionoj 4a kaj 9a). Ekzemplo:

Mi domandò se avevo visto mio padre.

Li demandis min, ĉu mi vidis mian patron.

°°°°°°

GRAVA AFERO:

En frazoj similaj al jenaj, oni preferas uzi adverbon anstataŭ adjektivon:

E’ gradevole passeggiare all’aria aperta.

Estas agrable promeni en libera aero.

E’ vero che parti?

Ĉu estas vere, ke vi forveturos?

Non è vero?

Ĉu ne vere?

Klarigo: en la supraj frazoj la subjekto konsistas en tuta propozicio, esprimita aŭ implicita; la adjektivo, kiu rilatas al ĝi, transformiĝas al adverbo

[N.B. – Adverbo postulas finaĵon   -e    aldonenda al vortradiko, sed atentu, ĝin oni ne devas konfuzi kun la finaĵo   -e   , indikanta lokon, kiu apartenas al korelativoj].

°°°°°°

ONI DISTINGU:

  1. A)  Mi trovis la botelon rompitan (  aŭ   la rompitan botelon).

[   KIUN? ]

 

  1. B)  Mi trovis la botelon rompita (  aŭ    Mi trovi rompita la botelon).

[ EN KIA STATO MI TROVIS ĜIN? ]

 

 

  • a) En la unua ekzemplo oni aludas pri botelo, kiun oni scias ke ĝi estas rompita, kaj kiun je la fino oni trovas: la adjektivo estas uzata kiel eco, kiel distingilo, kaj oni parolas pri “rompita botelo” samkiel oni parolus pri “verda botelo” aŭ “nova botelo”

 

  • b) En la dua ekzemplo oni diras, ke oni trovis rompita botelon, kiun oni kredis trovi integra, kompleta: la adjektivo estas uzata kiel predikativo, kaj la vorto “rompita” estas strikte kunligita kun la verbo

Resume, en Esperanto la predikativo neniam postulas la finaĵon   -n , eĉ kiam ĝi rilatas al akuzativo.

VORTO-SINSEKVO

La vortkonstruo en Esperanto estas tute libera, kondiĉe ke la esprima klareco ne estu endanĝerigita.

Tamen, kiam ne ekzistas speciala kialo por evidentigi frazelementon aŭ alian, oni utiligas la rektan konstruon (subjekto, verbo, komplementoj). Kutime, adjektivo kaj adverbo antaŭvenas substantivon (o-vorton) kaj verbon al kiuj ili rilatas. Ekzemploj:

La stella verde è il simbolo Esperantista.

La verda stelo estas la esperanta simbolo.

Spero che potrete lavorare diligentemente.

Mi esperas, ke vi povos diligente labori.

En frazoj similaj al jenaj:

Forte staras muroj de miljaroj…

Saldamente si ergono mura da millenni…

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago.

Santa è per noi questa giornata.

la ord-interŝanĝo montras la insiston pri la ideo esprimita per la unuaj vortoj.

Temas pri literatura stilo.

EKZERCARO

Ĉefo = capo, principale

fabriko = fabbrica

fako = sezione

foiro = fiera

(specimen-foiro = fiera campionaria)

karto = cartolina, biglietto

(vizit-karto = biglietto da visita)

minimumo = minimo

mono= denaro

Novembro = novembre

parto = parte

(parto-preni = prender parte, partecipare)

prospekto = prospetto

rimedo = mezzo

(mon-rimedoj = mezzi finanziari)

ŝipo = nave

specimeno = campione

stando = stand

surfaco = superficie

Usono = Stati Uniti (America Settentrionale)

afabla = cortese, affabile

eterna = eterno

ĝusta = giusto, esatto

rapida = rapido

speciala [si pronuncia: speziala] = speciale

Atingi = raggiungere, conseguire

daŭri = durare

delegi = delegare

ĝoji = rallegrarsi

informi = informare

intenci = avere intenzione, proporsi

lui = prendere in affitto

pagi = pagare

profiti = approfittare

saluti = salutare

sendi = spedire

viziti = visitare

̶   Bonan tagon, sinjoro Delegito. Mi estas Usona Esperantisto, el Baltimore, kaj ĵus alveninte, mi tuj volis veni ĉi-tien saluti samideanon. Jen mia vizitkarto.

̶   Mi tre dankas vin pro via afableco, kaj estas tre ĝoja ekkoni transmaran Esperantiston. Kiom da tagoj daŭris via vojaĝo?

̶   Mi iris de Baltimore al New York kaj tie enŝipiĝis. Neniam mi estis farinta pli rapidan marvojaĝon, ĉar post ok tagoj mi atingis Anglujon. De tie mi rekte veturis tra Francujo al la eterna urbo, je kiu mi estis ĉiam sopirinta.

̶   Kaj ĝis kiam vi intencas resti?

̶   Mi restos kiom miaj monrimedoj ĝin permesos: eble kvar aŭ kvin monatojn. Ĝuste pro tio mi pensis iom profiti je via afableco: ĉu vi povus min informi, kie mi trovos bonan loĝejon?

̶   Se vi deziras, mi akompanos vin al hotelo ne malproksima de tie ĉi, kie ofte loĝis trapasantaj (di passaggio) samideanoj, ĉiam ĝin trovante bona.

̶   Mi danke akceptas vian proponon.

̶  Ni povas do tuj eliri.

– – – – – – – –

PALOMBO FRATOJ

“Fabriko de muzikaj instrumentoj”

Via Nazionale 259 – ROMA

            Romo, 15 Novembro 1998

            Estimata Specimenfoiro-Oficejo

            Esperanta Fako

            LYON

Ni legis en la esperantaj prospektoj (kiujn ni ricevas daŭre regule el via oficejo), ke la printempa foiro de la venonta jaro okazos de la 4-a ĝis la 10-a de Marto. Nia antikva firmo, specialigita en la konstruo de muzikaj instrumentoj, volus sendi specimenojn de la ĉefaj istrumentoj de ĝi fabrikitaj. Tial ni dezirus kelkajn ĝeneralajn informojn: aliajn ni petos poste, ĉu ni decidos partopreni.

Kiu estas la minimuma surfaco de stando? Kiom oni pagas por ties luo dum la foira semajno? Kiom da tagoj antaŭe, proksimume, ni devus sendi la specimenojn?

Atendante vian respondon, altestime ni vin salutas.

PALOMBO Fratoj

­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­­_________________

notoj:

 (1):

Kvantaj adverboj devas esti kunigitaj al substantivoj per la prepozicio   da   (vidu lecionon 8an): ne fogesu, ke ili estas ĉiam senŝanĝaj. Ekzemploj:

Quanto pane avete?   /   Kiom da pano vi havas?

Troverete tanti libri quanti ne avete chiesti.   /   Vi trovos tiom da libroj, kiom vi petis.

Kiel oni vidas, tiom da… kiom (da…)   necesas por formi la egalecan komparativon kun substantivoj (o-vortoj).

(2):

Rimarku la komon, kiun en Esperanto oni antaŭmetas al ĉiu subordita propozicio (malgraŭ ke ne ĉiuj esperantistoj tiel kondutas rutine, aŭ pro individua plaĉo aŭ pro neobservo de tiu regulo, kiu ne ĉiam estas konsiderita necesa. Tio dependas ankaŭ de personaj aŭ naciaj kutimoj). La esperanto-uzantoj, je la fino, decidos pri la lingvo!

 727181-800x450-000000

 

FINO

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s