Home

de Giorgio Pagano, aperis ĝuste hieraŭ artikolo kiu temas pri Esperanto. La reta gazeto estas  LaVoce di New York, protektata de la Unua Amendo de la Usona  Konstitucio.

IRU AL:    http://www.lavocedinewyork.com/Obiettivo-18-per-l-ONU-Esperanto-la-lingua-comune-della-specie-umana/d/13380/

LA TITOLO:

Obiettivo 18 per l’ONU: Esperanto, la lingua comune della specie umana  –

 

Mi ne tradukas por la esperantistoj la artikolon, ĉar ĝi estas vere longa, sed mi limiĝas evidentigi ties esencan sencon, kiu estas tre klara: la politika tutmonda kaj nuntempa medio  ne vere deziras pacon inter popoloj, kaj forgesis kaj neglektas la iaman prudenton, t.e. maturecon, de League of Nations  (Societo de la Nacioj), kiu jam en la jaro 1922   rekomendis unuanime instruadi  Esperanton universe kiel helpa internacia lingvo por favori pacon en la  mondo. Pro la karakterizo kaj ekscelenco de Esperanto kiel helpa internacia lingvo, pro ĝiaj idealoj de paco, de egaleco kaj amikeco inter la popoloj esprimitaj de la esperanta movado, historie, Esperanto estis objekto de debato eĉ ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj en la jaro 1954, eĉ UNESCO, per konata rezolucio, rekonis la valoron de Esperanto.

Nu, la supre dirita artikolo, titolata:

18-a objektivo por ONU. Esperanto, komuna lingvo de la homa specio –

tiel komenciĝas :

Inter la objektivoj Post 2015 por la subtenebla evoluigo de ONU ne plu estas tiu pri komuna lingvo por ĉiuj, kiel jam vane klopodis jam en 1922 la Societo de la Nacioj por  sekurigi pacon kaj fratecon en la mondo.

Kritikoj kaj argumentadoj estas vere tre interesaj. Sed …..

Ĉio rekomenciĝas. Kaj pri tio, oni devas tion agnoski, nur politikistoj de eta partio (la Transnaciaj Radikaloj) ne forgesis la lecionon de la malbonaj efikoj de daŭraj interpopolaj konfliktoj (ankaŭ lingvaj kaj  kulturaj).


Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s