Home

nenecesaj radikoj

bildo elprenita el:  http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html


DEKDUA LECIONO

Lingvo kiel esperanto – kiu celas ĉefe al praktikaj celoj, kaj estas kreita por esti komprenita ankaŭ de malkleraj homoj aŭ kun malsama kulturo ol la nia – nepre devas havi strukturon kaj leksikonon   simplajn.

Pensu pri kio sukcesas, kiam oni devas utiligi la italan lingvon kun eksterlandano kiu ne bone konas ĝin. Konscie aŭ malkonscie oni evitas ‘idiotismojn’: ekzemple,  ni diras: restas mi tute senmona anstataŭ la italaĵon   ‘restare al verde’   /    ni ekkolerigas   anstataŭ la italaĵon ‘uscir dai gangheri’,    /   enprizoniĝi, enkarceriĝi   anstataŭ la italaĵon   ‘andare a vedere il sole a scacchi’,    kaj tiel plu (=k.t.p.)

La samon ni devas fari en la esperanta lingvo: ni esprimiĝu en maniero la plej simpla kaj klara, kiu certe estas pli bone komprenebla por la eksterlandanoj.

Oni povas atingi la klarecon ne nur evitante la idiotismojn, sed ankaŭ utiligante ĉion, kio estas necesa por komprenigi nin al aliaj (do, ne diru manĝos, sed   mi  manĝos),   kaj forigante ĉion, kio estas nebezona.

La vorto-konstruado

Aplik(ad)o de kio ĝis nun ni diris troviĝas ankaŭ en la konstruo de vortoj.

Du estas la fundamentaj principoj, kiuj utilas en la komponado (vidu la 4-an lecionon pri la kunmetitaj vortoj), en la tuja derivado (atingita per anstataŭigo de kutima vorto-finaĵo per alia finaĵo) kaj en la traktita finaĵo (pere de sufiksoj) :

  • la principo de neceso     kaj
  • la principo de sufiĉo.

Principo de neceso.

Ĉiu vorto devas havi   ĉiujn   elementojn    necesajn    por elvoki (kun aŭ sen la helpo de la ĉirkaŭteksto) la ideon esprimendan.

Principo de sufiĉo.

Ĉiu vorto devas enteni     nur    la necesajn elementojn por elvoki la esprimendan ideon: pro tio estas en ordo flankelasi ĉiun alian nebezonan elementon.

Jen ekzemploj:

Bona    (vortradiko   bon– ) signifas en la itala ‘buono’ (adjektivo). Se ni volas traduki : “I buoni si dedicano volentieri alle opere di carità”, ĉu ni povas diri:   la bonoj ?   TUTE NE, ĉar ĉi-kaze ni devas ne  nur substantivigi adjektivon, sed aldoni al la vortradiko ideon de ‘individuo’.   Bono   signifas ‘il bene’, ‘ciò che è buono’,   kaj ne signifas ‘individuo buono’. Necesas do utiligi la sufikson   –ul– : ni devas diri do en esperanto   la bonuloj.

Ĉu do ni devas sammaniere diri   fratulo   por indiki   ‘fratello’?   Tial ke ni devas esprimi la koncepton pri ‘individuo’, iu povas opinii, ke ankaŭ ĉi-kaze oni devas utiligi la sufikson   –ul– . Diverse, ĉi-kaze, la koncepto pri ‘persono’ jam estas implicita en la itala vorto ‘fratello’   kaj  la indiko de  –ul–    estas neutila pleonasmo.

Similan eraron ni povas fari kiam, lerninte ke de ‘piro’ (frukto) devenas la vorto ‘pirujo’ ‘pirarbo’ por indiki la arbon, ni emas traduki   ‘kverkujo’‘kverkarbo’ por indiki la arbon de glanoj, sed en tiuj du vortoj la ideo pri ‘arbo’ estas jam implicita en la vortradiko, do ne utilas aldoni   –uj–   aŭ    –arb-.   Eventuale, oni povas traduki ĝin tiel: glanarbo = kverko (albero delle ghiande = quercia).

Estas utile, kaj kelkfoje absolute necese, koni ĉu la vortradiko (vidu noton 1) estas substantiva, adjektivaverba.   Serĉu ĝin en valida vortaro, kaj la koncerna traduko indikas ties vortradikan apartenon.

substantivo (estas la vortradiko:    libr-      =    libro)

same: najbar-   =   vicino (sost.)

adjektivo  (estas la vortradiko:         bon-    =   buono)

same: blind-    =   cieco (agg.)

verbo  (estas la vortradiko:             vid-     =    vedere)

same:  soif-     =     avere sete

Kelkaj ekzemploj sufiĉas por klarigi la gravecon de ĉi tiu vort-elemento.

De la substantiva vortradiko:                  

martel-o       martello

devenas, pere de verba finaĵo,

martel-i       martellare

De la verba vortradiko:

bor-i             forare

devenas,   pere de la sufikso   -il-   kaj de la substantiva finaĵo,

bor-il-o           trivella

N.B. – il-   sufikso signifanta ĝenerale “tio, kio servas por efektivigi ion”, “instrumenton”.

De la substantiva vortradiko:                  

nobel-o         nobile (di nobiltà di sangue)

devenas, pere de la adjektiva finaĵo,

nobel-a         nobiliare.

De la adjektiva vortradiko:

nobl-a           nobile (di carattere)

devenas, pere da la sufikso   -ul-  kaj la substantiva finaĵo,

nobl-ul-o       [individuo]   nobile.

N.B. – ul-   sufikso signifanta individuon, personon, karakterizitan per tio, kion esprimas la radiko

Resumo:

Borilo   kaj   noblulo     ,   kies vortradikoj   bor–   kaj   nobl– ne entenas la koncepton pri   ‘instrumento’ kaj pri   ‘individuo’, devas respektive alpreni la sufiksojn   –il–   kaj   –ul– ;   male,   martelo   kaj   nobelo   enhavas tiujn konceptojn, kaj al ili oni ne devas aldoni sufiksojn.

Vortara studado kaj saĝa uzo de la supre-diritaj principoj rapide vidigos al vi kiom fruktoriĉa estas la maniero konstrui vortojn en la esperanta lingvo. Oni emis insisti pri kio efektive povas konstitui malfacilon por la komencantoj: ĉiu povas per si mem konstati kiel en esperanto estas simple kaj pli riĉe ol la naciaj lingvoj konstrui vortojn kaj ties devenaĵojn.

La esperantaj samkategorioj:

reĝo         reĝa

princo       princa

duko         duka

ministro     ministra

prefekto   prefekta

estas certe pli facile memorendaj kompare al la italaj :

re               reale

principe     principesco

duca           ducale

ministro     ministeriale

prefetto       prefettizio     ecc.

Esperanto, kiu ne rigore dependas de la uzado de la lingvo kiel okazas en la naciaj lingvoj, senprobleme povas diri   ĝirafa kolo   (kiu ne rekte tradukeblas en la itala “collo giraffino”, sed nur per parolturno: “collo della giraffa”), bovina viando   kaj     bovina piedo   (diverse, en la itala oni povas diri  “carne vaccina”, utiligante la adjektivan vorton, sed oni ne povas diri: “piede vaccino”).

 

_____________

Noto (1)   La vortradiko estas la senŝanĝa vortelemento, tia kia ĝi troviĝas registrita en la vortaroj.

EKZERCARO

substantivoj

Aŭtomobilo = automobile

aŭtoro = autore

brako = braccio

(ĉirkaŭbraki = abbracciare)

deklaracio = dichiarazione

fojo = volta

fundamento = fondamento

homo = uomo

institucio = istituzione

intereso = interesse

lingvo = lingua, idioma

maniero = maniera

materialo = materiale

modelo = modello

paco = pace

pasteĉo = pasticcio (grastron.)

proporcio = proporzione

rajto = diritto

sekreto = segreto

skatolo = scatola

vorto = parola

adjektivoj

Diversa = diverso

egala = eguale

interna = interno

klara = chiaro

(klarigi = spiegare)

neŭtrala = neutro, neutrale

prava = che ha ragione

(pravigi = giustificare)

sola = solo

vasta = vasto

(disvastigi = diffondere)

verboj

Batali = combattere

celi = mirare a

demandi = domandare

ekzisti = esistere

esprimi = esprimere

fari = fare

klini = inclinare

(dekliniĝi = deviare, scostarsi)

kompreni = comprendere

konsili = consigliare

meti = mettere

peni = sforzarsi

puŝi = spingere

ŝanĝi = cambiare

trudi = imporre

uzi = usare, adoperare

( tradukenda )

La Esperantismo estas penado disvatigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povos servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj… La sola unu fojon por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verko Fondamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto, ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en la maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo…

El   Deklaracio pri Esperantismo, Boulogne-sur-Mer, 1905

( tradukenda )

L’ALLODOLA   E   IL   CAVALLO

 

Due amici s’incontrano dopo dieci anni, l’uno ricco sfondato (-eg–   suffisso che indica forte accrescimento), l’altro povero in canna. Tuttavia il primo scende (malsupren-iri) dalla sua bella automobile per abbracciare l’altro.

Dopo i saluti questi domanda:

– Ma come hai potuto arricchirti così?

– Oh, una piccola invenzione… (el-trovo).

– Che invenzione?

– Il pasticcio di carne d’allodola; ne (el tio) ho venduto due milioni di scatole…

– Ma spiegami: come puoi trovare tante allodole?

– Te lo dico in segreto (=segretamente): non metto nel pasticcio solo allodole…

– Ah, ho capito… adoperi carne di cavallo…

– Questo sarebbe troppo disonesto! No, no: in eguali proporzioni: un’allodola e un cavallo, un cavallo e un’allodola…

morphology_coffee_grinder

bildo elprenita el:  http://lingvo.info/eo/babylon/morphology

(fino de la dekdua leciono – el tioj estos aliaj tri)

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s