Home

albero vita expo Milano 2015

Hodiaŭ konkludiĝas la tutmonda ekspozicio nomata EXPO. Je ties komenco mi skribis pri tre fama kaj grava artisto/sciencisto: Leonardo da Vinci, kiu vivis en Milano dum pli-malpli 20 jaroj de sia vivo kaj tie li trovis multnombrajn intelektajn kaj artajn inspirojn por siaj studadoj.

Ĉar la ĝenerala temo de ĉi tiu ekspozicio estas pri nutrado (specife: “Nutrire il pianeta, Energia per la Vita” trad. Tera nutrado, Porviva Energio) mi ŝatas paroleti al vi nun pri manĝaĵo, kiu bone simbolas la italan tradicion: polento, kaj proponas al vi samtempe, sinteze, kuirejan recepton: Polento kaj Aosta-fromaĝo (it: fontina).

Iom da historio

Polento ne debutas en Italujo kune kun maizo. Dum la Mezepoko, samkiel dum la Romia epoko, polentoj nenecese estis flavaj kaj ilin oni preparadis per aliaj cerealoj: paniko (it. panìco) en la pada Italujo (kaj Milano troviĝas ĝuste tie), milio (it. miglio) en la centra Italujo, la hordeo (it. orzo) en la suda Italujo. Speciala mencio indas la spelta tritiko (it. farro), la cerealo de la antikvaj romianoj, kiun ni retrovas en iuj italaj regionoj kiuj daŭre ligiĝas plimulte al la bizanca regado kaj al la romia kultura tradicio. Tio okazas en la antikva regiono Romania, kiu nuntempe troviĝas en la italaj regionoj Romagna kaj nordaj Marche (pron. Marke), kie la agraraj kontraktoj (paktoj) atestas la persiston de tiu antikvega kultivado kaj, sekve, de pladoj kiuj pivotas ĉirkaŭ la spelta tritiko por la kamparana nutrado.

__________________________________________

index

bildo el: http://www.my-personaltrainer.it/alimentazione/polenta.html

Recepto:

 POLENTO kaj AOSTA-FROMAĜO   /   POLENTA e FONTINA

ingrediencoj por 4 personoj

500 gramoj da flava faruno

1 litro plus kvarono de litro je lakto (aŭ anstataŭe je akvo)

200 gramoj da Aosta-fromaĝo

1 kulerpleno da raspita pano (it. pangrattato)

Post la kutima kuirado, je malvigla [malforta] fajro 30-40-minute, transmetu la polenton sur grandan lignan tabulon kaj tranĉu ĝin al plurporcioj. Kunmetu la porciojn plurstrate, kaj inter stratumo kaj la alia aldonu la fromaĝon ete tranĉitan; je la fino, supre, surŝutu per la raspita pano, kaj metu la tuton en la fornon dekminute, servante la manĝaĵon ĉe la tablo tuje kaj tre varman.

N.B. – Por la Italoj mi ne tradukas la receptan tekston, ĉar ĝi estas por ili facile komprenebla.

__________________________________________

it_IT BANDIERA

Oggi termina l’esposizione universale denominata EXPO. Al suo esordio avevo scritto di un artista-scienziato molto famoso e importante, Leonardo da Vinci, che ha vissuto a Milano più o meno per 20 anni, dove egli ha trovato numerose ispirazioni artistiche ed intellettive per i suoi studi.

Poiché il tema generale di questa esposizione è sulla nutrizione (in particolare: “Nutrire il pianeta, Energia per la Vita” trad. “Tera nutrado, Porviva Energio”) desidero ora parlarvi un po’ di un alimento che bene rappresenta la tradizione italiana: la polenta – e proporvi allo stesso tempo, sinteticamente, una ricetta di cucina: Polenta e fontina.

Un poco di storia

La polenta non nasce in Italia con il granoturco. Nel Medioevo, come in età romana, le polente non erano necessariamente gialle e si facevano con altri cereali: il panìco nell’Italia padana (e Milano si trova proprio qui), il miglio nell’Italia centrale, l’orzo al Sud. Una particolare menzione merita il farro, il cereale dei Romani antichi, che ritroviamo in certe regioni d’Italia rimaste più legate al dominio bizantino e alla tradizione culturale romana. Così accade nella Romania (odierna Romagna e Marche settentrionali) dove i contratti agrari attestano la persistenza di quell’antichissima coltivazione e, dunque, dei piatti a base di farro nell’alimentazione contadina.


logo

bildo el: http://www.abcinteractive.it/Il-blog-di-ABC-Interactive/EXPO-2015-i-segreti-del-marchio-universale


Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s