Home

La mostra di Goshka Macuga alla Fondazione Prada
Ekspozicio de Goshka Macuga, ĉe Fondaĵo Prada

http://www.ilpost.it/2016/02/04/goshka-macuga-fondazione-prada/goshka-macuga-15/
TITOLO DELL’ ESPOSIZIONE: Per il figlio dell’uomo che ha mangiato il rotolo

 

Ekde la 3-a de februaro ĝis la 19-a de junio 2016, ĉe Fondazione Prada en Milano, okazas nuntempa arta ekspozicio de Goshka Macuga. Ŝi naskiĝis en Pollando, vivas en Londono, kaj elektis Milano-n por aranĝi ĝin,  laŭ tri formale malsamaj artaj eksponoj kiuj koncernas ‘la transigon de sciaro, inter homeco kaj post-homeco’.
La triptika signifo de la ekspozicio estas esence:

  • la homo kaj la maŝino – simpligo de la demando estas “Kiu retenos la scio-kapablon, kiam la tute intelekta homa funkcio estos konfidata nur la maŝinoj, al robotoj?”
  • la fino kaj la renesanco – la demando estas sinteze “Al kiu direkto la homaro devas sin adresi por protekti sian konan spiriton? Ĉu verŝajne per intelektaj interŝanĝoj je la fino de la homa historio?”
  • “ĉu arto aŭ ĉu aŭtomato?” En la supra etaĝo de la ekzpozicio (Podium) maŝinoj simbole skizas sulkon kaj transdonas la spurojn de la sciaro.

 

La titolo de la ekspozicio estas: To the son of man who ate the scroll  (Al la filo de la homo kiu manĝis la skribrulaĵon) – Sed la granda surprizo  estas ke, dum la inaŭguro, centre de salono, kaj ene de antikv-ligna konstruaĵo, rande de art-verko kiu memorigas spaco-ŝipeton sidiĝis aktorino Valeria Sara Constantin, kiu legis dum 90 minutoj – en esperanto kaj per bona prononco – la libron “Origino de specioj” de Darwin. Ŝi, vivanta homo, estis parto de la artverko.

Ĉiun sabaton kaj dimanĉon, ĝis la 24-a de aprilo, je la 5-a horo posttagmeze, ŝi legos librojn en la esperanta lingvo. Esperanto simbolas la universecon, ĝi estas la planita lingvo-projekto kiu povus kunigi la homaron kaj ties sciaron kaj kiun kelkaj povus konsideri utopion, sed aliaj povus ĝin konsideri renesancon, t.e. homan renaskiĝon….

Goshka Macuga.jpg  Goshka Macuga

Fonto bildoj:

http://www.saatchigallery.com/artists/goshka_macuga.htm

https://pl.wikipedia.org/wiki/Goshka_Macuga

 

 

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s